Legantoj de la revuo Esperanto kontentas

La plej centra loko de la Lisbona kongresejo estas la enirhalo de la fakultato de juro. Super la pordo videblas la portretoj de du maldekstremaj studentoj mortigitaj en la 1970-aj, Ribeiro Santos kaj Alexandrino de Sousa.

Neniuj akraj kritikoj aŭdiĝis, kiam legantoj de la revuo Esperanto renkontis la redaktoran paron marde posttagmeze. Ĉefe zorgigis la publikon la risko, ke la papera revuo povos malaperi.

Dum mardo la vetero en Lisbono iom varmiĝis, sed la temperaturo daŭre restis sub 30 gradoj, do tute eltenebla kompare kun la varmego, kiun oni prognozas por jaŭdo kaj vendredo.

Laŭ la kongresa programo mardo estis “tago de kapabligo”, sed ne tute evidentas kion tio signifas, krom ke en mardo okazis la seshora programero “tago de lernado”. Okazis ankaŭ ekzemple kunsido pri la kongresa temo, prelego pri origamio kaj kunveno de la Eŭropa Komisiono de UEA.

Tre populara montriĝis la promesita prelego pri la tramoj de Lisbono, unu el la grandaj turismiaj vidindaĵoj de la urbo. La sufiĉe granda salono Barreto estis plenplena jam longe antaŭ la planita horo.

Multaj kongresanoj alportis seĝojn per kiuj ili blokis la koridorojn, aŭ stariĝis ĉe la muroj de la salono. Je la anoncita horo tamen aperis ne la prelegunto, sed alia persono, kiu anoncis, ke pro troa okupiteco de la respondeculo la prelego estis nuligita. Anstataŭe al interesiĝantoj estis proponita iom da instruado pri la portugala lingvo.

Mikaelo Bronŝtejn dum la marda koncerto.

Eĉ pli populara estis alia programero, kiu krome okazis laŭplane: la koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kaj Sergeo la Terura, kiel li sin nomas. La salonego Carreira estis plenega, kaj ankaŭ tie multaj homoj staris en la koridoro ĉe la muro. La duopo prezentis ĉefe kantojn de sovetiaj bardoj en Esperanto. Inter la kantoj Mikaelo Bronŝtejn interese rakontis pri la historio de la nesankciitaj bardaj kantoj en Sovetio.

Pli frue dum la semajno Bronŝtejn en “aŭtora duonhoro” en la libroservo prezentis siajn lastatempajn verkojn, interalie la romanon “Mi stelojn jungis al revado” pri la sortoj de esperantistoj en la fruaj jaroj de Sovetio. Ĝi laŭ István Ertl “panoramas turmentajn jardekojn de Sovetio tra sortoj streĉe interplektitaj”.

István Ertl mem havis sian aŭtoran duonhoron en mardo. Dum ĝi li interalie prezentis la reviziitan tradukon de la romano “Sensorteco” de la Nobel-premiito Imre Kertész. La unua eldono jam de iom da tempo ne haveblas, kaj la nova traduko aperis ĉe Mondial tuj antaŭ la Universala Kongreso.

István Ertl dum la aŭtora duonhoro.

En mardo okazis ankaŭ la renkontiĝo de la redaktoroj de la revuo Esperanto kun la legantoj. Iom pli ol dudeko da interesiĝantoj kolektiĝis en la salono Yamasaki por aŭdi la geredaktorojn Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakonti pri sia laboro kaj pri la perspektivoj de la revuo.

Centra temo dum la posta diskuto estis la demando, ĉu la papera revuo travivos la ekonomian krizon de UEA, des pli ke la nova membrokategorio “Baza membro”, enkondukita de la komitato en lundo, ne enhavas abonon de la papera revuo.

La redaktoroj opiniis, ke la papera revuo nepre devas plu ekzisti. Laŭ ilia ĝisnuna sperto la plej multaj legantoj preferas la paperan version, kaj krome ĝi havas gravan simbolan signifon. Ankaŭ la publiko ŝajnis forte opinii ke la papera eldono daŭre aperadu, eĉ se ne klaris, kiom oni pretas pagi por ĝi.

La redaktoroj rakontis ankaŭ, ke la reta kaj papera eldono nun estas identaj, kaj ke ne facile eblus eldoni apartan, pli ampleksan retan version, ĉar eĉ se la redakcio ricevas trioble aŭ eĉ kvaroble tiom da materialo, kiom povas trovi lokon en la papera eldono, granda parto el la materialo ne estas uzebla, kaj kiam ĝi ja estus uzebla, ĝi postulus multan redaktan laboron.

Ĝenerale la legantoj – aŭ almenaŭ tiuj, kiuj ĉeestis la kunvenon – ŝajnas kontenti pri la enhavo de la revuo, kaj precipe pri la fakto, ke ĝi nun denove regule aperadas. Ne estis multe diskutata la maniero, en kiu la revuo raportas – aŭ pli ĝuste ne raportas – pri la problemoj en UEA, sed la redaktoroj akcentis, ke nek la estraro nek la ĝenerala direktoro iel ajn provis limigi ilian liberecon.

La kunvenon ĉeestis ankaŭ la multjara provleganto de la revuo, Rob Moerbeek, kaj Anna Striganova kaptis la okazon danki lin pro lia grava laboro. Rob Moerbeek siavice atentigis ke ne malutilus, se krom la serioza enhavo la revuo foje havu lokon ankaŭ por io leĝera, humura.

La mardan programon finis du koncertoj kaj montrado de horor-filmo. Merkredo laŭkutime estos ekskursa tago, dum kiu jam atendeblas iom altaj temperaturoj.

Kalle Kniivilä, Tuomo Grundström

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ALeks
ALeks
2018-08-01 8:53

« eĉ se ne klaris, kiom oni pretas pagi por ĝi. »
Pli honeste estus skribi, ke la demando pri la prezo tute ne estis levita, ĉu ne? Do pli bone: « eĉ se ne estis diskutite, kiom la ĉeestantoj pretas pagi por ĝi ».

ALeks
ALeks
2018-08-01 8:57

« des pli ke la nova membrokategorio “Baza membro”, enkondukita de la komitato en lundo, ne enhavas abonon de la papera revuo. »
Ankaŭ la ĝis nunaj kategorioj MG kaj MJ ne enhavis abonon de la papera revuo. Do neniu ŝanĝo tiurilate.