La komitato de TEJO eksigis estraranon

La komitato de TEJO ricevis la financan raporton, kiun ĝi atendis 11 monatojn. Krome, ĝi decidis pri eksigo de unu el la estraranoj, blokis dungon de Roy McCoy kaj akceptis novajn politikajn poziciojn. Rogier Huurman raportas pri la diskutoj kaj decidoj el Hirschluch (Germanio), kie la komitato kunvenis de la 29-a ĝis la 31-a de decembro, kadre de la 10-a Junulara E-Semajno.

Arturo Crespo. (Foto: tejo.org)

La komitato decidis pri eksigo de Arturo Crespo. La estrarano pri merkatiko kaptis la atenton de la komitato dum la unua sesio, kiam li ne volis klarigi la planatan uzon de 2000 eŭroj en la buĝeto por “Reta varbadego kaj aliaj decidotaj amasvarbadaj agadoj”. En tiu kaj la dua sesioj evidentiĝis ankaŭ lia malalta lingvonivelo (post kvar monatoj en la TEJO-estraro) kaj li konfesis, ke li ne legas ĉiujn mesaĝojn de aliaj estraranoj. Pro tio malgranda grupo de komitatanoj persone parolis kun Crespo por proponi, ke li demisiu kaj daŭrigu la laboron kiel komisiito pri merkatiko anstataŭ kiel estrarano. Ĉar li ne demisiis, je la fino de la tria sesio, post kelkaj provoj prokrasti la voĉdonon aŭ malebligi ĝin, tamen okazis sekreta voĉdono pri eksigo de Arturo Crespo el la estraro de TEJO. La komitato akceptis tiun proponon kun 11 voĉoj por, 6 kontraŭ, 4 sindetenoj kaj 1 nevalida voĉo. Poste la komitato voĉdonis sen kontraŭoj por nomumi Crespon kiel komisiiton pri merkatiko. TEJO serĉos novan estraranon ĝis la fino de januaro 2019.

La kasisto Bui Hai Mung (Feliĉa) prezentis kun 11-monata malfruo la mankantan parton de la financa raporto 2017. La bilanco ne povis esti kreita antaŭe, ĉar TEJO ne povas mem aliri siajn kontojn ĉe la nederlanda banko ING, kvankam la regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO postulas tion. Interalie pro tio TEJO malfermis proprajn kontojn ĉe alia banko, Bunq, kaj planas movi sian kapitalon tien. Ĝi baldaŭ malfermos konton ankaŭ ĉe TransferWise por faciligi ekstereŭropajn pagojn.

La komitato de TEJO kunvenas en la 10-a Junulara E-Semajno. (Foto: Facebook-paĝo de TEJO)

La prezentita buĝeto por 2019 antaŭvidas ekzakte nulan rezulton. Tio eblas pro malaltigo de la poŝmono por volontuloj kaj antaŭvidata pozitiva rezulto de la 75-a IJK en Slovakio. Ĝi estis akceptita sen amendoj. Ankaŭ la ĝisdatigo de la realigplano estis akceptita, sed kun kelkaj aldonoj. En la originala versio mankis KODEJO, la ĉiujara enketo por landaj sekcioj, kaj aktivaĵoj por subteni malfortajn landajn sekciojn. Aldoniĝis ankaŭ organizado de voĉdono por komitatano C, kiu reprezentu en la komitato la novan membrokategorion, Junajn Amikojn de Esperanto. Okazis voĉdono pri la dungo de Roy McCoy por malalta kvanto da horoj, sed la komitato ne akceptis ĝin.

En la dua sesio la komitato pasigis multan tempon diskutante ŝanĝojn en siaj reglamentoj. Finfine la plejparto de la proponoj estis movita al laborgrupoj por pli ellabori ilin antaŭ poste okazonta reta voĉdono. Akceptiĝis nur kelkaj lingvaj kaj malgrandaj proceduraj ŝanĝoj. Estis proponitaj tri dokumentoj kun politikaj pozicioj de TEJO, el kiuj du estis akceptitaj sen longa diskuto: pri TEJO kaj religio, kaj pri TEJO kaj demokratio. La dokumento pri eŭropa identeco kaj estonteco de EU ricevis pli da kontraŭaj ol poraj voĉoj. Diversaj komitatanoj asertas, ke la proponitaj en ĝi pozicioj (ekzemple favora pozicio pri plilarĝiĝo de EU) ne kongruas kun la neŭtraleco de TEJO kaj povus forpeli aktivulojn aŭ membrojn.

Fine la TEJO-volontulo Mia Nordentoft prezentis novan sistemon nomatan Centra Reto por kundividi dokumentojn kaj informojn inter la TEJO-aktivuloj. Ĝi servos por kolekti kaj dissendi komitatajn cirkulerojn, kontaktinformojn pri aktivuloj kaj organoj, kaj estonte ankaŭ por arĥivi ĉiujn oficialajn dokumentojn de TEJO, kaj fine kiel voĉdonsistemo. Ĝia enhavo estos legebla publike, kaj al ĝi povos kontribui estraranoj, komitatanoj, komisiitoj kaj aliaj aktivuloj de TEJO.

Rogier Huurman

18 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Arturo Crespo
2019-01-02 8:38

Mi cxiam volis esti novajxo de liberafolio… ?

Dankon

Kaj vizitu https://esperanto.co

Lee Miller
Lee Miller
2019-01-02 23:35
Respondo al  Arturo Crespo

Jen bona klarigo pri la kialo de via eksigo. Mi miras ke TEJO eĉ volas reteni vin en iu ajn rolo.

Joop Kiefte
Joop Kiefte
2019-01-03 14:36
Respondo al  Lee Miller

nu, vi vidas ke la merkatiko funkcias 😛 li bonege komprenas sian rolon 😛

Jolanta
Jolanta
2019-01-04 16:52
Respondo al  Joop Kiefte

Joop, kiun sian rolon li bonege komprenas? Almenaŭ ne la rolon de klaŭno…

carlo minnaja
carlo minnaja
2019-01-04 23:09
Respondo al  Arturo Crespo

Mi rigardis al
https://esperanto.co
kaj ĝi ŝajnas al mi tre bona (senkonekse kun TEJO-estraro kaj komisiito)

Dumviva MB
Dumviva MB
2019-01-03 16:52

Nu, mi iom miras ke ne estis klarigite ke fakte la eksigo okazis en la tagordero “Ceteraĵoj” .

Cetere eĉ se la antaŭvidebla pozitiva rezulto de IJK 2019 (4000 eŭroj) kaj la malaltigo de la poŝmono de volontuloj (8000 eŭroj) certe gravas, la ĉefa (laŭkvante) kontribuo al egaleca buĝeto estas la nova dungopolitiko kun la eksteraj financaj kontribuoj, afero kiu tuŝas dekojn da miloj da eŭroj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-01-04 17:16

Mi ne tute komprenas: oni perforte eksigas estraranon, ĉar tiu a) ne volas klarigi uzon de mono en la buĝeto, b) havas malaltan lingvonivelon, c) eĉ ne legas mesaĝojn de aliaj estraranoj. Ĉiuj tiuj kialoj ŝajnis do sufiĉaj por eksigi estraranon. Tamen, oni TUJ (!) kaj SEN KONTRAŬAJ VOĈOJ (!!) nomumas lin komisiito!!! Ĉu kiel komisiito la eksigito ja klarigos monuzon, ekregos la lingvon kaj eklegos mesaĝojn? TEJO-komitatanoj ŝajnas ne kapablaj rimarki la kompletan absurdon de la situacio.

Sed kion oni povas atendi de organizo, kiu aĉetas servojn de ekstera entrepreno apartenanta al estrarano. Skandale? Certe. Ĉu tio tuŝas TEJOn? Ne, nenio tuŝas TEJOn, kiu vivas en sia propra mondo lum- kaj kolorplena kun propraj reguloj nekompreneblaj al eksteruloj.

Ĉu mi estas tro akra al tiuj junuloj, kiuj bezonas “lerni de la propraj eraroj”? Eble. Sed se la celo estas lerni de la propraj eraroj, TEJO estas sur bona vojo. Erarojn ĝi jam abunde faradas. Nun oni devus iom post iom veni al la lernoparto.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2019-01-04 19:00

Kara Francisco, kiel eksprezidanto de TEJO mi povas provi iom klari al vi eblan logikon de tiuj decidoj. Kvankam mi volus tuj komence atentigi, ke mi ne konas specife ĉi tiun situacion, nek Arturon kaj lian laboron kaj do ne povas pritaksi kiom mia intuicio estas trafa.

Se temas pri “c) eĉ ne legas mesaĝojn de aliaj estraranoj”, necesas scii, ke laboro en TEJO-estraro estas tre tempo- kaj atento-raba afero. Eĉ se oni estas “nur” simpla estrarano respondeca pri iu fako, oni kune kun aliaj estraranoj kunrespondecas ankaŭ pri ĝenerala agado de TEJO. Temas pri vere sindediĉa afero pri kio plejmulto de TEJO-membroj kaj publiko ĝenerale ne konscias. Mi povas facile imagi, ke Arturo, kiel novulo, ankaŭ ne konsciis pri tio kiom da laboro estos en TEJO-estraro kaj kiugrade li povos plenumi ĝin. Povas esti ke ĉi-kaze sian laboron fuŝis la elekta komisiono, kiu ne bone konsciigis lin pri la afero kaj ankaŭ mem malbone pritaksis lian pretecon jam estraraniĝi. Kredeble estintus pli bone se oni tiam proponus al li unue kunlaboron en la komisiono celante estraraniĝon eble post unu aŭ du jaroj, kiam li eble jam pretus por la afero. Estas do kredeble tute bone ke oni faras tiun paŝon malantaŭen donante duan, eble pli taŭgan ŝancon al la koncerna persono. Vi demandas “Ĉu kiel komisiito la eksigito […] eklegos mesaĝojn?” kaj la respondo estas ke, eble jes, ĉar tiel li ne plu devos atenti pri multego da mesaĝoj rilataj al ĉio en TEJO, sed povos koncentriĝi nur pri sia fako. Li ricevados nur mesaĝojn rilatajn al lia temo kaj tiel eble jam sukcesos mastrumi ilin.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2019-01-04 19:02

[2/3; daŭrigo de antaŭa komento]

Tio, ke iu ne sukcesis en iu rolo, ne signifas ke ne sukcesos en alia. Mi esperas, ke tiel estos pri Arturo kaj ke li povos daŭre kontribui al laboro de la organizo per kompetento kiun li havas en sia fako.
Pli ĝenerale, estas iom bedaŭrinde, ke en TEJO relative nemalofte okazas, ke oni iras tro rapide en prenataj roloj. Kredeble tiel estis pri Arturo, kiu ne sukcesis kiel estrarano kaj estis eksigita de la komitato, sed eble bone sukcesus kiel komisionano aŭ komisiito pri sia fako. Simile estis eble pri la pasintjare demisiinta prezidanto, Enric Baltasar. Tio, ke li ne sukcesis kiel prezidanto kaj rezignis la postenon ne signifas, ke li estis fuŝulo ĝenerale kaj utilis al nenio. Male, laŭ mi Enric estis la plej bona prizorganto de Landa Agado, kiun TEJO havis en la lastaj jaroj. Mi persone tre bedaŭras, ke li ne restis pli longe en la rolo, kiun li plenumis ege bone, samtempe spertiĝante por preni alian poste, sed prezidantiĝis tre (tro) rapide kaj same rapide forbruliĝis en tiu rolo. Tio jes, foje estas problemo en TEJO, ke ne ĉiuj havas paciencon atendi por ĝusta momento, aŭ ke ili ricevas malbonajn konsilojn de malpacienculoj.

Se temas pri “b) havas malaltan lingvonivelon”, estante en alia rolo, ne tiom tempo- kaj atento-raba kiel estraraneco li povos pli koncentriĝi pri plibonigo de la lingvonivelo.

Fine, se temas pri “a) ne volas klarigi uzon de mono en la buĝeto” (vi preteratentis en ĉi tiu frazo tre gravan vorton: “planatan”) mi fakte ne bone komprenas kio okazis, ĉar la artikolo ne klarigas tion (mi ne scias ĉu Arturo mem iel klarigis tion). Mi ne estis tie kaj ne scias, do ne volas fari tute senbazajn supozojn. Mi esperas, ke poste venos iu klarigo TEJO-flanke, se Arturo daŭrigos sian laboron kiel komisiito.

Jovana
Jovana
2019-01-07 14:24
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Łukasz, dankon pro la klarigoj.
Vi ne mencias, tamen, unu aspekton de tiaj situacioj: aroganteco kaj manko de kompetenteco. Temas pri la aroganteco de tiuj, kiuj kandidatiĝas por postenoj por kiuj ili havas nenian komptentecon. Sed TEJO ne hontu. Tio okazas ankaŭ en la organizaĵo de la maljunuloj: oni nur pensu pri la nuna ĝeneralo direktoro kaj lia antaŭlino, kaj, kial ne?, pri la du antaŭaj redaktoroj de la revuo “Esperanto”. Do, kiel tradicie, la junuloj lernas de la pli aĝaj.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2019-01-08 18:07
Respondo al  Jovana

Jes, Jovana, vi tute pravas, ke aroganteco kaj manko de kompetenteco foje ankaŭ estas bazo de malsukcesa aktivado en iu posteno – kaj en TEJO kaj en UEA kaj sendube ankaŭ en pluraj aliaj Esperanto-asocioj.
Mi tamen ne ŝatus, ke ne konante detalojn oni aŭtomate ligu tion kun koncerna situacio. Mi persone ne konas Arturon, do neniel povas pritaksi ĉu temis pri aroganteco aŭ pri manko de imago kion signifas estrara laboro (+ eventuale malbonaj konsiloj). Intuicie mi pli emas kredi al tiu dua varianto, ĉar ja temas pri homo freŝe alveninta al kerno de TEJO-strukturoj.
Simile pri eventuala manko de kompetenteco – oni povas esti tre kompetenta en iu fako, sed ne nepre tuj havi kapablon pli tutece kunmastrumi organizon (ja oni ne naskiĝas kun tia kapablo). Tial laboro en la komisiono estas bona trejniĝo por estonte surpreni pliajn respondecojn.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2019-01-04 19:02

[3/3; daŭrigo de antaŭa komento]

Mi esperas, ke tio donas iom alian lumon al ebla, tamen, sencohaveco de la komitataj decidoj, kvankam, kiel mi menciis jam, mi nek konas la aferon nek konas Arturon kaj lian laboron, nek estis en JES, do temas nur pri miaj supozoj bazitaj sur profunda kono pri la funkciado de TEJO en la lastaj 15 jaroj.

tauhro
tauhro
2019-01-07 10:50

Sharkoj voris sharkidon. 🙁

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-02-01 16:19

Bis! Bis!

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-02-01 16:31

Post unu monato kaj ne alian aldonon al cxi tiu retpagxaro?

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-02-03 4:01

En la artikolo ke

“Esperanto en reta serio pri socio sen amo”

la sekcio ke

“Lasi respondon”

ne ekzistas do mi bezonas afisxi en al malprava artikolo

Gxi alvenas

https://www.youtube.com/watch?v=L-av479F9Qk

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-02-07 18:14

La retpagxaro de Sezonoj ne plu funkcias post kelkaj tagoj. Mi penis gxin kaj ricevis cxi tiun mesagxon de la servilo. Jen.

http://sezonoj.ru is requesting your username and password. The site says: “cpu_block | access denied, please check email. For access use regru/regru.”

Mi ne povas legi gxin. Cxu vi?

Mi aldonas ke sxajnas ke la interreto havas ankaux problemojn ankaux avantagxojn kaj cxar Esperantujo ne estas sufixa vigla arbo ke mi supozos ke gxi cxiam vivos. Do ne bruligu viajn paperajn librojn pensante ke la interreto savos nin.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-02-11 20:29
Respondo al  Sola Malsamideano

Nun la retpagxo nur montras blankan ekranon

sezonoj.ru

Mi legis hodiaux ke Rusio planis malkonektigon al la resto de la mondo interrete por ensxtataj sekuraj kialoj. Elbe la malapero de Sezonoj indikas ke la eksperimento de Rusio Sxtato daurxas? Kiom longe la eksperimento dauxos? Cxu la malapero de Sezonoj rilatas al la eksperimento de Rusio Sxtato aux ne?