Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018

La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Lisbono ĵaŭde, la 2-an de aŭgusto 2018.

BRANĈO POEZIO

Juĝkomisiono: István Ertl, Ĵak Le Puil, Krys Williams

Honora mencio al Aleksandro Mitin el Rusio pro “Neĝo”.

Honora mencio al Piero Lupo el Italio pro “Suito”.

Honora mencio al Nicola Ruggiero el Italio pro “Via silento”.

Tria premio ne aljuĝita

Dua premio ne aljuĝita

Unua premio ne aljuĝita

 

BRANĈO PROZO

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Ĵak Le Puil, Tim Westover

Tria premio al Ewa Grochowska el Francio, pro “Nesto de fenikso”.

Dua premio al Paulo Sérgio Viana el Brazilo pro “Paperfolio”.

Unua premio al Laure Patas d’Illiers el Francio pro “Fermita pro aflikto”.

 

SUBBRANĈO MIKRONOVELO

Juĝkomisiono: Trevor Steele, Ĵak Le Puil, Tim Westover

Unua premio al Laure Patas d’Illiers, Francio, pro “Homlupo”.

Honoraj “senpremiaj” mencioj: al Tatjana Auderskaja el Ukrainio pro “La bela rozo”. Al Gonçalo Neves el Portugalio pro “En Lisbono”. Al Paulo Sérgio Viana el Brazilo pro “Magia penso”. Al Ewa Grochowska el Francio pro “Postkuro”.

 

BRANĈO TEATRAĴO

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone

Tria premio al José Eduardo Rosa Crispim el Portugalio pro “Pantografo”

Dua premio: ne aljuĝita.

Unua premio: ne aljuĝita.

 

SUBBRANĈO MONOLOGO KAJ SKEĈO

Juĝkomisiono: Wera Blanke, Serĝo Sir’, Giuliano Turone

Unua premio al Laure Patas d’Illiers el Francio, pro “Servi vin”

Honoraj “senpremiaj” mencioj: al Laure Patas d’Illiers el Francio, pro Bonvenon. al Valentin Melnikov el Rusio, pro “Ne juĝu”

 

BRANĈO ESEO

Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.

Honora mencio al Amri Wandel el Israelo, pro “La homo kiu komprenis la universan lingvon”

Honora mencio al Zdravko Seleš el Kroatio, pro “La rolo de Esperanto en la obskura 20a jarcento”

Tria premio: ne aljuĝita.

Dua premio: ne aljuĝita.

Unua premio – premio Luigi Minnaja – al Gonçalo Neves el Portugalio pro “En la mondon venis parol’ nova”.

 

INFANLIBRO DE LA JARO

Juĝkomisiono: Edmund Grimley Evans, Ricardo Albert Reyna, James Rezende Piton.

La premion gajnis, en egaleco la eldonejo Esperanto Asocio de San-Paŭlo el Brazilo, pro “La malbeno de Tarumo kaj Nurana” kaj la eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro el el Kroatio pro “Tikiriki Tok el Strobilo”.

(Gazetara komuniko de UEA)