Aleks Kadar kontentas kaj volas daŭrigi

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Aleks Kadar estas la kvina el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Kiel ĝenerala sekretario li estas kontenta pri la nuna estraro kaj volas daŭrigi tiun laboron. Laŭ li ne eblas malgrandigi la deficiton de UEA alie ol per maldungoj en la CO. Plibonigindas la publika informado.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Aleks Kadar: – Mi decidis kandidatiĝi, ĉar laŭ mi nia Estraro faras bonan laboron, kiun ni ŝatus daŭrigi, por fortigi UEA kaj samtempe modernigi ĝin, adapti ĝin al la reta mondo.

Julie 2019 mi estos plenuminta duonan periodon kiel Ĝenerala Sekretario. Mi havas la senton, ke mia tasko ne estas finita. Kiam mi komencis mian mandaton kiel ĜenSek, mi estis tre entuziasma. Nun mi estas kaj entuziasma kaj sperta. Tial mi opinias esti des pli valora kandidato. Aparta mia celo estas plu fari la administrajn taskon, kiuj senpezigos la aliajn Estraranojn, kiuj povos tiel fokusi sian tempon kaj atenton al la diversaj agadoj farindaj.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel?

– La Estraro bone laboras kaj kunlaboras. La Komitato povas nun ekde kelkaj jaroj fari decidojn tra la tuta jaro, dank’ al la reta voĉdonsistemo. Funkcias la diversaj servoj de UEA: UK, la Revuo Esperanto, la Libroservo. Bonegajn atingojn havis la Asocio en 2018:

  • la rilatoj kun UN kaj Unesko;
  • la Unesko-Kuriero;
  • la kunlaboro kun Duolingo;
  • la UK 2018 en Lisbono estis aparte sukcesa;
  • la Revuo Esperanto, kiu regule aperis, kun valora enhavo, papere, inkluzive de son-versio;
  • kaj nun rete, dank’ al la brila laboro de Dima kaj Anna;
  • pluraj sukcesaj retaj projektoj: uea.facila.org, esperanto.net, Amikumu (UEA estas la ĉefa sponsoro);
  • ni ne forgesu la tre belan kaj altkvalitan Revuon Kontakto, de TEJO, eldonatan de UEA.

Krome, la Asocio sukcesis adopti novan kotizsistemon, pli justan, kiu helpos pli universaligi la membraron.

Malpli bone funkcias kaj plibonigindas:

  • la diskonigo de la elstaraj atingoj de UEA;
  • la plibonigo de la publika bildo de UEA en la Esperanto-komunumo;
  • la renovigo de la reteja sistemo;
  • la partopreno de la tuta Komitato en la decidofarado.

Kion vi opinias pri la decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– Dum Komitatkunsido en Lisbono la Komitato, supera organo de nia Asocio, voĉdonis favore al duonigo de la deficito. Jen la vortumo de la decido alprenita, laŭ la protokolo:

Financa decido: “La buĝeta deficito en 2020 estu maksimume la duono de la buĝeta deficito 2019, kaj en 2021 maksimume 50,000 EUR, kaj ke ekde 2022, en periodo de 3 jaroj, estu ekvilibro.”

La diskutoj en la Komitato kaj en la Laborgrupo pri Financoj, starigita de la Komitato, ne malkaŝis aliajn vojojn por atingi tiom signifan redukton de la elspezoj.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– Vidu supre. La decido venis de la Komitato, supera organo de la Asocio. Tio estis sekvo de multaj, intensaj diskutoj, ĉu en la retlisto de la Komitato, ĉu en la Komitata Laborgrupo pri resanigo de la financoj, konsistanta el Komitatanoj, Estraranoj kaj membroj, kiu dum semajnoj aktive cerbumadis.

Kiel aktivigi la Komitaton? Unue indas atentigi pri tio, ke la Komitato jam estas aktiva. En 2018 en la retlisto estis ĉiumonate inter 28 kaj 191 mesaĝoj. Mi kalkulis, ke 53% de la 66 Komitatanoj pli malpli regule partoprenas la diskutojn de la retlisto. Ĉiuj retaj voĉdonoj, krom la tutunua, estis kvorumaj, kun partopreno ĝenerale pli alta ol en la fizikaj kunsidoj.

Se tamen oni deziras eĉ pli aktivigi la Komitaton, jen kelkaj ideoj:

  • Diskonigi la gvidilon por Komitatanoj aŭ retan trejnadon por novaj komitatanoj, kiel faras TEJO.
  • Eble oni igu deviga la partoprenon en la Retaj voĉdonoj.
  • Mi favoras la pliigon de la nombro de Komitatanoj B, kiuj eble estas pli aktivaj ol la ceteraj Komitatanoj.
  • Eventuale, kiel ĉe TEJO, ni kreu novan kategorion de Komitatanoj: la Estraranoj, tio estas, ke estraranoj, ĉu origine A, B kaj C-komitatanoj, forlasu tiujn kategoriojn kaj estu nur “Estraranoj”. Tiel la B-komitatanoj povos plentempe reprezenti la membrojn.

Kion vi ĝenerale opinias pri la laboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Mi havis tre belan sperton kun la elironta Estraro kaj Prezidanto.

La Estraron konsistigas mikso inter spertaj kaj iom pli novaj estraranoj. Ni ĉiuj bone kunlaboras. Estas vera alkemio.

Pri la Prezidanto Mark Fettes, mi konfesas, ke antaŭ ol estraraniĝi mi havis malgrandan scion pri li. En la Estraro mi malkovris aktivulon, kun vizio pri la estonto de la Asocio, kun elstaraj kapabloj ne nur kiel preleganto, sed ankaŭ kiel talenta organizanto de kunsidoj, diligenta laboranto pri la diversaj taskoj de la Estraro. La aliajn estraranojn mi ankaŭ admiras kaj ĝojas kunlabori kun ili. Ili estas ĉiuj sindonemaj, kapablaj en sia fako kaj teamlaboremaj. Mi aparte aprezas la talentojn de Fernando, kiu impresas min pro la plurfaka kapablo, ĉu pri Kulturo, Kongresoj, Landa Agado, administrado, financoj, la enorma tempo-investo kaj la homaj kvalitoj. Ĉial li aperas kiel perfekta kandidato por la venonta Estraro, ĉu kiel Prezidanto, ĉu kiel Vicprezidanto.

Kiel vi volus solvi la financajn problemojn de la asocio?

– Nia Estraro jam laboregas por solvi la financajn problemojn de la Asocio.

Estas kelkaj agadoj plenumataj de nia Estraro kaj daŭrigindaj:

  • altigi la enspezojn: varbado de membroj, revarbado de eksaj membroj, varbado de donacoj movadaj (Societo Zamenhof, Alianco 365) kaj laŭeble ekstermovadaj (sponsoroj, subvencioj), iniciatoj por altigi la vendojn de la Libroservo (Libro de la Monato);
  • redukti la elspezojn: transigo de papera al reta Jarlibro, malpliigo de la repagoj por vojaĝkostoj.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– Nia Estraro jam aktive laboras tiucele.  Estas diversaj agadoj sekvindaj:

  • reteni la jamajn membrojn;
  • varbi novajn membrojn, ĉu el la Amikoj de Esperanto, ĉu el la Aligitaj Membroj, ĉu el la Duolingo-lernantoj…;
  • komuniki en la diversaj ekzistantaj kanaloj, kiel ni jam faras;
  • pli multe reklami en tiuj kanaloj.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2019-05-14 8:53

La intervjuo nur pruvas tion, kion mi delonge supozis. La Estraro perdis kontakton kun realo.

Jovana
Jovana
2019-05-14 13:38
Respondo al  Tobiasz Kazmierski

Kiel eblus fanfaroni, se oni vivas en la realo?

Roland Schnell
2019-05-14 9:59

Mirinde! Laux s-ano Aleks cxiuj laboras bone kaj harmonie. Estraranoj ne meritus kritikon. De eskstero iomete alie aspektas.

Dieter
Dieter
2019-05-14 10:11

Ĉu Kadar estas ĝenerala sekretario de UEA? Mi ne sciis.

leganto
leganto
2019-05-14 21:06

"La decido venis de la Komitato, supera organo de la Asocio. Tio estis sekvo de multaj, intensaj diskutoj, ĉu en la retlisto de la Komitato, ĉu en la Komitata Laborgrupo pri resanigo de la financoj, konsistanta el Komitatanoj, Estraranoj kaj membroj, kiu dum semajnoj aktive cerbumadis."

Legante la retliston de la Komitato oni ricevas la impreson ke la mesaĝo de la prezidanto kun la decido falis kiel subita bombo kaj ŝokis diversajn komitatanojn, kiuj tute ne atendis ĝin. Ŝajne la multaj, intensaj diskutoj okazis inter nur kelkaj.
Kiuj estas la nekomitatanaj membroj en tiu Komitata Laborgrupo? Kiel ili estis elektitaj? Kiun ili reprezentas?

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-05-15 15:52

El la kvin prezentita, mi ne elektus iun ajn el la kivin. Kion pri la tria resta?

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-16 12:05

Mi ĝojas ke la Estraro kuraĝe faris tiun saĝan decidon. Tamen mi ne volas gratuli, ĉar la decido estis tro malfrue farita antaŭ finiĝo de la nuna Estraro. Dum pli ol dek jaroj la membraj kotizoj ne sufiĉis plenigi la truon suĉitan de la laborfortoj. Ĉu la membroj intencas vivteni nur la laborforton? Tute ne, la celo estas por movado. UEA tute havas monojn por la movado. Tiu decido devus esti farita jam en Osma tempo!

Ni kore danku Osmon pro lia elkora kaj vera amo al UEA, tamen ni ne lasu la Asocion morti en liajn manojn. Ĉar li tute ne scias kiel savi UEA-n pro tro da amo al ĝi kaj liaj kolegoj.

UEA bezonas ŝanĝon! Grandan ŝanĝon! Doloran ŝanĝon! Male UEA mortus! Se UEA daŭre estus en la manoj de Osmo, UEA mortus post 6-8 jaroj. Oni plorus nur la lasta fina momento Ni preferu la doloron ekde nun, sed en la ploron post 8 jaroj.

Mi esperas ke Aleks kiu partoprenis en la lasta decido, daŭre restu en la Estraro por daŭrigi la ŝanĝon.

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-16 12:38
Respondo al  Fabrizio Avanzinna

Pardonon pro la eraroj: Oni plorus nur en la lasta fina momento. Ni preferu la doloron ekde nun, sed ne la ploron post 8 jaroj.

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2019-05-17 13:13

UEA mortis. Vivu UEA!

Mi ne estas same optimisma kiel Aleks, sed mi konsentas kun li kaj kun tiuj, kiuj konsentas pri tio, ke la decido limigi la elspezojn estis bezonata. De jardekoj membronombroj falas kaj elspezoj kreskas. Devis veni ĉi tiu momento, kaj ĝi venis iomŝoke por multaj, sed ne por la membroj de la komitata labor-grupo pri financa ekvilibrigo, starigita kiam oni unue aŭdis pri la grnada deficito de la lasta jaro. La laborgrupo konsistis komence de kelkaj komitatanoj kaj poste aliĝis al ĝi ankaŭ la prezidanto, la ĝenerala sekretario kaj aliaj estraranoj. Oni ankaŭ alvokis prezenti siajn ideojn kelkajn membrojn, kiuj aparte interesiĝis pri la temo kaj paroli pri ĝi en publikaj mesaĝoj en la komitata listo aŭ alialoke. Ĉi tiuj individuaj membroj estas Didier Janot, Frnacesco Maurelli, Lu Wunsch Rohlshoven.

la debato en la laborgrupo daŭris almenaŭ du monatojn kaj raporto pri ĝi estis prezentita al la komitato kaj afiŝita ie en la paĝaro de UEA. Ĝi estis en ĉies mensoj dum la komitataj kunsidoj en Lisbono, kaj pro la ĝenerala nedecidemo de la komitato pri la drastaj decidoj sugestitaj en la fino membro de la labor-gupo, Didi Weidman, prezentis la porponon pri malpliigo de la deficito, laŭ la teksto, kiun Aleks prezentis en sia mesaĝo. la propono estis aprobita de la komitato.

Por respekti ĝin la estraro kaj la ĝenerala direktoro ne vere havis alian elekton, kaj la laborgrupo plene subtenas ĝin kaj ankaŭ opinias, ke aliaj doloraj decidoj estos bezonataj. Bonvolu legi mian artikolon en la lasta numero de La Ondo de Esperanto por havi kelkajn ideojn. Oni povs diskuti pri la detaloj, sed ne pri la esenco. La tre bela nederlanda periodo de UEA finiĝis kaj nun nia tasko estas reinventi la novan UEA-n. Tio estas nia komuna tasko. Neniu el ni tute sola posedas la veron kaj la kapablon reinventi nian amatan UEA-n. Nun ne estas la momento seĉi kulpulojn, ĉar ni ĉiuj kunkulpas. Ni bezonas novan estraron, kiu kunmetu la kontraŭajn partojn de nia movado kaj iliajn

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2019-05-17 13:16
Respondo al  Renato Corsetti

Pro teĥnika problemo mi ne povis fini mian mesaĝon, Mi volis repreni la ideon de Aleks kaj diri, ke laŭ mi estraro en kiu estus kaj Duncan Charters kiel prezidanto kaj Feranando Maia kiel vicprezidanto kaj ĉiuj komitatanoj kaj membroj kil helpantoj eble povus realigi la miraklon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-05-17 16:05
Respondo al  Renato Corsetti

> estraro en kiu estus kaj Duncan Charters kiel prezidanto kaj Feranando Maia kiel vicprezidanto

Mi tamen bonvenigus komplete novan (kaj renovigitan) estraron. La nuna estraro jam havis sian ŝancon: daŭrigi la "laboron" estus bone nek por ili nek por la ceteraj.

Ian Fantom
Ian Fantom
2019-06-04 10:08

Mi esence konsentas, sed Aleks ne estas longe en sia posteno, do donu al li ŝancon!

Ian Fantom
Ian Fantom
2019-06-04 10:01
Respondo al  Renato Corsetti

Verŝajne Renato pravas. Sed necesas publike agnoski iujn malagrablajn faktojn pri la funkciado de UEA por vere penetri la aferon. Oni vidas per la konstante alta nombro da 'malŝatoj' kiom malfacila tio estas. Ni scias, ke estis dumlonge negativaj fortoj en UEA kiuj eĉ kontraŭas la antaŭenigon de la movado, kaj volas limigi la agadon al partopreno en nura minoritata lingva diasporo.

Nun necesas urĝa ĥirurgio, sed sen atenti pri la longdaŭra sano de la pacienco la pacienco fine mortos. Necesas rekrei tutmondan agadon kune kun la landaj asocioj de UEA. UEA mem estas tro distanca de la ordinaraj homoj en la diversaj landoj por fari tion rekte. Kunlaboro kun la landaj asocioj estas la kerno de la afero, kaj kie mankas kunlaborema landa asocio oni kreu novan.

Roland Schnell
2019-06-04 12:45
Respondo al  Ian Fantom

Revigligo de la "landaj asocioj"? Kiu genia ideo! La estraro de UEA komencis transpreni funkciojn de la landaj asocioj, ekzemple rekta varbado, cxar la landaj asocioj ne plu funkcias.
Sed "landaj asocioj" estas modelo de pasinteco. Ne eblas revigligi kadavron.
La mondo hodiaux funkcias alie.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-06-05 5:50
Respondo al  Roland Schnell

En Eŭropo eble, sed la MONDO ne estas Eŭropo, eĉ ne estas Eŭropo+Usono+Japanio. En Brazilo, oni devas atendi monatoj per libroj, kiuj venas el Roterdamo per ŝipo, sekve, ni bezonas nacian libroservon. Kaj estas preskaŭ maleble sendi monon al Eŭropo, sekve, ni bezonas lokan peranton por kotizoj. Alie, pensu pri Afriko kaj la nuna laboro de lokaj asocioj, kiuj rekte agas en la socio preskaŭ kiel okazis en Eŭropo antaŭ 100 jaroj.
Ĉu eblas agadi en Ĉinio kaj Vjetnamio aŭ Kubo senpere de loka asocioj?

Roland Schnell
2019-06-05 15:14
Respondo al  Roberto Ribeiro

Afriko estas bela ekzemplo. Intertempe oni povas translimen pagi per posxtelefono. Nacia peranto ne utilas.
Kaj libroj: Ne sendu per sxipo, presu loke, precipe en afriko. Estas giganta merkato, se Esperanto-presejo produktas 90% en nacia lingvo. Sed la karaj samideanoj preferas la izolitecon. La sama validas por Eo-lernejoj kaj studcentroj.
Ni ne plu vivas en 1920aj jaroj, kiam izolitaj solvoj eblis.
Sed Esperantistoj vivas en sia glora pasinteco kaj ne vidas la eblecojn de transnacia mondo.

Jovana
Jovana
2019-06-05 16:00
Respondo al  Roland Schnell

Roland, eble vi demandu la saĝan estraron de UEA kiom da mono UEA ricevis per poŝtelefono el Afriko kaj ĝenerale el la tuta mondo. Kiel iu skribis pli supre, la mondo ne konsistas (nur) el la okcidenta parto de Eŭropo. Ŝajnas ke vi vivas en iu izolita angulo de la/via mondo kaj ne komprenas ĝin… la mondon.

Roland Schnell
2019-06-05 17:24
Respondo al  Jovana

UEA tute ne enspezas per posxtelefono, cxar ili
a) ne scias pri la servo kaj
b) rifuzus utiligi, cxar tiu nuligus la bezonon de landaj strukturoj kaj reprezentantoj.
Landaj asocio, ecx se estas nur unu sola membro, estas "kulto" por UEA (por montri tutmondan agnoskon)
Pagi per posxtelefono estas afrika invento kaj post kelkaj jaroj atingas okcidentan euxropon.
Mi ne vivas en "izolita angulo", sed havas projektojn tutmondajn kaj ni havas centojn da studentoj el afriko, azio, sud- kaj meza ameriko.
Ni okupigxas pri tute modernaj aferoj, pri kiuj en Esperanto ecx mankas la fakterminoj.
Sed tio estas tute seninteresa por la UEA-strukturoj, de prezidanto gxis la simpla membro. Bv. mem decici, kiu vivas en "izolita angulo"

Lenio
Lenio
2019-06-05 17:24
Respondo al  Roberto Ribeiro

Mi ne scias, kie en Brazilo Roberto Ribeiro loĝas, sed mi loĝas en malgranda urbo en la plej suda parto de Brazilo. Mi aĉetas librojn el UEA (Rotterdamo) plurfoje jare. La libroj alvenas maksimume ene de du semajnoj (mi suspektas, ke ne pere de ŝipo). Por pagi la mendojn mi uzas kreditkarton aŭ pere de PayPal sen ajna problemo. Diri, ke estas "preskaŭ maleble sendi monon al Eŭropo" estas troigo de problemo neekzistanta.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-06-06 1:50
Respondo al  Lenio

Eble vi ricevas libron tra Curitiba, ĉu? Ĉu vi ne pagas kroman kotizon por envenon de varoj? Ĉu vi ne pagas IOF (imposton) por pagi per PayPal kaj kreditkardo? Ĉu vi ne pagas koman kotizon por internacia kreditkardo? Ĉu vi ne pagas aldonvaloron por valutŝanĝo al kreditkarta korporacio?