IJK 2021 ne okazos en Koreio

Korea Esperanto-Junularo anoncis, ke ĝi ne povos aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. TEJO nun denove serĉas kandidatojn por la ĉefa junulara aranĝo de la venonta jaro.

Jam pli frue pro la kronvirusa pandemio estis anoncitaj la nuligoj de la ĉi-jara IJK en Nederlando kaj de la ĉi-jara UK en Kanado. Nun Korea Esperanto-Junularo anoncis ke, pro la malcerteco kaŭzita de la epidemio, ankaŭ la IJK en 2021 en la insulo Jeju en Koreio ne povos okazi laŭplane.

Laŭ klariga letero sendita de KEJ, en la nuna situacio, kiam en Koreio komenciĝis dua ondo de la pandemio, ne eblas scii, ĉu la problemoj pasos antaŭ la somero 2021 kaj denove eblos facile veturi internacie. Aldone la nuligo de la ĉi-jara IJK signifas, ke estraranoj de KEJ ne povos gajni spertojn ĉeestante ĝin, kio laŭ ili interalie gravus por konvinki la oficialajn instancojn en Jeju doni sian subtenon al la kongreso.

Anstataŭe KEJ proponas, ke ordinara IJK venontfoje okazu nur en 2022, kiam la Monda Organizaĵo pri Sano estos oficiale anoncinta la finon de la pandemio. Se TEJO decidos organizi retan IJK-n en 2021, KEJ pretas respondeci pri ĝi.

Kiel aldonan eblon KEJ proponas, ke ordinara fizika IJK povus okazi en Nederlando en 2022, kaj tiam KEJ pretus gastigi IJK-n en Koreio en la jaro 2023.

Shin Hyunkyu. Foto: Privata.

Libera Folio kontaktis la prezidanton de KEJ, Shin Hyunkyu, por demandi, kial oni tiel frue faris decidon nuligi la kongreson, kiu devus okazi en 2021.

Libera Folio: Kial oni jam nun decidis tion? Ĉu ne estas tre frue nun diveni ion ajn pri la epidemia situacio post pli ol unu jaro?

Shin Hyunkyu: – Surbaze de la sama kialo, ke estas tre frue diveni ion pri la estonteco (progreso) pri la pandemio, KEJ decidis tion. Kaj aldone, eĉ se la pandemio ŝanĝas sin malampleksiĝanta, diplomataj rilatoj estu solvitaj por vizo-problemoj kaj kvarantenaj aferoj devigaj.

Unu el la alternativoj proponitaj de KEJ estas, ke fizika IJK 2021 okazu en Nederlando, kie devus okazi la nuligita ĉi-jara IJK. Nederlanda Esperanto-Junularo tamen ne ŝajnas preta transpreni la respondecon:

Rogier Huurman. Foto: Marc Konijnenberg

– Ni nun ne planas organizi IJK-on en 2021, ni devus trovi grandan junulargastejon aŭ ion similan nur jaron antaŭe, diras Rogier Huurman, prezidanto de NEJ, responde al demando de Libera Folio.

Korea Esperanto-Junularo estas jam la dua teamo, kiu retiras sian kandidatiĝon por la IJK 2021. Pli frue kandidatis brita teamo, kiu planis aranĝi IJK-n en Belfasto en Norda Irlando, samurbe kie en tiu jaro okazos la Universala Kongreso.

Tamen poste evidentiĝis, ke plej verŝajne ne eblus ricevi simile favorajn kondiĉojn por la junulara kongreso. Samtempe montriĝis, ke mankas sufiĉaj aktivuloj por la teamo, kaj jarŝanĝe la brita teamo retiris sian kandidatiĝon. Aliaj kandidatoj mankis.

Post anonco de nova limdato venis kvar novaj kandidatoj: Kultura Centro Esperantista (Svislando), Junulara Organizo de Tanzanio Esperantista (Tanzanio), Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo (Ukrainio) kaj Korea Esperanto-Junularo (Koreio).

El tiuj la estraro de TEJO tiam trovis la korean proponon plej taŭga.

TEJO ankoraŭ ne decidis kiel pluiri en la nova situacio, sed laŭ informoj donitaj al la komitato, la estraro nun planas eksterordinaran kunsidon nur por diskuti la venontjaran IJK-n. Inter la alternativoj estas kontakti la antaŭajn kandidatojn kaj fari plian alvokon por ekhavi aldonajn kandidatojn.

Mung Bui. Foto: TEJO.

La kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa), en la estraro respondecas ankaŭ pri la kongresoj. En la komitata diskutejo ŝi skribas, ke eĉ se nun ne eblas antaŭvidi, kio okazos post 14 monatoj, estas preferinde plani fizikan IJK-n por la jaro 2021.

– Unu el la plej gravaj aferoj de organizado IJK estas la loko, do ni nun serĉas landon, en kiu eblus en mallonga tempo trovi taŭgan lokon. Ni ankoraŭ havas tempon, kaj mi kredas ke ni havas multajn spertajn aktivulojn pri IJK, kiuj pretas helpi al la organizado. Ni deziras havi kunsidon pri IJK 2021 tre baldaŭ por aŭskulti opiniojn kaj ideojn de landaj sekcioj pri la temo.