Komitatanoj B elektitaj, kio pri la estraro?

La individuaj membroj de UEA elektis kvin komitatanojn B, kiuj reprezentos ilin en la komitato ĝis 2022. La kandidatoj por la nova estraro ricevis tre malbonajn rezultojn. Inter la tri neelektitoj estas du kandidatoj por la estraraneco, dume elektiĝis nur unu estrara kandidato – kaj eĉ tiu kun la plej malmultaj voĉoj.

La rezulto de la balotado.

La individuaj membroj de UEA elektis kvin komitatanojn B, kiuj reprezentos ilin en la komitato ĝis 2022. La kandidatoj por la nova estraro ricevis tre malbonajn rezultojn. Inter la tri neelektitoj estas du kandidatoj por la estraraneco, dume elektiĝis nur unu kandidato – kaj eĉ tiu kun plej malmultaj voĉoj.

La 29-an de junio en la Centra Oficejo de UEA okazis nombrado de la voĉoj. La komisionon kiu kalkulis la voĉojn konsistigis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj du individuaj membroj: Tobiasz Kaźmierski kaj Marc Konijnenberg.

El la rajtigitaj 3.849 individuaj membroj sin esprimis 1.497 (39%), do pli multe ol en la antaŭa voĉdono, kiu okazis antaŭ ses jaroj (27%). Ĉi-jare por la unua fojo la elekto de la komitatanoj B okazis grandparte rete. La CO dissendis nur proksimume 800 paperajn balotilojn – tiujn ricevis la membroj sen funkcianta retadreso.

Plej multajn voĉojn ricevis Emílio Cid (1.055), la nuna estrarano pri informado. Sekvas lin Osmo Buller (966), Lee Jungkee (868), Michael Boris Mandirola (856) kaj Aleks Kadar (773). Ĉi-lasta estas la sola el la kandidatoj por la nova estraro, kiu estis elektita por komitataneco B. Inter la tri neelektitoj estas du aliaj kandidatoj: Duncan Charters (764), kiu kandidatis por la prezidanteco, kaj So Jinsu (706). La plej malbonan rezulton ricevis Didier Janot (357).

La neelektiĝo de Charters – eĉ se per deko da voĉoj – estas por li granda problemo. Pasintsemajne la elekta komisiono proponis lin por la prezidanteco kaj lige kun tio por la komitataneco C en la kazo, ke li ne sukcesus en la elektado de la komitatanoj B. Nun lia sorto dependas de tio, ĉu lia nuna nesukceso estas por la komitato tiel peza fakto, ke lia elekto kiel komitatano C – kaj tiom pli kiel prezidanto – signifus malrespekton de la opinio de la individuaj membroj.

Simila situacio okazis jam en 2004, kiam la elekta komisiono proponis reelekton de Ivo Osibov kiel ĝenerala sekretario. Li ne sukcesis en la elektoj de komitatanoj B kaj rifuzis esti kandidato por komitataneco C, kaj sekve retiris sin ankaŭ kiel kandidaton por la estraro.

Laŭ la regularo, la elekta komisiono ne plu povas ŝanĝi sian proponon. Eventuala nova kandidato por la prezidanteco povus esti prezentita nur en la komitatkunsido en Lahtio. La rezulto de la voĉdonado pri komitatanoj B povas do meti bombon ne nur sub la propono pri la nova prezidanto, sed sub la tuta propono de la elekta komisono pri la nova estraro.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2019-06-29 18:58

Chi tiu rezulto povus speguli malkontentecon gheneralan pri UEA kaj malemon elekti maljunulojn. Estus interese ekkoni la averaghan aghon de la vochdonintaro. La kontentiga aspekto povus esti ke la Asocio estonte havos pli junajn estrojn kun pli radikalaj solvoj de la nunaj krizoj.

Roland Schnell
2019-06-29 19:53
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Eble laux jaroj la kandidatoj aspektas junaj, sed mense mi ne vidas diferencon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-06-29 23:26
Respondo al  DICCON MASTERMAN

Ĉu ni eble povus ĉesi vidi ĉi tiun tutan ludon tra la prismo de “batalo inter junuloj kaj maljunuloj”? Mi konas viglajn, ideoplenajn “maljunulojn” kaj sensukajn, ŝtipkapajn “junulojn” – kaj inverse. Do konstante pori aŭ kontraŭi unujn aŭ aliajn nur pro aĝo estas absurde. Cetere, ĝis kioma aĝo oni junas kaj ekde kioma aĝo oni maljunas?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-06-30 2:59

Alie, oni devas pensi ke laŭ brazila kulturo, Fernando Maia ne estas “junulo”. En nia lando li estas mezaĝulo. Li laboras ja dum pli ol dek jaroj en grava posteno de brazila nafta kompanio.

Jovana
Jovana
2019-06-30 10:17

“Juna”? La aĝo por esti automate membro de TEJO kreskis kaj kreskis, laŭ la bezonoj de TEJO. Aĝo estas io relativa kiam temas pri propraj bezonoj. Ĉu Diccon konsideras sin “juna”, almenaŭ kompare kun Duncan?

Jovana
Jovana
2019-06-30 12:46

Aĝo estas io relativa. Rigardu la ŝanĝon, laŭ la tempo, de la supera aĝlimo por aŭtomate fariĝi membro de TEJO. Ĝi altiĝis tra la jaroj laŭ la bezonoj de TEJO. Ĉu ni antaŭvidu ke iam en la estonteco, la pensiiĝaĝo estos la limaĝo por estis membro de TEJO?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-07-01 0:34
Respondo al  Jovana

Vere. Fernando Maia estis tre kritikata dum sia lasta periodo kiel kasisto de Brazila Junulara E-Org. ĉar li estis jam “tro maljuna”. Li rekte transiris al posteno de kasisto de Brazila E-Ligo. Pavinski estas certe tre bona eldonisto de Kontakto, sed jam ne tre juna…

Claude
Claude
2019-06-30 17:17
Respondo al  DICCON MASTERMAN

malkontento pri UEA? Ne vere. La tri ĝisnunaj estraranoj kiuj kandidatis estas elektitaj. Emilio Cid, estrarano,havas la plej grandan nombron da voĉoj.

Tobiasz
2019-07-01 16:08
Respondo al  Claude

Mi ne kredas, ke aĝo de kandidatoj havis grandan signifon. Rimarku, ke la plej juna kandidato estas sur (nur) kvara loko. Kaj mi konsentas kun Claude, ke la rezulto (tamen!) ne montras malfidon al la Estraro.
Kredeble oni povus kontroli la averaĝan aĝon de voĉdonitnoj.

Balta Amiko
Balta Amiko
2019-06-29 20:45

La membroj facilanime plendas sed ne engaĝiĝas. Do Cid prezidento (kiu faris nenion krom faraonan nefunkcieblan retejon) kaj Buller vicprezidento (kiu regis la asocion dum jaregoj sed ne kapablis modernigi la asocion nek adapti ĝiajn financojn) kaj ek al la lasta rondiro! Rekte en la fosaĵon!

Markos Kramer
Markos Kramer
2019-06-30 9:28

Eble pluraj voĉdonintoj konsideris grava la disiĝon de povoj inter estraro kaj komitato, kaj tial malemis voĉdoni por estraranoj en la elektoj por la komitato. Do la malaltaj nombroj por estraranoj ne nepre signifas, ke multaj membroj konsideras tiujn homojn nekapablaj por siaj estraraj postenoj, sed nur ke multaj membroj preferas la ne-estraranajn kandidatojn por la komitato.