Nova Direktivo de EU pri kopirajto povos damaĝi minoritatajn lingvojn

Nova direktivo pri kopirajto minacas plurajn lingvojn kaj ankaŭ agadon de multaj aktivuloj. "Kiel ni vidas en Esperantujo, sufiĉe multe de la enhavo en minoritataj lingvoj estas farata de volontuloj en ilia libera tempo. Ili faras tion pro ĝojo el la kreemo. Ĉu, se oni devos defendi sin, oni ne perdos sian motivon?", demandas Václav Zouzalík.

Jam dum pli ol unu jaro oni diskutas pri nova Direktivo pri Kopirajto en Unuiĝinta Cifereca Merkato. Ĝi estis menciita en decembra artikoleto ĉe Libera Folio, Muzikumejo en danĝero. En la artikoleto temis pri Artikolo 13 de la Direktivo, kiu havas potencon ne influi nur unu projekton, sed praktike ĉiujn minoritatajn lingvojn en EU, al kiuj apartenas ankaŭ Esperanto.

La proponata Direktivo pri Kopirajto en Unuiĝinta Cifereca Merkato devus starigi komunajn normojn pri kopirajto en la tuta Eŭropa Unio. La rolo de la Direktivo ne estas nur normiga, sed ankaŭ noviga, certe kun bonaj celoj, sed ankaŭ kun almenaŭ diskuteblaj rimedoj.

Bildo: gotphotos / shutterstock.com

Artikolo 13 starigas jenajn novigajn principojn:

– Interretaj servoj por publike kundividi verkojn ne rajtos permesi al la uzantoj kundividi aliajn verkojn krom tiujn por kiuj ili havos permeson per kontrakto, aŭ verkojn kiuj ne plu estas kopirajte protektataj (ĝenerale 70 jarojn post la morto de aŭtoro aŭ kiam temas pri verko de popola kulturo).
– La servoj devos kunlabori kun la rajtoposedantoj (aŭtoroj, eldonejoj kaj iliaj reprezentantoj) pri malpublikigo de verkoj por kiuj ili ne havas rajton kundividi.
– Se la servo malpermesos alŝuti la verkon eĉ se ĝi ne kontraŭas ies ajn protektatan rajton, la alŝutinto havos la rajton apelacii kaj la servo devos home rekontroli la procedon. Se necesos pruvi, ke oni alŝutas la verkon surbaze de escepto en aŭtorrajta leĝo, la alŝutinto povos komenci la pruvproceson antaŭ kortumo.
– La servoj estos respondecaj pri gardado de la enhavo kiun ili kundividas. (Ĝis nun respondecas la unuopaj alŝutintoj.)

Se por vi “la servoj” sonas tro ĝenerale, vi povas sur ilia pozicio imagi ekzemple Jutubon, Vimeon, SoudCloud aŭ Pastebin.

La 13-a de februaro la Direktivo trapasis la traktadon ĉe la Konsilio de Eŭropa Unio, kie estas reprezentantoj de ĉiuj membroŝtatoj, sed la problemaj partoj ne multe ŝanĝiĝis. La rezultan tekston vi povas legi nur en ĝia neoficiala versio.

La problemo kun minoritataj lingvoj aperas ĉe la punkto de kontrolo, ĉu la alŝutata aŭ alŝutita verko (filmeto, muzikaĵo, podkasto, teksto) estas kopirajte protektata aŭ ne. Se vi unuafoje alŝutos vian propran filmeton, vi verŝajne tuj donos al Jutubo rajton kundividi vian filmeton (samkiel nun). Sed se vi en la video uzus poemon de jam longe mortinta poeto aŭ popolan kanton, Jutubo devos rekoni ĉu vi rajtas aŭ ne rajtas kundividi la poemon aŭ kanton.

Tio ne estas malfacila tasko, se temos pri kantoj de grandaj studioj (ili certe provizos Jutubon per ĉiuj bezonataj informoj), sed pli granda la problemo estas ĉe malgrandaj nekonataj (aŭ malaperintaj) eldonejoj kaj ĉe popola kulturo. Imagu ke vi devus taksi videon de amatora romaa muzikgrupo el Rumanio ludanta romaan popolan kanton, sed jam antaŭe registritan de alia pli konata romaa muzikgrupo el Moldavio. La servoj certe ne dungos parolantojn de ĉiuj lingvoj en Eŭropo.

Kaj la amplekseco de la problemo pligrandiĝas laŭ la nombro de la diversaj verkoj. En nur unu video de Internacia Vespero mi povas havi dekojn da originalaj kaj tradukitaj poemoj kaj kantoj el diversaj landoj. Kiom da tempo la taksisto donos al unuhora video, se aliaj uzantoj alŝutas pliajn siajn videojn?

Se la servo estos plene respondeca pri la enhavo kiel proponite, kaze de dubo ĉu iu verko damaĝas ies kopirajton aŭ ne, estas por ili pli sekure simple malpermesi la publikigon kaj lasi la alŝutinton defendi sin.

Certe la grandaj servoj utiligos aŭtomatajn programojn por kontroli la videojn, sonregistraĵojn kaj tekstojn. Verŝajne kune kun homa kontrolo. Jutubo jam uzas sian sistemon por kontroli la kopirajtan staton de alŝutitaj videoj, sed foje kun grandaj eraroj. Komence de la pasinta jaro la aŭstralia muzikisto Sebastian Tomczak ricevis kvin raportojn pri lezo de kopirajto ĉe sia video kun blanka bruo. Kelkajn monatojn poste la samo okazis al la muzikprofesoro Ulrich Kaiser el Germanio kun ne-plu-protektataj muzikaĵoj de Johano Sebastiano Baĥo.

Kiel ni vidas, en Esperantujo sufiĉe multe de la enhavo en minoritataj lingvoj estas farata de volontuloj en ilia libera tempo. Ili faras tion pro ĝojo el la kreemo. Ĉu, se oni devos defendi sin, oni ne perdos sian motivecon? Por lingvoj, kiuj ne havas televidelsendojn (kaj foje ankaŭ ne radioelsendojn) tio povas esti laŭvorte mortiga afero.

Kontraŭuloj de la proponata Artikolo 13 (sed ankaŭ de simile diskutata Artikolo 11) jam anoncis protestojn por la 23-a de marto en diversaj eŭropaj urboj. La homoj ankaŭ kontaktas eŭropparlamentanojn por ke ili publike kontraŭstaru al Artikolo 13.

Václav Zouzalík

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pablo
Pablo
2019-03-12 12:15

Dankon pro pli klariga artikolo. Mi celis koncentrigxi pri la konsekvenco anstaux pri la kauxzoj

Marc
Marc
2019-03-12 16:45

La 13-a de februaro > la 13-an?

Edmundo
Edmundo
2019-03-14 13:40

Esperantistoj protestu ne nur kontraŭ la proponata Artikolo, sed ankaŭ kontraŭ la fuŝa verbo "kundividi"!

(La anglalingva teksto de Artikolo 13 uzas la esprimon "communication to the public or making available to the public": komunikado al la publiko aŭ disponigo al la publiko. Kvankam tio estas longa esprimo, mi tamen opinias, ke "kundividi" ne estas bona traduko. Mi ne kontrolis pri aliaj lingvoj. Eble en iu germana teksto estis "mitteilen", laŭvorte "kundividi"? Aŭ eble oni imitis usonan esprimon, kiu siavice devenis de la germana?)

Pablo
Pablo
2019-03-26 14:10

aprobita…

Juha Metsäkallas
2019-03-28 8:15

La skribanto uzas ekzemplon "En nur unu video de Internacia Vespero mi povas havi dekojn da originalaj kaj tradukitaj poemoj kaj kantoj el diversaj landoj". Estas tiel, ke la artistoj – personoj, kiuj recitas poemojn aŭ kantas – jam posedas kopirajton pri siaj spektaĵoj, kaj konsekvence tiuj, kiuj registras la spektaĵojn devus havi permeson registri. Sed mi komprenas, ke praktike la organizanto de la evento prizorgas pri kopirajto, ĉu demandi, ke ĉiuj artistoj rezignas kopirajton aŭ ne kaj ĉu oni rajtas registri la eventon aŭ ne. Antaŭ preskaŭ ĉiuj koncertoj, kiujn mi vizitis, oni anoncas, ke oni neniel rajtas registri la spektaĵon.

Václav (aŭtoro)
Václav (aŭtoro)
2019-03-31 22:38
Respondo al  Juha Metsäkallas

Jes, la deklamantoj kaj agartistoj havas kopirajton por siaj prezentaĵoj. Kaj se oni strikte uzas nur verkojn siajn aŭ al ili permesitaj, ne estas ajna problemo. La problemo estas (kaj mi rimarkis tion ofte), se oni deklamas/kantas nacilingvan poemon aŭ kanton tradukitan en Esperanton. Ĉu ili efektive petis la originan aŭtoron pri permeso aŭ ĉu oni entute bezonas ĝin (por malnovaj aŭ popolaj verkoj, justa uzo, ks.)?

La organizantoj ja povas (kaj foje faras), ke oni donas al la prezentantoj subskribi, ke "ili mem havas rajton prezenti la prezentaĵon sen damaĝi trian personon", sed tio ne validas dum alŝutado, eĉ de registraĵo, farita kun permeso de la organizantoj.

Aldone devige taksi laŭleĝecon estas ege komplike, ĉar sen scio de la kunteksto mí havas apenaŭ eblon ekscii, ke ekz. temas pri iu konkreta kanto el Vietnamio de iu konkreta kantisto. Eĉ se la aŭtomata sistemo detektus, ke estas la sama melodio, kiel rekoni ĉu ĝi estis laŭleĝe tradukita? Ĉu demandi vietnamiajn aŭtororganizojn? La devigo puŝas la servoprizorgantojn al pli granda atento kaj do emo en kazo de necerteco esti eĉ pli sekuraj ol vere necesas kaj lasi la alŝutinton defendi sin.

En Usono la afero ĉi-kaze estas iomete savita per t.n. justa uzo (Fair Use), sed kiel oni taksos tion, se filmus mi en Usono kaj alŝutis la videon reveninte en Eŭropon?

Do ĉiam en tiuj kazoj ni venas al punkto, ke la afero aŭ tro komplikas aŭ ne eblas plene gardi ĉiujn laŭleĝajn rajtojn. La plej sekura afero estus tranĉi la registraĵon kaj lasi en ĝi nur prezentaĵojn, pri kies laŭleĝeco mi kiel alŝutanto kaj aŭtoro de la registraĵo certas, ĉar poste mi eventuale devos pruvi tion al la servoprizorganto.

Ĉu la ideo estas iomete pli klara.