Posedanto de esperanto.com: Ĉiu movado suferas pro egooj kaj manko de kunlaboremo

Posedanto de la domajnoj esperanto.com, esperanto.info kaj esperanto.tw, en Germanio loĝanta usonano Steve Cobb rakontis en intervjuo al kunredaktoro de Libera Folio, Grigorij Arosev, kiel li sukcesis akiri la domajnojn, pri sia sperto rilate pluvendon, administradon kaj distribuadon de la funkcioj de la retejoj. “Ni esperantistoj ne sukcesas allogi neesperantistojn pro nia alia, nepraktika pensmaniero”, – diras Cobb.

Steve Cobb (foto el lia arkivo)

Libera Folio: Kara Steve, kiu vi estas en la Esperanto-movado? Kiel vi priskribas vin mem?

Steve Cobb: – Mi estas kaliforniano, sed post la universitato mi loĝis kaj laboris ĉefe en la eksa Sovetunio kaj en Germanio, kie mi estas nun. Mi esperantistiĝis en 1987 dum mi laboris somere en Finlando. En librovendejo en Helsinki mi rimarkis serion da bluaj lernolibroj Teach Yourself, kaj inter la lingvoj estis la svahila kaj Esperanto. Mi pensis, “Swahili – cool! [mojose!]” kaj “Esperanto – what’s that? [kio estas?]” Mi tralegis la libron, enamiĝis en la lingvon kaj tuj fariĝis iĉisto. Dum kvin jaroj mi kredis, ke Esperanto estas nur interesa lingva ludilo. Nur poste mi eksciis pri Esperantio, pri la aranĝoj kaj kulturo, kaj pri planlingvoj ĝenerale.

Mi antaŭenpuŝas Esperanton ĉar ĝi estas eleganta (malgraŭ la difektoj), ne pro iu ajn alia ideologio. Daŭre iritas min, ke mi trovis Esperanton tre hazarde, kaj ke la plejmulto de la homoj neniam aŭdos pri ĝi. Mi miras, ke Esperanto ne pli videblas, kaj ne videblas pli alloge. En la Esperantomovado mi antaŭe faris varbilojn, plej sukcese la unuajn normalajn ŝnurojn por nomŝildoj en aranĝoj. Mi mendis la Esperantan eldonon de la ĉarma libro La Aventuroj de Jonathan Gullible, belege tradukita de Evgenija Amis (antaŭa redaktisto de Kontakto) kaj eldonita de Impeto. Mi posedas la domajnojn esperanto.com, esperanto.info, esperanto.tw, kaj, ĝis antaŭ unu jaro, esperanto.co. Mi longe miris pro la potencialo de la interreto interligi kaj povigi esperantistojn; ŝajne ĝi savis la movadon.

En mia alia vivo mi agas pri homaj rajtoj, nuntempe pri la reformo de balotsistemoj, ĉefe en Usono.

Kio estas la historio pri la aĉetoj de la supremenciitaj “esperanto”-domajnoj? Kiel vi sukcesis aĉeti ilin? Kiel vi volis/volas ilin utiligi?

– Mi aĉetis esperanto.com antaŭ pli ol dek jaroj en septembro 2008, post longaj negocoj kun la tiama posedanto. Li ne estis esperantisto, li ne tre fidis kaj ne tre estimis esperantistojn post jaroj da neseriozaj klopodoj persvadi lin fordoni sian domajnon. Esperanto.info mi akiris antaŭe, mi ne memoras precize. Longe ĝenis min, ke en la ĉefaj domajnoj kun la vortoj “esperanto” mankis bona Esperanta enhavo, kaj en la domajnoj de la ĉefaj Esperantaj retejoj mankis la vorto “esperanto”. Hontinda afero.

Mi havis la ĝeneralan ideon, ke Esperanto.info estu por informo pri la lingvo, esperanto.com estu por komerco, esperanto.net estu socia reto, kaj esperanto.org estu por organizoj. La posedantoj de la aliaj domajnoj ne akordis kun mi, do mi kunlaboris kun [la nuna redaktoro de la UEA-revuo “Esperanto”] Dima Ŝevĉenko por fari la retejojn de esperanto.com kaj esperanto.info. Fakte, mi ne kunlaboris: ĉe esperanto.com Dima faris ĉion, kune kun sia edzino Anna Striganova, kaj ĉe esperanto.info Judith Meyer ankaŭ partoprenis. Mi simple provizis ilin per la domajnoj. Fakte, tio estas mia filozofio por la ĉefaj Esperantaj domajnoj: ili tro gravas por esti okupitaj de nur unu homo aŭ mallarĝa grupo. En mia rolo kiel gardisto, mi provizas per subdomajnoj diversajn grupojn kaj projektojn, se ili havas bonan, kongruan celon. Ekzemple, ĉe learn.esperanto.com Georg Jähnig faris Esperanto-kurson laŭ la Zagreba metodo.

Tamen viaj ideoj ne plene realiĝis (aŭ tute ne). Kial? Ĉu vi sentas ankaŭ vian respondecon pri tio?

– Mi havis multe da ideoj – ili ne povis ĉiuj realiĝi plene. Sed la ĉefaj jes, almenaŭ por kelkaj jaroj. Surbaze de la populara enhav-mastruma sistemo (EMS) Drupal 6, tradukita en Esperanton, Dima Ŝevĉenko kreis ĉe esperanto.com la la socian reton “Nia Komunumo” – nur kun la helpo de Anna Striganova kaj eble 3 000 eŭroj de mi. La servilo kostis eble 1000 eŭrojn jare – malmulte por organizo, sed multege el la poŝo de paro da junaj rusoj.

La retejo funkciis pli ol 8 jarojn – de 2010 ĝis 2018, kaj ĉe la fino havis ĉ. 5000 uzantojn. Ĝi estis sufiĉe aktiva: ĉiutage aŭ preskaŭ aperis novaj blogaĵoj. Laŭ kutimaj normoj, esperanto.com sukcesis, sed povas diri nur Ŝevĉenko, ĉar li enmetis la fortostreĉon. Sed ke ĝi fine ne estis plu tenebla, tio estas malsukceso. Kion faras aliaj kun siaj rimedoj, tio estas ilia afero, sed jes, mi respondecas pri la miaj.

Ĉiuj havas siajn celojn, kaj kialojn. Kiel mi diris, mi antaŭenpuŝas Esperanton ĉar ĝi belas, sed mi devas agnoski duan kialon: instigas min, ke Esperanto ofte estas mokata. Mi ne menciu Esperanton en la laborejo. Kiam mi diras, ke mi parolas Esperanton, oni malofte reagas pozitive. Ni ĉiuj konas la tipajn reagojn, kaj ni ĉiuj havas niajn kutimajn respondojn. Pli facilus trakti tian mokadon se ni povus ne argumenti, sed montri. Mia plej efika respondo estas ludi Esperantan muzikon, sed tio ne ĉiam eblas. Bonus havi pli da altkvalitaj libroj por montri, sed pro la prezoj de libroservoj mi miras ke iu aĉetas ion ajn. Mi malfacile kredas, ke la prezoj maksimumigas profiton, sed ili certe ne maksimumigas distribuadon.

Do, pro tiuj du kialoj mi havis triopon da celoj:
– antaŭenpuŝi Esperanton, pri kiu malmultaj eĉ aŭdis,
– plialtigi la publikan aspekton de Esperanto, ke ĝi estu estiminda,
– fari komunajn rimedojn por faciligi la kreadon de bonaj retejoj.

Aspekto de la ĉefpaĝo de uea.org (stato je la 11.02.2019)

Por atingi la celojn mi havis unu solvon: modernan retejon kun la vorto “esperanto” en la domajno, kies teknologio kaj teamo povus subteni aliajn retejojn. La unua paŝo estis la domajno. Fakte, mi negocis por esperanto.com, atendante ke ĝin aĉetos UEA. La posedanto finfine konsentis pri prezo de 7000 usonaj dolaroj plus tri postuloj (ekzemple retpoŝtadreso), tio estas nekredeble favoraj kondiĉoj. Sed UEA ne interesiĝis. Ili diris, ke la prezo tro altas (malgraŭ mia oferto de 2000 dolaroj), ke ili jam havas domajnon, kaj ke ili ne povas garantii plenumi la postulojn. Mi miregis. Ni esperantistoj ne sukcesas allogi neesperantistojn pro nia alia, nepraktika pensmaniero.

Bone, mi mem aĉetis la domajnon, kontraŭ 11 000 dolaroj. La dua paŝo estis la teknologio. Moderna retejo ofte baziĝas sur EMS. Ĝangalo.com, ekzemple, estis konstruita sur la EMS XOOPS. [La posedinto de Ĝangalo] Flavio Rebelo ŝanĝis ĝin multe, kaj nomis la rezulton “E-XOOPS”. Kiam vi faras aŭ ŝanĝas softvaron, vi akceptas la respondecon subteni ĝin. E-XOOPS finfine mortis, kaj Ĝangalo malaperis. Io simila okazis kun la originala Amikumu (la antaŭa socia reto, ne la nuna aplikaĵo). Kelkaj aliaj memfaritaj retejoj, financitaj de ESF, rimarkinde lernu.net, vivas jam longe, sed kun enormaj buĝetoj. Mi volis eviti tiajn kompatindajn sortojn kaj altajn kostojn per elektado kaj tradukado de populara EMS. Estus bone, se la teknika Esperanto-komunumo konsentus pri normo, sed tio ne okazis. Estis tro da opinioj (ĉiu programisto preferas siajn konatajn ilojn), kaj tro da konfliktaj egooj kaj celoj. E@I estus la ĝusta organizo por kunordigi la normojn, sed ili junis, kaj fantaziis produkti la memfaritan EMS de Lernu. Do mi elektis la popularan kaj respektatan EMS Drupal. Por traduki ĝin mi dungis Chuck Smith, kiu faris tion bonege.

La tria paŝo estis konstruado de la retejo. Eĉ surbaze de EMS la laboro estis enorma, kaj Dima Ŝevĉenko ne estas programisto. Vere mirinde, ke li kaj Anna Striganova tion faris duope. La lasta paŝo estis allogi teamon por subteni kaj kreskigi la retejon, kaj ĉi tie, kompreneble, aperis problemoj. Nek Ŝevĉenko nek precipe mi bone kontaktumas aŭ konstruas teamojn. Ni ne sukcesis allogi pli da kunlaborantoj por konstrui pli ĉe la retejo, nek monigi la retejon kaj dungi helpon. Estas nereale atendi, ke granda softvara programo funkcios eterne surbaze de individua heroado. Drupal 7 aperis, kaj Drupal 8 – Drupal 6 ne plu estis subtenata. Ĝisdatigi la retejon postulus enorman forton, kaj Dima Ŝevĉenko jam havas aliajn interesojn kaj respondecojn.

Okazis la atendita fino: Drupalgeddon, serioza truo en la sekureco de Drupal. Ni devis aŭ ĝisdatigi ĝin aŭ malŝalti la retejon, kaj ni elektis la duan. Tiaj truoj ekzistas en ĉiu softvaro, kaj finfine hakistoj malkovras kaj ekspluatas ilin. Drupal fakte estas bone preta, kun sia sekureca teamo, sed ankaŭ la subtenistoj de retejoj devas esti pretaj; al ni ne sufiĉis la rimedoj.

Esperanto.com montris, ke granda socia reto povas esti farita malmultekoste kun malmulte da hompovo. Krome ĝi montris, ke retejo bezonas teamon, ĉu volontulan ĉu pagatan. Ni fakte havis malgrandan grupon da drupalistoj, ekzemple Joan Català , kiu faris surbaze de Drupal la retejojn Pasporta Servo (jam antaŭa versio) kaj Klaku, sed iliaj retejoj havis similajn sortojn. Esperanto.de ankoraŭ uzas Drupal. Mi ne plu sekvas tiujn aferojn, sed laŭ mia scio la Esperanta komunumo neniam interkonsentis pri komunaj iloj kaj rimedoj. Probable tio jam ne eblas, ĉar teknologioj kaj iloj multobliĝas.

Nun “esperanto”-retejoj funkcias nur ĉe la domajno “.net”. La ceteraj ‒ .info, .com kaj .org fakte estas malaperintaj. Ĉu tio ne estas en si mem diagnozo por la movado?

– Bonaj Esperanto-domajnoj gravas, sed pli gravas bonaj Esperantaj retejoj. Ili ekzistas (ekz. la landaj retejoj esperanto.co kaj esperanto.de), sed ĉu ili sufiĉas? Eble iu faru ĉiujaran premion kiel la Webbys. Taksi Esperanto-retejojn laŭ kriterioj (ekz. graveco, funkciado, uzebleco, beleco, kreemo), en diversaj kategorioj (ekz. landaj organizoj, komunikado, komerco, arto). Ke la komuna kalendaro de Esperantaj eventoj daŭre restas statika paĝo profunde kaŝita sub la demajno eventoj.hu… Mi miras. Certe restas ebloj por plibonigi la virtualan Esperantion.

Aspekto de la ĉefpaĝo de esperanto.info (stato je la 11.02.2019)

Pri la ĉefaj domajnoj, jes, malĝoja afero. Esperanto.net ŝajnas esti nur kelkaj belaj paĝoj, ke estu iu memorebla domajno por disdoni bazan varbmaterialon al neesperantistoj en ilia lingvo. Tio estas bezonata, sed ne tre impona. Esperanto.net estas administrata de UEA, kiu verŝajne havas rimedojn. Esperanto.com estis tre ambicia – vi povas kompari ĝian amplekson nur kun Lernu kaj Ĝangalo, sed ĝi ne plu funkcias, kaj ne estas planoj por ekfunkciigi ĝin aŭ Esperanto.info… Malbone. Sed memoru: ĝis mi aĉetis la domajnojn, ili apartenis ne al samideanoj. Pri Esperanto.org mi ne scias, kion pensas nun Trio, mia samlandano el Kalifornio. Mi priparolis la temon kun li antaŭ pli ol jardeko, sed ne trovis komunan lingvon.

Verŝajne estas diagnozo iom pri la movado, iom pri ties posedantoj. Ĉiu movado suferas pro egooj kaj manko de kunlaboremo. Ĉi tie estas iom da ironio, ĉar Esperanto.com celis krei socian reton por povigi kontakton kaj kunlaboradon.

Ŝajnas, ke retejoj iom post iom (laŭ mi eble eĉ “fulmrapide”) perdas sian gravecon – nun pli kaj pli signifan rolon ludas la poŝtelefonaj aplikaĵoj. Ĉu la movado povas ion proponi ĉi-rilate?

– La aplikaĵoj multobliĝas kaj kreskas, sed ĉu la retejoj gravecon perdas? La multe kreskinta valoro de la domajnoj sugestas alian respondon. Kiom da aplikaĵoj vi vere uzas? Ŝajnas al mi, ke mi uzas dekoble pli da retejoj ol aplikaĵoj. Foje mi uzas ambaŭ versiojn de unu fonto de informo, kiel Facebook.

Kiajn aplikaĵojn kaj retejojn bezonas la movado? En kiuj kazoj estu retejo, aplikaĵo, aŭ ambaŭ? En kiuj kazoj estu aparta Esperanto-versio? Certe por kelkaj funkcioj (ekz. mesaĝiloj) ni uzos aplikaĵojn, kaj ĝeneralajn. Mi interesiĝus ekscii per demandaro kio, laŭ la movado, mankas, kaj kion ni bezonos en la estonteco.

Mi loĝas en Berlino, kie samideanoj kreas eventojn en Facebook, sed esperanto.de, esperanto.berlin, kaj esperanto.land ĉiuj viglas. Mi ofte uzas Meetup.com (kaj ĝian aplikaĵon), sed ne por Esperanto. Mi volus aŭdi la sperton de aliaj. Ĉu ni ĉiuj uzu nur Facebook, aŭ ĉu restos loko por apartaj sociaj retoj por landoj (ekz. VK en Rusio), organizoj (ekz. InterNations por eksterlandanoj), aŭ roloj (ekz. LinkedIn por laboro)? Laŭ mi, la estonteco estas pli ol la FB-aplikaĵo. Almenaŭ tiel esperas.

Intervjuis Grigorij Arosev

18
Lasi respondon

avatar
2000
7 Komento-fadenoj
11 Respondoj al fadeno
0 Sekvantoj
 
Komento kun plej multaj respondoj
Plej furora koment-fadeno
15 Aŭtoroj de komentoj
AndreasveteranoGrigorii ArosevJovanaKrizipo Lastatempaj aŭtoroj de komentoj

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Bertilo Wennergren

"Mi tralegis la libron, enamiĝis en la lingvon kaj tuj fariĝis iĉisto." Iĉisto? En 1987??

Jes jen Jens
Ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Ne malprobable. Riismo datiĝas de almenaŭ 1976, kaj Ido de 1908.

Harri
Harri

"Tralegis la libron…kaj tuj fariĝis iĉisto" – ege malprobable. Ĉu estas io ajn pri iĉismo aŭ pri -iĉ- en la lernolibro Teach Yourself?

Grigorii Arosev
Ŝatata komentanto
Grigorii Arosev

El la vasta temaro, tusxita en la artikolo, vi elektis la plej aktualan kaj gravan 🙂

simplulo
simplulo

Kiel belege! Bertilo, mi plendis pri -in- al vi en via prelego "Gramatiklaĵoj" en iu aranĝo en la 90aj. Mi kompreneble neniam aŭdis pri "iĉismo"–sen kontakto kun la movado, mi estis iĉisto ne sciante la vorton–sed mi proponis al vi iĉ laŭ la -njo/iĉjo-modelo. Vi diris, ke vi ne akordas, ke sufiĉas vir-. Mi volis plori. Nesimetrio dolorigas min.

Sebastiano
Ŝatata komentanto
Sebastiano

Kaj vir- eĉ ne estas simetria. Se prefikso vir- funkcius same kiel la sufikso -in, kion signifus vir'in'o? Kaj kial ĝi ne povas signifi viran inon? 🙂

Andreas
Andreas

Se oni komprenas la esprimon "ichisto" pli ghenerale tiel, ke ghi nomas homon, kiu opinias, ke necesas iu vira sufikso analoga al "-in'", tiam Steve Cobb nepre povas esti farighinta ichisto en 1987 – almenau teorie, char:
En 1980 aperis en "Sendependa novajhletero 'Sekso kaj Egaleco' Numero 2 Aprilo 1980", p. 21, la teksto "Junulo atentigis min, ke devus esti vira sufikso egala al 'in' …":
http://www.gazetoteko.com/ske/ske02.pdf#page=21

Jovana
Jovana

Mi estas surprizita ekscii ke dum jardekoj mi, kiel ano de la E-movado, estas posedata de iu. Laŭ Steven, “Verŝajne estas diagnozo iom pri la movado, iom pri ties posedantoj.” Li rapidu klarigi al ni kion li komprenas per “movado” kaj per “ties posedantoj”. Probable, laŭ li kiel usonano, ĉio devas esti posedata. Li klarigu, ekzemple, kiu posedas la usonan nacian E-organizaĵon.

Grigorii Arosev
Grigorii Arosev

Apenaux iu devas "rapidi" ion klarigi al vi, sed temas nur pri posedantoj de la retejoj, do ankaux pri Steve mem. Ne timu komploton, neniu pretendas vin posedi. 🙂

veterano
Popularega komentanto
veterano

"Verŝajne estas diagnozo iom pri la movado, iom pri ties posedantoj".
La frazo estas tute klara kaj la kompreno de Jovana estas ĝusta. Se Steve (aŭ vi kiu verkis la artikolon) celis diri "Verŝajne estas diagnozo iom pri la movado, iom pri la posedantoj de movadaj retejoj", vi estus devinta skribi ion tian.

Grigorii Arosev
Grigorii Arosev

Mi jes konsentas ke estas formulite iom nebule, pro tio mi rapidis trankviligi sinjorinon Jovana, ke neniu pretendas sxin posedi.

vizitanto
vizitanto

mi pensas ke mi kunsentas kun ĉio. Bedaurinde, ankau respondeculoj de retejoj devas scii kion fari. Mi jam uzis esperanto.com, kaj li pravas ke ĝi preskau neniam estis socia retejo. Ĉiuj anoncis proprajn aferojn, neniu reagis… eĉ la respondeculoj de la retejo ne reagis al demandoj…

Sebastiano
Ŝatata komentanto
Sebastiano

Saluton, Simplulo! Kial vi pensas, ke tiaj komunaj domajnoj estas gravaj aŭ utilaj? Se mi serĉas informojn pri iu temo, mi uzas interretan serĉmaŝinon kaj tiel trovas la informojn, kiuj ekzistas, pli-malpli sendepende de la domajnnomoj. Mi komprenis, ke estas bone, ke tiaj centraj domajnoj ne apartenu al neesperantistoj. Sed mi ne jam bone komprenis la ideon por la uzmaniero de ili. Ĉu laŭ vi prefere ĉiuj Esperanto-TTT-ejoj estu subdomajnoj de tiaj centraj domajnoj? Ĉu ekz-e Libera folio ekzistu kiel subdomajno de esperanto.net? Mi eĉ iom ĝojas, ke UEA ne transprenis esperanto.com, ĉar ja ekzistas aliaj tutmondaj E-asocioj, E-iniciativoj ktp.,… Legi pli »

Lu_

Mi konsentas kun la opinio de Sebastiano ke domajno-nomoj ne estas la plej grava punkto. Evidente Esperantujo sukcesas kreski en plej diversaj terenoj danke al la granda diverseco de reta enhavo en kaj pri Esperanto. Tiu trovighas che youtube.com, che wikipedia.org, che duolingo.com, facebook.com kaj multaj aliaj eksterkomunumaj retejoj. Multaj informoj kaj novajhoj pri Esperanto trovighas che gazetaj kaj retgazetaj retejoj. Mi aliflanke ankau bone komprenas la pripensadon de Steve ke domajnoj kun Esperanto-nomoj estas bonaj kaj mi kompreneble shatis elekti esperantoland.org kaj poste akiris esperanto.land sekve de afablega instigo de Steve. Denove dankegon! Mi kelkfoje komparis la kvaliton de… Legi pli »

Ksavero
Ksavero

Eblaj kunlaborontoj pri tiaj aferoj estas la kamaradoj de https://komun.org/eo

stultulo
stultulo

ĉi tuja fermo estas la plej facila afero? Nun ĝi estas nura domajno, ĉiuj blogeroj estas perditaj… sed kulpas la uzantoj, kiuj ne helpas, eĉ se tiu helpo ne estis petita. Kompreneble, ne ĉiam respondeculoj kulpas pri ĉio, sed ankau ne "neniam".

Arturo Crespo

Mi ankoraŭ interesas labori ĉe esperanto.com 🙂

Krizipo
Popularega komentanto
Krizipo

Tamen, partopreno de Esperanto-kurso havu prioritaton.