Esperantistoj trafitaj de inundo en Uvira

80 000 loĝantoj de la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo (”Kongo-Kinŝasa”) estis diversmaniere trafitaj de severaj inundoj fine de aprilo, kaj pli ol 40 pereis. Inter la trafitoj en la urbo Uvira estas ankaŭ esperantistoj.

La inundo en Uvira. Foto provizita de Merci Kwibe.
La inundo en Uvira. Foto havigita de Merci Kwibe.

La inundoj en la orienta parto de Kongo-Kinŝasa kaj precipe en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Uvira estis kaŭzitaj de abundaj pluvoj en la regiono, kiuj komenciĝis la 16-an de aprilo. Laŭ unuaj informoj almenaŭ 40 homoj pereis.

Laŭ la agentejo de UN pri rifuĝintoj, pli ol 15 000 loĝejoj estis damaĝitaj de la inundoj, kaj 80 000 loĝantoj de la regiono bezonas tujan helpon. La situacio estas aparte danĝera, ĉar oni timas ke la regionon baldaŭ atingos la kronvirusa epidemio.

Ĝuste en la orienta parto de Kongo, en la provincoj Norda kaj Suda Kivu, loĝas multaj esperantistoj. En 2007 Libera Folio raportis, kiel la multjara milito en la regiono trafis lokajn esperantistojn. Estas esperantistoj ankaŭ inter la viktimoj de la nuna inundo.

En la komitata diskutejo de UEA estis diskonigita letero de Augustin Mbomba Kuluba, kiu rakontis, ke pluraj esperantistoj estas en bezono de helpo.

– Mia domo kaj la domo kie mi instruas esperanton estis malkonstruitaj, pro tio ni ne scias kiel fari! La homoj pasigas nokton en lernejoj, remizoj kaj en preĝejoj pro dom-mankoj. Ni suferas pro malsato kaj manko de bona akvo, ĉar la akvorezervujo estis detruita, li skribis.

Libera Folio havis rektan kontakton kun Merci Kwibe, esperantisto el Uvira nun loĝanta en Burundo. Li rakontis, ke li en Uvira kontribuis al enkonduko de Esperanto en la programon de baza lernejo kun la nomo La Reformo.

La baza lernejo en kiu oni instruas Esperanton en Uvira. Foto provizita de La inundo en Uvira. Foto provizita de Merci Kwibe.

– La problemo okazis vendrede nokte. La akvo de la rivero Mulongwe kovris multajn domojn kaj ĝi mortigis multajn infanojn kaj gejunulojn. Ĝis hodiaŭ oni ne scias kiom da personoj forpasis, sed oni jam trovis preskaŭ kvindek mortintojn. Pl ol 77 000 homoj perdis siajn domojn kaj aĵojn. Ili ĉiuj dormas en klasĉambroj.

Trafitaj estis ankaŭ lernantoj de la baza lernejo, kie estas instruata Esperanto:

– Kiel vi scias, niaj lernejoj estis fermitaj dum tiu pandemio. Inter miaj gelernantoj multaj perdis ĉiujn aferojn. Ĉiujn domojn eniris la akvo kaj ili estis kovritaj de sablo. La panjo de unu esperantisto forpasis dum tiu inundado, kaj multaj inter niaj gelernantoj.

Laŭ Jeremie Sabiyumva, estrarano de UEA pri Afrika agado, UEA baldaŭ aperigos gazetaran komunikon pri tio, kiel eblas helpi al trafitaj esperantistoj en Uvira.

La konto Espero ĉe UEA ĉiam akceptas donacojn por esperantistaj viktimoj de militoj kaj naturaj katastrofoj. En la komenta kampo en la retejo eblas indiki specifan celon de donaco.