UEA-membreco kostos 74 eŭrojn jare

Mark Fettes parolas dum la komitata kunsido en lundo.

En ekstra kunsido en lundo la komitato de UEA altigis la kotizon de membro-abonanto en riĉaj landoj de 64 eŭroj al 74 eŭroj. Por nura reta membreco oni pagos 44 eŭrojn jare. Kiom pagos loĝantoj de malpli riĉaj landoj ne tute klaras.

La renovigo de la membrosistemo estis la ĉefa temo de la komitata kunsido de UEA, kiu komenciĝis je 15.20 lunde posttagmeze, dudek minutojn post la anoncita horo. Ĉi-foje pri la malfruo ne kulpis la kongresejaj gardistoj, kiuj ja zorge observis ĉiujn pasantojn – ili tamen ne baris la pordon, kiel en sabato.

Anstataŭe la malfruon kaŭzis mem la komitatanoj, el kiuj la plej multaj ne alvenis ĝustatempe. Krome longan tempon postulis la fosado en stakoj de dokumentoj, kie la komitatanoj devis mem provi kunmeti la ĝustan kolekton de paperoj por la aktuala kunsido, kvankam sur la tablo ĉefe kuŝis paperoj pri la buĝeto, kiu tute ne estis traktota tiulunde.

La kerno de la renovigo de la kotiza sistemo estas la forigo de la kategorioj MG (membro kun Gvidlibro) kaj MJ (membro kun Jarlibro), ĉar la kutimaj Gvidlibro kaj la Jarlibro laŭplane ne plu aperos. Anstataŭe estis proponata la nova kategorio “Membro per Reto”. Tiaj membroj pagos bazan kotizon, kiu en Nederlando venontjare estos 44 eŭroj. Ili ricevos aliron al ĉiuj retaj servoj, inkluzive de la elektronika versio de la revuo Esperanto.

Anstataŭ la Jarlibro aŭ la Gvidlibro, la membroj de UEA estonte povos trovi la samajn informojn, aŭ eble eĉ pli da informoj, en la nova membrospaco de la retejo de UEA. La ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, tamen ne kuraĝis diri precize kiam ĉiuj informoj haveblos en tiu maniero, sed laŭ li tio ja okazos en 2019.

Pluraj komitatanoj plendis, ke ili ne ricevis dokumentojn, kiuj klare montrus ĉiujn detalojn de la proponata nova kotizsistemo, nek informojn pri tio, kiel la nova sistemo influos la financojn de UEA. Martin Schäffer klarigis, ke laŭ liaj kalkuloj UEA uzante la novan sistemon havos klare pli da kotizaj enspezoj en 2019 ol ĉi-jare, eĉ se la fina kvanto de membroj en 2019 ne superus la kvanton de membroj en la mezo de 2018.

Laŭ la ankoraŭ ne pritraktita buĝetpropono oni antaŭvidas kotizenspezojn de 156.700 eŭroj de individuaj membroj en 2019. En 2017 la sumo de la kotizoj pagitaj de individuaj membroj estis 134.281 eŭroj, do temas pri buĝetita kresko de proksimume 17 procentoj. (En 2018 oni buĝetis enspezojn de 143.120 eŭroj de la kotizoj de individuaj membroj, sed kiom realiĝos ankoraŭ ne klaras.)

La propono pri la nova kotiza sistemo estis en la komitata reta diskutejo forte kritikata de Osmo Buller, kiu tamen pro sanproblemoj mem ne povis veni al Lisbono. Laŭ li la nova sistemo per forigo de la plej malmultekosta kategorio (membro kun Gvidlibro) kaj samtempa forigo de la papera Jarlibro, kombine kun drasta altigo de la kotizo, certe forpelos multajn membrojn.

Krome li atentigis, ke la longe promesata nova retejo, kiu anstataŭu la paperan Jarlibron, povas lasi atendi sin:

– La nova sistemo estas administre pli komplika ol la malnova kaj la registrado kaj librotenado de la pagitaj kotizoj postulos multe da laboro. La Estraro ŝajnas fidi, ke almenaŭ tiurilate la nova retejo jam baldaŭ pretos kaj sekve eblos apliki la novan kotiz-sistemon jam ekde 2019. Mi emas pli kredi, ke ĝi ne estos baldaŭ preta kaj eĉ se jes, plej neantaŭvideblaj infanmalsanoj povos aperi kaj la tuto povos eĉ komplete panei. Temas pri afero, ĉe kiu oni ne aventuru. Tial mi pledas, ke oni ne ekapliku la novan sistemon jam ekde 2019 sed plej frue ekde 2020, kondiĉe ke la reteja bazo estos unue realigita. La Komitato ne fidu blinde al la certigoj de la Estraro, ke ĉio bone ekfunkcios jam ĉi-jare.

El la kritikoj de Osmo Buller dum la komitata kunsido estis tamen levita nur la plej malgrava, tiu pri la nomo de la nova senpapera membrokategorio. Renato Corsetti proponis, ke la kategorio nomiĝu “Baza membro”, kaj tiun ŝanĝon la komitato pli-malpli unuanime akceptis.

Cetere la diskuto ĉefe temis ne pri la konkretaj efikoj de la proponata nova sistemo al la kvanto de membroj kaj la financoj de la asocio, sed pri la plej justa maniero difini la kotizojn por loĝantoj de malpli riĉaj landoj. Laŭ komitatano Michael Boris Mandirola la kotizniveloj proponitaj de la estraro ne estis sufiĉe diferencigitaj.

Mandirola tial proponis, ke la kotizniveloj por la kvar malpli kostaj kategorioj estu difinitaj per matematika formulo, rekte surbaze de la meza enlanda produkto de la koncernaj landoj. Finfine tamen estos nur kvin malsamaj kotizniveloj, sed la niveloj laŭ la formulo de Mandirola iĝos malpli altaj ol tiuj proponataj de UEA.

Ne eblis precize scii, kiom la propono de Mandirola kostos al UEA, eĉ se Martin Schäffer post rapida kalkulo konkludis, ke se la membrokvanto restos la sama, la enspezoj kredeble sinkos je proksimume 8.500 eŭroj. Tiun sumon la komitato evidente opiniis akceptebla, ĉar ĝia granda plimulto voĉdonis por la propono de Mandirola.

Jam post la voĉdono Mandirola korektis siajn pli frue prezentitajn kalkulojn kaj klarigis al la komitato, kion ĝia decido signifas. Ĉar la baza kotizo por Nederlando estis difinita je 44 eŭroj, loĝantoj de la plej malriĉaj landoj laŭ li venontjare pagos du eŭrojn por membri en UEA.

La komitato kunsidas en salono Hodler.

Post kiam la komitato tiel rezignis je nekonata sumo en kotizaj enspezoj, komitatano Dietrich Weidmann proponis eĉ pli draste altigi la kotizon kiun pagas la loĝantoj de la pli riĉaj landoj, por plibonigi la ekonomian situacion de la asocio:

– Nun la situacio estas drasta, kaj tio postulas oferon de ni. La baza kotizo estu 50 eŭroj kaj ne 44.

La propono de Weidmann ne trovis subtenon de la komitato, sed li provis denove, kiam devis esti decidita la nivelo de la aldona sumo, kiun devos pagi membroj-abonantoj por ricevi la paperan revuon Esperanto.

Laŭ la propono de la estraro, la baza kotizo nun estos tiu por senpaperaj membroj. Tiuj, kiuj deziros plu ricevadi la paperan revuon Esperanto, devos pagi aldonan sumon kiu kovru la kostojn de la revuo. Tiu sumo estu sama por membroj en ĉiuj landoj.

Laŭ la propono de la estraro la prezo de la papera revuo por membroj estu 30 eŭroj jare, sed Dietrich Weidmann opiniis, ke la membroj-abonantoj prefere pagu 40 eŭrojn jare.

La ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer tamen trovis la proponon tro drasta:

– Ni riskus ke estos tro malmultaj abonantoj. Se la prezo estos tro alta, en iu momento ni atingos la punkton, kie ni ne povos eldoni la revuon entute.

Michael Boris Mandirola opiniis, ke oni povus altigi la prezon de la revuo almenaŭ ĝis 35 euroj, ĉar tiuj, kiuj ne volas malavare subteni la asocion ajnakaze povos legi la revuon en la reto. Simile opiniis komitatano Maritza Gutiérrez el Kubo:

– Se ni volas trovi novajn vojojn, tiu prezo de 35 eŭroj estas akceptebla. Laŭ la evoluo de la mondo papero fariĝas io luksa. Rigardante kiel evoluas la mondo kaj kiel necesas amike rilati al la medio, mi subtenas.

Kontraŭis la altigon de la prezo de la revuo Dennis Keefe, kiu atentigis ke la papera revuo estas bona informilo kaj tial devas esti konfirmita.

Ankaŭ Renato Corsetti kontraŭis plialtigon – eĉ la prezon proponatan de la estraro li opiniis tre alta, kvankam li pretis ĝin akcepti.

– Se oni demandus nun al mi, ĉu mi volas pagi 30 eŭrojn por ricevi la paperan revuon, mi demandus, ĉu vi estas freneza. Mi ne pagus. Kaj mi konas amason da normalaj esperantistoj, por kiuj 30 eŭroj estas granda sumo. Mi volas diri, ke mi subtenas la proponon de la estraro, kvankam mi kredas, ke jam la prezo de 30 eŭroj perdigos al ni amason da membroj.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer atentigis, ke simpla abono de la papera revuo jam nun kostas 32 eŭrojn, kaj fine la komitato kun granda plimulto akceptis la proponon de la estraro. Do loĝantoj de Nederlando kaj simile riĉaj landoj en 2019 pagos 44 eŭrojn por baza (reta) membreco en UEA, kaj pliajn 30 eŭrojn por la revuo. Jarlibron membroj ne plu ricevos.

Eventuale ja aperos ia jarlibreca eldonaĵo ĉiun trian jaron, sed se jes, ĝin la dezirantoj devos mem aĉeti, klarigis prezidanto Mark Fettes.

La kunsido estis longigita ĝis la 18-a horo, sed la tempo tamen ne sufiĉis por pritrakti proponon pri dumviva reta membreco. Pluraj komitatanoj esprimis konsternon pri la ideo, ke por 30 eŭroj loĝantoj de malriĉaj landoj povus ricevi dumvivan membrecon. La plua diskuto pri la temo estis prokrastita ĝis la lasta komitata kunsido, kiu okazos vendrede.

La plej grava temo en vendredo sendube estos la buĝeto de UEA por 2019, sed ne tute klaras, ĉu la buĝeta propono de la estraro plu validas, post kiam la komitato ŝanĝis ĝian bazon, malaltigante la kotizojn por malpli riĉaj landoj. Aliflanke ankaŭ ĝis nun malkongruo kun la realo plej ofte ne malhelpis al la komitato akcepti buĝetojn proponitajn de la estraro.

Kalle Kniivilä

29 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
gonet-boisson
gonet-boisson
2018-07-31 8:42

Bonan tagon !
kotizoj de membro-abonanto en riĉaj landoj de 74 eŭroj = tro multekostas = malpli da membroj kaj riĉaj landoj ne volas diri riĉajn membrojn !
Aflikta !

Licxjo
Licxjo
2018-07-31 11:57

Pro tia decido, estas ekde nun certe ke neniu juna homo en Usono membriĝos en UEA, malgraŭ ĉiaj klarigoj kaj instigoj.

Jen la demando: “Mi pagus tiom, kaj ricevus . . . nu, precize kion?”

Mi mem, fidela Esperantisto kaj cetere tre aktiva, hezitus membriĝi kontraŭ tia kosto.

Je la pozitiva flanko, mi estas dumviva membro, kaj nun mi devos vivi malpli da jaroj por ke la kotizo de antaŭ multaj jaroj fariĝu “bona aĉeto”.

Przemysław Wierzbowski
2018-07-31 21:59
Respondo al  Licxjo

La prezidanto “ŝerce” bedaŭris, ke la dumvivaj membroj vivas tro longe. Kia ĉarma homo.

AndyHM
AndyHM
2018-08-02 14:08

Li bone zorgu pri la dumvivaj membroj kaj ke ili vivu longe, ĉar nur ili restos en UEA pro tiaj skandalaj kotizoj.

István Ertl
2018-08-07 13:40

Camacho en iu frua verko prezentas la funkciadon de mortigaj tachmentoj senditaj el Roterdamo kun la celo elimini dumvivajn membrojn post 25-jara membreco.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-08-07 19:24
Respondo al  István Ertl

Kaj tiu frua verko estas eta bildstrio sur la unua paĝo de numero de “Kontakto” (kiu numero? Mi ne memoras, sed mi jam scipovis E-on kaj ankoraŭ ne laboris ĉe UEA, do devis esti iam en 1981-1986). Sur tiu paĝo, krome, aperis mikronovelo (eĉ se tia nomo tiam ankoraŭ eĉ ne ekzistis) kunaŭtorita de Camacho kaj mi kaj instruanta, kiel liberigi vin de nedezirata partnero okaze de la venonta atommilito.

ALeks
ALeks
2018-08-01 8:48
Respondo al  Licxjo

Strange, la komitaton fakte inspiris Esperanto-USA, kiu enkondukis retan membrecon. Tamen ne fugxis la junuloj, ĉu? En UEA, cetere, estos rabatoj por junaj homoj, ili do ne devos pagi 44€.
Ni ja vidos, kiom da Dumvivaj Membroj malaligxos pro la nova kotizsistemo. Espereble malmultaj ?

Przemysław Wierzbowski
2018-08-01 11:48
Respondo al  ALeks

la rab-at-oj estos la membroj mem, ne la unuan fojon.

Lee Miller
Lee Miller
2018-08-01 11:51
Respondo al  ALeks

Mi vere scivolas, ĉu dumviva membro rajtas malaliĝi, kaj rehavi la kotizon . . . tio estas bona demando.

Pri Esperanto-USA, la asocio estas tre malgranda. Estus interese vidi analizon de aĝoj de membroj. Sed eĉ se duono estus “junuloj”, temus pri eteta grupo.

Oni povas membriĝi en Esperanto-USA kontraŭ tre malalta prezo. Unufoje. Poste la kotizo altiĝas. Kaj mi ne scias kiom da entuziasmaj novaj membroj remembriĝas duan fojon. Sed mi scias ke multaj aktivaj Esperantistoj en Usono ne estas membroj.

Mi partoprenas en sufiĉe vigla grupo en proksima urbego, kaj mi estas la plej maljuna kiu aperas. Ĝenerale la homoj kiuj aperas havas nenian intereson pri E-USA aŭ UEA, ĉar la organizoj provizas al ili nenion kion ili volas aŭ bezonas. Mi kredas ke eĉ senpaga membriĝo ne vere allogus ilin.

Mi menciu ke en tiu urbo estas eĉ Delegito de UEA. Li neniam partoprenas aŭ kontaktiĝas kun la veraj Esperantistoj en la urbo. Malgraŭ mia persona kontakto kun li kaj invito/instigo fari. Li afable respondis, en tute bona Esperanto, retpoŝte, kaj jen la fino. Do, kiel mi eĉ parolu al junuloj pri UEA?

Marc Bavant
Marc Bavant
2018-08-14 10:05
Respondo al  ALeks

“Ni ja vidos, kiom da Dumvivaj Membroj malaligxos pro la nova kotizsistemo. “: mi restos DM, sed postulos repagon de la kotizdiferenco 🙂

Osmo Buller
Osmo Buller
2018-07-31 13:06

Estas bizare, ke dum multaj jaroj iuj komitatanoj insistis pri starigo de reta membreco kun kotizo de manpleno da eŭroj ankaŭ por riĉaj landoj. Fakte, la kotizo Membro kun Gvidlibro (11 EUR) plenumis tiun funkcion por multaj membroj, kiuj ne interesiĝis ekz. pri rabato ĉe aliĝo al UK. Anstataŭ pagi malpli ol 11 EUR oni ekde nun devus pagi 4-oblon, 44 EUR. Kiel eblas tiel totale forgesi, por kio oni iam pledis?

edvige
edvige
2018-08-14 14:04
Respondo al  Osmo Buller

eblas, eblas— simple cxar tiuj homoj nenion scias pri la pasinta tempo de UEA, kaj precipe cxar ili ne scis pri kio ili parolas…..

Grigorii Arosev
2018-07-31 14:02

Antaux kelkaj semajnoj mi skribis kolumnon gxuste pri cxi tiu temo por “La Ondo de Esperanto”: http://sezonoj.ru/2018/07/arosev-5/

Dum iom da jaroj mi kotizis al UEA pro mia bona rilato al E-movado kaj kiel strangforma danko al Osmo Buller pro lia multjara agado. Pagi 44 € anstataux 11 € mi kvankam povas, sed certe ne pagos, cxar ne plu vidas sencon.

Przemysław Wierzbowski
2018-07-31 21:55

Longan tempon mi serĉis kialon por ne aliĝi al SAT. Finfine la kliko de Fettes malaperigis miajn dubojn.

ALeks
ALeks
2018-08-01 9:03

Kio estas la rilato kun SAT?

Przemysław Wierzbowski
2018-08-01 11:46
Respondo al  ALeks

rilato kiasence? simple mi pripensis aliĝi al ĝi.

ALeks
ALeks
2018-08-03 0:34

Do nun dank’al la « kliko de Fettes »,
vi certas, ke vi vere ne volas aliĝi al SAT? aŭ kio? Mi ne bone komprenis, pri kio temis viaj duboj kaj kiel la kliko malaperigis ilin. Bv klarigi.

Ĉente
Ĉente
2018-08-01 6:24

Kial altigi la kotizon de ni ne plu ricevos la jarlibron? Kien iros tiu mono?

ALeks
ALeks
2018-08-03 0:38
Respondo al  Ĉente

Jam nun la enspezoj (kotizoj, donacoj, libroservo, kongreso, rento) ne kovras la elspezojn (oficistoj, Centra Oficejo, Revuo Esperanto, Jarlibro, Kontakto…). Kiel ekvilibrigi la kontojn sen malpliigi la elspezojn kaj kun malpli kaj malpli da membroj? Bv helpi per ideoj, proponoj konkretaj !

dennis keefe
2018-08-01 12:51

Antaŭ tri jaroj mi faris neformalan studeton pri la prezostrukturo de la membro-aliĝo-sistemo de ĉirkaŭ 200, neprofitcelaj internaciaj organizoj.

Unu afero kiu frapis min en tiu studeto estis, ke tiaj tutmondaj organizoj, plej ofte sidejantaj en relative riĉaj landoj, preskaŭ neniam havas pli ol simbolan rabaton por internaciaj membroj. Ili ne priatentas Azion, nek Sudamerikon kaj tute ne Afrikon.

Kelkaj neprofitcelaj organizoj havas iom aŭ iomete da rabato por eksterlandaj membroj, ekzemple, TESOL (Teachers of English as a Second Language, kun pli ol 10,000 membroj en pli ol 100 landoj) postulas 157 dolarojn por unujara membreco (aniĝo + reta revuo kvarfoje jare) en “riĉaj” landoj, kaj 94 dolarojn en “malriĉaj”.

Ni diru, alivorte, unu tagon da laboro en Novjorko, kaj tri monatojn en Burundo. En nia verduja situacio estus proksimume unu duontagon kaj UNU TAGON (kaj kompreneble oni devas nuancigi tiun diraĵon pro ekstremaj, salajraj neegalecoj en la koncernaj landoj mem).

La nova kvin-ŝtupa kotizo-ŝtuparo de UEA nun listiĝas inter la plej avangardaj, internaciaj asocioj kiuj rekte prikonsideras la financajn statojn de homoj en malriĉaj landoj.

Eble aliaj altruismaj asocioj sekvos nian modelon, kiun en venontaj jaroj ni povos ankoraŭ plibonigi (ekzemple, anstataŭ 5 nivelojn, multe pli).

Jens Stengaard Larsen
2018-08-02 13:27
Respondo al  dennis keefe

Interesa esploro. Tamen, la neprofitcelaj internaciaj organizoj neEsperantistaj ja ĝenerale povas koncentriĝi pri membroakirado en la riĉaj landoj. La mono ĉiuokaze devas – ideale, almenaŭ – elspeziĝi por projektoj en la malriĉaj landoj, kun aŭ sen membroj tie. Alie ĉe ni. UEA-membreco estas maniero esti Esperantisto, kaj ĝi devas esti malfermita al ĉiuj homoj de la mondo. Se la ekzisto de UEA celas la Finan Venkon, tiam ĝi devas havi individuajn membrojn kaj prefere ankaŭ landajn asociojn pli-malpli egale distribuitaj tra la tuta mondo. Alie tia celado ja fariĝas absolute malreala.

Filarete
Filarete
2018-08-03 10:02
Respondo al  dennis keefe

La averaĝa enlanda enspezo ne spegulas la individuajn situaciojn. En riĉaj landoj iuj (multaj) homoj apenaŭ sin vivtenas kaj en malriĉaj landoj iuj (ankaŭ multnombraj) eksterordinare riĉas. La nura justa sitemo konsistus el elprocenta pago de la jara individua enspezo (ekz. 1%). Tian sistemon plu havas iuj komunistaj partioj en diversaj landoj. Sed ĝi estus perceptata kiel esperantista imposto, do ne vere celtrafa.

Patrick
Patrick
2018-08-10 6:52
Respondo al  Filarete

Mi tute konsentas. Laŭ mi tiu sistemo pri landoj A kaj B estas fuŝa.

Roland Schnell
2018-08-10 9:22
Respondo al  Filarete

Kial ne celtrafa? Nur ĉar komunistoj aplikis ĝin? Ankaŭ religiaj grupoj praktikas similan sistemon kaj ne kontentigas per 1%, sed kutime deziras dekonon de la enspezo.
Respektante la malegalecon de la enspezoj tutmonde, la sistemo aspektas pri justa ol la nunaj de UEA.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-08-05 15:24

Mi pretas pagi eĉ 100 € jare – por io utila al mi. Mi tamen ne pretas pagi eĉ 10 € jare por io neutila al mi. UEA (estraro? komitato? …?) nuntempe ŝajnas interesiĝi kaj peni nur pri manieroj forigi servojn por ŝpari “nenecesajn” kostojn. Vi forigas servojn… kaj esperas tiel allogi novajn membrojn kaj reteni malnovajn? [nekredema kapskuo…]. Kiam en la monda historio neniigo de servoj igis asocion pli alloga?

Aĥ jes, kompreneble: nun leviĝos la kutimaj voĉoj “mi ne membriĝas en UEA por ricevi servojn sed por ‘apogi Esperanton'”. Nu, tre respektinda sinteno, kiu tamen ne validas por mi – kaj, evidente, por multaj aliaj esperantistoj. Mi sentas nenian deziron “abstrakte” apogi Esperanton. Kaj pago de kotizo al UEA estas, por mi en la nuntempo, nura abstrakta apogo de Esperanto. El tiu vidpunkto ne gravas al mi, ĉu la kotizo estas 1 €, 10 € aŭ 100 €: UEA proponas al mi NENION INTERESAN. Kaj eĉ eventualajn interesaĵojn UEA sindediĉe klopodas detrui. Proponu al mi ion interesan, indan, kaj vi rehavos min. Proponu nenion, kiel nun, kaj… Vere: UEA devas profunde repripensi sian filozofion.

Kaj tion ĉi diras ne ĝisosta malamiko de la asocio sed homo, kiu pli ol kvin jarojn profesie laboris por UEA kaj kiu en la pasinta jarcento, tuj post eklerno de la lingvo kaj ankoraŭ apenaŭ kapabla konstrui ĝustan frazon, aliĝis al la asocio.

Roland Schnell
2018-08-05 16:07

Gratulon por la konciza analizo!

Lee Miller
Lee Miller
2018-08-07 14:29

Estus al mi interese scii kion UEA povus proponi al vi. Kion vi trovus interesa, kaj sufiĉe valora por pagi regulan kotizon?

Mi mem bedaŭrus la perdon de la libroservo. Kaj la revuo, malgraŭ diversaj kvalitoj dum la jaroj, ja informas pri Esperanto en la mondo, kaj donas ian ligilon al legantoj.

Ŝajne UEA pli-malpli ĉesis funkcii kiel eldonejo. Eĉ la populara “Vojaĝo en Esperanto-Lando” ne reaperis, plurajn jarojn post elĉerpiĝo. Tiun flankon mi ŝatus vidi revivi.

Sed krom tio, mi iom gratas mian kapon kaj scivolas.

Mi ĝis nun ne bedaŭras mian pagon por “apogi Esperanton”, sed mi plene konsentas ke preskaŭ neniu nova lernanto de la lingvo estos preta tiel fari.

Ian Fantom
Ian Fantom
2018-08-14 20:54

“Vi forigas servojn… kaj esperas tiel allogi novajn membrojn kaj reteni malnovajn?” — tio komenciĝis kviete post la Puĉo de 1974.

Krizipo
Krizipo
2018-08-08 0:21

Ĝis, UEA!