Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto

En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.

La 16-an de marto TEJO anoncis pri kolekto de videorakontoj de esperantistoj el la tuta mondo pri la situacio rilate al la kronvirusa krizo:

”Ni kune per nia tutmonda lingvo priparolu la situacion de tiu tutmonda problemo. Kiel estas la situacio rilate al kronviruso nun en via lando? Faru filmeton kaj rakontu al ni! Ĉu vi estas en kvaranteno? Kion vi faras dum via restado hejme kaj kion vi povas konsili al aliaj homoj? Kion vi ŝatus diri al esperantistoj el aliaj partoj de la mondo?”

Pri la projekto antaŭ kelkaj tagoj rakontis ankaŭ Libera Folio. Post nur semajno aperis la preskaŭ 20-minuta filmo, en kiu homoj el dek tri landoj rakontas pri siaj spertoj. La filmon kunmetis Ariel Palmer, komunikisto de TEJO. Li rakontas, ke la ideo origine venis de Karina Oliveira, estrarano de TEJO.

–  Partoprenis pli ol 20 homoj el 13 diversaj landoj. Estis tre rapida projekto – pasis nur kelkaj tagoj de la apero de la ideo ĝis la publikigo de la video. Homoj entuziasme kontribuis kaj sendis tre diversajn mesaĝojn – kelkaj estas tre seriozaj kaj profundaj, aliaj estas amuzaj kaj distraj, rakontas Ariel Palmer.

Laŭ li la rapida sukceso montras ke estis granda interesiĝo por tia kunlaboro:

– Mi kredas ke homoj vere bezonis ion tian nun – unuflanke, rakonti la situacion kaj esprimi sian zorgon kaj sian esperon, kaj aliflanke konektiĝi kun aliaj homoj kaj senti sin malpli solaj. Kaj mi kredas ke la videoj kiujn homoj sendis estas bona ekzemplo de kiom granda homa potencialo estas en nia komunumo.

Libera Folio: Kiel oni intencas nun uzi la filmon? Ĉu oni disvastigos ĝin inter neesperantistoj, eble kun alilingvaj tekstoj?

– Jes! mi ĵus aldonis esperantajn subtekstojn sed ni planas traduki al kiel eble plej multe da lingvoj, do fakte ni esperas je helpo kaj kontribuo de aliaj esperantistoj por tio. Rekte en YouTube oni povas aldoni tradukon de la subtekstoj al aliaj lingvoj, klakante sur la tri punktoj en la dekstra angulo sub la video.

Pli frue filmetojn pri la kronvirusa epidemio publikigis interalie Ĉina Radio Internacia.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-03-26 12:34

Ja farindas tradukojn nacilingven. Ni agu!
Krome, dankon pro tiu mojosa video!

Hejmano
2020-03-29 10:17
Respondo al  Hejmano

* tradukoJ