Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Afrika milito trafas esperantistojn en Kongo

Afrika milito trafas esperantistojn en Kongo

de Redakcio Laste modifita: 2007-09-29 09:39
La milito en la orienta parto de Demokratia Respubliko Kongo, la plej granda lando en Afriko, denove trafas esperantistojn. Multaj esperantistoj fuĝis el siaj loĝlokoj. Antaŭnelonge rabistoj atakis la hejmon de la prezidanto de loka Esperanto-klubo. La prezidanto kaj lia edzino estis serioze vunditaj, kaj la edzino mortis en malsanulejo la 2-an de septembro. La tiel nomata 2-a milito de Kongo, ankaŭ konata kiel la "Afrika mondmilito" kaj "La granda afrika milito" komenciĝis en 1998 kaj oficiale finiĝis en 2003. Tiam estis formita "registaro de nacia unuiĝo". La konflikto kaj kaoso tamen plu daŭras precipe en la orientaj partoj de la lando.

La 2-a milito de Kongo estas unu el la plej mortigaj konfliktoj en la mondo iam ajn. En la milito partoprenis ok afrikaj landoj kaj proksimume 25 armitaj grupoj. Mortis en la konflikto proksimume 3,8 milionoj da homoj, ĉefe pro malsato kaj malsanoj kaŭzitaj de la milito. Pliaj milionoj estis forpelitaj el siaj hejmoj kaj petis azilon en najbaraj landoj.

Plu daŭras tri ĉefaj bataloj, el kiuj la plej serioza estas la situacio en la provincoj Norda kaj Suda Kivu. Tie la armita grupo FDLR (Forces Démocratiques de la Libération du Rwanda) de la hutua etna grupo strebas forpeli eksterlandajn tuciajn trupojn, entrepreni "etnan purigon", mortigante lokajn tuciojn, kiuj estas nomataj "banyamulenge", kaj fine faligi la registarojn de Kongo kaj Ruando.

Ĝuste en la orienta parto de Kongo loĝas multaj esperantistoj, kiuj nun denove estas kaptitaj en la kaosa situacio. En letero sendita la 24-an de septembro el la adreso de la prezidanto de loka Esperanto-klubo Solidareco, la sekretario de la klubo, Mungeri Ndarihoranye Ezechiel, rakontas pri la situacio.

- Pro la daŭra milito en niaj distriktoj Masisi kaj Rutshuru ni klubanoj estas dislokigitaj en diversaj lokoj de la suda regiono Kivu. Aliaj estas en la urbo Goma pro la milito, kiu estas inter la militistaro de gen. L. Nkunda kaj tiu de nia registaro en Kinŝaso. Nun ni loĝas en tendaro de Bitale, aliaj ests en tendaro de Goma.

Poste li rakontas pri la katastrofo, kiu trafis la prezidanton de la klubo, Houston Ndarihoranye.

- La edzino de nia prezidanto Houston jam mortis la 2-an de septembro 2007 pro vundo ĉe la femuro. Ŝi estis pafita de rabistoj, kiam ili venis rabi ilian domon. De longa tempo ŝi estis en hospitalo, sed finfine ŝi ĵus mortis. Houston ankaŭ spertis akcidenton. Kiam li frapiĝis kontrau ŝtuparo en sia domo, la osto de lia kruro rompiĝis. Antaŭ preskau unu monato la kruro estis engipsigita. Ni ne scias kiam li resaniĝos. Liaj 2 gefiloj estas gastigataj de klubanoj.

La letero estis diskonigita de la eksa prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kiu esperas, ke oni donacos monon al konto Espero, por ke UEA povu helpi la esperantistajn viktimojn de la interna milito.

arkivita en:
bab
bab diras:
2007-09-29 23:06
Diskutinte ĝisoste pri vikipediado kaj aliaj kulturaj luksaĵoj, mi duonhonte-despere nun kape reaŭdas la unuan parton de ĉi soneto de Kalocsay:

Subtile kanti en ĉi murdepoko
pri l’ propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

La tuta riĉa poezia stoko:
la luno, steloj, floroj, birdotriloj,
la delikataj amaj maltrankviloj
disflugas en la blov’ de ĉi siroko.

[…]


(La ceteron legu aliloke. Mi celis citi, ne ŝteli.)
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-09-30 18:34
Cxu vikipediado estas fakte kultura luksajxo (Vikipedio estas malbona loko "kanti... pri l’ propra vivo"), aux cxu gxi povas esti uzebla por la malricxa mondo? Tie ja troveblas suficxe multaj retkafejoj - kaj ni gxuste nun vidas ke "en cxi murdepoko", Interreto ludas rolon ne neglektindan; la birmaj murdepokaj generaloj timas gxin.

Kaj se Birmo - ekde 1962 izolita, kaj blanka makulo sur la esperantomapo - finfine malfermigxos al la mondo, gxiaj logxantoj bezonos informojn pri pli-malpli cxio.
bab
bab diras:
2007-09-30 23:27
La sento tamen trafis min. Mi povintus ankaŭ skribi ”diskutinte pri Nobel-premioj”, ”diskutinte pri gramatikaj detaloj” ks.

Mi cetere dubas ke lando sen esperantanoj bezonus la Esperantan vikipedion (aŭ la Volapukan). Sed _iun belan tagon_ kaj la birmanoj kaj la Kivu-anoj ja bezonos informiĝon per Vikipedio (ĝenerale), distron per Nobel-premiitaj verkoj, cerbotiklon per prigramatikaj diskutoj ktp.

Utilo evidente dependas de la perspektiva longo.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2007-10-01 15:46
"Mi cetere dubas ke lando sen esperantanoj bezonus la Esperantan vikipedion"

Prave - sed Vikipedio ne estas projekto nur esperantlingva (ecx ne cxefe, mi hontas konfesi), kaj mi pensis pri gxi kiel tutajxo.
Jorge
Jorge diras:
2008-08-09 19:51
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/kalocsay/cxi_murdepoko.html

http://jorgecice.blogspot.com/2008/08/disonanco.html

http://www.poetojporlapaco.com/
Jorge
Jorge diras:
2008-08-12 17:13
"Pecoj"

Ŝakon ludas per ili,
krom hetmanoj kaj murzoj
– Putin, Saakaŝvili.

Madrido, 12.8.2008