Homo konsterne talenta

La 24-an de majo forpasis Victor Sadler, multjara direktoro de UEA, redaktoro de la revuo Esperanto, poeto, lingvisto kaj iama akademiano. En sia nekrologo Ulrich Lins nomas lin ”homo konsterne talenta”.

Sadler
Victor Sadler en la Centra Oficejo en 2004. Foto: Ziko van Dijk CC BY-SA 3.0.

Victor Sadler estis 14-jara, kiam en 1951 li eklernis Esperanton. Vere uzi ĝin li komencis nur, kiam li studis en Kembriĝo. Tie li aliĝis al studenta Esperanto-klubo, en kiu membris aliaj homoj poste grimpontaj al prezidanteco en Universala Esperanto-Asocio (UEA): Humphrey Tonkin, John Wells, Duncan Charters.

Siajn tri jarojn en Kembriĝo Sadler nomis (en intervjuo en 1968) la ”plej memorindaj partoj de mia vivo“, dum la tri jarojn en Londono dum doktoriĝaj studoj ”mi preferas forgesi“. Li same kiel Wells doktoriĝis pri fonetiko. Esperanto iĝis en 1960 lia ĉiutaga lingvo.

En 1959-60 li partoprenis en la reaktivigo de Studenta Tutmonda Esperantista Ligo (STELO), redaktante ĝian stencilitan organon Studento. En ties kvina numero (decembro 1960) Sadler, por distri la legantojn, metas kvar vortojn, kiujn li nomas ”premiinda citaĵo“:

”Oni devus ion fari…“ (Prof. D-ro I. Lapenna)

Tiel unafoje aperis la nomo de elstarulo, kun kiu li poste kunlaboros dum kelkaj jaroj. Komence de julio 1962 Sadler vojaĝis por trimonata restado kiel speciala sendito de UEA al Cejlono (nun Srilanko). Tie li faris 12 prelegojn al entute mil personoj. En 2000 ekzempleroj la universitato presis lian unuan verkon: Esperanta-sinhala vortareto. Post sia reveno al Eŭropo li publikigis longan artikolon, “Azia strategio” (januaro 1963), kiu dokumentas lian dumvivan interesiĝon.

Ekde decembro 1962 li estis redaktoro de la revuo Esperanto kiel posteulo de William Auld. Li estis la unua postmilita redaktoro, kiu loĝis ne ekster Roterdamo, sed en la Centra Oficejo mem. Sadler havis kroman taskon, tiun de bibliotekisto, kiu gravis, ĉar la libroj ekde 1960 iom post iom transprenitaj el Ĝenevo urĝe bezonis ordigon kaj pritrakton. Granda amanto de libroj, Sadler dediĉis sin entuziasme al tiu laboro ankaŭ en nenombreblaj vesperaj horoj.

Victor Sadler junaĝe.

En oktobro 1962, tuj antaŭ lia alveno, en la revuo aperis alvoko “Savu niajn librojn”, kiu estas ankoraŭ nun aktuala (aŭ nun denove). Ankoraŭ samjare UEA aĉetis modernan kopiilon, kiu celis kontentigi la bezonojn de esplorantoj, sed kompreneble utilis al la tuta oficejo.

Kiel direktorino de la Centra Oficejo de UEA (CO) ekde 1955 servis Marianne Vermaas. Estis ŝi, kiu kune kun Lapenna organizis la translokadon el Britio al Roterdamo, kaj ŝia rolo pligraviĝis, kiam UEA en 1962 aĉetis propran domon en Nieuwe Binnenweg. La perspektivoj por Esperanto vastiĝis en orienta Eŭropo, okazis Universala Kongreso (UK) en Tokio (1965), UEA havis preskaŭ 34 000 membrojn.

La rezulta ŝarĝo precipe por Vermaas estis granda. La 4-an de aprilo 1968 Lapenna skribis al kvar junaj aktivuloj, ke “la C.O. multrilate treege lamas – kun la escepto de D-ro Sadler, kiu faras vere unuarangan kaj akuratan laboron”. Sammonate Lapenna sukcesis persvadi Vermaas, ke ŝi retiriĝu.

Ke Sadler povus esti ŝia posteulo, origine estis nur ideo de Lapenna – la aliaj estraranoj hezitis. Ili kompreneble konis Sadler, kiu kiel redaktoro regule ĉeestis la estrarkunsidojn. Sed lin, kiu ŝajnis plene enprofundiĝinta en siajn redaktoran kaj bibliotekistan taskojn, precipe la vicprezidanto Wensing, direktoro ĉe Philips, imagis nek ema nek kapabla transpreni gvidan, unuavice administran laboron.

Ke li verkis la poemaron Memkritiko, publikigitan en 1967 (li asertis, ke tiun manuskripton de nekonata aŭtoro li hazarde trovis en la biblioteko), ŝajnis konfirmo de la impreso, ke li estas nepraktika, iom ekstermonda intelektulo. Sed kiam la estraro intervjuis Sadler, lia sinprezento pasis tiel impone, ke ĉiuj, ankaŭ Wensing, konvinkiĝis, ke li estas taŭga posteulo de Vermaas.

De la unua tago (li ekoficis la 1-an de aŭgusto 1968) Sadler plenumis la atendojn. Li tuj brilis kiel sistema organizanto. Provizore li restis redaktoro, havis do grandan, malfacile eltenatan laborkvanton. Al la taskaro de Sadler aldoniĝis en 1969 la revuo La Monda Lingvo-Problemo (la antaŭulo de la nuna Language Problems and Languge Planning, LPLP), kiun Sadler redaktis ĝis 1974.

En januaro 1974 Simo Milojević iĝis vicdirektoro, en majo ankaŭ redaktoro. Tio estis necesa, tre bonvena senŝarĝigo de Sadler – kaj ĝi montriĝis vera beno por la oficejo, ĉar tiuj du viroj, kvankam temperamente malsimilaj, moviĝis sur la sama ondolongo. Victor kaj Simo amike kaj efike kunlaboris. De tio rimarkeble profitis la multpersona oficejo kaj la tuta UEA, precipe de post 1974, kiam la asocion skuis la perturbo sekvinta la kontraŭvolan eksiĝon de Lapenna en la Hamburga UK. Verŝajne Sadler simile suferis kiel Wells, kiu memoras, ke en la estraro de UEA li devis aŭskulti la saman pripersonan riproĉadon de Lapenna kiel delonge en la Londona Klubo.

Ankaŭ Tonkin rakontas, ke la oficistoj inkluzive de Sadler ofte malkaŝis al li siajn frustriĝojn pri Lapenna. Sed Sadler eltenis kaj sukcesis eĉ parole kontraŭi al la prezidanto, malkonsilante al li fanfaroni pri tio, ke iu usona universitateto asignis al li honoran doktorecon, kaj eĉ kuraĝis diri al Lapenna, ke lastatempan novan specimenon de la eksplodoj, pro kiuj li en kunsidoj estis timata, li konsideras ”eksterproporcia“.

Victor Sadler kun sia diktafono.

Tamen, Sadler mirinde glate kunlaboris kun Lapenna kaj ĝisfine montris sin lojala al li. Sadler ankaŭ ne partoprenis la posthamburgan polemikon, kiam kelkaj homoj lasis sin delogi de la konspiroteorioj de Lapenna. Onidire Sadler ne povis vere ekscitiĝi, aŭ li majstre kapablis ne montri koleron kaj plene regi sian publikan konduton.

Poste la animoj kvietiĝis. Fine de 1974, kvazaŭ monumento por Lapenna, aperis la manlibro Esperanto en perspektivo, kies teknika redaktoro estis Sadler. Intertempe lian laboron en la CO subtenis kaj kompletigis Simo Milojević. La ŝanĝo sentiĝis eĉ dum la kafopaŭzoj en la CO. Ili longe havis iomete mornan karakteron, interalie ĉar la oficistojn konfuzis la silentemo de Sadler, kiun nur okaze interrompis subita, mallaŭte eldirita ironia komento, kies sencon ne ĉiu tuj kaptis.

Ne nur la oficeja etoso iom post iom plisereniĝis, sed, pli grave, ankaŭ la rilatoj inter la CO kaj la estraro: finfine la nova prezidanto (Tonkin) kaj la direktoro bone konis unu la alian jam de la komuna studotempo en Kembriĝo.

La laborkvanto tamen ne malkreskis. Por helpi venki ĝin Sadler, kiu ekde 1980 estis ĝenerala direktoro, subtenis iniciaton (originintan ĉe la usonano Jonathan Pool) , kiu montriĝis tre valora: la Volontulan Servon, en kies kadro ekde 1976 junaj aktivuloj samtempe povis akiri spertojn kaj utili al la asocio. Kompreneble Sadler ĉiujare iris al la UK, kie li suverene protokolis la komitat- kaj estrarkunsidojn, post kies fino li, aŭdeble por ĉiu, tuj resumis la trapason en sian diktafonon.

Ne malofte li surprizis per sia improvizemo. Foje, kiam en UK oni prezentis la modon de la gastiganta lando, li plenigis neantaŭviditan interrompon per sprita laŭdo de sia propra kostumo, frotante la ŝtofon de sia jako. En aprilo 1981 en la revuo aperas redaktora noto, ke Sadler en marto vojaĝis al Kanado kaj Usono, poste al Hungario kaj Germanio, kaj la 1-an de aprilo flugos al Brazilo. Sekvas sinturno al la legantoj: “Nu, se vi ie renkontos d-ron Sadler (rekonebla laŭ la foto), salutu lin de la roterdamaj oficistoj, kiuj malofte vidas lin lastatempe.”

Sadler plue flegis kaj demonstris sian ŝaton de Azio, de la neeŭropa mondo. Dufoje li vojaĝis al Japanio. En aŭtuno 1977 li vojaĝis al Irano. Iom antaŭ tio li malkovris, unue koresponde, promesplenan bengalan junulon, Probal Daŝgupto. Flarante la talenton, Sadler zorgis, ke Daŝgupto, 24-jara, venu al Roterdamo kaj pasigu unu monaton (septembro 1977) kiel volontulo en la CO. Li voris la frandaĵojn de la biblioteko kaj englutis ĉion movade sciindan; poste, en 1980, li revenis por unujara restado en la CO. (De 1990 li estis kunredaktoro de LPLP kaj de 2007 ĝis 2013 prezidanto de UEA.)

En majo 1983 Sadler post pli ol dudekjara servado forlasis la Centran Oficejon. Li malakceptis ĉiujn proponojn pri festa adiaŭo. Milojević transprenis lian oficon, heredante la defion, kiun donis la komputila epoko. En novembro 1980 Sadler anoncis: ”Komputilo estos instalita en februaro 1981, kaj programisto jam de kelkaj monatoj laboras por prepari la terenon.“ En longa artikolo kun la titolo ”Kion portos la aŭtomatigo al UEA?“ li skizis estontecon sen skribmaŝinoj, sliparoj kaj kartotekoj, sed kun grandaj novaj ŝancoj. Li eble ankaŭ imagis, ke unu el liaj ŝatataj projektoj, la kreo de regionaj oficejoj de UEA tra la mondo, ne plu estas necesa en mondo teknike interproksimiĝanta.

La du poemaroj de Victor Sadler: Memkritiko de 1967 kaj Perversaj rilatoj de 2015. Ambaŭ plu aĉeteblas ĉe UEA.

Sadler komence de junio iris al Brazilo – lando, kiu ravis lin, kiam du jarojn antaŭe li partoprenis la UK en Braziljo; li tie festparole admonis la esperantistojn al ”malkateniĝo el eŭropisma pensmaniero“. En la fama bieno-lernejo Bona Espero li instruis al infanoj, interalie aritmetikon. En diversaj lokoj de Brazilo li prelegis. Neniu el liaj amikoj fakte komprenis, kial li kvazaŭ retiriĝis en praarbaron, kaj tial multaj ĝojis, ke jam en 1985 li revenis al Eŭropo kaj ekloĝis kun sia japandevena brazila edzino Maiumi en Utrecht.

Li sekvis la allogan inviton de nederlanda kompanio, kiu volis esplori la utiligeblon de Esperanto en komputila tradukado. Sadler, kiu neniam antaŭe laboris ekster “Esperantujo” kaj kiu en la intervjuo de 1968 leĝere deklaris, ke pri la konstruado de profesia kariero li neniam cerbumis, do kiel 48-jarulo komencis novan etapon de sia vivo, proksiman al sia iama, delonge pasinta studfako. Kaj li sukcesis tie ne malpli ol en siaj dumaj nesciencaj okupoj.

En 1989 aperis lia verko Working with Analogical Semantics. La kompanio ne povis post 1990 plue financi la ambician projekton “Distributed Language Translation” (DLT), sed Sadler povis alikadre daŭrigi sian laboron en la kampo de lingva teknologio. Ankaŭ post la pensiiĝo (2002) li private plulaboris pri DLT.

En 1986-87 Sadler mallonge estis estrarano de UEA pri financoj. Al UK li ne plu venis. Je koncernaj demandoj li respond-demandis lakone: ”Por fari kion?“ Li ankaŭ malofte venis al Roterdamo, ekzemple por Malferma Tago. Tamen, en 2015, preskaŭ duonan jarcenton post Memkritiko, aperis lia dua poemaro: Perversaj rilatoj. Pro la du poemaroj oni ĝenerale konsideras Sadler unu el la plej originalaj voĉoj de la Esperanta poezio.

Tra sia tuta vivo li montris, ke li estis konsterne talenta – de poezio ĝis komputiko. Kontraŭdiroj? Ili apartenis al lia karaktero. Li povis esti tenera amiko, kvankam li kapablis aspekti kiel indiferenta skeptikulo. Laste, lia sanstato iĝis ĉiam pli malbona, sed ĝis la fino li ŝatis prizorgi siajn plantojn en la ĝardeno kaj hejmo, trovante plezuron en la kunestado kun sia edzino kaj la ĉiutaga konversacio Esperanta kun ŝi.

Ulrich Lins

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-05-30 12:52

Saluton al granda malnova amiko, kun kiu mi kunlaboris diversnivele ekde la revuo “Studento” ĝis priliteraturaj eseoj kaj eldonaĵoj en la postaj jardekoj. Ĉiam humura, brila, sed respekte reteniĝema, talenta poeto kaj rigora redaktoro, amikeca laŭtrajte, amika laŭkore R.I.P.

John Wells
John Wells
2020-05-31 12:33

Gratulon al Ulrich Lins pro elstare bona nekrologo.
Victor estis varbita al Esperanto de D.B. Gregor, instruisto de la itala en la gimnazio, kiun ĉeestis Victor en sia hejmurbo Northampton en meza Anglujo.
Kiam mi eniris la Universitaton de Kembriĝo en 1957, mi tuj aliĝis al la studenta E-Klubo fondita tie, se mi ne eraras, de Victor la antaŭan jaron.
Frandaĵoj: por la UK en Harrogate (1961) Victor, mi, kaj Humphrey Tonkin kune okupis la saman hotelĉambron. En la kongreso Victor kaj mi kune aktoris en japana teatraĵeto.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-06-01 16:40
Respondo al  John Wells

Tiun teatraĵeton mi spektis kaj tute bone memoras. Ho, kiaj tempoj!…

Jovana
Jovana
2020-06-03 12:09
Respondo al  CARLO MINNAJA

Prave, Carlo, kiaj tempoj!
Kiam la ĝenerala direktoro, kies nivelo de Esperanto estis ekzempla, ja laboris en la oficejo, kiun li estris. Kiam la revuo “Esperanto”, kies lingva nivelo estis senriproĉa, estis malpli bunta, sed pli interesa kaj utila. Kiam la organo de UEA (la sama revuo) eĉ dispongis al siaj legantoj rubrikon por leteroj kaj reagoj. Ho, kiaj tempoj!

KITAGAWA Hisasi
KITAGAWA Hisasi
2020-06-01 17:35

Mi plu konservas memorojn pri li, ne multajn, sed senescepte agrablajn kaj karajn, el la tempo, kiam mi volontule deĵoris kiel libroservisto en la Centra Oficejo en 1981-82. Al junulo el Azio, fakte ankoraŭ studento sen nenia influpovo sur seriozaj asociaj aferoj, li lasis impreson, ke li estas en sia esenco ĉarme petolema persono, kiu kutime bridis sian (eble britan?) ŝercemon.