Duono de la TEJO-estraro ne plu aktivas

Dum monatoj, la komitatanoj de TEJO maltrankviliĝis pro manko de aktiveco de la estraro. Oni eltrovis ke duono de la estraro ne estis aktiva kaj ne plenumis siajn rolojn. Dum la pasintaj tri semajnoj, du estraranoj demisiis ĉar ili ne havis sufiĉan tempon por dediĉi al TEJO. Sed eĉ la prezidanto mem estis neaktiva dum preskaŭ sia tuta mandato kun apenaŭ iu kontakto kun la komitato.

Foto pri la estraranoj de TEJO ĉeestintaj en la lasta IJK: Olga Sevcenco, Mung Bui (Feliĉa), Francesco Maurelli, Hoan Tran (Ĝojo), Léon Kamenický kaj Hans Becklin. Mankas Arturo Crespo, Kingslim Edah kaj Konstanze Schönfeld (Tuŝka). Ne ekzistas foto pri ĉiuj estraranoj kune, ĉar la estraro neniam kunvenis kompleta.

La temo unue leviĝis en la komitata retlisto je la 14a de februaro, kiam oni rimarkis ke nur duono de la estraro regule ĝisdatigis kaj kontribuis al la cirkulero. Kelkaj estraranoj klarigis kaj promesis esti pli aktivaj. Sed post du monatoj, je la 9a de aprilo, la temo denove releviĝis ĉar ankoraŭ nur duono de la estraro informis pri sia agado. Kelkaj komitatanoj esprimis sian maltrankvilon pri la situacio kaj petis klarigon de la estraro. Eĉ pli maltrankviliga estis la silento de la prezidanto, kiu neniam kontaktis la komitaton dum sia mandato.

Aktiveco ne estas facile mezurebla afero, kaj oni povas labori diligente sen informo al la publiko. Sed ekzistas unu maniero por eltrovi iom pri la aktiveco de la estraro. Temas pri la cirkulero, kiu estas la raporto de la estraro kaj komitato pri sia laboro. Kompreneble, eblas labori sed ne raporti (antaŭ januaro la sistemo estis malbela kaj ne facile uzebla), sed se estraranoj ne bone komunikas pri sia laborado, ankaŭ tio estas problemo.

La cirkulero montras nur la kvanton da laboro, ne la kvaliton, kaj povas okazi  ke oni simple forgesis sendi ĝisdatigon. Do, kvankam la cirkulero ne estas perfekta mezurilo, ĝi indikas al la publiko kiom aktivaj la estraranoj estas. El la ok monatoj ekde septembro ĝis aprilo inkluzive, la estraranoj raportis:

Hoan Tran (Ĝojo) – Prezidanto (0/8)

Léon Kamenický – Unua vicprezidanto (6/8)

Francesco Maurelli – Dua vicprezidanto (4/8)

Konstanze Schönfeld (Tuŝka) – Ĝenerala Sekretario (8/8)

Mung Bui (Feliĉa) – Kasisto (7/8)

Hans Becklin – Estrarano (2/7)

Olga Sevcenco – Estrarano (2/8)

Kingslim Edah – Estrarano (0/8)

*Tomáš Stano – Estrarano (3/3)

*Arturo Crespo – Eks-estrarano (0/4)

(Arturo Crespo estis estrarano de TEJO ĝis la 31a de decembro 2018 kiam li estis eksigita pro voĉdono de la komitato. Je la 20a de februaro 2019, Tomáš Stano estis elektita por anstataŭi lin.)

La ĝenerala sekretario, Tuŝka, klarigis al la komitato ke el la 9 estraranoj, nur 5 estis aktivaj: “Miaopinie, la aktiva Estraro nun konsistas el Léon, Francesco, Feliĉa, Tomaŝ kaj mi.” Ŝi klarigis ke dum monatoj kelkaj estraranoj ne estis aktivaj, Olga prenis monatan paŭzon sed ne revenis kvankam preskaŭ du monatoj jam pasis, kaj Hans paŭzis pro translokiĝo sed ne reaktiviĝis poste. La situacio rilate al Kingslim estis malklara; oni diris ke li estis malsana, sed ankaŭ ke li neniam komencis labori en la estraro. Sed la plej malbona novaĵo temis pri la prezidanto, kiu ŝajne ne aktivis dum sia tuta mandato, kaj pro tio Tuŝka, Léon kaj Francesco devis transpreni la gvidan rolon.

Léon konfirmis la malaktivecon kaj la problemojn de komunikado. La estraro havis regulon per kiu oni povus preni “paŭzon”, sed Olga, Hanso, Kingslim kaj Ĝojo ne revenis kiam promesite post la paŭzo kaj ne kontaktis la aliajn estraranojn dum semajnoj. Ĉiuj estraranoj estis invititaj al kunsido en Prago, ĉu persone ĉu interrete, sed nur Léon, Francesco, Tuŝka kaj Tomaŝ ĉeestis el la estraro, la aliaj nek aliĝis nek respondis al mesaĝoj por informi pri sia disponebleco.

La saman tagon, la 14-an de aprilo, la estrarano el Usono, Hans Becklin, anoncis sian eksiĝon. Li diris ke “preskaŭ tuj” post sia estraraniĝo li eltrovis ke li ne havas sufiĉan liberan tempon por la laboro. Hans, kiu laboras kiel pastro, ofte estis okupita pro krizo en la paroĥo kaj devis konsili siajn paroĥanojn. Li estis promociita al nova paroĥo kaj devis translokiĝi 2000 kilometrojn. Pro tio, li bedaŭras ke li “nek bone, nek diligente laboris dum la pasintaj monatoj”, klarigante ke tio tamen ne signifas ke li “neserioze traktis [s]ian laboron en TEJO.” Li volas daŭre labori kiel tradukanto, provleganto kaj aktivulo en la movado.

“Esperanto estas io kara al mi. Tial mi eksiĝas de la estraro de TEJO. Mi ne volas ĉi tion–sed mi ne povas senti min utila, bona, kaj valora al TEJO dum mi faras multe malpli ol kaj mi kaj aliaj aktivuloj volas.”

Li klarigis sian senton en la estraro:

“Mi ja povas diri, ke ne estis klara kaj strategia gvidado. Ofte mi sentis min strategie flosanta. Tamen ankaŭ tio, laŭ mia kompreno, ne estas la kulpo de iu ajn, sed ĝenerale problemo en la strukturo de TEJO. Estus pli bone elekti malpli grandan grupon kun homogena plano por TEJO bone konata al la komitato, ol hazardan, sed pli grandan, heterogenan grupon sen kohera kunligilo.”

Je la 20a de aprilo, Ĝojo sendis pardonpeton al la komitata retlisto pro sia neaktiveco. “Mi skribas tiun ĉi leteron por esprimi mian bedaŭron pri mia malaktiveco dum la pasintaj monatoj, kio sendube kaŭzis malfacilan tempon por aliaj estraranoj pro peniga laborŝarĝo, kaj tiele mi ne donis la plej efikan laboron kiel mi promesis je akcepto de la posteno.”

“Fakte mia malaktiveco ne venis de neglekto al Esperanto- kaj TEJO-aferoj, sed de neatenditaj personaj akcidentoj. Kelkajn semajnojn post IJK (ĉirkaŭ la fino de septembro), sinsekve okazis akcidentoj al mi kaj mia patro. Mi bonŝance ne estis serioze vundita, sed mia patro suferis seriozan traŭmatan cerban vundon. Aldone, lia akcidento ankaŭ ligiĝas al leĝo, kaj postulis longan tempon por finance, leĝe aranĝi.”

Je la 2a de majo, Olga anoncis sian rezignon. Ŝia mesaĝo estis multe pli mallonga kaj simple diris ke ŝi demisios ekde la komenco de junio kaj lernis multe dum la sperto. Ŝi ne diris kial ŝi demisios. Private ŝi diris ke temas pri manko de tempo kaj aliaj prioritatoj. Kvankam multaj homoj, komitatanoj, estraranoj kaj volontuloj, sendis al la retlisto siajn bedaŭrojn kaj eĉ petojn repripensi la eksiĝon al Hans, malmultaj homoj (kaj neniu el la estraro) sendis bedaŭrojn por Olga. Oni diris ke estis iuj problemoj kaj konfliktoj inter Olga kaj aliaj estraranoj.

La reago estis pli kritika, unu komitatano diris ke la komitato meritas kialon por la demisio kaj Tuŝka skribis “kun bedaŭro mi legas pri via intenco demisii, kaj kun eĉ pli da bedaŭro mi konstatas, ke vi ĉesis komuniki kun TEJO-estraranoj pri farenda kaj farinda estrara laboro kaj ĉesis miascie partopreni en TEJO-rilataj agadoj jam antaŭ du monatoj kaj duono. Tial mi ŝatus esprimi miajn dubojn pri la indeco resti en decid- kaj voĉdonpova pozicio dum ankoraŭ plia monato.”

En diskutoj pri la situacio en la Telegram-grupo por TEJO, Francesco asertis ke “la diversaj demisioj estas ja bedaŭrindaj, sed ili ne krizigas TEJOn, kies strukturo restas sufiĉe solida.” Laŭ Tuŝka, la problemo okazis pro homoj “kiuj nek pretas por nek intencas multon investi en la estrara laboro, iĝi estraranoj” kiam ili estus pli taŭgaj kiel komisiitoj. Estis grandega problemo kiam ŝi devis “urĝe plenumi neplenumitan laboron de alia teamano . . . Tio kreas netaŭgan medion por laboremaj homoj kiuj kompreneble rapide elĉerpiĝas kaj seniluziiĝas, kio estas miaopinie tute ne akceptebla dinamiko.”

TEJO-anoj diskutis la grandecon de la estraro kaj ĉu naŭ homoj estas tro multaj? Ĉu tiom da homoj kontribuis aŭ kontraŭbatalis la problemon de neaktiveco? Oni ankaŭ diskutis la unujaran mandaton, ĉu la pli mallonga tempo allogis nesindediĉajn homoj aŭ ĉu ĝi helpis anstataŭigi neaktivajn estraranojn sen la bezono por eksigi?

Kvankam la demisioj de du estraranoj estis granda ŝoko, oni diras ke baldaŭ la tria okazos. Laŭ la reglamento de TEJO, “Komitatano kiu ne partoprenas 3 sinsekvajn retajn voĉdonojn estas konsiderata kiel demisiinta.” Ĉar Kingslim maltrafis ĉiujn voĉdonojn, oni baldaŭ anoncos lian eksigon. Fakte, la tria maltrafita voĉdono okazis je la 30a novembro 2018, do li ĉesis esti estrarano antaŭ ses monatoj, sed neniu rimarkis.

Robert Nielsen

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
TEJO
2019-05-11 19:04

En la nuna estraro estas pluraj homoj kiuj tre respondece investas tempon kaj energion por antaŭenigi la laborojn de TEJO. Estas certe bedaŭrinde ke el naŭ homoj kiuj estis elektitaj, ne ĉiuj sukcesis esti aktivaj kaj kunlaboremaj. Tamen unu el la kialoj de la subtenantoj de granda estraro naŭ-kapa estis la alta verŝajneco de malaktiviĝo de kelkaj estraranoj. La lastatempaj demisioj estas bedaŭrindaj, sed ili ne tuŝas la fundan strukturon de TEJO, kiui restas stabila kaj fortikiĝanta.

Tiu ĉi situacio aperis pro pluraj kialoj, kiuj ofte rilatas al vivŝanĝaj eventoj. Ekzemple en la nuna estraro ni havis translokiĝojn, ŝanĝon de laboro kaj respondecoj, seriozaj akcidentoj, enhospitaliĝoj, ktp. kaj ne ĉiuj homoj reagas same al tiaj eventoj. Ja multe pli ofte vivo ŝanĝiĝas por junulo ol por emerito (la du ”ĉefaj” grupoj en Esperantujo), do ne surprizas ke demisioj pli oftas en la junulara movado. Tion dirinte, ja indas kaj endas entrepreni agadojn por minimumigi la ŝancojn de malaktiviĝo dum la mandato.

Nepras ke kandidatoj al la estraro jam bone konu la organizon, ties fortojn kaj malfortojn, ties defiojn, kaj ties planojn. TEJO ne estas eta rondo de amikoj, sed tutmonda internacia asocio, kun propra stabo, volontuloj kaj mez-grandaj projektoj. Por homoj kuj ne konas la maŝinon, povas esti ankaŭ iom ŝoke plonĝi en tian kompleksan medion sen antaŭpreparo. Tiucele, tre gravas ke la Elekta Komisiono plenumu la reglamentan konsilon pri aranĝado de trejnkursoj por la kandidatoj al la estraro.

Fine, malgraŭ pluraj sukcesaj agadoj, TEJO restas asocio kun relative malgranda aktivularo: la Komitato povas alelekti al la Estraro nur el inter tiuj malmultaj kiuj kandidatiĝas. Pro tiu kialo, gravas prioritate fortigi la junularan E-movadon ekde la loka nivelo. Per pli granda aktivularo, estos pli nature unue iĝi komitatano, komisionano aŭ komisiito antaŭ ol surpreni estraran respondecon.

Hoan Tran (Ĝojo)
Léon Kamenický
Francesco Maurelli
Konstanze Schönfeld
Bui Mung (Feliĉa)
Tom

Dieter
Dieter
2019-05-11 20:44

Tia do estas la nuda vero malantaŭ la fanfaronado!

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro
2019-05-11 22:50
Respondo al  Dieter

Aŭ la nuda fero malantaŭ la vanvaronado.

Jovana
Jovana
2019-05-14 13:32
Respondo al  Dieter

Oni rajtas demandi sin, kiom el la laboro de TEJO faras la dungitoj de UEA en la CO (tiuj en Roterdamo, ne tiu en Germanio).

Letruca
Letruca
2019-05-11 22:12

Subite oni lanĉas kritikojn kontraŭ respondeculoj de iu ajn organizo. Sed tio ne sufiĉas, mi opinias, por solvigi ĺa problemon eĉ se ĝi vere ekzistas. La estraranoj kompreneble bezonas tempon por sia propraj necesoj kaj samtempe por deĵori kiel estraranoj Laŭ mia opinio, pli gravas apogi ol kritiki komforte sidanta antaŭ la komputilo.

Arturo Crespo
2019-05-12 17:27
Respondo al  Letruca

Mi pensas ke tio solvus se la estraranoj recivus salajro, tio donas forta respondeco al la agado.

ĉar ne estas facile labori en grandan organizon sen salajro

Arturo Crespo 🙂
La unua ekzigita de TEJO

Robert Nielsen
2019-05-12 21:15
Respondo al  Arturo Crespo

TEJO ne havas la monon por pagi salajrojn al ĉiuj estraranoj. Vi devas scii tion.

Jovana
Jovana
2019-05-14 13:29
Respondo al  Arturo Crespo

Jen pruvo ke vi ne scias kiel funkcias senprofitcelaj organizaĵoj. Estrarano de tia organizaĵo NE rajtas ricevi salajron.

Grigorii Arosev
2019-05-17 5:11
Respondo al  Arturo Crespo

Neniam plu skribu komentojn en Esperanto, estas honte vidi viajn erarojn.

Gasto
Gasto
2019-05-17 10:29
Respondo al  Grigorii Arosev

Tutcerte vi Arosev, devus honti pri via komento. Tre malbela afero, ke redaktoro de Libera Folio malpermesas al komentanto komenti pro lingvaj eraroj. Tio estas cenzuro! Ankaŭ personoj, kiuj ŝatas tian komenton devus honti. Libera Folio estu kaj restu libera. Libera Folio restu tolerema kaj malferma al ĉiuj opinioj (komentoj de homoj, kiuj ne regas Esperanton tre bone, estu bonvenaj).

Balingo
Balingo
2019-05-19 3:10
Respondo al  Gasto

Sed tiu homo (kiu supre komentis en tre malbona Esperanto) dum 5 monatoj estis estrarano de TEJO! Do tute ne ia komencanto protektinda. Eble tio ion atestas pri la averaĝa nivelo de lingvaj spertoj inter gvidantoj de TEJO (kies celo ja estas reklami, instrui kaj uzi lingvon).

Grigorii Arosev
2019-05-19 18:15
Respondo al  Gasto

Kara kuragxa anonimulo, kiun mi tre volus alparoli nur per familia nomo, sed ne povas pro via timo gxin malkasxi! Mi skribis tion, kion mi pensas. Kiu kion malpermesas? Rekonsciigxu.

Cenzuro estus, se mi aux iu alia blokus sinjoron Crespo, sed tio ne okazas. Se vi volas sxtopi ies busxon, gxuste tio estas cenzuro kaj febla provo ion malpermesi. Hontu pro via intenco.

Cetere, “komencanto” efektive apenaux povas esti estrarano de TEJO, ecx se estonte eksigita.

Krizipo
Krizipo
2019-05-19 22:03
Respondo al  Gasto

Komenti lingvaĵon estas ne malbona ideo en lingva movado. Eĉ ekster lingva movado tio ofte utilas, ĉar uzado de lingvo plej evidente montras idearon, kapablon kaj karakteron de homo.

La Eterna Komencanto
2019-05-12 16:14

Mi estis en la estraro kaj mi povas diri ke ĉi tio estas tre proksima al la realo, sed tio ne nur okazas en TEJO, tio okazas en ĉiuj organizoj de esperantistoj ke mi konas.

Do, TEJO devus esti ekzemplo de organizo kaj kvalito en siaj agadoj. Faru nur unu aferon, sed surprizu nin.

Arturo Crespo 🙂
La unua ekzigita de TEJO

Jovana
Jovana
2019-05-14 13:36

Ĉu mi bone komprenis ke TEJO, kiu estas ono de UEA, havas pli da estraranoj ol UEA? Aŭ almenaŭ pli da prezidantoj.

Pjot
Pjot
2019-05-19 1:22

… kaj la dua duono intertempe okupiĝas pri tiaj aferoj kiel “malduumigo de la statuto” (t.e. forigo de personaj pronomoj el ĝi) kaj kreo de “kondutkodo” por TEJO (ekz. ke oni devas paroli pri aliulo per pronomo de li elektita kaj por necertaj kazoj oni jam sufloras la nefundamentan “ri”), anstatau stabiligo de la propra organizo.