La subteno de EDE en la EU-elektoj duoniĝis

La eŭropa parlamento. Foto: David Iliff, CC BY-SA 3.0

La politika partio Eŭropo – Demokratio – Esperanto ĵus partoprenis la balotadon por la Eŭropa Parlamento la kvaran fojon ekde 2004. Malgraŭ klopodo, ĝi ne sukcesis aperi ĉe la balotado en Germanio, do nur en Francio eblis voĉdoni por la partio. La partio ricevis je 45% malpli da voĉoj ol en 2014 kaj atingis la plej malbonan rezulton en sia historio. Libera Folio intervjuis Pierre Dieumegard, prezidanton de la franca sekcio de EDE.

  2004 2009 2014 2019
Francio 25,259 (0.15%) 28,945 (0.17%) 33,609 (0.18%) 18,569 (0.08%)
Germanio 11,772 (0.045%)
Entute 25,259 40,717 33,609 18,569

Libera Folio: Ne ĉiuj scias, kio estas Eŭropo – Demokratio – Esperanto (EDE).

Pierre Dieumegard. Foto: PicMirandole, CC BY-SA 4.0.

Pierre Dieumegard: – Eŭropo – Demokratio – Esperanto estas federacio de landaj asocioj (kaj homoj), kiu celas plibonigi demokration en Eŭropo (ĉefe Eŭropa Unio) per uzo de la internacia lingvo Esperanto.

– En Francio, ekde 2004, ĝi prezentas liston de kandidatoj en eŭropaj balotoj. Tio okazis ankaŭ en Germanio dum la eŭropa balotado de 2009. En Pollando, ĝia agado estas per rilatoj kun parlamentanoj kaj politikistoj. Ekzistas EDE-asocio ankaŭ en Hungario.

Kio estas la celoj kaj programo de la partio? 

– La ĉefa celo estas plibonigi demokration, regadon de la popolo(j) far la popolo(j) por la popolo(j), per uzo de Esperanto. Tio povas esti en rektaj rilatoj inter homoj de diversaj landoj, aŭ en rilatoj inter deputitoj, aŭ inter la registaro kaj la civitanoj. La programo estas en nia retejo.

Kiel EDE proponas plidemokratigi Eŭropan Union? 

– La ĉefa afero estas pri lingvoj. Nuntempe, la eŭropaj popoloj havas malsimilajn lingvojn, kaj ne kapablas kompreni unu la alian: demokratia debato ne eblas. Debatoj ekzistas en ĉiu lando, sed ne je la nivelo de tuta Eŭropo. La rezulto estas ke ĉiu popolo grumblas kontraŭ la aliajn. Pri eŭropaj temoj (enmigrado, klimata ŝanĝiĝo, financoj, ktp) la opinioj estas pli malsimilaj inter la landoj ol inter la tradiciaj sociaj grupoj.

– Ankaŭ tiu problemo de lingvoj havas malbonan efikon en demokratio, ĉar ĝi disigas la “elitojn” kiuj pli-malpli scipovas la anglan lingvon, de la “subuloj”, kiuj ĝin ne scipovas. En Eŭropo pli ol la duono de la loĝantaro ne scipovas la anglan, eĉ se oni instruis tiun lingvon dum dek jaroj en la lernejo.

– Sed ni ankaŭ deziras ke la balotsistemoj unuiĝu en Eŭropo. Ekzemple, por la lasta eŭropa balotado en Francio ĉiu listo devis pagi, presigi, transporti siajn balotilojn. Tio estas multekosta por la etaj partioj kaj ankaŭ malŝparas multe da papero (kaj ofte estas eraroj). Male, en Germanio estas nur unu balotilo, kun nomoj de ĉiuj listoj : tio estas pli bona, por egaleco inter partioj, por ekologio, kaj ankaŭ por ŝpari la laboron de la oficanoj.  Ni pensas ke la germana sistemo estas pli bona ol la franca.

En 2014, EDE ricevis 33.609 voĉojn, sed en 2019 nur 18.569. Kial tiu malkresko okazis? Kiel vi sentas pri la duoniĝo de la voĉoj donitaj al la partio?  

– Ni povas kompari kun la listoj de Piratoj kaj de Federalistoj, kiuj same partoprenis balotojn en 2014 kaj 2019, kaj havis similan nombron de voĉdonintoj. La nombro de voĉdonintoj malkreskis por la tri listoj (eĉ pli por EDE, malfeliĉe).

  2014 2019
EDE 0,17 0,08
Piratoj 0,21 0,14
Federalistoj 0,09 0,06

– Do mi pensas ke estas komuna kialo de tiu malkresko. Eble en 2019 la batalo inter la partio de Le Pen kaj la partio de Macron lasis malpli da libera spaco por la aliaj partioj. Multaj homoj voĉdonis “utile” por ke iuj aliaj estu elektataj. Eble ankaŭ niaj afiŝoj kaj niaj flugfolioj estis tro “cerbumigaj”? Sed tio estas malagrabla.

Ĉu EDE vere estas tuteŭropa partio se ĝi partoprenis la voĉdonadon en nur unu lando? 

– Estas landaj asocioj de EDE en kvar landoj de Eŭropo (Francio, Germanio, Pollando, Hungario); ankaŭ estas unuopuloj en iuj aliaj landoj. Pro la malsimilaj balotsistemoj, ne eblas tuteŭropaj partioj. Eĉ la ĉefaj partioj kiuj havas grupojn de eŭropaj deputitoj ne estas tuteŭropaj partioj, ili estas kunigoj de landaj partioj.

Oni diras ke EDE ne estas esperantista partio, sed Esperanto estas en la nomo. Ĉu vi povus klarigi la rilaton inter EDE kaj Esperanto? Ĉu EDE celas disvastigi la lingvon, kaj kiel? 

– Zamenhof kreis Esperanton kiel “internacian lingvon”, por faciligi rilatojn inter etnaj grupoj de sia lando, Rusio. Nuntempe, Eŭropa Unio pli malpli similas Rusion de la tempo de Zamenhof: multaj etnaj grupoj en unu plurnacia politika strukturo. Do ni deziras uzi Esperanton por faciligi rilatojn inter homoj de ĉiuj landoj de Eŭropo. Tiel ni esperas atingi pli justan komunikadon inter ili, pli justan debaton, sen lingva diskriminacio, sen superuloj kaj sen subuloj. Jes, EDE celas disvastigi Esperanton, per tiu politika rimedo, por tiu politika celo.

Ĉu EDE efektive celas ekhavi mandaton en la eŭropa parlamento, aŭ ĉu la partio estas nur varbilo por Esperanto? 

– EDE ne estas nur ĝenerala varbilo por Esperanto. Por tiu celo jam estas aliaj asocioj.
Sed EDE estas varbilo por Esperanto en la politika agado. Mi mem deziras ke aliaj (kutimaj) politikaj partioj konsciiĝu pri la grava problemo de lingvoj en Eŭropa Unio, tiel ke tiu problemo estu diskutinda en politiko, same kiel ekologio, kiu estas grava afero, diskutinda nuntempe en ĉiuj tradiciaj politikaj partioj. Se ni gajnus mandaton en la baloto, ni agadus en la Parlamento por antaŭenpuŝi debaton pri tio.

Antaŭ la elektoj en franca televido aperis reklamfilmo de EDE.

Robert Nielsen

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Stefan
Stefan
2019-06-03 8:01

Mi pensas ke multaj transnaciistoj subtenis Volt aux DiEM25 cxi foje.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2019-06-06 13:33
Respondo al  Stefan

Judith Meyer faris interesan paroladon — en la Greka — pri siaj motivoj por aliĝi al DiEM25. Ĝi legeblas Anglalingve ĉi tie: https://diem25.org/why-i-joined-diem25-judith-meyer/.

La problemo de EDE estas ke ĝi estas … nesufiĉe utopia! Antaŭ ĉio, la interesa demando, eĉ laŭ strikte Esperantista vidpunkto, ne estas kiun lingvon uzu la uniaj instancoj, sed kiamaniere rilatu EU al la eksterEŭropa mondo. Necesas antaŭdifini ne nur la finajn limojn de EU (ĉu la tuta mondo aliĝu al la Unio?), sed ankaŭ kiuj aliaj unioj estu en la mondo kaj kiel ili interrilatu (ĉu ĉiu lando estu ero de ĝuste unu unio?). Esperanto estas interea nur tiagrade kiom ĝi estas esprimo de la sopiro je monda paco. Eŭropa paco ne sufiĉas kaj ĉiuokaze ne povas daŭri sen monda paco (same kiel en la moderna mondo la paco ne povas daŭri sen libereco).

Roland Schnell
2019-06-03 18:08

Eble tauxga momento por finigi la absurdan teatrajxon EDE. Necesus delonge uzi la limigitajn laborfortojn por veki la intereson pri Esperanto en ekzistantaj partioj. Esperanto partio estas idiotasxo. Esperanto ne estas afero de unu partio, sed konformas kun la celoj de diversaj partioj, kiuj ne scias pri tio. Supozeble ne sur la desktra rando. Tamen en multaj landoj (ekz. Belgio) Esperantistoj flegas dangxeran naciismon. La tuta balkano estas perdita. Por vere propagandi sennaciismon la strukturoj de SAT intertempe estas tro malfortaj.

Sebastiano
Sebastiano
2019-06-13 21:11
Respondo al  Roland Schnell

Nu, Esperanto agonias. Praktike ĉie, ankaŭ en la iam fortaj landoj. Rigardu ekz-e la liston de E-eventoj en Berlino por la monato Julio. Ankoraŭ en la 90aj jaroj ni plenigis per tia listo tutan A4-folion ĉiun monaton, kaj okazis ĉiusemajne pluraj eventoj. Nuntempe la listo montras tri eventojn por la tuta monato: unu tabloludan posttagmezon, unu konversacian rondon kaj unu restoraciumadon. Tiu malkreskado ekzistas jam dum multaj jaroj, kaj ĝi estas pli-malpli konstanta, ne nur ĉe ni.

Ne mirinde, ke ankaŭ la EDE-aktivuloj laciĝas pli kaj pli.

kanjo
kanjo
2019-06-14 4:13
Respondo al  Sebastiano

La mondo agonias kaj oni laŭeble agas por kontraŭi la problemojn, kiuj mortigas ĝin, do ne havas la lukson konstrui aerkastelojn.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-06-14 10:43
Respondo al  Sebastiano

Esperanto agonias? Mi ne havas tiun impreson. Eĉ kontraŭe. Eble kluba/lok(renkontiĝ)a vivo kaj aktivado agonias (mi diris “eble”), sed ne la lingvo(uzo).

Sebastiano
Sebastiano
2019-06-14 11:27

Vi pravas, mi elektis malĝustan vorton “agonii”. Reta vortaro priskribas la sencon per: “tuj mortonta”. Tion mi ne celis. Mi celis: La E-a vivo malrapide, sed nehaltigeble malpliiĝadas. Oni povas tiun malpliiĝon de aktivadoj dum la jardekoj observi ekz-e en Berlino pro la jam dum jardekoj regule monate aperanta listo de E-eventoj en la urbo. Kiam mi e-istiĝis okazis pluraj ĉiusemajne. Nun okazas nur tri dum tuta monato. Estas interese, ke tiu ŝrumpado okazadis pli-malpli konstante kaj malrapide, kvazaŭ ŝtelpaŝe.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-06-14 13:17
Respondo al  Sebastiano

Difini “esperantan vivon” estas malfacile: tia vivo ne limiĝas al partopreno en lokaj renkontiĝoj – nek al umado en retaj forumoj. Sed antaŭ jar(dek)oj la sola ebleco renkonti esperantistojn, praktiki la lingvon aŭ simple konstati, ke Esperanto ne estas nur sensanga kodo, estis vizito al loka aranĝo. Simile, ricevo de E-gazeto estis evento, ĉar nur tiel eblis legi pri foraj landoj kaj okazaĵoj. Kaj jen la fino de la esperanta tago.

Nuntempe umado en retaj forumoj, legado de retaj revuoj, spektado de E-filmoj k.s. informas konstante kaj plensatigas pri Esperanto – foje en pozitiva, foje en negativa senco. En reta forumo iu iam ĝemis, ke la nuna reta mondo izolas nin (jes, izoli estas transitiva, mi konsultis PIV), ke ĉiu sidas sola antaŭ sia komputilo kaj ne plu havas kontaktojn kun veraj esperantistoj. Alia forumano reagis: “Retumado ne plu estas soleca ago”. Prave. Ricevo de E-gazeto ĉesis esti evento: ĝi ofte nur dikigas la stakon da nelegotaĵoj, ĉar enhavo jam konata. Vizito al loka aranĝo por praktiki la lingvon aŭ konstati la sangoplenecon de E-o ne plu necesas. Kaj persone renkonti homojn povas esti agrable… aŭ ne. La reto igis nin tro ofte malkovri, ke esperantistoj ne ĉiam estas la karaj kunhomoj, kiel ni en nia E-lerna junaĝo naive pensis. Ni ofte konstatas (kun aŭ sen ŝoko), ke tiu kaj tiu ulo estas neelteneblaj homoj, eĉ rektaj idiotoj. Kiom ajn da Esperanto ili parolas. Do ne nepre persona renkonto estas la kulmino de la esperanta tago.

Plensateco pri esperantaĵoj, plena informiteco, ne-plu-soleco kaj ne nepra bezono pri personaj renkontoj: apenaŭ mirinde, ke lokaj aranĝoj retroiras. Kio ne implicas lingvan aŭ eĉ movadan misfarton de Esperanto.

Sebastiano
Sebastiano
2019-06-14 17:00

Mi ne havas tiel optimisman bildon, sed alteme: Mi pensas, ke mia origina motivo por komenti estis: La realmondaĵo EDE lamas. Simile pli kaj pli lamadas la realmonda e-vivo. Mi supozas, ke ekzistas ligo inter ambaŭ fenomenoj.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-06-19 9:59
Respondo al  Sebastiano

Iuj supozas ke eksterteranoj konstruis la piramidojn de Egipto. Supozu libere.

Juha Metsäkallas
2019-06-05 8:20

Kiel oni povas parte voĉdoni en Francio? Iuj ja donis iajn 0,1 de voĉo 🙂

Oni devas rigardi la nuntempan sistemon de partioj en la EU-parlamento kiel kompromiso inter la federaciistoj (unionaj partioj) kaj konfederaciistoj (kunigo de landaj partioj). Mi malfacile povas imagi, ke oni ŝanĝus la sistemon. Mi ne certas, ĉu la asertitaj malfacilaĵoj de komunikado estas grava problemo. Eble multaj ne eĉ volas scii, kio okazas en aliaj EU-landoj.