Centra Oficejo respondis pri robotoj

Inter la demandintoj estis ankaŭ vera verdulo, kies demando tamen ne rilatis al la funkciado de la Centra Oficejo.

Robotoj povus solvi la problemon pri tro malrapidaj aŭ mankantaj respondoj de Centra Oficejo. Tion proponis ĝenerala sekretario Aleks Kadar dum la programero “Centra Oficejo respondas”. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis.

Kvindeko da personoj ĉeestis en la salono Yamasaki, kiam komenciĝis la programero Centra Oficejo respondas, sed poste alfluis pli da interesiĝantoj, tiel ke en la fino la salono estis plenŝtopita kaj multaj staris en la koridoro.

La demandojn de la publiko surpodie respondis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer, la konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães kaj la kasisto Stanka Starčević.

La unuan demandon faris Ian Fantom, kiu komencis paroli pri la malbona sonsistemo en la salono Lapenna, sed baldaŭ konkludis, ke la mankoj en la kongresejo estas simbolaj pri la tuta UEA, kiu laŭ li estas nura farso.

– Kiamaniere vi supozas, ke ordinara membro en UEA estu aŭdata kaj havu voĉon? Kiel povas helpi la Centra Oficejo por tion efektivigi, kaj kiel ordinaraj homoj povu ŝanĝi aferojn en UEA.

Ian Fantom.

Antaŭ ol iu el la podianoj elpensis, kion respondi al tia vasta demando, la mikrofonon kaptis Emílio Cid, estrarano pri informado, kaj promesis ke ankaŭ tiun problemon solvos la longe atendata nova retejo de la asocio:

– Estos nova forumo, en kiu membroj povos kunlabori. Ni provos aŭskulti la membrojn. Sed unue devos pretiĝi la nova retejo kun la membra spaco, kaj en tiu membra spaco vi havos aliron al ĉi tiu nova forumo.

Iom pli poste Peter Baláž kondukis la diskuton al la efektiva temo de la kunsido, plendante ke la komunikado kun la Centra Oficejo ne bone funkcias:

– Ĉi tiu programero nomiĝas Centra Oficejo respondas, sed mi ŝatus peti, ke la CO respondadu ankaŭ dum la jaro, kaj ne nur dum ĉi tiu horo.

Al la kritiko aliĝis Francesco Maurelli, kiu opiniis, ke UEA nepre devus havi pri da volontuloj por efikigi la funkciadon de la Centra Oficejo:

– Mi scias, ke oni multe laboras en la CO, kaj volas danki la oficistojn. Sed aliflanke multaj mesaĝoj kaj petoj ne estas traktitaj, financaj petoj atendas multajn monatojn. Estas tro da laboro por la homoj kiuj estas tie. Alflanke, se ni rigardas la financajn dokumentojn, jam estas granda deficito kaj ne eblas dungi pli da homoj. Kiel vi planas solvi la situacion? Kiel volontuloj povus subteni la laboron de la oficistoj?

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar kaptis la vorton por proponi originalan solvon, kiu vokis iom da rido en la publiko.

– Nun oni pli kaj pli enkondukas robotojn. Mi scias, ke inter la homoj estas specialistoj pri robotoj. Ĉu eblus enkonduki robotojn, kiuj povus ekrespondi al la homoj?

– Tio estas serioza demando, li aldonis, kiam evidentiĝis, ke parto de la publiko pensis ke temis pri amuza ŝerco.

La podianoj Martin Schäffer, Stanka Starčević kaj Clay Magalhães.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne entuziasmiĝis pro la propono.

– Estus sufiĉe strange, se oni vokus la Centran Oficejon kaj respondus roboto, kiu petus premi butonon unu, se la demando temas pri financoj… Sed efektive la laborkvanto estas nekredeble alta por multaj oficistoj. Mi povas nur ripeti, ke ni provas fari nian plejeblon.

Pli da volontuloj ne estas la universala solvo al la problemoj de la Centra Oficejo, aldonis Martin Schäffer.

– Kelkaj el la volontuloj eklernis Esperanton nur post la ekvolontuliĝo, kaj kiam la homoj estas spertaj, ili jam forlasas la Centran Oficejon.

Martin Schäffer, kiu iĝis ĝenerala direktoro de UEA en januaro, ne loĝas en Roterdamo kaj nur malofte vizitas la Centran Oficejon. Barbara Pietrzak, iama estrarano de UEA, scivolis, ĉu efektive li ankaŭ estonte intencas gvidi la laboron de la Centra Oficejo, mem ne troviĝante tie, aŭ ĉu li tamen havas la planon iom pli konstante aŭ regule troviĝi en Roterdamo.

Ne estas tia plano, diris Martin Schäffer.

– Verdire la afero mirinde bone funkciis, almenaŭ laŭ mia sperto. La oficistoj ege bone scias, kion ili devas fari. Eble kiam mankas neceseja papero, mi ne povas rekte helpi, sed mi traktas ĉiujn aferojn telefone aŭ skribe, mi ricevas bonajn respondojn, kaj la afero funkcias tute bone sen mia ĉeesto.

Kongresano Anna Skudlarska demandis, ĉu ne eblus, ke kiam oni petas ĝiron el unu UEA-konto al alia, la paginto kaj la ricevinto tuj ricevu konfirmon pri la pago. Respondis Stanka Starčević:

– Momente tio ne eblas. Mankas tempo por korespondado kun ĉiu unuopa petanto de iu pago. Tio povas ŝajni simpla afero, sed se oni havas sesdekon da ĝirpetoj tage, tio ne estas simpla.

Apud la podianoj sidi ankaŭ unu el la volontuloj de la Centra Oficejo, kiu tamen ne partoprenis la diskuton.

Kiam do pretos la nova retejo, kaj ĉu ĝi ebligos al la membroj mem administri siajn transpagojn, demandis Anna Skudlarska.

Martin Schäffer ne povis diri kiam la retejo pretos, sed jam povis diri, ke ankaŭ en la nova retejo la membroj ne povos rekte administri la pagojn.

– Supozeble oni havos en la membrospaco funkcion per kiu oni povos sendi ĝiropeton en organizita formo, sed oni devas tre atenti, ke tio ne tro similu al bankoservo.

Alia grava programero dum ĵaŭdo estis la Esperantologia konferenco, dum kiu Humphrey Tonkin, iama prezidanto de UEA, tre persone rememoris pri la interlingvisto Detlev Blanke, kiu forpasis en 2016. Li atentigis pri la kapablo de Blanke agi en la tiama orienteŭropa politika sistemo, utiligante la eblojn kiujn ĝi donis, samtempe atentante la limigojn starigitajn de ĝi.

Multaj en la okcidento suspektis, ke orienteŭropaj Esperanto-asocioj funkcias laŭ instrukcioj de Moskvo. Laŭ Tonkin Blanke iam diris al li, ke tiuj instrukcioj tamen “bedaŭrinde neniam venis”. Sovetio ja rilatis al la esperantistoj pli suspekteme ol multaj aliaj orienteŭropaj landoj.

Tonkin ankaŭ rakontis pri la tiel nomataj sekretaj konsultiĝoj de orienteŭropaj Esperanto-asocioj, kiuj ja efektive estis sekretaj tiasence, ke la enhavo de la diskutoj ne estis publikigita, kaj eĉ ne la protokoloj.

Tamen laŭ Tonkin ne temis tiom pri komplotado kiom pri komparo de spertoj de Esperanto-asocioj funkciantaj en similaj kondiĉoj – do, ekzemple se Bulgario eldonas revuon en Esperanto, kial ne Hungario faru la samon kaj pli bone? Se Pollando havas radio-elsendojn, kial iu alia lando ne faru same? Kaj ĉar GDR havis ŝtate pagatan laboriston por la Esperanto-ligo, kial la ŝtato ne faru same ekzemple en Rumanio?

La tuta unua parto de la Esperantologia konferenco estis dediĉita al Detlev Blanke, pri kiu parolis ankaŭ Sabine Fiedler, Ulrich Lins kaj Alberto Calientes. La laste menciita preleganto rakontis pri la rolo de Detlev Blanke en la starigo de Esperanto-asocio en Kubo. Resumoj de la prelegoj troviĝas en la retejo de la Esperantologia konferenco.

Jonny M kun fono de spontaneaj dancemuloj sur la scenejo.

El la kultura programo eble aparte menciindas la koncerto de Jonny M (Jonas Marx), kiu inter la pli juna generacio de esperantistoj momente ŝajnas esti la plej populara stelulo.

Aŭdiĝis plendoj pri tio, ke oni aranĝis la koncerton en ejo kun sidlokoj, ne en dancejo. Poste tamen la dancemuloj svingiĝis ne nur en la koridoroj, sed eĉ spontanee suriris la scenejon, tiel aldonante dinamikan fonon al la repa regeo de Jonny M.

La temperaturo en Lisbono en ĵaŭdo atingis preskaŭ 40 gradojn, kaj la klimatizo de la plenplena koncert-salono ne ŝajnis esti dimensiita por tio, do ŝvitis ne nur Jonny M sed ankaŭ la publiko. Tio tamen neniun fortimigis. Aparte kortuŝa estis la kanto kiun Jonny M verkis pri kaj por sia forpasinta patro.

Pli malfrue dum ĵaŭdo okazis ankaŭ koncerto de Kajto, kiu pli ol duone plenigis la grandegan salonon Lapenna.

La jam tradicia futbalmaĉo same okazis ĵaŭde, tamen sen la pasintjara sukceso. La tutmonda esperantista teamo fine sukcesis fari unu golon, sed tamen malgajnis kun la ciferoj 1-7 kontraŭ teamo de lokanoj.

Kalle Kniivilä, Jukka Pietiläinen

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ALeks
ALeks
2018-08-03 0:28

Pli kaj pli da kompanioj enkondukas virtualajn asistantojn, babil-robotojn. Vidu kelkajn ekzemplojn: http://ps9-conseil.com/exemples-assistants-virtuels-chatbots.php

Etuleto
Etuleto
2018-08-03 7:03
Respondo al  ALeks

Do, UEA ne havas monon por eldoni Jarlibron, sed ĝi estas samtempe sufiĉe riĉa por disipi monon por fantomaj retejoj kaj virtualaj asistantoj?

Roland Schnell
2018-08-03 8:29
Respondo al  Etuleto

Estas strange, ke en tempo, en kiu la tuta mondo parolas pri alternativaj kaj malmultekostaj sistemoj por pagi, UEA laboras kun metodoj de la 19a jarcento. Reta sistemo kun modestaj kostoj por unuapa pago povus esti interesa por landoj sen bankoj. Sed cxi tiu servo vegetas en la obro.

Ricardo
Ricardo
2018-08-04 18:36
Respondo al  Roland Schnell

Mi havas la impreson, ke la propono de Kadar estis iom ŝerca/primoka reago al la demandoj de Maurelli, ĉar Maurelli estas la sola konata specialisto pri robotoj en la movado.

Tano
Tano
2018-08-04 20:10
Respondo al  Ricardo

Ne Maurelli faris demandon pri la temo.
Kaj miascie li ne estas specialisto pri babil-robotoj.

Filarete
Filarete
2018-08-03 9:56
Respondo al  ALeks

Mi ne certas ke tiu sistemo kongruas kun la ideo kiun la Esperantistoj havas pri interhoma komunikado. Certe oni povas krei ampleksan FAQ sed pri la efektiva uzo de babil-robotoj mi iom dubas.

cyrille
2018-08-03 11:55
Respondo al  ALeks

Vi pravas Aleks, en la tuta mondo robotoj sendas mesaghojn, proponas solvojn, ech babilas kun vi. Ni havas talentajn programistojn kaj ni volonte deziras pagi homojn por respondi 200 foje al sama demando ? Mi miras pri ”nia stulteco” kiel komunumo. Aldone, se vi deziras scii tion, kion mi faras, vidu http://brila-aktivulo.com Vi rivecos respondon kaj trejnadon fare de miaj robotoj kaj kopioj ?

Michel
Michel
2018-08-03 18:16
Respondo al  ALeks

Vi tute pravas Aleks. En nia taga vivo, la robotoj ekzistas. UEA povus facile adopti tiun metalan voĉon, kiun persone mi ne ŝatas. Sed tio ne gravas, ĉar laŭ vi, estas nur por ŝpari laborulojn, do monon!! Tiel vi sublevas gravan problemon. Nuntempe, tiom da senlaboruloj vagas tra la stratoj esperante laboron, kaj monon! Kiam la robotoj invados nian vivon kaj superos la homojn, vi povos altigi la kotizon de UEA, per kia mono ili pagos!!!

István Ertl
2018-08-07 13:31
Respondo al  Michel

Dume achetu ion el onet’ , che la Librobotservo de UEA, ekz. http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8810

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-14 10:24

Estas bedaŭrinde, ke la titolo de la artikolo nur parte informas pri ĝia enhavo. La dua parto, kiu rilatas al la Esperantologia Konferenco kaj al kulturaj aranĝoj, kaj estas pli interesa, meritus apartan artikolon, aŭ almenaŭ mencion en la titolo, ekz-e: ĵaŭda tago dediĉita al la CO, Blanke kaj kulturo.