Kvin oficistoj de UEA trafitaj de la reduktoj

Du dungitoj de UEA en la Centra Oficejo forlasas sian laboron, dum tri pliaj havos reduktitajn laborhorojn. Nur ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães ne estos tuŝitaj de la reduktoj. Ĉar tri oficistoj ne konsentis pri redukto de la laborhoroj, la estraro de UEA turnis sin al la nederlandaj aŭtoritatoj por povi realigi la decidon kontraŭ la volo de la dungitoj.

La Centra Oficejo de UEA.

Komence de marto Mark Fettes, la prezidanto de UEA, anoncis pri planataj drastaj reduktoj en la Centra Oficejo por malpliigi la buĝetan deficiton de la asocio. Samtempe kvin el la sep oficistoj ricevis proponon pri eksigo aŭ reduktita labortempo. Nur du oficistoj ne estis tuŝitaj de la redukto: ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães.

La detaloj de la reduktoj iĝis konataj la 29-an de junio, kiam Mark Fettes informis la komitaton de UEA pri la afero. Du oficistoj konsentis akcepti unufojan financan kompenson kaj libervole maldungiĝi: la partatempa sekretario, Katarzyna Marciniak, kaj la partatempa purigisto, Linda Silva Miranda. Ili jam ĉesis labori en la Centra Oficejo. Aliaj tri oficistoj devas akcepti reduktitajn labortempon kaj salajron, se ili volas plu labori ĉe UEA.

Tiuj tri estas la libroserva respondeculo Ionel Oneţ kaj la du kontistoj, Stanka Starčević kaj Ralph Schmeits. Neniu el ili akceptis la proponon pri reduktitaj laborhoroj, do UEA turnis sin al la nederlanda laboroficejo por ricevi aprobon por deviga redukto. Por tio necesis prezenti al la laboroficejo financajn argumentojn kiuj montru la neceson de la reduktoj. La dungitoj povis prezenti siajn proprajn kontraŭargumentojn.

Laŭ informo de Mark Fettes sendita al la komitato de UEA, la laboroficejo post kelksemajna proceso la 26-an de junio akceptis la argumentojn de la estraro. Post tio la tri menciitaj oficistoj ricevis formalan leteron kun informoj pri la nova kontrakto, kiun ili devos akcepti, se ili plu volos resti dungitoj de UEA.

– Kompreneble ĉiu el ili rajtas ne akcepti la proponitan kontrakton kaj ekserĉi laboron aliloke. En ĉiu okazo, mi volas esprimi grandan dankon al ili pro iliaj kontribuoj al la Asocio, kaj deziri al ili sukceson kaj feliĉon, sendepende de ilia decido, ĉu resti ĉe UEA aŭ ne, skribas Mark Fettes al la komitato de UEA.

La peza decido pri drastaj reduktoj laŭ li estas necesa por savi la financojn de la asocio:

– Evidente ni ne venis facile al ĉi tiu drasta paŝo. Ĝi estas tamen nepre necesa por limigi la jarajn deficitojn. La faritaj paŝoj apenaŭ rezultigos ŝparojn en ĉi tiu jaro, pro la pagado de diversaj kompensoj al la oficistoj pro la kontraktaj ŝanĝoj. Nur en la buĝeto por 2020 oni povos vidi la sekvojn de ĉi tiuj decidoj — kaj ne imagu, ke temas pri plena forigo de la deficito. Ruĝa inko plu abundos, kaj la Komitato kaj Estraro devos cerbumi pri daŭra ŝparado kaj la serĉado de novaj fontoj de enspezoj.

Ne tuj klaras, kiel la reduktoj influos la funkciadon kaj servojn de UEA. En la komitata diskutejo Rob Moerbeek, pensiita multjara oficisto de UEA, esprimis maltrankvilon pro la situacio de la trafitaj oficistoj:

– Se la salajropolitiko de UEA efikas malsanige, urĝas malakceli la drastajn amputojn en la Centra Oficejo. Minimume la komitatanoj sciu, al kiuj, kiom kaj ekde kiam oni reduktis la laborkompenson de la trolaborigata CO-personaro. Mi de proksime sciiĝis pri sendormaj noktoj kaj povas nur esperi ke ne okazos malhumana troekspluatado.

Responde al tio Renato Corsetti, iama prezidanto de UEA, esprimis sian subtenon al la decidoj de la nuna estraro:

– Rob, ĝis antaŭ kelkaj jaroj regis granda amikeco inter ni ĉiuj, komitatanoj, oficistoj, simplaj membroj, kaj neniam okazis malhoma troekspluatado. Aliflanke nun la situacio estas tia, ke oni devas reveni al ekvilibro inter elspezoj kaj enspezoj. Ĉu vi vidas alternativojn al la decidoj de la estraro?

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Loes
Tre ŝatata komentanto
Loes

Aldona titolo estus: UEA trafita de la reduktoj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

Eĉ pli adekvata titolo estus "UEA trafata de la reduktoj". En la plej pure itisma senco de la vorto. Ontaj historiistoj (cetere, ĉu vi legis la rekomendindan "Historio de UEA", https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8812) markos (ne hazarde elektita verbo) ĉi tiun jaron kiel la komencon de la malapero de UEA. Ili krome reliefigos la penojn de la estraro por rapidigi la malaperon, ekz. per tuta ĉeno da katastrofaj dungoj (redaktoroj, direktoroj…). Ni finfine konsciu, ke ne sufiĉas havi IUN por fari certan taskon: ekstreme gravas, pri KIU temas. Tion la estraro, kun la prezidanto ĉekape, simple ne kapablis kompreni. Aŭ kapablis sed intence… Legi pli »

Jovana
Jovana

Ĉu iu ankoraŭ memoras, kiu, komence de la jarmilo, venis kun la ideo fondi amerikan oficejon de UEA en lia domo en Meksiko? Pro la tiam saĝa rifuzo UEA pagas nun.

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski

Plorinda rezulto de 6 jaroj plenaj de misaj decidoj. Bedaŭrinde venis neniu klarigo pri kiel la Estraro antaŭvidas funkciadon de la oficejo kaj liveron de servoj. Kredeble ankaŭ tiuj estos plie limigataj.

Dekomence oni aŭdis ke la laboron de la oficistoj faciligos/anstataŭigos nova moderna sistemo. Laŭ mia kompreno ĝis fino de 2018 por tiu sistemo kaj la nova.uea.org forvaporiĝis 35 mil eŭroj. Kaj la Prezidanto de monatoj evitas klarigi pri tio.

gasto
gasto

Interesa demando! Chu libera folio enkedos che la oficistoj? Ghis nun eblas legi nur pri unu flanko de la rakonto. Kaj en tejo-komitato listo legeblas ke "Pro la rearanĝo de la laborfortoj en la Centra Oficejo, laŭ la nederlanda leĝo ne eblas por UEA entrepreni en la nuna momento ajnan novan dungokontrakton."……tiel restas nur unu eblo: servoj malaperos. Samkiel membroj.

Jovana
Jovana

La estraro de Fettes neniam havis kaj daŭre ne havas planon kiel funkciigi oficejon kun duono da personaro en duono da labortempo. Tio per Fettes kaj lia kliko ne gravis kaj ne gravas. Li sukcesis nepotisme dungi sian iaman sekretarion kiel ĉefan administranton de la oficejo, kaj per tio li eniris novan vojon: tiun de la malmunto de la oficejo kaj poste de la tuta organizaĵo en ĝia nuna formo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

En la komitata diskutejo (https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/12749) Marc Konijnenberg trafe demandas "Kio okazas al la diversaj laboroj faritaj en la CO?" kaj atentigas "Mi mem proponis iun al la ĜD por iĝi partempa purigisto, ni esperu ke tio baldaŭ rezultos en laborinterkonsento".

Laŭ mia kompreno (kaj verŝajne ankaŭ laŭ la kompreno de la nederlanda laboroficejo) oni ne rajtas maldungi laborantojn – i.a. ĝuste purigiston – por tuj poste dungi novan purigiston. Se oni maldungis laboranton pro manko de financaj rimedoj, de kie subite aperas financaj rimedoj por dungi novan?

Purigado de la CO fariĝas neatendita kaj zorgoveka kromtemo.

Jovana
Jovana

Laŭ mia kompreno, ankaŭ la antaŭa purigistino laboris parttempe. Kian sencon havus maldungi ŝin – parttempan laboriston – per alia parttempa laboristo, se ne estas plendo kontraŭ ŝi? Kaj se ja estas plendo, kial la tuta cirko pri monŝparado? Cetere, ĉu la restantaj laboristoj ne povas plendi ĉe iu nederlanda instanco pri siaj malhigienaj laborkondiĉoj?

Gasto
Gasto

Pensiga supozo. Se estas tiel, tiam ankau la aserto de la supra artikolo ne kongruas. Se kredi la informon de la ghenerala direktoro, per kiu li informas tejon pri la fakto ke lau la nederlanda legho ne eblas por uea entrepreni ajnan novan dungokontrakton (https://groups.google.com/forum/m/#!topic/tejo-komitato/tIL42N9PnEw) en kazo de helpo al Roy, tiam jes, eblas pridubi la fakton ke du oficistoj libervole forirus. Se la homoj libervole foriras estus logike ebli tuj anstatauigi ilin. Se la  nederlanda legho ne permesas novaj dungoj, ili ne mem maldungighis sed eble estis reduktitaj iliaj postenoj. Kaj se estus tiel, iliaj taskoj eble malaperas pro… Legi pli »

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

> Se ne plu estos zorgo pri la membrighoj….la asocio ne havos membrojn? Tiom cerbumemaj la ofichavantoj ne estis. Ili unue pafis. Eble iam poste (sin) demandos. > la prezidanto kune kun la du prezidantkandidatoj kaj la ghenerala direktoro povos peti al tejo dungi homfortojn? Chu tio estus solvo? Tio certe ne estus solvo. Se mi bone komprenis, la prezidantoj-ontoj-untoj petis TEJO dungi Roy, por ke Roy laboru por TEJO, ne por UEA. Sed se UEA petus TEJO dungi homojn (ekz. nun Roy aŭ estonte aliajn), por ke tiuj kaŝe laboru por UEA, tio estus tia fraŭdo, ke eĉ la… Legi pli »

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein

Francisco Javier kompreneble vi pravas. Mi ŝatus vidi la liston de sencerbuloj kiuj malŝatas vian mesaĝon. Kaj ankaŭ mi ŝatus scii kiel ili imagas telestiradon de la CO de UEA… aŭ iu ajn organizaĵo aŭ firmao.

Guillermo Macias
Guillermo Macias

Kie estas Martin Schäffer estas financaj problemoj. Zorgu liajn manojn!

Szilvási László

Kun konsterno mi legis nur kritikadon al la estrara decido, sed neniu proponis solvon al la financaj problemoj. Laŭ mia scio neniu el la kritikantoj estis direktoro de oficejo, kaj neniu havas manaĝerajn spertojn. Volonte mi legus, kiel ili forigus la deficiton, kiel ili solvus la problemon?

Jovana
Jovana

Povas esti ke viaj scioj ne estas ĝustaj, sed tio ne gravas. Gravas ke ĉiu (ankaŭ vi) rajtu esprimi sian opinion. Se vi estas bona manaĝero, rigardu la Spezkonton de UEA, aperintan en la ĉi-jara juli-aŭgusta revuo kaj demandu vin (kaj la estraron), kial la vojaĝkostoj estis en 2018 kelkoble pli altaj ol en 2017 kaj antaŭaj jaroj. Ĉu tio povus havi iun rilaton kun la fakto ke la ĝenerala direktoro de UEA (kiam kaj kie antaŭe li estis direktoro?) ne loĝas en la lando, kie li "manaĝeras" oficejon? La plendoj ĉi tie venas precipe pro la fakto ke oni… Legi pli »

Roland Schnell

Estas iomete tro malfrue por prezenti rapidan solvon. Mi konas proponojn por solvi la krizon de UEA de pli ol 20 jaroj, sed la estraro kaj la komitato ignoris aux rifuzis ilin. Mankas la loko por prezenti la tiklajn punktojn kaj la pripensindajn proponojn. Sed supozeble estas tro malfrue por sxangxoj. Ecx en la estraro oni scias, ke restas eble 5 – 10 jaroj. Sen konsiderinda alfluo de junaj membroj la organizo kolapson. Volontuloj ne suficxas por savi. Oni devas liveri kvaliton.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein

Roland, ĉu la solvo ne estas simple okupiĝi pri la aferoj por kiuj UEA ekzistas? Informi pri Esperanto kaj instrui Esperanton. Oni rimarkas neniun iniciaton de UEA ekstere de la CO. La estraro de UEA tiel koncentriĝis pri si mem kaj membroj, ke ŝajne entute forgesis la celojn. Mi neniam legis pri iu kurso de Esperanto por loĝantoj de Rotterdamo ekzemple, aŭ por expats, aŭ por rifuĝintoj… Mi neniam legis en Nederlandaj gazetoj aŭ vidis en Nederlanda televido, iun ajn informon pri Esperanto-aranĝo fare de UEA. Eĉ pri la kongresoj, kiuj ja havas ankaŭ alian celon ol renkontiĝo en familia… Legi pli »

Roland Schnell

Kara Jolanta. Koran dankon por via kontribuo. Jes, mi ankaux konstatas, ke Esperanto (ne nur UEA) nur vivas por Esperanto. Malmultaj eksteraj servoj al la socio ekzistas. Estas iomete da financa helpo al afrikanoj. Sed kutime Esperanto nur zorgas pri si mem. Mi havas multajn spertojn, ke Esperantistoj rifuzas fari ion, kiu rezultas en kontakto kun ekstera mondo aux estas io, kiu utilas al ne-Esperantistoj. Ecx simplaj aferoj, kiel publikaj prezentoj de artistoj. Escepto intertempe estas la somera-festo sur Esperanto-placo en Berlin-Neukölln. De tri jaroj publike aperas Jonny M., ne nur por Esperantistoj, sed por la tuta kvartalo kaj la… Legi pli »

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein

Kara, la bonaj iniciatoj venas nur de unuopaj esperantistoj ekstere de la oficiala movado. Esperantistaj organizaĵoj ĝenerale ne ŝatas eksteran mondon, bedaŭrinde. La UK-o kiu estas (pli bone dirite: devus esti) vizitkarto de Esperanto, estas simple renkontiĝo en la familia rondo, en kiu eĉ ne ĉiu familiano parolas Esperanton. UK-oj okazas malantaŭ la fermitaj pordoj (kun brila escepto de la UK-o en Nitra, kiu ja povus esti bona ekzemplo por aliaj organizantoj!) Ekzemple oni neniam invitas por sciencaj prelegoj sciencistojn el ekzemple kongresa lando; iliajn prelegojn oni ja povus traduki al Esperanto kaj tiamaniere enkonduki iom da freŝa scio al… Legi pli »

Zamenhofano
Zamenhofano

Se la Gxenerala Direktoro povas logxi alilande, do mi tute ne komprenas kial la burokratajxoj devas esti faritaj en tiom multekosta lando kiel Nederlando. Grandaj kaj ricxaj firmaoj translokigas administradon al malmultekostaj landoj, sed UEA en la krizo preferas maldungi oficistojn kaj ecx plimalaltigi la kvaliton kaj kvanton de la servoj.

Alia afero estas ke se la servoj ne plu estas profitaj oni devas ion sxangxi – kion? Tio devas scii la Gxenerala Direktoro, sed estas kelkaj eblecoj, la plej allogaj sxajnas esti:
– reklamaj servoj,
– subvencioj de internaciaj organizoj.

Przemysław Wierzbowski
Popularega komentanto

Mi volonte legos analizon de vi, sperta manaĝero, pri la temo: "kiel malmultigo de laborhoroj en la libroservo plibonigas ĝian efikan vendadon kaj profiton". Kaj: "KKS sen helpanto – la maniero ŝpari monon kaj provizi la movadon per eĉ pli bonkvalita UK".

Roland Schnell

Maltauxga demando efikas maltauxgan rezulton. La demando al sperta managxero puvus esti: Kiel oni povas organizi la libroservon pli efike (prilaboro de alvenantaj vendoj en malpli longa temo, per malpli da kapitalo). Alia demando povus esti, kiel oni povas altigi la nombron de mendoj. Foje mi auxdis, ke la libroservo ne deziras ricevi pli da mendoj, cxar ecx ne sukcesas trakti la nunajn. Pri cxi tiuj bazaj analizoj oni malmulte ekscias.

Jovana
Jovana

Ĉu pri la servoj de UEA vi parolas proprasperte? Kiam vi lastan fojon mendis ion de UEA? Ĉu vi estas membro de UEA? Kiam vi lastan fojon vizitis la CO? Se vi faras asertojn pri io/iu havu la dececon skribi ke ili estas (aŭ ne) viaj propraj spertoj.

Unuel
Unuel

Mi de tempo al tempo mendas diversajn librojn ĉe UEA. Plej ofte mi ricevis la librojn rapide kaj sen ajnaj problemoj. Simila kvanto de titoloj nenie aliloke estas havebla. Kompreneble estus dezirinde, ke novaj esperantlingvaj libroj estu eldonitaj simile kiel faras Mondial, tiel ke ili facile estu aĉeteblaj tra neesperantistaj retaj librovendejoj, sed tio ne baldaŭ realiĝos. Kaj ajnakaze estas multegaj valoraj nenovaj libroj, kiuj aĉeteblas nur ĉe UEA. Verŝajne tio ne estas profita por UEA, sed tio ja estas profita por la Esperanto-movado. Tamen eble tio lasta ne plu gravas al UEA.