Nomoj de kandidatoj por B-komitataneco ĉe UEA ankoraŭ ne diskonigitaj

Jam tri semajnojn la Centra Oficejo de UEA ne aperigas la nomojn de la kandidatoj, dezirantaj fariĝi la B-komitatanoj de UEA. Kialoj de tio estas malklaraj, tamen laŭ informoj de Libera Folio temas pri 8 kandidatoj por 5 lokoj.

La Centra Oficejo de UEA ĝis nun ne diskonigis la nomojn de individuaj membroj, dezirantaj fariĝi B-komitatanoj de UEA. Je la tago de publikigo de ĉi tiu novaĵo mankis iu ajn informo flanke de la CO. La limdato por sendi kandidatig/-iĝojn estis la 28-a de februaro 2019. En la jaro 2016, kiam estis anoncita antaŭa elekto de la komitatanoj B, la listo estis preta jam la 3-an de marto.

Komitatkunsido de UEA, 2018

Responde al la demando de Libera folio pri la dato de aperigo de la nomoj, la ĝenerala direktoro de UEA Martin Schäffer koncize skribis, ke “UEA post pretigo dissendos oficialan komunikon pere de la Gazetaraj Komunikoj”. Sekvinta demando pri ĉu estis sufiĉe da kandidatigoj restis senresponda. Laŭ informoj de Libera Folio estas ok personoj, kiuj proponis sian kandidatiĝon por kvin lokoj.

En la nuna konsisto de la supera gvidorgano de UEA membras kiel necese 6 komitatanoj B, inter kiuj estas tri estraranoj de UEA (Mark Fettes, Stefan MacGill, Emílio Carlos Vaz Cid). 5 pliaj estraranoj ne havas la saman statuson. La kvanto de komitatanoj B dependas de la kuranta kvanto de membroj en UEA mem. La individuaj membroj rajtas elekti unu Komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj. La CO devas kontroli, ke kaj la kandidatoj kaj iliaj subtenantoj plenumas la kondiĉon pri membreco.

En 2016 elektoj fine ne okazis, ĉar du kandidatoj (Johan Derks kaj Roy Mc Coy) rezignis pri sia kandidateco. En 2013 estis sep kandidatoj por ses lokoj; en 2010 estis 14 kandidatoj por ses lokoj. En ambaŭ jaroj la komunko estis publikigita la 1-an de marto.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jovana
Jovana
2019-03-20 15:01

Jen artikolo laŭ la stilo de Silfer: “la Centra Oficejo de UEA ne aperigis”, “Centra Oficejo de UEA ĝis nun ne diskonigis”, “mankis iu ajn informo flanke de la CO”. Sed kio estas CO, krom konstruaĵo en Roterdamo, en kiu laboras manpleno da dupiedaj ĉevaloj (azenoj ?)? Ĉu oni volas subkomprenigi ke la homoj laborantaj en la CO de UEA ne volas diskonigi informojn, kiujn – cetere – devas publikigi la ĝenerala direktoro?
La komparo kun 2016 apenaŭ eblas: en tiu jaro UEA havis kompetentan ĝeneralan direktoron, kiu ja laboris en la CO (ne, ne temas pri fraŭlino Poór).

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2019-03-20 20:36
Respondo al  Jovana

“Ni estas inteligentaj, tiel ke kiam iu diras: ‘La Sekretariejo anoncis’ aŭ ‘La Oficejo decidis’, ni scias, ke agis ne la brikoj, ŝtonoj aŭ betono, sed la koncerna instituci’.”

— Johan Valano, Ĉu vi kuiras ĉine?

Faktoj
Faktoj
2019-03-21 7:39
Respondo al  Jovana

Atentu: en 2016 estis ŝi, d-ino Poór, kiu kolektis kaj poste diskonigis la informojn la 3-an de marto. Vidu koncernan artikolon de LF: https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2016/osmo-buller-denove-en-hospitalo.html

Sola Malsamideano
2019-03-22 18:36

Ni Vocxdonu por Rikardo por Prezidanto de UEA. Dio Povas Savi Nin!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-02 15:35

Mi esperas, ke LF donos iom da atento al ĉi tiu “novaĵeto” heroldanta la komencon de la fino de UEA: https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/12577

Komenco de fino de UEA? Ĉu mi troigas? Eble. Sed provu forvendi la maŝinojn de via fabriko kaj tamen plu produkti la saman kvanton mane. Sukceson.

Filarete
Filarete
2019-04-02 17:43

Kvankam la IM ankoraù ne ricevis informon, listo de kandidatoj aperas en la UEA-retejo
https://www.uea.org/asocio/elektoj/kkb2019

Filarete
Filarete
2019-04-13 11:02

Nun ke la nomoj de kandidatoj estas konataj mi iom miras ke ili malmulte partoprenas la diskutojn en Libera Folio. Chu iu sekvas la diskutlistojn de UEA kaj chu tie okazas iom pli vigla intershangho? Se ili ne esprimighas kiamaniere la IM povas elekti ?

Krizipo
Krizipo
2019-04-14 7:35
Respondo al  Filarete

IM, kiuj ne konas la elekteblajn personojn, prefere ne elektu. La kandidatoj estas homoj, kiuj de jaroj aŭ jardekoj publike aktivas en la Esperanto-movado. Iliaj biografioj kaj movadaj celoj legeblas kune kun la kandidatiĝoj. Estus plorinde, se elektantoj prijuĝus la kandidatojn pro kelkaj komentoj en Skandala Folio.

Filarete
Filarete
2019-04-14 9:58
Respondo al  Krizipo

Se vi konsideras ke UEA estas organizaĵo de pasinteco vi elektas homojn pro tio kion ili faris, se vi konsideras ke UEA estas organizaĵo de la estonteco, vi elektas ilin pro tio kion ili faros!
Kvankam kandidatoj estas bone konataj la IM legitime konatiĝu kun ilia celaro. Kion ili skribas en la kandidata letero ne sufiĉas. “mi volas kreskigi la movadon” : jes sed kiel? Kiujn novajn ideojn ili portas?
Tio okazu ĉu pere de LF, ĉu de alia kanalo, ne gravas.

Krizipo
Krizipo
2019-04-14 15:48
Respondo al  Filarete

Mi preferas prijuĝi kandidatojn laŭ tio, kion ili faris. Prijuĝadon de ontaj faroj mi cedas al aŭguristoj.