Du prezidant-kandidatoj klarigas siajn poziciojn

Unuafoje en ĉi tiu jarmilo estas pli ol unu kandidato por la posteno de prezidanto de UEA. Lastfoje elektado kun vera elekto okazis en la jaroj 1986 kaj 1989. Libera Folio intervjuis ambaŭ kandidatojn: Duncan Charters kaj Fernando Maia.

En 1986 la kandidatoj estis Humphrey Tonkin kaj Werner Bormann. Humphrey Tonkin estas verŝajne la plej elstara figuro de UEA post la 2-a mondmilito apud Ivo Lapenna, kiun li sekvis kiel prezidanto en 1974, kiam Lapenna estis faligita per la tiel nomata Hamburga puĉo. Werner Bormann membris jam en la lasta estraro de Lapenna kaj estis vicprezidanto en la unua kaj ĝenerala sekretario en la dua estraro de Tonkin. Inter 1980 kaj 1986 prezidanto estis Grégoire Maertens. Tonkin venkis la voĉdonadon kontraŭ Bormann per 42 voĉoj kontraŭ 9.

En 1989 unu el la kandidatoj estis John Wells, prestiĝa fonetikisto, kiu estis membro de la lasta estraro de Lapenna, ofta preleganto en Universalaj Kongresoj kaj prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo. La alia kandidato estis la japano Yosimi Umeda, kiu aktivis en la internacia movado ekde la 1960-aj jaroj, kiam li estis interalie estrarano de TEJO. Ekde 1986 li estis vicprezidanto de UEA. La elekton en 1989 gajnis Wells kun 40 voĉoj kontraŭ 22 voĉoj por Umeda.

De tiam ĝis nun la komitato ĉiam havis nur unu kandidaton por la prezidanta posteno, sed ĉi-jare sin anoncis du kandidatoj, Duncan Charters kaj Fernando Maia. Ambaŭ ricevis de Libera Folio la samajn demandojn, kiujn ni sendis al la kandidatoj por la B-komitataneco – sed en ĉi tiuj balotoj el la prezidant-kandidatoj kandidatas nur Charters. La respondoj de Duncan Charters aperas unue, ĉar li respondis unue.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Duncan Charters

Duncan Charters: – Unue, ĉar kelkaj personoj petis ke mi konsideru tion. Due, mi havas multjaran movadan sperton, interalie kiel Prezidanto de ELNA (nun Esperanto-USA) kaj ILEI. Trie, mi taksas UEA valora, efektive esenca kaj kerna asocio por subteni la disvastiĝon de Esperanto en la mondo.  Kvare, en UEA mi sentis min en aŭtentike tutmonda familio kie miaj spertoj pri ĝiaj diversaj servoj kaj ĝiaj laborantoj donis al mi pozitivan impeton, fidon kaj inspiron. Kvine, tiu ĉi momento ŝajnas esti samtempe unu el la plej defiaj kaj plej kuraĝigaj por la estonteco de la uzo de la lingvo, kaj mi deziras helpi trovi solvojn kiuj liberigos nin por malfermi la pordojn al la centmiloj, eĉ milionoj da personoj kiuj trovis Esperanton dum la lastaj jaroj, aparte tra la Interreto kaj teknologiaj aplikaĵoj.

– Laste, gravas ke ni faru ĉion eblan por ke Esperanto ne perdu prestiĝon kaj ĝuu merititan respekton en universitataj kaj politikaj rondoj per prilaborado kaj subteno de seriozaj esploroj kaj projektoj kiuj kongruas kun niaj celoj. Necesas ke klare vidiĝu per scienca sed celpraktika agado la grandegaj avantaĝoj kiujn la lingvo ofertas por edukado de infanoj kaj plenkreskuloj al natura kultura interkompreniĝo. Se mi povos el miaj spertoj en la eduka mondo, kunlabore kun ILEI, ESF kaj ĉiuj aliaj dediĉitaj grupoj kaj individuoj jam fosintaj tiun sulkon, apogi kaj kuraĝigi ilin en tiu laboro, tion mi konsideros mia persona kontribuo al la tuta gamo de pozitiva agado kiun ampleksu la laboro de UEA.

Fernando Maia Jr. (Foto: Anna Striganova.)

Fernando Maia Jr.: – En mia nuna periodo kiel estrarano mi povis scii, agadi kaj kunlabori pri pluraj bezonoj kaj atendoj de nia Asocio. Mi deziras daŭrigi tion, kio jam estas farata, kaj komencigi aliajn laborojn, kiujn ne eblas nun komenci. La kandidatiĝo specife al la posteno de Prezidanto de UEA venis post konsiderinda kuraĝigo kaj subteno de diversaj kolegoj en la Estraro, en la Komitato kaj ekster tiuj instancoj – homoj, kiujn mi tre admiras kaj kun kiuj mi ĉiutage kunlaboras. Post longa interkonsiliĝo kun tiuj kaj kun aliaj aktivuloj, kiujn mi konsideras kernaj homoj por la Asocio kaj por la movado, mi povis alveni al matura decido fariĝi kandidato.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel?

Duncan Charters: – Mi trovas la servojn kiujn mi uzis ankoraŭ kontentigaj: la revuon, la Jarlibron, la libroservon, la Centran Oficejon kaj la bibliotekon Hodler por esplorado, la Kongresojn, la unikan strukturon de la financaj servoj kiuj tiom faciligas transpagojn. Tamen necesas ke la membraro konsciu ke ni prioritatigu servi al aliaj internaciaj organizaĵoj kie ni dividas komunajn interesojn kaj povas kontribui. Kiam aliaj laborantoj por pli efika transnacia komprenemo kaj problemsolvado konvinkiĝos ke nia laboro kaj ideologio harmonias kun iliaj plej altaj idealoj, tio ebligos nature trovi ankaŭ financan subtenon. Plistabiliĝos nia financa bazo kiam ni rutine atentos subvenciojn por agado kiu pli videbligos nin kaj helpos aliajn.

– Necesas enplekti homojn kun talento por difinitaj taskoj, kaj doni al ili la rimedojn por efektivigi ilin favore al la Asocio. Ĉefa ŝanĝo estus multe pli konscia kaj trafa praktiko de “La arto labori kune” (laŭ la titolo de la festlibro de Humphrey Tonkin). Ĝis ni pli efike praktikos kion ni predikas, ni ne sukcesos konvinki la mondon pri la valideco de la solvo kiun ni proponas por transkultura komunikado.

Fernando Maia Jr.: – UEA estas asocio kun multe da agadkampoj, el kiuj multaj bone statas kaj evoluas, sed kompreneble aliaj postulas plibonigon, foje urĝan. Menciindas pro tre bonaj atingoj la agadoj en la UN-sfero, kie Esperanto trovas gravan kampon por konsciigo: krom la brila evoluado de la Esperanto-versio de Unesko-Kuriero (pri kiu respondecas la estrarano Trezoro), ni ankaŭ devas atenti pri la aktiva reto de oficialaj reprezentantoj de UEA en la urboj kun UN-oficejoj, kiel Novjorko, Ĝenevo, Vieno kaj Parizo (sub kunordigo de la estrarano Sara Spanò). Aliflanke tamen estos tre grave, se ni sukcesos ligi niajn agadojn al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), kiujn UN volas plenumi ĝis 2030. La revuo Esperanto ankaŭ ĝuas bonan staton, kun kontento inter la legantoj (kiel raportis Libera Folio dum la pasinta Universala Kongreso) kaj pro la inaŭguro de la reta revuo, kiu ekde la pasinta novembro jam aperigis pli ol 150 artikolojn (kun nuntempe proksime ĉiutaga aperigritmo), el kiuj kelkaj estas ekskluzivaj por tiu nova platformo.

– Tamen ankoraŭ bezonas atenton la revuo Kontakto, kiu, kvankam enhave elstara, meritas kalkuli je pli da abonantoj (kion ni jam klopodas atingi per diversaj strategioj, ekde pli vasta konsciigo pri la revuo ĝis teknikaj ŝanĝoj en la retejo, kiuj aŭtomate proponas abonon al aliĝantoj en UEA). La Libroservo de UEA ankaŭ postulas atenton kelkaspekte: ĝi devas pli proksimiĝi al finance daŭripova servo (kompreneble per kreskigo de vendoj, kio povas okazi per instigo de rektaj aĉetoj aŭ nerekte per libro-dissendaj projektoj), kaj la membraro ĝenerale devas pli profunde konscii pri kiom valora estas tiu servo kaj la varoj de ĝi proponitaj (por tio nepras leganto-kreaj agadoj kaj kultura disvastigo kaj kapabligo). La Universalaj Kongresoj estas alia laborkampo, kiu sendube kontentige okazadas, sed ankoraŭ estas spaco por plibonigi sponsorigajn strategiojn, kion ni jam klopodas fari per specifaj kontaktoj kun homoj kaj grupoj, kiuj povus finance kontribui al la UK.

– Fine la ĉeesto de UEA en sociaj retoj, kiuj estas grava spaco por konsciigo, povas ankaŭ fariĝi pli efika: malgraŭ tio, ke nun en Facebook UEA afiŝas preskaŭ ĉiutage kaj ke en Telegram kuniĝas grupo de atentaj membroj, la Asocio devas aktive havi aŭ pli kontentige prizorgi kontojn almenaŭ en Youtube, Twitter kaj Instagram. Oni evidente ne devus atendi, ke ĉiuj tiuj plibonigoj estu frukto nur de la laboro de la nunaj oficistoj aŭ de la Estraro. Pli bonaj rezultoj plurkampe estos pli facile atingeblaj per trafa komisiado de homoj talentaj pri la menciitaj specifaj temoj kaj medioj, por ke ne ĉio restu sur malgranda grupo de aktivuloj. Certe la taskaro en UEA estas sufiĉe abunda por tio: tial la kreado kaj flegado de teameca kaj solidara etoso, ĉu en la Estraro kaj Komitato, ĉu pli vaste inter la membraro, estas nepra. Kaj esence nova Estraro devas ĉiam konscii pri tio, kion oni jam faris, kaj konstrui sur la havataj atingoj: tio signifas aprezi kaj gardi la ĝisnunajn sukcesojn kaj zorge elplani por aldonaj sukcesoj aŭ por novaj utiligoj de niaj kapabloj.

Kion vi opinias pri la decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

Duncan Charters: – Mi ne pretendus konkludi pri situacio kies motivojn mi ne pli bone konas, kaj pro tio ne kontraŭus klopodojn pliefikigi la laborhorojn de la oficistoj sen perdo de esencaj servoj, se tio montriĝus dezirinda kaj efektivigebla. Tamen se rezulte de tiu paŝo ne plu estus dependeblaj la servoj kiujn mi menciis kaj mem profitis, malfortiĝus harmonia kaj kunlaborema laboretoso, kaj eĉ pli grave ne troviĝus la laborfortoj por subteni tiujn kiuj inteligente videbligas Esperanton en la mondo, tio kontraŭus la bazajn celojn de la Asocio kaj estus nepre nepozitiva kaj evitinda. Tamen sen ekvilibro en la buĝeto fine malaperus solida financa bazo por pli ol minimuma agado, kio signifas ke unua prioritato estu pli aktiva serĉado de la financaj rimedoj kiuj farus drastajn reduktajn agojn ne plu necesaj.

Fernando Maia Jr.: – Estas ankoraŭ frue por diri, ke laborfortoj estos draste malpliigitaj en la Centra Oficejo. Tamen, kiel sciate de ĉiuj, la Asocio bedaŭrinde de antaŭ pli ol 15 jaroj suferas pro zorgigaj deficitoj, kiuj “manĝas la kapitalon de UEA”. Por 2019 oni antaŭvidis en Lisbono deficiton de pli ol 140 mil eŭroj (preskaŭ kvarono de la asocia kapitalo) – kaj la salajroj en la Centra Oficejo reprezentas sole du trionojn de la elspezoj de la Asocio. Tial estis vere atendeble, ke oni iam proponu iun planon, kiu tuŝas salajrojn kaj kontraktojn. Tion fakte la Prezidanto faris, plenumante decidon de la Komitato, laŭ kiu la deficito de UEA por 2020 devas esti duono de tiu de 2019. Kaj kiel li informis en sia komuniko al la Komitato mem, oni ja zorgas pri la sekurigo de la plej esencaj laboroj kaj servoj.

– Kvankam temas pri paŝo, kiu vekas zorgojn kaj emociojn, estis aldone informite, ke la laboristoj ricevis ofertojn, kiuj ilin kompensas, se ili decidas kaj pri fino kaj pri ŝanĝo de kontrakto. Mi tamen ne konas la detalojn, ĉar tiuj restis konitaj nur de la Prezidanto kaj de la Ĝenerala Direktoro pro respekto al la privateco de la oficistoj. Kaj ĉio okazas kun akompano de juristoj kaj konforme al la leĝaro de Nederlando.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

Duncan Charters: – Gravas efike profiti la ideojn kaj inteligenton de ĉiuj komitatanoj kiam venas decidaj kaj aparte krizaj momentoj por asocio. Por tion atingi, necesus certigi plenan informiĝon de ĉiuj pri la detalaj argumentoj por kaj kontraŭ difinita propono, planitaj diskutperiodoj por ĉiu necesa paŝo antaŭ decido, egaleca aŭdigo de ĉiu voĉo eventuale per enketiloj subskribitaj aŭ anonimaj, kaj objektivaj raportoj pri la sinteno de la individuoj kies laboron tuŝas la proponitaj ŝanĝoj.

– Oni memoru tamen ke granda komitato sen akcepteblaj kondiĉoj por konsultiĝo povas per sia inercio bremsi kaj frustri la laboron de tiuj kiuj konas la situacion kaj vidas neceson ŝanĝi direkton aŭ proceduron, aŭ eĉ havas urĝan tempolimon por decido. Pro tio necesas ebligi al la komitatanoj surbaze de klaraj informoj, en malgrandaj paŝoj, laŭiri sen longaj prokrastoj vojon al decido aŭ rekomendo kiu havas komprenitan celon kaj finon. Antaŭ kaj post la opiniesprimo, estu baza fido inter la komitato kaj la oficistoj kiuj havas la respondecon prudente respondi al ŝanĝiĝantaj situacioj.

Fernando Maia Jr.: – Tio fakte jam estas frukto de diskutoj en la Komitato. Jam de longa tempo komitatanoj sin okupis pri la financaj temoj, kio tuŝas ankaŭ salajrojn kaj kontraktojn en la Centra Oficejo. Pro iniciato mem de la Komitato stariĝis laborgrupo pri la financoj de UEA, en kiu membras multaj komitatanoj, inter ili membroj de la Komisiono pri Financoj, krom estraranoj kaj aktivuloj el la membraro. Fine, post komuna diskutado kaj laborado, la Komitato decidis en sia Ĝenerala Kunveno en la pasinta Universala Kongreso, ke la deficito estu nepre duonigita por la venonta jaro – kaj por tio la Prezidanto kaj la Ĝenerala Direktoro agis laŭ siaj respondecoj. Cetere povus esti maljuste taksi la Komitaton neaktiva. Kvankam ne ĉiuj komitatanoj ofte mesaĝas al la (publika) komitata diskutlisto, tio ne signifas, ke komitatanoj ne agadas nek sekvas la aferojn.

– La Komitato nuntempe plenumas la rolon atendatan de ĝi: nepublike estas multe da mesaĝinterŝanĝo pri specifaj temoj inter diversaj komitatanoj kaj la Estraro; ĉiuj voĉdonoj, fizikaj aŭ retaj, estas kvorumaj kaj sukcesaj; plimulto da komitatanoj ĉeestas la Ĝeneralan Kunvenon, mem aŭ per anstataŭantoj. La Komitato zorgas pri la politiko de UEA, kaj diskrete multaj el la komitatanoj montras sian pretecon kaj konon pri la Asocio, kiam bezonate. Kompreneble, pro tio, ke temas pri granda grupo, kelkaj ja devus esti pli partoprenemaj. Tiuj malmultaj kutime estas komitatanoj A, do indus, ke landaj aŭ fakaj asocioj procedu al memanalizo ĉu ĝiaj reprezentantoj plenumas kontentige siajn taskojn. Mi dirus tamen, ke ĝenerale la Komitato konsistas el sinceraj aktivuloj, kun kiuj mi ŝatas kunlabori.

– Por fini, se paroli pri aktivuloj kaj se mi rajtus iom ŝanĝi la demandon, mi revortumus ĝin tiel: “kiel eblus aktivigi la delegitan reton?” – ĉar el tiu medio mi atendus pli aktivan rolon, kaj sendube ĝi tuŝas grupon, kiu meritas urĝan revizion kaj reaktivigon, al kio mi cetere planas efektive kontribui.

Kion vi ĝenerale opinias pri la laboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

Duncan Charters: – Mi vidis iniciatojn (ekzemple subteno de Amikumu) kaj relative rapidajn decidojn kiuj respondas al la nuntempaj bezonoj de la Asocio funkcii maldinosaŭre en rapidevoluanta mondo. Mi ankaŭ komprenas ke se oni respondas al situacioj ne antaŭe konataj per novaj iniciatoj, oni spertos kaj sukcesojn kaj fiaskojn.  Tio estas normala. Por teni forta la moralan senton de la Asocio, oni ne povas nur redukti kaj ne iniciati. Necesas kuraĝaj decidoj, kaj tion ni vidis.

– Tamen oni ne solvis la demandon pri pli vasta kaj efika konsultiĝo kun la komitato. La nuna strukturo ne faciligas la laboron de la prezidanto kaj estraro, do ili ofte ne atingas la esperatajn rezultojn. Tamen kiam plifortiĝas tensioj inter la gvidaj respondeculoj kaj grupoj, ĉiuj devas pli atenti la neceson engaĝi la pligrandan grupon, tiukaze la komitaton, en la gravaj decidoj, eĉ se tio bezonas pli da tempo, energio, pacienco, komprenemo, kaj dialogado. La komitato siavice sentu sin kunlaborema kaj pli engaĝita, malfermita pli ol rezistanta, kaj rapide respondema.

Fernando Maia Jr.: – Mi povis dum la lasta semestro sekvi de proksime la laboron de la elironta Estraro, kaj mi povas nur laŭdi ĝin. Temas pri grupo de homoj, kiuj laboras en la praktiko ĉiutage por UEA en tre harmonia kaj inspira maniero. Krom ĉiutaga interŝanĝo de mesaĝoj, la Estraro kunsidas almenaŭ dufoje monate per komputila telefonado por ĝenerala de du- ĝis kvarhora kunsido kaj pli da fojoj en pli malgrandaj grupoj pri specifaj temoj. Mark Fettes havas grandan talenton por kunordigi la kunsidojn, la laborojn kaj la teamon ĝenerale, ĉiam kuraĝigante iniciatemon kun amikaj konsiloj kaj prudentaj atentigoj kaj mem alportante rezultojn el strategiaj agadoj kaj interrilatoj. Stefan MacGill alportas nekredeble vastan kaj profundan konon pri la movado, mondskale, kun mirinda atento pri pluraj grupoj kaj aspektoj de nia komunumo. Aleks Kadar montriĝis elstara Ĝenerala Sekretario, kun granda talento pri dokumentado, registrado, rehavo de informoj, plenumkontrolo de decidoj kaj atentigoj pri formalaj devoj kaj ĝenerala atendo de nia Asocio, kio montras ankaŭ lian spertiĝon pri UEA.

– La samon mi povas diri pri Sara Spanò, kiu ĉiam altkvalite kunlaboras per trafaj rimarkoj, aparte pro sia vasta rilatado kun kernaj aktivuloj – ne nur pri la sfero de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, sed ankaŭ pri la kultura sfero de Esperanto, fako, kiun mi kiel estrarano transprenis de ŝi kaj pri kio, sen ŝia helpo, ĝis nun mi ne povus fari multon. Lee Jungkee, krom alporti konstantan ligon al la azia reto, zorge rilatas kun la fakaj asocioj de UEA, kio mem estas grava branĉo de nia agadaro. Trezoro Huang Yinbao brile gvidas la laborojn ĉirkaŭ Unesko-Kuriero favore al nia Asocio, kio nemezureble fruktodonas en Unesko kun konsciigaj atingoj, kaj samtempe garantias, ke tio okazas en financa ekvilibro.

– Kaj fine Emílio Cid kompletigas la laborojn pri la fako Informado, mem la ĉefa celo de UEA, laŭ du branĉoj: interna kaj ekstera informado, kunigante laborojn por la konata E-komunumo kaj por aliaj grupoj “ekster la Ujo”, kiel tiuj en Duolingo kaj tiuj venintaj el Amikoj de Esperanto. Ĉiuj estraranoj estas tre sindonemaj, serenaj kaj kuraĝaj. Krom donaci sian tempon, ili ankaŭ estas mem donacantoj al UEA. Pro ĉio ĉi, kvankam foje temas pri laciga laboro, kutima celo de kritikoj (ne malofte bonvenaj), mi povas nur diri, ke mi sentas grandan honoron, ĝojon kaj dankemon esti parto de tiu teamo.

Kiel vi volus solvi la financajn problemojn de la asocio?

Duncan Charters: – Neniu aŭdacu proponi definitivan solvon sen plena kompreno pri la situacio. Oni venigu al la diskuttablo ĉiujn eblajn perspektivojn kaj proponojn, aŭskultu kaj prudente juĝu por apogi la plej subtenatajn kaj realigeblajn per la nunaj financaj rimedoj. Oni konstante serĉu la plej efikan uzon de la rimedoj, sed en neplendema respektoplena konsultiĝo kun la personoj plej aktive partoprenantaj en la laboro. Ni povos pli efike vendi niajn produktojn al niaj propraj membroj, zorgante ke ĉio estu kaj aspektu maksimume ĝisdata kaj kongrua kun nia nuna epoko.

– Necesas proponi servojn al internaciaj organizaĵoj kiujn ni povas provizi surbaze de niaj talentoj kaj spertoj (ekzemplo estus la jama evoluo de aliaj lingvolernaj retejoj post lernu.net, gvidataj de esperantistoj, aŭ la poliglotaj renkontiĝoj simile iniciatitaj kaj gvidataj de esperantistoj). Ekzemplo de alia servo povus esti trejnado pri interkultura kompetento. Ni havas en niaj rondoj fakulojn pri tiu kampo, kaj aliajn kunlaborantojn kiuj povus subteni tian iniciaton. Tio venu post kiam la esperantistoj mem pli konscios pri la neceso komuniki al la ekstera mondo ke tiu ideo estas prioritato en nia propra memedukado. Poste ni povos konkludi ĉu ni pretas kontribui por plibonigi la interkulturan trejnadon en aliaj rondoj.

Fernando Maia Jr.: – Sendube temas pri kompleksa demando al kiu estas riske respondi resume. Sed en simplaj vortoj mi dividus la eblojn enspezi al UEA laŭ kvar kampoj:

1) rimedoj el la subtenanta komunumo (aliĝoj kaj donacoj);
2) rimedoj el daŭripovaj servoj (libroservo, libroeldonado, eventoj kaj kapabligaj kursoj);
3) rimedoj el subvencioj de registaraj/politikaj instancoj (UN, EU, naciaj leĝoj);
4) kaj rimedoj el sponsorado kaj projektoj kun privataj instancoj.

– Por la unua kaj dua ebloj, mi volus teni kaj laŭeble plibonigi la nuntempajn laborojn, ĉefe pri membro- kaj donacvarbado: la nova kotizsistemo jam montras pozitivajn rezultojn, inkluzive finance, je pluraj aspektoj, kaj la donacvarba strategio aplikita en la pasinta jaro preskaŭ kvinobligis la averaĝon de la pasintaj du jardekoj. Pri la tria kaj kvara eblo mi volus proponi al la Ĝenerala Direktoro kaj al la Komitato inteligente kontrakti subvencipetistajn grupojn aŭ individuojn: ĉiu sukcesa NRO nuntempe havas subvencipetistojn en sia profesia kadro aŭ en siaj profesiaj rilatoj – kaj UEA vere ne devus ignori tion.

– Gravas konscii, ke kontrakti subvencipetistojn ne signifas nepre havi novan fiksan dungiton aŭ limigi sin al kunlaboro kun nur unu grupo aŭ homo – sed male: oni povas kontrakti plurajn grupojn aŭ homojn, portempe kaj por specifaj celoj kaj projektoj. Mi havas profundan esperon pri tiu vojo por UEA, pro tio, ke mi kunlaboras kun neesperantistaj NRO-oj, kiuj solide evoluas en siaj agadoj laŭ tiu strategio. Kaj en Esperantujo ankaŭ kelkaj grupoj, inter ili landaj kaj fakaj asocioj, same sukcese uzas tiun eblon. Tiu vojo kune kun reta instruado, kunlaboro kun aliaj instancoj kaj efika administrado estas malfermi sin ne nur al la ebloj, sed ankaŭ al la atendoj de la nuntempo.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

Duncan Charters: – Pli ol io alia, necesas studi la personajn bezonojn kaj interesojn ne nur de jamaj esperantistoj, sed de la pli ol miliono da novaj lernantoj de la lingvo kiuj aperis pro evoluo de reta informado kaj lingvolernado. Kiujn rimedojn ili uzadas por trovi agrablajn kunulojn, kaj atingi kion ili deziras en la vivo? Kio donas al ili plezuron, vivriĉecon? Kion ili fervore serĉas? Ni ne postlasiĝu, nek teknologie nek emocie.

– Se tiuj novuloj spertos ke UEA estas taŭga peranto de la agado, kontaktoj kaj servoj kiuj plej gravis al ili antaŭ ol eklerni Esperanton, kaj donos al ili pli da profito, memfido, ĝuo, kaj kulturmalfermiteco, ni povos atendi kreskon de la membronombro. Se ni sukcesus iom post iom pli kontentigi la bezonojn kaj interesojn ne nur de niaj membroj, sed ankaŭ tiujn de homoj kiuj ankoraŭ ne membriĝis, la rezulto potenciale skuus la financan bildon tute favore al la Asocio, kaj ebligus ĉiam pli kreskantan celtrafan agadon.

Fernando Maia Jr.: – La membro-nombro de UEA ekde 2017 stabilis kaj kreskemas. Logi pli da membroj tamen konstante gravas. Laŭ mi ne estas bona strategio prilabori iniciatojn, kiuj por unu jaro konsiderinde kreskigas la membro-nombron, ĉar estas granda risko, ke por la postaj jaroj tio reprezentu novan grandan falon. Tial estas tre grave proponi instigojn al dumviva membreco, ĉar novaj DM-oj reprezentas permanentan efektivan kreskon. Por tio mi specife volas proponi planojn por dumviva membreco laŭ kiuj oni ne bezonas aliĝi per unufoja pago, sed rajtas pagi dividite ekzemple laŭ 12 monatoj. Ankaŭ mi devas mencii, ke estas esenca la uzo de Fondaĵo Canuto, ĉefe por junuloj.

– Mi estas konvinkita, ke flegi novajn junajn esperantistojn ne nur en unu, sed dum kelkaj jaroj estas la plej trafa maniero ĝermigi esperantistecon, kaj tial estas nepra la kunlaboro kun organizoj kiel TEJO kaj ILEI, krom konstanta atento al platformoj kiel Duolingo, Amikumu kaj Facebook mem, kie abundas novaj junaj esperantistoj tre malfermaj al ligiteco kun UEA, sed kiuj bezonas por tio asocian instigon. Labori pri tio cetere junigas nian membran kadron, kio ankaŭ estas bezonata: ni ne devus paroli nur pri kiom, sed ankaŭ pri kiaj ni estas kiel membraro – kaj estas atentige, ke nia membraro averaĝe aĝas pli ol 60 jarojn.

– Sendube la temo membraro estas tre riĉa kaj ebligas tre interesajn agadojn por UEA. Per ĝi ni povas alporti pli da geografia, generacia kaj genra reprezenteco al nia finfine universala asocio kaj samtempe desegni strategiojn, kiuj respektas kaj plenumas la specifajn dezirojn kaj bezonojn de ĉiu grupo kaj tavolo. Ja krei dialogajn pontojn kaj harmonian etoson en diverseca medio estas mem atendo kaj deziro de UEA kaj de Esperanto ĝenerale, kaj esence al tio mi volas kontribui, sed ne sola: ĉar nenio en nia movada historio estis frukto de individueco, sed de komunumeco – ofte markita de inspira solidaro.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

Mi esperas, ke la du prezidant-kandidatoj pli saĝos ol la nuna estraro. Tre malfacile ne devus esti. La ankoraŭa prezidanto pli detaligis la maldungojn (https://yhoo.it/2YkkiqT). Ankoraŭ ne ĉion, sed tio estas parto de la ludo: doni informojn poiome, ke legantoj malrapide digestu sen maldigesto. Dankinde. Jen: post la gloraj jaroj kun 15 dungitoj nun UEA havis nur kvin ”normalajn” oficistojn (kaŭzon de la citiloj trovu sube). El tiuj kvin oni maldungis du, inter kiuj la purigistino. Ĉu grava peko? Ne, purigado ne necesas, kiel ni ĉiuj scias. La restantaj tri oficistoj laboros… ĉu duontempe, partatempe? Kiom? Memoru: estraro donas informojn… Legi pli »

Fabrizio Avanzinna
Tre ŝatata komentanto
Fabrizio Avanzinna

UEA bezonas ŝanĝon! Grandan ŝanĝon! Doloran ŝanĝon! Sen ŝanĝo UEA mortus post kelk jaroj. Ni preferu la doloron ekde nun, sed ne la ploron post kelk jaroj. Tamen de la du kandidatoj mi ne vidas ideojn por multe ŝanĝi UEA. Eble la kandidatoj ne kuraĝas tuj diri, ĉar gravaj ŝanĝoj kaj renovigoj ofte estas atakataj de tradiciuloj. Mark Fettes en lastaj monatoj reduktis elspezon de la laborforto, tamen akiris fortan kritikadon de amantoj de UEA. Mi mire aŭdis ke iuj komitatanoj eĉ kritikis la malkostan retan voĉdonon, malgraŭ ili mem kapablas bone retumi.

Roland Schnell

Prava analizo. La problemo estas la komitato. Maljunega kaj konservema. Nur la membroj povus sxangxi la situacion. Sed ili rifuzas kaj elektas cxiam la samaj personoj. Do la membroj estas la problemo. Malpli da membroj auxtomate estos, sed pli da membroj ne aperos sen profundaj sxangxoj. Diabla cirklo sen eliro.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

> Mark Fettes en lastaj monatoj reduktis elspezon de la laborforto, tamen akiris fortan kritikadon de amantoj de UEA.

Eble kritiko fontas i.a. el la fakto, ke Mark Fettes solvis la problemon en la sama maniero, kiel oni sanigas malsanan hundon mortigante ĝin. Gratulon, la malsano malaperis.

Cetere… kial daŭre nur pri Mark Fettes? Ĉu li estas la sola (mal)heroo en ĉi tiu rakonto? Ĉu la ĝenerala direktoro, la ceteraj estraranoj kaj eĉ la komitato neniel agis/kontribuis? Ĉu nur Fettes rikoltos la laŭdojn pro sia brava ago aŭ ricevos anatemon pro sia absurda iniciato? Ĉiuj aliaj estas nur (senkulpaj kaj senpovaj) observantoj?

Ian Fantom
Ian Fantom

Estas verŝajne kiel en la nuntempa ĥaosa brita kabineto. La ĉefministro estas verdire nur frontulo; la verajn decidojn faras la ŝtatservaj 'konsilistoj'. Ĝuste pro tio la unua Britelira Ministro fine demisiis. Sen ke oni ŝanĝu tiun fundamentan problemon la furoro pri la elekto de nova ĉefministro estas nur teatro.

Tiu situacio evoluis iom post iom post la demisio de Harold Wilson kiel ĉefministro en 1976. Mi provis dum jardeko averti, ke simile okazis en UEA depost la demisio de Ivo Lapenna en 1974.

Dieter
Dieter

S-ro Avanzinna, jen resumo de via komento: bla bla.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro

UEA bezonas ŝanĝon! Grandan ŝanĝon! DolAran ŝanĝon!

Alie, mi preferas doloron post, tre post, dankon. Mi ne tiel deziras sofri… Se ni atendas, eble la Fina Venko venos antaŭ la fina doloro, ĉu ne?

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

La problemo de tradiciuloj estas, ke ili estas mumioj kaj zombioj gviditaj de esperantaj faraonoj kaj reĝoj. Ili sajnas voli, ke Eo estu ĉiam hobio de burĝuloj. Ni havas bonegajn laborojn de afrikanoj sed ili ne ricevas nek mem iom da atento. Neniu en Eo apogas iun negocon. Esp-istoj unuiĝas frivole nur por amuze distra hobio ne por laboro kiel faras normalaj homoj.

Ian Fantom
Ian Fantom

UEA dependas de la entuziasmo de siaj membroj kaj siaj landaj asocioj. Sen tio ĝi daŭre havos financajn problemojn. Ankaŭ, sen la kunlaboro en la antaŭenigo de Esperanto tra la mondo — distinge de nura provizo de servoj al ia lingva diasporo — UEA velkos. Kial aliĝi al UEA se oni ne sentas tion? Jes, homoj aliĝos ĉar ili volas ĉeesti la Universalajn Kongresojn, sed tio ne povas esti la bazo por renovigo de la asocio. Multaj landaj asocioj kadukas. Necesas renovigi ilin. Necesas ankaŭ ekzameni la kontojn por kontroli ke la financa situacio dum la jaroj estas tia kian… Legi pli »

Stefano

« Kiel paroli publike kaj kiel alfronti antaŭjuĝojn pri Esperanto »
Duncan Charters. Video: https://tubaro.aperu.net/v/ytb_E4VAExkDcmc/

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Krom la kutimaj blablablaoj kiajn ideojn havas la kandidatoj por apogi monprofitajn aktivecojn inter niaj samideanoj?

Mi mem planas ekdelonge establigi iun teman kafodrinkejon pri Eo en mia urbo sed neniu esp-isto manifestiĝas por helpi!!!!

Mi vidas negocojn kiel estas http://www.esperantony.comhttp://www.kotopo.net kaj mi volas fari ion similan tie ĉi en mia urbo sed kie estas la "samideanoj" ĉu en kongresoj? Maia scias pri tio sed kiel kutime, li ignoras min. Nur UK amantoj estas laŭde adorataj. "Eo lingvo de frateco" sonas kiel hipokrita slogano.

Ivano
Ivano

Neniu de du kndidatoj mencias instruadon en lernejoj. Ĉu la anglomafio ne permesas?

Roland Schnell

Granda eraro de la Esperantistaro, ke lernejoj estus la sxlosilo por sukceso. Tute male. Esperanto ekfloras ekstrer la sxrtataj lernejaj strukturoj per privata (ecx komerca) instruado. Sed la bone pagitaj instruistoj de ILEI (intime ligita kun la malaperanta UEA) de jardekoj flegas la iluzion. Kun mirinde limigita pruvebla sukceso.

Krizipo
Popularega komentanto
Krizipo

Do ankoraŭ eblas esperi, se neniu el ambaŭ kandidatoj mencias la Grandan Eraron de la Esperantistaro™.

Claude
Claude

Bone pagitaj? ĉu tio estas ironio?

Ivano
Ivano

Do instruado en lernejoj laŭ Vi devas resti privilegio de la angla? "Ekfloradon" de Esperanto ekster la ŝtataj lernejaj strukturoj ni jam observas ekde jardekoj.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ne. La ekflorado de Esperanto-lernado ekster la ŝtataj lernejaj strukturoj, en komercaj ofertoj, venis ĉefe dum la lastaj jaroj kun la interreto. Estiĝis Esperanto-kursoj en retejoj kaj poŝtelefonaj programoj (Duolingo, Memrise, Drops kaj multaj aliaj); vidu la liston ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ofertataj_Esperanto-lerniloj . La kaŭzo estas, ke Esperanto ne havas tre multajn lernantojn kompare kun aliaj lingvoj. Se do privata lernejo en malgranda urbo ofertas ĉeestan Esperanto-kurson, ne eblas pagi la instruiston per la mono de la eble tri lernantoj. Se kontraste lingvoretejo aldonas Esperanton kiel eble lingvon numero 25, tiam kuniĝas ĉiuj tiuj po tri homoj el malgrandaj urboj kaj el… Legi pli »

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Interesa artikolo malgraŭ, ke kandidatoj ne objektive respodis kelkajn demandojn. Mi ŝatus komenti ĉion sed mi fokusos la demandon pri financaj problemoj kaj la punkton 4 kiu estis menciita de Maia. Kial esp-istoj fuĝas el monprofita laboro kaj insiste volas almozi kaj petegas pro volontuleco? Ĝis kiam ni estos tiel? Kiam ni faros iun esperantan universitaton por instrui homojn kaj vere instigos monprofitan laboron de samideanoj tra la mondo? Ĝis kiam ni adoros tiun senutilan UK-on kaj IJK-on? Kial esp-istoj ne agas kiel normalaj eksterlandanoj kiam iras al alia lando, t.e., kuniĝas kaj perlaboras ion. Zamenhof komencis sed ni ne… Legi pli »

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Profito bezonas kapitalon. Kie estas la kapitalo por fondi universitaton? Ĉu iu komunisma lando fondos universitaton por esperantistoj? En tiu kazo, oni bezonas esperantista puĉo en Ĉinio aŭ Kubo, ĉu ne?
Sen kapitalo, ne estas ekonomio. Se iu miliardulo pensos ke Esperanto estas profitdona, sekve tiu persono metos sian monon en esperantaĵojn. Ni esperantistoj ne havas monon, simple. Mono faras monon, mono bezonas monon kaj mono necesas al mono.

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Kompreneble ni bezonas monon. Kial ni ne agas kiel aliaj grupoj kiuj iras al aliaj landoj kaj faras sian tipan negocon. Vi diras, ke esp-istoj ne havas monon 😮 kiel tiu? El kie venas la mono por pagi tiujn idiotajn UKojn kaj IJKojn? Mi ripetas, se ni kunsidus por serioze labori anstataŭ kunsidi por banalaj amuzaĵoj…burĝaj frivolaĵoj… ni havus monon por sponsori UKojn kaj ĉiujn aliajn agojn. Vidu ni Cyprien-on Guiya-n kion li gajnis post IJK? Atentu ni Dankon-on Kvibe-n! Li faras bonegan laboron kaj UEA atentas neniel!!!! Estu ni atentaj kaj ne perdu ni nian tempon. Ni povus doni… Legi pli »

Jovana
Jovana

Jairo Augusto, ankaŭ vi ŝajnas esti same nubkapa kiel plejparto de la nuna estraro de UEA. Ĉu vi mem proponas la semmonon por fondi universitaton? Se jes, trovu ĝustan lokon en via lando kaj aĉetu ĝin por "Esperanta Universitato". Prefere ĝi situu apud hospitalo por mensdamaĝitoj.

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Jovana!!! Voli labori estas nubkapa laŭ vi ĉu? Oh vi ne mirigas min! Vi ankaŭ fuĝas el vorto laboro certe. Ĉu organizi distancajn kursojn per intereto bezonas multajn tunojn da oro? Ne faru vi min ridi. Mi bezonas laboremajn esp-pistojn por kunlaboro ne hobiemajn burĝulojn. Tiuj iru ebriuliĝi en iu senutila UK.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Jes, Jairo, gvidi universitatajn kursojn estas tuttempa laboro. Oni devas pagi homojn, kiuj tion faros, aŭ estos tute amatora afero, kiu certe fuŝos. Vi mem diris pri "almozi kaj petegi por voluntuleco". Ĉu vi almozos por pagi profesorojn aŭ petegos ke ili estos voluntuloj?

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Roberto, ĉu vi almenaŭ legas ĉion kiun mi diras? EL KIE VENAS LA MONO POR PAGI UKon? Ĉu el Marso? Atentu vi! Ne nur universitato, kiun homoj povas pagi por fari, eblas doni monon por nia movado. Aliaj negocoj ankaŭ. Ĉu ne estus mirinda povi SPONSORI UKojn aŭ IJKojn? Ĝis kiam esperantistoj vivos el volontula laboro? Kiom da entreprenoj financas ian esperantan eventon? Homoj elpezas grandajn sumojn da mono por fari idiotajn kursojn. Kial ni ne povas fari bonajn kursojn kaj gajni monon per ili? Mi jam diris kaj rediras tie ĉi : ĉu oni volas arigi esp-istojn? Kriu oni:… Legi pli »

Roland Schnell

Mi laboras en privata universato, kiu ricevas sian enspecojn senescepte de la studantoj! Neniu sxtata subvencio.
La sukceso bazigxas sur la fakto, ke oni instruas aferojn, kiuj estas utilaj kaj per kiuj oni povas poste gajni monon.
Vi mem povas jugxi, cxu cxi tiu modelo tauxgas por Esperanto.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro

Bone, kreu vian universitatan. Mi pretas instrui en ĝi, senprobleme.

Roland Schnell

Cxu vi povas instrui pri io utila afero (ne Esperanto)?

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

:-o!! Ĉu vi opinias, ke mi ne havas ion utilan por instrui? Tion NI devas priserĉi inter homoj.

Jovana
Jovana

Por povi instrui Esperanton (au per Esperanto), necesas bone koni la lingvon. Tiu ne estas la kazo de Jairo Augusto.

Roland Schnell

Cxiam la samaj rifuzaj respondoj. Esperanto lauxdire estas la plej simpla lingvo. Ecx Jairo Augusto kapablus lerni gxin. Krome en Esperanto-instruado pli gravas organizi la instruadon, precipe trovi lernantojn, ol instrui. Ekzistas auxdvida materialo ecx libroj por intrui. Se ile ne estas acxeteblaj oni povas kopii aux printi altkvalite.
Sed la kara Esperanto-instruistoj precipe sxatas okupigxi pri la instruado mem, ne pri la aferoj cxirkaux instruado. Aux ili sopiras pri devigas sxtata enkonduko.
Oni bone komprenas, ke ne estas videbla sukceso.

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Roland, mi estas tiel kapabla, ke mem per fuŝega Eo vi kapablas kompreni min. Atentu vi bonvole, kial ni ne simple organizas distancajn videokursojn kaj disdonas ĉie ajn por allogi homojn? Organizi kurson per nia nuna teĥnologio ne estas tiel giganta taako. Kaj la sciencoj kiuj oni devas instrui povas esti variaj. Ĉesu ni instrui Eon simple por paroli pri Eo! Ĉu ni ne havas valorajn konojn por instrui?

Sebastiano
Popularega komentanto
Sebastiano

Mi estas scivola, kiel Rolando vortigos sian rifuzan respondon. 🙂

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Interese tion kiun diraĉas Jovana. Se mi malbone esprimiĝas per Eo kial diable vi perdas vian tempon legante tiun mi diras? Iru vi al UK kaj forgesu vi min, bonvole.

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Ĝi ne estus mia, ĝi estus NIA. Se ĝi estus ekskluzive mia, estu vi ĉerta, ke mi neniam dungus vin! Ni devas konstrui ion por ni, ne por iu esperanta faraono aŭ reĝo. Vi montras per viaj asertoj, ke estas pli facile elpreni sklavon el sklavejo ol sklavejon el menso de sklavo.

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Kial ĝi ne estus tauga Roland? Esp-pistoj havas multe por instrui. Homoj volos lerni Eon se ili povas plibonigi siajn kapablecojn per Eo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

> ĉu oni volas arigi esp-istojn? Kriu oni: kongreso! Ĉu oni volas fuĝigi ilin? Kriu oni: laboro!!

Laŭ mia plurjardeka sperto sur ĉi tiu planedo la krio "Laboro!" fuĝigas ne nur esperantistojn. Krome, ĝis nun mi neniam konstatis, ke homoj post fino de labortago volonte kuniĝas por iri al minejo plulabori. Kongreso aŭ bierejo estas pli probablaj. Eĉ ĉe normalaj homoj.

Jairo Augusto dos Santos
Jairo Augusto dos Santos

Jes, trafe! Certe la laboristoj ene de bierejo estas tie volontule ĉar ili amas vidi laboristojn amuze ripozi, ĉu ne? Kiel okazas en UK. Estu ni realismaj bonvole!!! Ni kuniĝas pro mono ankaŭ kaj tiu mono povas helpi UEAn aŭ ĉu ne?

Jovana
Jovana

Kion signifas "frue" kaj "draste" en la aserto de Maia "Estas ankoraŭ frue por diri, ke laborfortoj estos draste malpliigitaj en la Centra Oficejo", kiam du dungitoj komplete malaperos kaj pleparto de la aliaj laboros partatempe?