Kursoj kaj legaĵoj proponataj al kvarantenuloj

La kronvirusa pandemio instigis diversajn esperantistajn organizaĵojn al kampanjoj por informi kvarantenulojn pri la situacio en aliaj landoj aŭ kuraĝigi ilin lerni Esperanton. La revuo Monato kaj almenaŭ unu eldonejo decidis donaci al la esperantistoj senpagan legaĵon.

Kampanjo de TEJO por kvarantenuloj.

La tutmonda epidemio nun grandskale atingis Eŭropon kaj Amerikon, kie loĝas la plimulto de la esperantistoj, kaj kie kutime okazas multaj esperantistaj aranĝoj. Libera Folio jam rakontis, ke pluraj aranĝoj estis nuligitaj pro la viruso, kaj ankoraŭ ne klaras, ĉu ĉi-jare povos okazi la Internacia Junulara Kongreso en Nederlando aŭ la Universala Kongreso en Kanado.

Multaj homoj precipe en Eŭropo nun troviĝas en libervola aŭ deviga kvaranteno, kaj iuj el ili supozeble pretas uzi sian tempon por provi novajn aferojn – ekzemple studi Esperanton. Pri tio atentigis Carlos Pesquera Alonso, kiu en la Telegrama mesaĝejo de TEJO lanĉis la ideon krei kampanjon por la kvarantenuloj:

– Mia penso estas ke nun kiam la homoj restas hejme kaj ne povas umi sociale, ili povas profiti el tio kaj lerni Esperanton. Logike la plejparto ne faros, sed pro la emo disvastigi memeojn pri la temo, eble la disvastigo estos pli granda. Do, ĝi estu nacilingva.

La ideon tuj kaptis Ariel Palmer, komunikisto de TEJO, kiu en retaj informkanaloj petis helpon por traduki alvokon al naciaj lingvoj, kaj baldaŭ aperis en la Facebook-paĝo de TEJO deko da afiŝoj en diversaj lingvoj kun ligiloj al kursoj ĉe Duolingo aŭ ĉe Lernu.net.

Por esperantistoj TEJO lanĉis alian kampanjon: oni kolektas filmetojn en Esperanto pri la situacio. Ni petis Ariel Palmer rakonti pli.

– Dankon pro via intereso pri la ideo! Ni simple volas kolekti videorakontojn pri spertoj de esperantistoj tra la mondo rilate al la nuna situacio – la ideo venis de la TEJO-estrarano Karina kaj ni kreis alvokon en la retejo de TEJO. Se venos sufiĉe da videoj, ni publikigos la kunmetaĵon dum la venontaj tagoj.

La retejo Edukado.net publikigis ”Konsilojn por la provirusaj paŭzoj” pri tio, kion eblas fari kun lernantoj de Esperanto, se ne eblas fizike renkontiĝi.

En la sama retejo Margaret Zaleski-Zamenhof, pranepino de Ludoviko Zamenhof, pretigis tre mallongajn kaj simplajn voĉan konsilon pri tio, kiel protekti sin dum la pandemio. Unuavice ĝi estas celita por partoprenantoj en la programo Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo, sed ĝi same validas por ĉiuj aliaj.

Por legemuloj la revuo Monato pro la epidemio decidis senpage disponigi kelkajn plej freŝajn numerojn. Similan decidon faris Eldonejo Libera, kiu liberigis la bitlibrajn versiojn de siaj eldonaĵoj.

Se vi scias pri aliaj esperantistaj iniciatoj ligitaj kun la kronvirusa epidemio, bonvolu rakonti pri ili en komentoj sub ĉi tiu artikolo.


Pli pri la temo:

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Occupyesperantist
2020-03-20 10:12

Mi pensis, ke tiu ideo estis mia :)… Jam mi ekkampanjis angle per Instagramo pri “defio” kreita de mi: lerni dum 12 tagoj lingvon, t.e. lerni Esperanton, pere de la zagreba metodo (https://learn.esperanto.com/nl/), kiu ekzistas en pluraj naciaj lingvoj.
Mi eĉ kreis anglalingvan haŝtagon por propagandi mian ideon: #12DaysLanguageChallenge.
Mi tamen ne certas, ke multe uzis tiun haŝtagon… Tial vian helpon mi bezonas!

Alejandro Burgos Escalante
Alejandro Burgos Escalante
2020-03-20 12:59

Saluton!
La Andaluzia Esperanto-Unuiĝo alŝutis ĉiujn numerojn de Gazeto Andaluzia (estas revuo tre interesa kaj leginda). Vi povas legi ilin senpage: http://esperanto.ac/gazeto-andaluzia/
Aldone, la revuo VENTO (pri veksilologio) estas ankaŭ senpage legebla: http://esperanto.ac/vento/

Sofia
2020-03-20 13:59

Bonvolu vizitu nian belan kurson el la hispana 🙂 https://esperanto.co/kurso/

Gxis

Andreas
Andreas
2020-03-21 10:21

Antau kelkaj tagoj mi malkovris eblon praktiki la retan vochbabiladon en Esperanto per apo nova al almenau mi; detaloj:
https://bit.ly/2vE1Lgk