La Akademio distancigas sin de seksismo

Lige kun disputo pri seksa molestado en Esperantujo la Akademio de Esperanto en malofta publika komuniko deklaras sian volon “defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie”. La sama komuniko aludas, ke mankas virinoj kun sufiĉa lingva kompetento por eniri la Akademion. Libera Folio petis komenton de ĉiuj kvin nunaj virinaj akademianoj.

Membroj de la Akademio de Esperanto: 38 viroj kaj 5 virinoj.

La Akademio de Esperanto la 9-an de majo dissendis oficialan komunikon por distanciĝi de eldiraĵoj de unu akademiano pri seksa molestado kaj por deklari sian devon defendi kaj antaŭenigi la egalecon kaj justecon por ĉiuj homoj, sen diskriminacio.

La diskuto kiu kondukis al tiu nekutima deklaro okazis kelkajn tagojn pli frue en la blogo de Robert Nielsen. Tie Robert Nielsen publikigis artikolon kun kelkaj ekzemploj de efektivaj okazaĵoj, kiujn li mem aŭ liaj amikoj observis aŭ spertis en Esperantujo.

En komentoj al la artikolo akademiano Valentin Melnikov argumentis, ke ne decas paroli pri seksa molestado sen firmaj pruvoj. Aldone li asertis, ke falsaj akuzoj multe pli oftas ol vera seksa ĝenado, kaj ke virinoj kun ”tro riĉa fantazio” povas fari tiajn asertojn, ĉar ili efektive deziras tion pri kio ili plendas.

Reage al la komentoj de la akademiano, Robert Nielsen publikigis artikolon kun la titolo ”Akademiano opinias ke iuj virinoj deziras seksĝenadon”. Aldone li turnis sin al la Akademio por ekscii, kiel la ĉefa lingva aŭtoritato de Esperantujo sintenas al la elpaŝo de akademiano Melnikov.

La estraro de la Akademio trovis la temon sufiĉe grava por fari oficialan komunikon kun la titolo ”Estrara respondo publika al la plendoj”.

En la komuniko la Akademio ”notas kun bedaŭro” ke Valentin Melnikov ”provis uzi sian akademianecon kiel argumenton por fortigi sian pozicion en disopinio pri nelingvaj demandoj sociaj”. La Akademio distancigas sin de la eldiraĵoj de Valentin Melnikov, kaj daŭrigas jene:

Estante organizaĵo laŭstatute dediĉita ekskluzive al lingvaj demandoj kiuj koncernas Esperanton kaj esperantologion, la Akademio estas institucio formale neŭtrala pri ĉiuj aliaj – ekzemple sociaj kaj politikaj – demandoj. Tio tamen ne signifas ke ĝiaj membroj havus komune nenion alian krom kono de kaj fakaj spertoj pri la lingvo. Kunligas nin kun la Esperanta komunumo la sindevontigo defendi kaj antaŭenigi la egalecon de kaj justecon por ĉiuj homoj, sendiskriminacie.

Lige kun tiu deklaro la estraro de la Akademio levas la demandon, ĉu la malgranda nombro de virinoj en la Akademio estas rezulto de diskriminacio – kaj mem respondas nee:

Tiuj kiuj studos la Statuton trovos ke nia institucio estas konstruita por certigi la reprezentiĝon de parolantoj de kiel eble plej diversaj gepatraj lingvoj, kaj ne rilatas al aliaj parametroj kiel la aparteno al tiu aŭ alia sekso aŭ socitavolo. 45-kapa organizaĵo ne povas enkalkuli ĉiujn soci-justecajn parametrojn kaj samtempe atenti la lingvokvalitajn normojn kiuj devas esti prioritataj en lingva Akademio kapabla plenumi la bezonojn de la esperantista komunumo.

Laŭ la aktuala versio de sia retejo, la Akademio nun havas 43 anojn, el kiuj kvin estas virinoj. Libera Folio turnis sin al ĉiuj kvin virinaj membroj de la Akademio por ekscii, kion ili opinias pri la klarigo de la estraro, kiu subkomprenigas, ke simple mankas sufiĉe kompetentaj virinoj. Kvar el la kvin respondis.

Libera Folio: Ĉu ne ekzistas sufiĉe da virinoj kiuj povus plenumi la lingvokvalitajn normojn de la Akademio?

Anna Löwenstein. Foto:Aleks Andre CC BY-SA 4.0

Anna Löwenstein: – Proksimume kvarono de la membroj de UEA estas virinoj, kaj do oni povus supozi, ke kvarono de la membroj de la Akademio estus inoj. Bedaŭrinde virinoj konsistigas multe malpli grandan proporcion de la akademianoj: 5 el 43 laŭ la listo en la akademia retejo. Ili estas pli bone reprezentataj ĉe la korespondantoj: 6 el 11.

– Mi mem ĉiam serĉas inajn kandidatojn por la elektoj de la Akademio, sed la afero ne estas tiel facila. Ankaŭ la lingva kapablo gravas, ke mi neniam proponus kandidaton nur ĉar tiu homo estas virino. Krome mi trovis, ke pluraj el la virinoj, kiujn mi deziris proponi kiel kandidatojn, rifuzis la inviton. (Kaj unu proponita de mi kaj elektita en 2010 bedaŭrinde mortis kelkajn jarojn poste: tiu estis Lena Karpunina.)

– Mi ĝojas diri, ke ĉiuj kandidatinoj proponitaj de mi estis elektitaj. Laŭ mia impreso, la akademianoj neniam rifuzas kandidaton, nur ĉar tiu homo estas ina. Sed ne estas facile trovi sufiĉe da taŭgaj inaj kandidatoj.

Barbara Pietrzak. Foto: Ziko van Dijk CC BY-SA 3.0

Barbara Pietrzak: – La vortumo ”sufiĉe da virinoj” iel komprenigas, ke en la Akademio devus regi seksa pariteto dum ĝia statuto klare indikas kiel membrokriterion la lingvajn kompetentojn. Do, sendube ekzistas ”sufiĉe da virinoj” povantaj plenumi la lingvokvalitajn normojn de la Akademio. La alia afero estas, ke tiuj plej kompetentaj ne ĉiam vidas sin en la rolo de akademiano aŭ ne havas sufiĉe da tempo, emo, ebleco – i.a. pro sia profesia engaĝiĝo – por la akademia laboro. Iuj eĉ pro tiu motivo retiriĝis. Kelkfoje eble temas pri personaj dispozicioj kaj inklinoj por ĉi-speca laboro? Do, ne sufiĉas lingvaj kompetentoj.

– Aktuale, post la elektoj el 2019 estas kvin akademianinoj. Sed aldonendas, ke pliaj 6 virinoj estas inter 11 Korespondantoj de la Akademio. Tiu relative nova kategorio de elstaraj personoj ligitaj kun la Akademio de Esperanto celas tiujn, kies okupoj aŭ funkcioj ne permesas konstante partopreni en la akademiaj laboroj. Per sia nomo kaj aŭtoritateco ili ja apogas ĝin, kaj ili povas esti konsultitaj pri rilataj al sia specialiĝo lingvaj demandoj.

– Do entute 11 virinoj en kaj ĉirkaŭ la Akademio ne ŝajnas esti malbona rezulto. Kontraŭe, pruvas la malfermiĝon de la Akademio al lingve kompetentaj kaj elstaraj esperantistinoj, sed ne laŭ la kriterio ”sufiĉe da”.

Katalin Kovats. Foto: privata.

Katalin Kovats: – Jes, bedaŭrinde malmultas virinoj en la akademio, same ankaŭ en multaj terenoj de la movado.  Sed kia estas la proporcio de viroj kaj virinoj en la movado mem? Mi ĵus kontrolis la membrojn de edukado.net, kie membriĝas ĉefe instruantoj de la lingvo, kaj tiun profesion ni jes ja konsideras en la plimulto de la landoj tipe virina fako. Do, jen retejo, kun pli ol trioble pli da viroj ol virinoj, kies gvidanto estas tamen virino (kun 4 aliaj estraranoj, kiuj ĉiuj estas viroj). La Interlingvistikaj Studoj en Poznań ekestis kaj funkcias same danke al virino.

– Mi absolute rifuzas la ĝeneraligon, ke virinoj malmultas en la akademio pro tio, ĉar estas malmultaj inoj, kiuj kapablus plenumi la postulojn. Same kiel la eksiĝintaj forlasis la akademion ne pro sia netaŭgeco. Eble virinoj preferas aliformajn agadkampojn kaj pli da vario, eble ne kontentas longtempe resti en la samaj pozicioj. Estas malmultaj virinoj en la akademio ne pro diskriminacio, sed ĉar virinoj ne decidas kandidatiĝi por esti akademiano.

– La klopodo de la akademio akcepti novajn membrojn kun speciala atento pri ties lingva fono, cele al reprezentado de kiel eble plej varia lingva spektro, estas bona bazo. En la voĉdonoj pri ies akcepto certe ne havas rolon ĉu temas pri viro aŭ virino, kvankam la jamaj membroj sekrete ŝatus se kandidatiĝus pli da virinoj por tiu posteno. Mi mem neniam spertis ajnan diskriminadon, sed mi tre bone memoras, ke dum mia unua apero en la akademio oni kun ĝojo komentis, ke estas bonege havi inter la membroj plian virinon, aldone junan, ĉar tiam mi estis la plej juna membro de la renoma institucio.

Tatjana Auderskaja. Foto: privata.

Akademiano Tatjana Auderskaja ne vere respondis al la demando de Libera Folio, sed preferis esprimi sian indignon pro la blogaĵoj, kiujn ŝi tamen laŭ sia propra deklaro ne legis.

– La respondon de la Akademio ĉi-rilate mi opinias absolute ĝusta kaj senkontesta. Vi volas, laŭ ĵurnalistaj kutimoj, atribui al ĝi tute alian sencon por havi "ardan novaĵon" en via gazeto, ĉu ne? Mi tiajn ludojn ne kunludas. Sed tamen, mi ĝojos vidi mian opinion (kaj supran, kaj suban) en via morgaŭa artikolo.

– Se vin hazarde interesas la afero mem, sed ne flankaj vojoj ĉirkaŭ ĝi, jen kion mi dirus: Mi ne legis la diskuton, sed en iu blogo, inklina al t.n. "flavaj" aŭ "pikantaj" novaĵoj, mi trovis citaĵon el Teo kaj libroj kun la foto de V.M. kaj subskribo Akademiano opinias …. Ĉar mi ne interesiĝas pri similaj novaĵoj, mi preterlasis ĝin, ne legis kaj ne intencas legi. Sed jen evidentiĝas, ke multaj legis. Kial? Ĉu scivolemo spekti kverelojn kaj insultojn?

– Kaj se oni esploras opiniojn ĝuste de virinoj, do mi perceptas min unuavice kiel homo … Mi komprenas, ke en multaj eŭropaj (kaj ne nur) lingvoj homo kaj viro estas la sama vorto; sed en la mia, feliĉe, ne; kaj ĝuste tiel mi estis edukita. En la nuna movado por virinaj rajtoj mi trovas, apud seriozaj rezonoj, multajn strangajn, ridindajn kaj eĉ abomenajn. La sola afero, kiu gravas – ke kaj viro, kaj virino estas homoj, kaj meritas saman estimon.

Akademiano Maritza Gutiérrez ĝis nun ne respondis al la demando de Libera Folio.

plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Sten Johansson
Sten Johansson

Kiom la Akademio efektive "distanciĝas"?
Jen la plej klara, kion ĝi diras pri la insulta deliro de Valentin Melnikov:
"la bedaŭrinda elpaŝo de akademiano Melnikov (iuj el kies komentoj ŝajnis montri diskriminaciemon kontraŭ virinoj)"
Ĉu ŝajnis montri?
Kiu ajn povis legi la vortojn de VM, kie li interalie deklaras ke la plej multaj seksperfortoj estas dezirataj de la virinoj, kaj do la seksperfortuloj senkulpas kaj la viktimoj kulpas.
Ankaŭ alimaniere li krude insultis Robert Nielsen, sekse ĝenatajn virinojn kaj ĉiujn homojn, kiuj deziras egalecon inter homoj.
Ŝajnas al mi ke la Akademio "distanciĝas" de tio per distanco de centimetro, proksimume.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Mi plene konsentas. La vortoj de V. Melnikov estas tute klaraj, kaj ne miskompreneblaj.

La elekto de la vorto "ŝajnis" estas bedaŭrinda, sed oni verkis la respondon sufiĉe rapide kaj ne povis cerbumi pri ĉiu nuanco.

Charlotte Scherping Larsson
Charlotte Scherping Larsson

Se la Akademio ne sukcesas atenti pri nuancoj de la lingvo, kiu do en nia movado atentigas pri nuancoj?

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Mi ne diris ke la Akademio ne atentas pri nuancoj de la lingvo. Bonvolu relegi mian komenton.

Sten Johansson
Sten Johansson

Laŭ mia kompreno, la fakto ke "malfacilas trovi kompetentajn virinojn por la Akademio" estas pli vasta problemo.
Malfacilas trovi kompetentajn homojn por ĉiuj akademioj kaj aliaj gravaj taskoj.
Sed por viroj (ne ĉiuj, kompreneble, sed tro multaj) tio ne estas obstaklo. Ili ne bezonas kompetenton por eniri akademiojn. Ili bezonas nur troigitan fidon pri la propra valoro.

Yves Bellefeuille
Popularega komentanto
Yves Bellefeuille

La raporto de la t.n. Civito estas tute amuza. "Io okazis, sed ĝi ne gravas, do ni diros nenion pri ĝi."

Tjeri
Popularega komentanto
Tjeri

Bufonoj bufonas…

Jovana
Jovana

Por pruvi ke ĝi ja distanciĝas de seksismo, AdE devus distanciĝi de Valentin Melnikov kaj montri al li la elirejon el la Akademio.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Oni povas forigi iun el la Akademio nur pro agoj kontraŭ la Akademio, aŭ agoj kontraŭ la lingvo Esperanto.

Estus eble argumenti ke V. Melnikov tion faris, sed ne tute klare. Mi mem kredas ke laŭ la Statuto de la Akademio ne estas eble forigi lin pro liaj komentoj.

Sed li tre bone scias, kie estas la elirejo.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA

Akademio ne allogas ĉiujn sammaniere, do ĝia konsisto dependas de faktoroj ne nur lingvaj. Al kelkaj elstaruloj estis ja proponita kandidatiĝo kaj ili respondis “ne, dankon”. Mia “Historio de la Akademio (Itala E-Fed., 2018) plurloke atentigas pri la genra misproporcio inter ĝiaj membroj kun mencio de pasintaj situacioj kiuj povus vere esti konsiderataj seksismaj.

François LO JACOMO
François LO JACOMO

Mi volus aldoni ion al la respondo de Katalin Kovats. La fakto, ke la profesion "lingvo-instruisto" ni jes ja konsideras en la plimulto de la landoj tipe virina fako estas klare ligita kun la fakto, ke ĝi estas ne sufiĉe bone salajrata. En la komenco de komputiko, antaŭ pli ol kvardek jaroj, granda plimulto el la komputistoj estis virinoj. Sed iom post iom kreskis la salajroj de komputistoj kaj nun, la plejmulto estas viroj. Esperanto-instruistoj ne ricevas salajron, do tiu argumento ne rolas. La fakto, ke virinoj ricevas malpli altajn salajrojn ol viroj, estas ja grava socia problemo, eĉ pli… Legi pli »

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA

La nombro de la Akademianoj estas 45; se ne ŝanĝiĝas la statuto, la eventuale pliiĝanta nombro da inoj kandidatiĝantaj ne influas tiun limon