Muzikumejo en danĝero

Kaj ne nur Muzikumejo!

Estas en danĝero ankaŭ aliaj interesaj aĵoj kiuj enhavas tradukitajn enhavojn, kiel tiujn de la fama e-kantisto Cristina Casella, kelkajn kantojn de Alejandro Cossavella aŭ de Jomka, inter aliaj.

Post la lastaj novaĵoj, rilate al la novaj eŭropuniaj leĝoj pri kopirajto en interreto, eble kelkaj projektoj povas esti en danĝero.

La respondeculoj de la retejoj (ne nur Youtube, Facebook … sed ankaŭ la posedanto de eta blogo aŭ retejo) devas kontroli kaj respondecos pri ajna kopirajtaĵo alŝutita de simpla homo aŭ malgranda organizo.

Oni supozas ke, simile al la nuna situacio, estos esceptoj (por malgrandaj pecoj, por instruaj celoj …), sed iel ajn, se la aŭtomata algoritmo detektas malobservon de kopirajtaĵo, defaŭlte ĝi malpermesos la publikan videblon de tiu verko, kaj kaze ke estos konflikto, sendube tio estos kompare pli malmultekosta por grandaj internaciaj entreprenoj ol por individuaj alŝutantoj.

Pli da informo (Bedaŭrinde ne en esperanto).

Pablo Busto

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Andreas
Andreas
2018-12-01 17:55

Hm. Mi chiam pensis, ke tiuj, kiuj publikigis tradukon je verko de alia homo ne morta de minimume 70 jaroj, estis havigintaj al si la permeson au rajton.

Pablo
2018-12-02 0:47
Respondo al  Andreas

Ne temas pri tio, sed pri respondeco. La direktivo devigas la platformon (ekzemple, jutubo) kontroli la kopirajton, kaj la platformo leĝe respondecos. Do, la platformo, kaze de dubo, pravigos la grandan entreprenon. Kaj amatoruloj, tiaj luktoj simple ne indas.

Pri la 70 jaroj, vi pravas, sed la leĝo permesas parodiojn kaj amatoraĵojn… La problemo estas la devigo kaj la aŭtomatigo.

Andreas
Andreas
2018-12-02 17:57
Respondo al  Pablo

La artikolo prezentas la leghan situacion, kvazau ion novan. Sed jam de tre multaj jaroj ghi estas tia (eble interretaj platformoj nun kontrolas pli severe). Simple dirite: Oni ne rajtas publikigi tradukon je verko de aliulo; jen esceptoj (sekvas listo sen pretendo je kompleteco): Oni havas la permeson, au la aliulo estas morta de minimume 70 jaroj, au temas pri citado ene de propra verko kun sufiche alta nivelo de kreado (ekz. parodio). Jen ligilo al la “Urheberrechtsgesetz” (autorrajtlegho) de Germanujo: https://dejure.org/gesetze/UrhG . Mi supozas, ke en aliaj landoj estas similaj versioj. Mi ne povas imagi, ke tiurilate esperantistoj, kiuj publikigis tradukojn je verkoj de aliuloj, ignoris la respektendajn leghojn.

Pablo
2018-12-03 11:59
Respondo al  Andreas

Ĉar estas nova la ŝanĝo de respondeco. Antaŭe la uzanto estis la respondeculo. Post tio, la platformo respondecos. Do, estas antaŭvideble ke okazos pli da “fakaj pozitivoj”

Andreas
Andreas
2018-12-03 17:33
Respondo al  Pablo

Tamen tio, ke respondecas la platformo, ne liberigas ties uzanton je tio, respekti la autorrajtleghon.

Miaŭ
Miaŭ
2018-12-17 14:33
Respondo al  Pablo

Faka pozitivo, jen interesa fremdanglismo. Krom tio, ke faka estas falsa amiko, en la angla denaskuloj kutime diras “false positive” kaj ne “fake positive”. Mi ne mokas, nur iom nerde miras.

Suso Moinhos
2018-12-02 13:50

Fakte, en YouTube oni aŭtomate kontrolas, ĉu muziko uzita en filmeto havas kopirajton. Tio okazas jam de longa tempo, de jaroj.

Pro tio estas rekomendinde uzi senkopirajtajn muzikaĵojn.

Michael Kent Jones
Michael Kent Jones
2018-12-02 21:00

Joseph EPSTEIN, fama Usona (aŭ, kiel
mi preferas diris, Merka) skribisto,
afable donis al mi permeson traduki lian
eseon pri aĝiĝo (‘Kid Turns 70 And nobody
cares’) al Esperanto. Mi ĵus finis la tradukon
kaj afiŝis ĝin al mia Fejsbuka konto:

https://www.facebook.com/Kid-Turns-70-And-nobody-cares-1900064403453700/?modal=admin_todo_tour

Krizipo
Krizipo
2018-12-02 23:06
Respondo al  Michael Kent Jones

Kion signifu “Merka” en via privata lingvo?

Michael Kent Jones
Michael Kent Jones
2018-12-03 19:53
Respondo al  Krizipo

Antaŭ kelkaj jaroj, en la membro-bloga sekcio de la retejo de Esperanto-USA, certa membro proponis tiun nom-ŝanĝo, kun kiu mi konsentas. Tiutempe, la funkcianta ligilo al tiu blogero estis:

http://esperanto-usa.org/en/content/modesta-propono-por-%C4%9Dustigi-la-nomon-de-nia-lando

sed, kun la restrukturigo de la retejo, tiu ligilo kondukas nur la la hejmpaĝo.

Pablo
2018-12-03 17:57

Pro la reagoj, verŝajne homoj ne komprenas kiel afektas tiun direktivon. Mi uzis tiujn muzikajn kanalojn kiel ekzemplojn de esperantaj kanaloj, sed oni ne plu rajtos fari parodiojn kiel jenon: https://www.youtube.com/watch?v=DwoAzE3fw4Y ĉar la algoritmo taksos ĝin kvazaux ĝi estas senpermesa kopirajtaĵo. La leĝo eksplicite permesos fari parodiojn, sed certe ne ĉiuj eniros en diskuto. Kaj jutubo, fejsbuko, tvitero… kaze de dubo, blokos la enhavon. Amatoruloj ne emos diskuti kun la platformo ĉu tio estas aux ne lauxleĝa.

Cetere, ne ĉiuj platformoj estas sufiĉe grandaj por auxtomatigi tion, do, malgrandaj platformoj povos bloki komentojn aux rekte malpermesi.

Jen la internacia kampanjo:
https://www.savetheinternet.info/

Pablo
2018-12-03 18:32
Respondo al  Pablo