Denove demisiis ĝenerala sekretario de TEJO

La seriozaj problemoj en la estraro de TEJO daŭras. Jam la duan fojon ene de duonjaro demisiis la ĝenerala sekretario. Pli frue en la komitata diskutejo Querino Neto malkontentis pri la neaktiveco de pluraj aliaj estraranoj, interalie la prezidanto.

Querino Neto demisiis kiel ĝenerala sekretario de TEJO.

Querino Neto estis elektita la nova ĝenerala sekretario de TEJO en januaro, dum la Junulara Esperanto-Semajno en Karłów, Pollando. La posteno liberiĝis post la demisio de la antaŭa ĝenerala sekretario en novembro.

Li videble tre aktive laboris en la estraro de TEJO, sed evidente rapide seniluziiĝis pro la ne bone funkcianta kunlaboro en la estraro kaj manko de aktiveco flanke de pluraj estraranoj, precipe la prezidanto.

Libera Folio havis kontakton kun Querino Neto post lia demisio, sed li ne deziris diri ion aldone al tio, kio aperas en lia demisia mesaĝo al la komitato de TEJO. Tie li skribas interalie, ke li konsciis pri la defio de la posteno kiam li akceptis ĝin, kaj ke li dankas al la komitatanoj, kiuj subtenis lin.

– Sed esti helpema ne signifas, ke mi sukcesos solvi ĉiujn problemojn. Interne, la defioj ja estis multaj. Mi eĉ publike anoncis al la komitato parton de la internaj defioj en pasintaj fadenoj, ĉar miaopinie, estraro ne devas kaŝi la problemojn, sed esti travidebla kaj peti helpon al la Komitato, li aldonas.

En la komitata diskutejo de TEJO li pli frue atentigis, ke la prezidanto ofte ne respondas la mesaĝojn de aliaj estraranoj, kaj eĉ ne partoprenas la retajn kunsidojn.

– Ĉiuj kunsidoj okazintaj en 2020 ne havis la ĉeeston de la prezidanto, nek la estraro ricevis klarigon pri la neĉeesto, li skribis en la reta diskutejo en marto.

Laŭ liaj mesaĝoj en la diskutejo, la malaktiveco de kelkaj estraranoj, kaj precipe de la prezidanto, malhelpas kaj pezigas la laboron de la aliaj.

La prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, diras ke li parte komprenas la akuzojn de Querino Neto, sed ke temas pri malsamaj laborstiloj.

Joop Kiefte.

– Kun mia aŭtismo mi parte ŝoke retiriĝis pro la forta kaj klare nedaŭrigebla aktivegiĝo, kiun li tuj esence devigis al mi, dum mi ekde mia prezidantiĝo indikis ke mi nur povas bone labori kun bona ĝenerala sekretario. Temas pri tio kiel iras mia persona vivo, en kiu mi ofte ne havas energion.

– Cetere la ĝenerala sekretario ne aktive engaĝiĝis kun mi en ajna momento pri tiaj aferoj, sed dekomence kulpigis min, laborstilo kiun mi trovas freneze komplika por adopti. Do mi esence fidis ke Querino eltrovu manieron kiu funkciu por li, kaj mi same kiel la elekta komisiono rekomendis ne tro streĉiĝi pri aferoj, io kion li ne povis akcepti.

En la komitata listo pluraj komitatanoj dankis al Querino Neto pro la laboro kiun li sukcesis fari dum kelkaj monatoj, kaj esprimis sian komprenon pri la decido demisii.

– Vi aliĝis al la Estraro en ege malfacila momento kaj mi certas, ke vi klopodis ĉion eblan por subteni TEJOn kaj daŭrigi vian laboron en ĝi. Mi estis tre impresita de via laboremo kaj de la kvalito de viaj kontribuoj, konsiderante kiom subite kaj rapide vi alprenis la pezajn taskojn de Ĝen-Sek. Estas bedaŭro legi pri via demisio, kvankam ne malfacilas imagi viajn kialojn. Multaj el la pasintaj estraranoj komprenas vin plene, skribas la antaŭa estrarano Konstanze Schönfeld.

Dum la pasintaj tri jaroj TEJO daŭre havas seriozajn problemojn en sia estraro. Ĉar estis malfacile trovi kandidatojn por estraraj postenoj, la junulara asocio en 2017 decidis mallongigi la mandatperiodon de la estraro al nur unu jaro.

Tio tamen ne solvis la problemon, ĉar dum la komitata kunsido en decembro 2017 surprize anoncis sian demision la prezidanto Enric Baltasar, kiu estis elektita en aŭgusto de la sama jaro.

Kiel nova prezidanto estis tamen elektita la tiama ĝenerala sekretario Trần Thị Hoan (Ĝojo). Ŝi daŭrigis kiel prezidanto ankaŭ post la IJK en 2018, sed la nova estraro ne tre bone funkciis. Komence de 2019 la komitato miris, kial nur duono de la estraro entute informas la komitaton pri sia laboro.

Spite promesojn la situacio ne pliboniĝis, kaj en julio 2019 evidentiĝis, ke mankas kandidatoj por la plej gravaj postenoj de la sekva estraro. Post nova alvoko Joop Kiefte decidis kandidatiĝi por la prezidanteco kaj estis elektita. Kiel ĝenerala sekretario estis elektita Catherine Neilson, sed en novembro ŝi anoncis sian demision pro personaj kialoj.


Pli pri la temo:

 

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Krizipo
Krizipo
2020-05-11 21:52

TEJO estas la dua plej malutila organizaĵo en Esperantujo. Post Silferio. Tial la artikolo estas bona mesaĝo. Nelaboranta estraro elkovas malpli da stultaĵoj.

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2020-05-12 11:50
Respondo al  Krizipo

Kompreneble ĝi meritas kritikon, sed vi multe troigis!

dieter rooke
2020-05-12 11:36

Perpleksiga logiko : neniu elkovas nenion

Ŝtefan
Ŝtefan
2020-05-12 12:28

Mi ne atendas multe de TEJO. Mi nur volas bonorganizitan IJK-on ĉiujare kaj mojosaj videoj en jutubo. Kiaj ili daŭre faras tion.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-05-12 13:41

TEJO havis tre gravan rolon en pligrandigo de mia vorttrezoro kaj konscio pri aferoj pri kiuj mi neniam pripensis kaj eĉ ne konsciis. Laŭdina estas, ke TEJO levis temojn, pri kiuj oni ĝenerale ne parolas. Ekzemple parolante pri “ri” TEJO malfermis miajn okulojn al duumismo pri kiu mi vere ne sciis ke ĝi estas tiel larĝa fenomeno/afero. Sed la rolo de TEJO ne estas konsciigi al mi mian nescion kaj neglektecon. Mi ŝatus ke TEJO okupiĝu pli pri Esperanto. Ek al la laŭstatutaj celoj.

Iu ulo
Iu ulo
2020-05-12 13:57

Neniu ĜenSek nuntempe restas ĉepostene dum pli ol mallonga periodo.
Ĝi estas kiel la posteno de Profesoro pri Defendo kontraŭ Obskuro en “Harry Potter”…
Ĉu ankaŭ malbenigita posteno?
Krome, la akademiano pri kiu oni parolis en antaŭa artikolo pri seksĝenado estis kromnomita “Voldemort”, ĉu koincido?

Eks-TEJO-ano
Eks-TEJO-ano
2020-05-12 14:14

Eble la Komitato de TEJO bedaŭrinde ne proponis, ke oni interŝanĝu la postenojn – ĜenSek estus la prezidanto kaj la prezidanto fariĝus ĝenerala sekretario, pli laŭ la personecoj, kiel agnoskas la prezidanto mem.

Gusik
Gusik
2020-05-13 7:51

Prezidanto sxokigxas pro tio, ke sekretario insiste volas labori kaj ke cxiuj ceteraj laboru. Denova diagnozo por la nuna TEJO.

Arturo Crespo
2020-05-28 22:13

Ekde kiam mi estis estrarano… Querino, kaj la Latin-Amerika Esperanta movado ne estis grava por TEJO. Mi proponis al Querino konstrui nia propa organizo kaj ni fari pli bone aferoj ol TEJO.

Sed vi havas aprezo por io kiom mortis… kaj tio igas vin suferi…

Iu ulo
Iu ulo
2020-05-29 2:07
Respondo al  Arturo Crespo

Igas nin suferi ĉefe viaj abundaj lingvaj eraroj…