Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / UEA / Rekordaj deficitoj manĝas la kapitalon de UEA

Rekordaj deficitoj manĝas la kapitalon de UEA

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-05-04 22:27
Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA estas rekorde deficitaj. La kapitalo reduktiĝis je centmiloj da eŭroj. En la buĝeto por 2004 jam ne eblos elspezi pli el la asocia kapitalo, kaj nun la komisiono pri financoj postulas tujajn reformojn.

La financa situacio de UEA estas malfacila. En 2002 la deficito estis rekorde enorma, 57 000 eŭroj, kaj por la nuna jaro oni prognozas preskaŭ same enorman deficiton. Laŭ la raporto de estrarano Ans Bakker la deficito en 2003 atingos pli ol 46 000 eŭrojn.

- La mono foriros el la kapitalo, kio ankaŭ signifas, ke neniam plu tiu mono produktos renton. La ĉi-jara deficito signifas perdon de almenau 2 000 eŭroj da rento ĉiujare ekde nun. Tio egalas al perdo de 70 averaghaj membrokotizoj, konstatas la antaŭa ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller en la retlisto de la komitato.

Deficitojn UEA havis ankaŭ en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, sed antaŭ dek jaroj, konforme al komitata decido, oni komencis sisteman sanigon de la financoj. La deficitoj malkreskis de jaro al jaro, kaj fine en la jaro 2000 la asocio atingis ekvilibron. Tuj poste UEA ricevis el Japanio donacon de pli ol 900 000 eŭroj, kaj la estonteco aspektis brila.

Tamen dum la lastaj du jaroj la deficito de la asocio ne nur atingis, sed eĉ katastrofe superis la nivelon de antaŭ pli ol dek jaroj. Dum tri jaroj estis elspezitaj 200 000 eŭroj el la asocia kapitalo, sed por la buĝeto de 2004 ech laŭ la novaj, mapli striktaj reguloj akceptitaj en Zagrebo jam ne eblos elspezi monon el la granda japana donaco.

Tial nun la financa komisiono de UEA insiste postulas ŝanĝojn en la financa politiko de la asocio.

- UEA havas strukturan problemon de falantaj enspezoj el kotizoj kaj mankantaj aliaj enspezfontoj. La nunaj enspezoj ne povas plu porti la nunajn elspezojn. Klaras por la anoj de la komisiono, ke UEA ne povas daurigi tiel kiel ĝi nun iras, opinias Ilja De Coster, ano de la Komisiono pri Financoj.

La financa komisiono rekomendas, ke UEA uzu 40 000 eŭrojn el sia kapitalo por nova projekto kaj granda seminario, kiuj celu reformi la tutan organizan strukturon kaj funkciadon de la asocio.

Hans Bakker, antaŭa estrarano pri financoj, tre kritike sintenas al tiu propono.

- Tute ne estas bezono de seminario je granda kosto. Necesas unuavice reveni al ordo kaj akurateco en la administra sistemo de la asocio. La estraro kaj la komitato devas doni plenan subtenon al siaj oficistoj kiuj baraktas por reveni al normala, akurata funkciado. Tio estas la unua prioritato, skribas Bakker en la komitata diskut-listo.

- Post tio venos nova atento por efikeco kaj modernigo. Certe! Sed kiel? Ne per multekosta seminario sed per sobra paŝado. Ne per paroloj kaj teorioj, sed per praktikaj plibonigoj kies efikoj estas tuj kontroleblaj. Ne per dekmiloj da eŭroj por duba "reforma procezo", sed per investoj kies efiko estas certa.

Unu el la grandaj elspezoj de UEA en la lastaj du jaroj estis la nova Brusela Komunika Centro, kiun la asocio subvenciis per ĉirkaŭ 20 000 eŭroj jare en 2002 kaj 2003. Pro la malfacila financa situacio de la asocio la Komisiono pri Financoj konstatas, ke en la nuna situacio la asocio ne povas daŭre finance subteni la Bruselan Komunikadan Centron.

arkivita en: