La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn

La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la 11-an de marto ke la nova kronviruso estas pandemia. Tio signifas ke la risko pri infektiĝo iĝis tutmonda. Novaj krizaj reguloj en pluraj landoj havas influon ankaŭ al la Esperanto-movado.

Falskolora elektronmikroskopa bildo montras kronvirusojn SARS-CoV-2 (flavaj) elirantajn tra la surfaco de atakita ĉelo. Foto: NIAID-RML.

Pro la fakto, ke la infektiĝo povas okazi tre rapide kaj facile, pluraj landoj enkondukis specialajn regulojn kiuj ofte inkluzivas malpermeson de grupiĝoj kaj nuligon de amasaj eventoj. Iuj landoj – kiel Danio, Italio, Pollando kaj Ukrainio – fermis siajn landlimojn por malrapidigi la disvastiĝon de la viruso, kiu estas aparte danĝera por maljunuloj kaj personoj kun malforta imuneco.

Laŭ diversaj taksoj en iuj landoj eble eĉ plimulto de la loĝantoj infektiĝos de la viruso, kiu havas la sciencan nomon SARS-CoV-2. Multaj personoj travivos tion kun mildaj simptomoj, sed aliaj bezonos urĝan helpon. Pro la rapida disvastiĝo de la viruso estas entreprenataj preventaj rimedoj, ĉar la kapacito de la sanservoj estas limigita kaj oni strebas ke ne ĉiuj tuj infektiĝu samtempe, ĉar tiel estus malfacile helpi al ĉiuj.

La kriza situacio havas influon ankaŭ al la Esperanto-movado. En pluraj lokoj la kutimaj kunvenoj de lokaj kluboj estis portempe nuligitaj. Same, organizantoj de internaciaj aranĝoj decidas pri nuligo. Ĉirkaŭ Pasko en Torino devus okazi Internacia Junulara Festivalo (IJF).

Malgraŭ la komencaj certigoj de la organizantoj, ke la aranĝo okazos laŭplane malgraŭ la epidemio, la malboniĝanta situacio en Italio kaj novaj leĝoj devigis la organizantojn ŝanĝi la decidon. Italio estas unu el la landoj kiuj plej multe suferas pro la epidemio.

Same pro la epidemio estis nuligita la 52-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Orlando Raola, estrarano de UEA, kaj Said Baluĉi, surloka respondeculo pri la Malferma Tago, en lakona anonco sciigis pri la decido kaj aldonis: “Ni studas eblecojn por virtuala reta malferma tago, sed ni ne certas ke la bezonataj homfortoj povos veni al la CO. Pri la nova pria decido ni informos vin.“

La anonco pri la nuligo aperis nur en la baldaŭ fermota diskutlisto uea-membroj en Yahoo (kun 298 membroj) kaj en la UEA-grupo en Telegramo (kun 86 membroj) – mankas gazetara komuniko, nuligo de la evento en Facebook aŭ sciigo en la Eventa Servo, kiu ekde preskaŭ unu jaro apartenas al UEA. Organizantoj de kelkaj aliaj aranĝoj ja mem aldonis tie informon pri ŝanĝoj en sia aranĝo.

Roy McCoy, nun emerita multjara oficisto de UEA, forte kritikis la decidon nuligi la Malferman Tagon, kaj atentigis, ke en Nederlando malpermesitaj estas nur kolektiĝoj de pli ol cent homoj.

– Mi, kiu ĉeestis tiom multajn, tre bone scias ke neniam venas pli ol cent homoj al tiu evento, kaj foje signife malpli. Ke UEA inventu sian propran, pli striktan regulon kaj apliku ĝin al si, povas aspekti bele, sed ankaŭ povas simple signifi ke UEA englutis troigan amaskomunikilan kampanjon sen esti zorge pripensinta la aferon, kaj tion mi vidas kiel terure bedaŭrindan.

Al lia kritiko respondis estrarano Orlando Raola:

– La asocia decido nuligi la Malferman Tagon estas ĝusta, prudenta kaj ne-revokebla. Se ni eraras pro troa zorgemo, estu tiel, tio vere ne ĝenas nin. Ni konsilas al ĉiuj pasiaj kritikantoj direkti siajn atakojn al tiu ĝenega kaj malbonaĉa Covid-19! Kun tiom da pasio kaj flamemo, vi tutcerte povus disigi ĝin en nenion.

Post la decido pri la nuligo de IJF, la organiza teamo de la 76-a Internacia Junulara Kongreso, kiu ĉi-jare estas planita en Nederlando, aperigis trankviligan anoncon – ĝis la aranĝo restas multe da tempo kaj la plano pri IJK ne ŝanĝiĝis.

“Ĉiuj en nia organiza teamo estas sanaj kaj la organiza laboro progresas antaŭ nia tempoplano. Se la situacio iel multe malboniĝos ĝis junio, ni certe komunikus tion al vi, plej laste unu monaton antaŭ la kongreso. Okaze de nuligo ĉiuj pagitaj kotizoj estus repagitaj”, la teamo skribis en Facebook.

Ankaŭ la 105-a Universala Kongreso en Montrealo vekis zorgojn. Ĝuste nun Kebekio malpermesas eventojn kun pli ol 250 partoprenantoj, sed la estraro de UEA esperas, ke la epidemio estingiĝos antaŭ la kongreso kaj ke ĝi povos okazi sen perturboj.

Tamen, pro la speciala situacio, ĝi enkondukis eksterordinarajn kondiĉojn, inter kiuj estas la plilongigo je unu monato de la nuna aliĝperiodo (ĝis la 1-a de majo), la eblo transdoni siajn kongreskotizon kaj mendojn al alia persono, kaj la eblo nuligi la kongresajn mendojn antaŭ la 1-a de majo kaj rericevi la monon.

La plej efika maniero protekti sin kontraŭ la viruso estas eviti rektan kontakton kun aliaj homoj kaj se tio okazas, teni distancon de almenaŭ unu metro. Tre grava estas higieno, tial estas rekomendate regule lavi la manojn kaj laŭeble ankaŭ desinfekti ilin.

En la reto aperis amaso da rekomendoj kiel fari tion ĝuste. Ĉar la manlavado devus daŭri 30 sekundojn, kelkaj proponis ŝercajn manierojn kalkuli tiun tempon per kantado kaj deklamado – tiuj afiŝoj rapide ricevis siajn Esperanto-versiojn.

Kiel kutime por esperantistoj, konforme al la leĝo de Tonjo ĉiu problemo estas rigardata ankaŭ el la lingva vidpunkto. Same estas pri la viruso, kiu en la interreto vekis varmajn diskutojn pri la ĝusta formo de la nomo. Intertempe pri la problemo sin esprimis la Akademio de Esperanto. Ĝia lingva konsultejo rekomendis la formojn koronviruso kaj kronviruso kaj samtempe eksplicite malrekomendis la formojn koronaviruso kaj koronaria viruso, kiuj aperadis inter la proponoj.

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Marjan
Marjan
2020-03-14 13:09

Jes! Ke silentu cxiamaj kritikantoj, tiuj “misciascxion”! Estas tempo protekti sin kaj cxefe protekti la aliulojn.

Lingvisto
Lingvisto
2020-03-14 15:50

Mi neniel vidas kiel ”koronviruso” povas esti ĝusta, ĉar la radiko koron/ ne ekzistas. Eĉ ”koronaviruso” ŝajnas al mi pli ĝusta se oni konsideras ĝin kiel rektan prenon el kiel la koncepto estas internacie nomata.

Tonjo
Tonjo
2020-03-15 17:20
Respondo al  Libera Folio

Saluton! Mi devis rekrei mian konton por respondi al via saluto! 🙂
Mi antaŭvidas ke tiu ĉi artikolo ricevos pli da komentoj rilate al la nomo de la viruso ol rilate al la nuligoj mem.
Dume, vi povas aldoni ke ankaŭ la hispana kongreso, antaŭvidita por la komenco de majo, estis prokrastita ĝis mezo de oktobro, vidu: https://www.esperanto.es/hef/index.php/komenco/

Tjeri
2020-03-16 7:33
Respondo al  Tonjo

Jen plia konfirmo de la leĝo de Tonjo, ĉu ne?

Andreas
Andreas
2020-03-15 13:40
Respondo al  Lingvisto

La formo, kiu al vi shajnas pli ghusta, estas nek pli ghusta nek erara, char ghi estas pravigebla per ekzemple Regulo 15. Sed tiun formon malrekomendas la Lingva Konsultejo de la Akademio de Esperanto, kaj ghi rekomendas la formojn “koronviruso” kaj “kronviruso”:
http://akademio.info/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Lingva_Konsultejo#Esperantigo_de_.22coronavirus.22

Tim Owen
2020-03-18 14:01
Respondo al  Lingvisto

La Civito propramaniere solvis la demandon pri la nomo: https://twitter.com/meddysong/status/1240261786659696640/photo/1

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-03-18 14:22
Respondo al  Tim Owen

Oni ja parolas pri la “hispana gripo” (en PIV ĉe “hispana”), do kial ne la “ĉina viruso”? Tio simple indikas kie la viruso unue aperis.

La hispana gripo ne estis aparte grava en Hispanio, sed en neŭtrala Hispanio, oni povis libere paroli pri la gripo, dum la militantaj ŝtatoj silentis pri ĝi. Kontraste, la ĉina viruso ja aperis en Ĉinio.

Tjeri
2020-03-19 15:34
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kiam la tuta mondo parolas pri koronviruso de Covid-19, nomi ĝin ĉina viruso same kiel faris D. Trump ja havas politikan signifon.
La bufonaro ludas abomenan rolon, kaj ne plu amuzas iun ajn..

Jens Stengaard Larsen
2020-03-19 18:13
Respondo al  Yves Bellefeuille

Dum la mondo militis, ĝi havis aliajn zorgojn ol ĉikani neŭtralan Hispanion. Nuntempe estas paco; homoj ne hezitas persone respondecigi ajnan renkontatan Ĉinon pri la kronviruso, kaj multaj ŝatas ludi policiston, juĝiston kaj ekzekutiston en unu persono. Jen la grava diferenco.

Robin
Robin
2020-03-20 16:30
Respondo al  Yves Bellefeuille

Jen interesa anglalingva filmeto pri la temo, kiu klarigas kial oni ne nomu malsanojn laŭ homoj aŭ regionoj: https://youtu.be/6xsQwTgwcFM

Jayden
Jayden
2020-03-18 14:58
Respondo al  Tim Owen

Ili estas aĉaj rasistoj, almenaŭ TEJO estas pli respektema: https://twitter.com/tejoesperanto/status/1240157363144814592

Hejmano
2020-03-18 15:03
Respondo al  Jayden

La konteksto malsamas, laux mi.

roland schnell
2020-03-21 13:37
Respondo al  Lingvisto

Honto, honto, honto! Estas krizo kaj la Esperantistoj kverelas pri lingvaj aspektoj. Ne tute nova. Post la katastrofo de la Unua Mondmilito ekestis novaj sxtatoj. La karaj samideanoj tuj fondis naciajn organizojn kaj poste ekestis kverelado pri la landnomoj. Unu el la reagoj estis la ekesto de “sennacieca” movado (SAT), kiu tiam kritikis la naciemajn tendencojn. Intertempe ecx SAT fiere organizas siajn kongresojn en certa lando kaj ne plu en regiono aux urbo, kiel estis la kutimo antaux la ekfloro de UEA en la 1920aj jaroj.

dieter rooke
2020-03-22 16:53
Respondo al  roland schnell

Kara Roland,
SAT fondighis nur en jaro 1921- kiel PK- ano ankau mi hontas pro la naciemo de kelkaj SAT -anoj. Mi ne fieras pro chijara pollanda SAT – kongreso en Bjalistoko. Sed eble sennacieca viruso nuligos ghin.

Szilvási László
2020-03-15 2:19

En la Internacia Kalendaro ni informas pri nuligoj de ĉiuj aranĝoj, pri kiuj ni scias. – http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm

Javier Ramos
2020-03-19 5:17

En Kubo ni devis prokrastigi la nacian kongreson KERo (https://eventaservo.org/e/1dd4ea) kvankam ja ne estis nuligo. La ŝtato rekomendis ne organizi tiajn aktivaĵojn kaj pluraj ministerioj kiel tiu de Kulturo simple nuligis ĉiujn (koncertojn, festivalojn, ktp…). Bedaŭrinde la kondiĉojn nuntempe ne estas la plej bonaj kaj rekomendoj ja eviti estas pli gravaj ol okazigi.
Mi perfekte memoras ke en Kubo la plej tradicia aranĝo ”Zamenhofa renkontiĝo” ĉiam okazas eĉ post ciklonoj!!! Sed nun cirkonstancoj estas tute aliaj.