Kritikaj vidpunktoj kaŝitaj post enketo de UEA

La nunaj membroj de UEA estas idealismaj. Por logi novajn necesus tamen proponi ion plian, indikas reta enketo. Kritikaj vidpunktoj de respondintoj ne estis publikigitaj, kaj la retejo ŝajne interesas neniun.

Respondoj de personoj, kiuj indikis, ke ili estas individuaj membroj.

Reta enketo entreprenita de UEA kaj TEJO ŝajnas indiki, ke la plej multaj individuaj membroj de la asocioj pagas la kotizon ne pro la servoj, kiujn proponas la asocio, sed pro idealismaj motivoj. Tiu rezulto en si mem ne estas tre surpriza. Pli interesaj estas la respondoj de tiuj, kiuj nek membras nek interesiĝas membriĝi en la asocioj.

La enketo estis starigita de ”laborgrupo pri monataj pagoj”, kaj ĝia eldirita celo estis esplori, ĉu indus enkonduki eblon pagi la kotizon aŭtomate, unufoje monate. Ne tre klaras, kial indas enketi pri tio, anstataŭ simple provi, sed nun ni scias la respondon: 81 procentoj el la respondintoj ne preferus monatan kotizon.

Entute venis 266 respondoj al la reta enketo, el tiuj 72 procentoj (191 respondoj) de individuaj membroj de UEA/TEJO kaj 28 procentoj (75 respondoj) de personoj kiuj ne estas individuaj membroj.

La averaĝa aĝo de la respondintoj estas 48 jaroj. Pri sekso aŭ genro mankas indiko. 66 procentoj el la respondintoj loĝas en Eŭropo, 16 procentoj en Brazilo kaj 4 procentoj en Usono.

La respondoj de tia reta enketo evidente ne donas reprezentan bildon pri la opinioj de UEA-membroj. Des malpli la respondoj donas bildon pri la opinioj de nemembroj, ĉar la enketilo ĉefe estis diskonigita tra la retaj kanaloj de UEA.

Eĉ se la samplo ne estas reprezenta por la tuta esperantistaro, la respondoj povas utili almenaŭ kiel elirpunkto por diskuto. Sur la unuaj tri lokoj inter la kialoj resti membro de UEA/TEJO estas ”esti parto de la komunumo”, ”subteni la asocion” kaj ”subteni lingvan justecon”. Nur sur la kvara loko aperas la ĉefaj servoj de la asocioj: la revuoj Esperanto kaj Kontakto.

Tion evidente eblas interpreti en du manieroj: aŭ la membroj entute ne interesiĝas pri revuoj, aŭ la membroj trovas la revuojn en sia nuna formo ne sufiĉe interesaj.

Respondoj de personoj, kiuj indikis, ke ili ne estas individuaj membroj. “Ŝanĝoj pri politiko” estas sumigo de la tri respondoj: ŝanĝoj pri la politiko de UEA/TEJO”, ”ŝanĝoj pri politiko de TEJO”, ”ŝanĝoj pri politiko de UEA”.

La nemembroj indikis kiel ĉefajn kialojn ne aliĝi al UEA/TEJO la tro altan kotizon (19 respondintoj) kaj mankon de avantaĝoj (10). Pliaj iom ofte menciitaj kialoj estis malkontento pri la gvidantoj de UEA (8) kaj pri la gvidantoj de TEJO (7).

Kiam oni petis nemembrojn indiki, kio povus igi ilin aliĝi al la asocio, pinte de la listo estis deziro pri pli granda kongresa rabato (15 respondintoj) kaj malpli alta kotizo (same 15). Pliaj 11 respondintoj dezirus ”pliajn avantaĝojn” de la membreco.

Aldone multaj deziris ŝanĝojn en la funkciado de UEA kaj /aŭ TEJO, sed la respondoj estas resumitaj en neklara maniero.

Laŭ la raporto publikigita de UEA, ŝanĝojn ”en la politiko de UEA/TEJO” deziris 11 respondintoj, dum 9 respondintoj deziris ŝanĝojn ”en la politiko de UEA” kaj pliaj 3 ŝanĝojn ”en la politiko de TEJO”. Supozeble temas do sume pri 23 respondintoj, kiuj deziras ŝanĝojn en la politiko de la asocio – sed laŭ la raporto ne eblas scii, kiajn ŝanĝojn.

Plie, laŭ la raporto, 11 respondintoj povus remembriĝi, se okazus ”ŝanĝoj pri la movada engaĝiĝo de UEA/TEJO”, sed ne klaras, kiajn ŝanĝojn oni deziras, ĉar tiuj informoj ne estas publikigitaj.

En la komitata diskutejo la enketo tuj ricevis laŭdojn de Stefan McGill:

– Mia, mi gratulegas vin! Ege utila analizo! Komprenu, ke mi respondas konstrue kaj ne kritike. Mi espereblas, ke komitatanoj pensos pri la vivgravaj demandoj, kiujn levas la studo!

Mia Nordentoft, oficisto kiu respondecas pri la reteja renovigo de UEA kaj TEJO, preparis la enketon.

Malpli entuziasme ĝin komentis komitatano Osmo Buller:

– La procentaĵoj kaj grafikaĵoj de la nuna enketo… ne tre interesas min, ĉar ili ne rivelas ion eksterordinaran kaj surprizan. Pli valore estus ekkoni ĝuste tion, kion oni ne publikigis, nome kion oni diris en la komentoj al la enketo. Laŭdire tio estis sekretigita pro “privateco”, kion mi ne komprenas, ĉar oni ja respondis anonime. Necesas ebligi aliron al la komentoj por igi la enketon pli utila.

Cetere la renovigo de la retejo de UEA ŝajne tute ne interesas la respondintojn, aŭ oni jam perdis ajnan esperon pri ĝia realigo. Laŭ la resumo publikigita de UEA, nur tri respondintoj plendis, ke la retejo estas malbone uzebla, kaj nur unu indikis, ke ŝanĝoj en la retejo povus logi al rea aliĝo.

Kio igus vin aliĝi al UEA?
24 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
2020-09-01 11:41
Komento pri enhavo de la afiŝo rea aliĝo." Legi pli »

Ke UEA farighus establo de la Esperanta Civito. Kial ne esti establo kun celo “finvenkismo”.

krm
krm
2020-09-01 12:27
Komento pri enhavo de la afiŝo rea aliĝo." Legi pli »

UEA jam de jardekoj fuŝas la prosperon de Esperanto. Popularigi la lingvon povas nur homoj uzantaj ĝin ĉiutage, ne burokrataj organizoj.

Jens Stengaard Larsen
2020-09-01 13:54
Komento pri enhavo de la afiŝo rea aliĝo." Legi pli »

Se mi ne estus membro de UEA pro idealismaj kialoj, afero kiu povus allogi min estus pli klara fokuso. Inter 1950 (prepare al Motevideo) kaj 1968 (kiam la “Skandinavia Propono” al Unesko ne estis renovigita) oni ĉiam sciis kiu konkreta _etapa venko_ pliproksimigos nin al la fina venko. Sed ekde 1968 oni rezignas pri etapaj venkoj, kaj sekve iom post iom ankaŭ pri la fina. Eble tio estas neevitebla, ĉar la vizio de 2020 pri la fina venko devas esti tute alia ol oni imagis en 1950 kaj 1968, sed manko de fokuso estas la esenca handikapo de la hodiaŭa UEA.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Jens Stengaard Larsen
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-01 18:19

UEA ne havas la ĝustajn prioritatojn. La baza legolisto (de AULD): Elĉerpita, elĉerpita, elĉerpita… bona varbilo por Esperanto!

Nu, certe mi komprenas, ke UEA ne estas eldonejo kaj ankaŭ ne posedas la kopirajtojn de la libroj, sed de universala asocio kies celoj estas antaŭenigi la lingvon, oni rajtas atendi, ke ĝi faru sian plejeblon por sekurigi la haveblecon de pintaj verkoj en nia lingvo.
Tamen, la nuna situacio estas priplorinda.

Roberto
Roberto
2020-09-03 17:30

Mi ne estas membro de UEA simple por malfacilaĵoj pro pago de kotizo. Kiam mi havis monon em mia UEA-konto, mi facile pagis la kotizon. Nuntempe mi devus uzi mian landan asocion kiel peranto, sed vere mi ne volas aliĝi al landa asocio… Antaŭ multaj jaroj, mi aliĝis al mia subŝtata asocio, kiu membriĝis min al landa asocio kaj mia landa asocio anigis min al UEA. Sed mi preferas esti individua membro de UEA. Vere, mi scias ke estas formularo ĉe mia landa asocio por ke mi fariĝu individua membro de UEA sen necese esti membro de landa asocio, sed mi certe devu klarigi al iu la kialon. Se mi loĝus en Eŭropo, estus pli simpla afero.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-09-04 0:31
Respondo al  Roberto

Se vi hezitas pagi al la kotiz-peranto en via lando (kiu ŝajne estas la landa asocio) ĉar vi pensas ke vi certe devos klarigi kial vi ne volas aliĝi ankaŭ al la landa asocio, tiam vi timas fantomojn, des pli se jam ekzistas formularo por fari precize tion.

Simple pagu; neniu plendos pri tio!

Roland Schnell
2020-09-04 9:20
Respondo al  Yves Bellefeuille

Estas nur unu el la problemoj, kiuj ekas el la “unulinia” politiko de UEA (komparebla kun la romkatolika eklezio), kiu malvolonte toleras strukturoj ekster la propraj. Kelkaj eble memoras, ke UEA dum multaj jaroj prisilentis la ekziston de SAT. La saman sorton spertas aktuale la Civito. La ekzistorajto de la bunta gamo de “liberaj” organizoj sole estas, ke ili estas celgrupo por akiri ilin kiel faka asocio.
Tio ne ĉiam brile funkcias. aktuale tejo konstatis, ke la statutoj de BEMI ne estas akcepteblaj. Se oni surface kalkulas la Esperantistaron, oni vidas, ke nur malgranda parto estas individua membro de UEA. La resto ne scias pri la ebleco aliĝi aŭ intence decidas rifuzis ĉi tion multekostan honoron.
Teorie “sendependaj” komunikiloj kutime estas sub la kontrolo de UEA-aktivuloj, almenaŭ membroj, kaj prisilentas la buntan realecon.

Leon
Leon
2020-09-04 9:50
Respondo al  Roland Schnell

SAT estas tute normala asocio, sed la Civito estas fantaziaĵo.
Mi citas:

La Esperanta Civito celas formi la kernon de novtipa Esperanto-organizaĵo kun “transnacia kulturo” kies precipa celo estas reprezenti la esperantistojn kiuj sentas ke ili apartenas al senŝtata diaspora lingva grupo. En 2019, ĝi havis 459 membrojn.[2] Kerna decido por aliĝi al la Esperanta Civito estas ‘percepti sin kiel membron de diaspora lingva minoritato pro memelekto'”

Tuta Esperantujo estas transnacia jam, por tio oni ne bezonas organizon.
Krome, se iu perceptus sin kiel membron de diaspora Star Wars minoritato, ankaŭ tiucele oni povus starigi organizon (eble eĉ jam ekzistas!), sed tio estus simila fantaziaĵo.

La komparo kun la romkatolika eklezio estas maltrafa. Kvankam ĝi nuntempe estas nefunkcianta laŭ mia scio, fakorganizo de UEA estas/estis la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. Pluraj aliaj fakorganizoj kiel tiuj de ateistoj kaj mormonoj ankaŭ ne troveblas en la romkatolika eklezia organizo.

Roberto
Roberto
2020-09-05 14:51
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara, vi vere ne komprenas mian kulturon. Ne ĉio estas kiel en Norda Ameriko aŭ Okcidenta Eŭropo. En pliparto de landoj ne simple ne ekzistas nepersonaj rilatoj. Tio estas frukto de franca revolucio.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roberto
Sudastelaro
Sudastelaro
2020-09-07 16:52
Respondo al  Roberto

Do ne hezitu rekotizi al UEA kiel Individua Membro. Ekzistas Paypal, per kiu vi povas pagi al UEA per pago de loka fakturo ĉe via banko. Ekzistas en Brazilo virtualaj bankoj kiel Nubank, kiu senpage disponigas internacian kreditkarton. Ĉio-ĉi tiel simple kvazaŭ vi loĝus en Eŭropo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-03 19:49
Komento pri enhavo de la afiŝo rea aliĝo." Legi pli »

Mi re-aliĝus al UEA se finfine la organizo plenkreskiĝus, sed mi ne plu esperas tion post pli ol 100 jaroj.

Kial pagi membrokotizon kaj forĵeti monon en senfundan puton? Ĉu pagi membrokotizon por “subvencii” aŭ amatorecan fuŝadon aŭ korupton? Ĉar pri unu el tiuj du temas, se oni elspezas 70.000 eŭroj, sed ne montras rezultojn. La afero vere pensigas min pri Italio kaj aliaj landoj kie oni enspezas monon, komencas projektojn, sed neniam finas ilin… kiu volas kontribui al tiaj fifaroj? Mi ne! Cetere sendube oni trovos aliajn hontindajn malŝparojn fare de UEA kiuj neniam estigis rezultojn.

Mi faris liston de agoj fare de UEA, kiuj povus relogi min al UEA:

-Revuo pli *per* ol *pri* Esperanto(movado), laŭ modelo de la revuo Kontakto

-Kreado de prestiĝaj nacilingvaj informaj retejoj kun modernegaj kursoj

-Kreado, eldono kaj distribuo de prestiĝaj nacilingvaj informiloj/varbiloj

-Regula okazigo de (almenaŭ ĉiujaraj) ekzamenoj en multaj landoj (kaj la kreado de la bezonataj lerniloj)

-Eldono de pli modernaj, nacilingvaj vortaroj

-Fortaj klopodoj por rehavigi al la esperantistaro nun nehaveblajn gravajn kaj popularajn verkojn

-Pli forta klerigo pri la Esperanto-kulturo nuna kaj pasinta kaj la historio de nia lingo

-Malpli eliteca UEA: Plej gravan rolon nun ludas aktivuloj, dum la plimulto de la esperantistaro precipe simple volas uzi la lingvon. UEA devus krei por ili pli da servoj kaj varoj.

-Restrukturigo de la organizo: Oni malstarigu la Komitaton, donu pli da respondecoj al la Centra Oficejo kiu funkciu kiel entrepreno kaj la membroj elektu estraranojn kun profesiaj, entreprenaj konoj kaj ekonomikaj/organizprofesiaj diplomoj, kiuj ricevu partotempan pagon kaj konscience laboras.

-Socia helpfonduso por la pli malriĉaj Esperantistoj

Nur se UEA 70-80 % de la ĉi-supre menciitaj punktoj -profesie kaj ne amatorece!- realigus, mi estus interesita denove membriĝi en ĝi.

Roberto
Roberto
2020-09-05 15:00
Respondo al  Leon Roijen

Jes, ja, vi estas “liberalo” laŭ koncepto de Ayn Rand aŭ Mises. Neniun imposton mi pagos, ĉar mi estas titano.

Foggy67
Foggy67
2020-09-03 21:01

Saluton,
De post la alveno de Interreto, la aligxo al UEA/TEJO ne plu prezentas grandan interezon, krom la idealan.
Miaopinie oni trovas cxion en Interreto, kion oni bezonas por malkovri kaj lerni la lingvon, acxeti libojn, renkonti aliajn Esperantistojn per la surlokaj kluboj, vojagxi kun kaj al eksterlandaj Esperantistoj.

Tiuj faktoj bone klarigas la disfalon de la membrigxo en la pasintaj jaroj. Bedauxrinde UEA/TEJO ne ankoraux bone enkapigis ilin, do iliaj klopodoj por travivi en la nuntempa interreta mondo restas vanaj…

BN
BN
2020-09-05 7:58
Komento pri enhavo de la afiŝo rea aliĝo." Legi pli »

Respndo al Leon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-09 18:06

Eĉ bazaj servoj de UEA ne plu funkcias. Antaŭ du semajnoj mi mendis librojn ĉe UEA, mi pagis ilin la sekvontan tagon, kaj nun post du semajnoj ankoraŭ ne alvenis la libroj. Kaj imagu, mi loĝas en Nederlando, en la lando kie troviĝas la Centra Oficejo… nun imagu, ke esperantisto enmalproksima eksterlando mendas librojn, de Usono, Japanio, Aŭstralio ktp. Tiu homo verŝajne atendos monatojn.

Aliajn librojn mi mendis en la nederlanda najbarlando Germanio, ĉe https://www.esperanto-buchversand.de/ kaj ili alvenis ene de kelkaj tagoj.

Mi ne estas homo, kiu atendas aĉetitajn varojn tuj la sekvontan tagon, sed du semajnojn da atendo eĉ en la sideja lando de UEA estas skandalega.

Imagu komencanton, ie malproksime de Nederlando kiu mendas siajn unuajn librojn, eble eĉ lernolibrojn kaj devas atendi monatojn? Tio estas absurda por asocio kiu celas disvastigi la uzadon de Esperanto.

Se eĉ tiaj bazaj servoj ne plu normale funkcias, oni pli bone malfondu la asocion.

Mi ankaŭ mendis Kontakto-n, la revuon de TEJO kiu sesfoje jare aperas.

Ĝi ŝajne fariĝis la ludilo de ĝia maldekstrema redaktoro. En du numeroj, en du partoj, aperis artikolo pri ’kaptukoj’ kaj entute dediĉiĝis 10 (!!!) paĝoj al tiu temo. Kompreneble tre favora kiel decas al (ekstrem-)maldekstruloj, sen ajna kritiko.

Alia artikolo: 4 paĝa artikolo titolita ’sub la flago de bolsonarismo’ – vortoj kiaj ’novfaŝismo’ aperas.

Mi dubas ĉu multe da junuloj estas interesitaj pri la politiko en la lando de la redaktoro (aŭ iu ajn ekster-lando).

Mi certe scias, ke dekpaĝa artikolo, kiu klopodas vendi islamaĵon, multajn junulojn ne interesas, kontraŭe, eble eĉ forpuŝos.

Fine, kara leganto, mi invitas vin rigardi la plorindan komunikmanieron de la Komitato de UEA, simplan mesaĝsistemon el la 90aj jaroj de la antaŭa jarcento:

https://groups.io/g/komitato-de-uea

Ankaŭ, kaj precipe atentu la ĥaosan komunikadon kaj mesaĝojn, ofte pri multaj aliaj aferoj ol la plorinda (financa kaj cetera) stato de UEA…

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-10-10 0:10
Respondo al  Leon Roijen

> Eĉ bazaj servoj de UEA ne plu funkcias. Antaŭ du semajnoj mi mendis librojn ĉe UEA, mi pagis ilin la sekvontan tagon, kaj nun post du semajnoj ankoraŭ ne alvenis la libroj.

Post duonigo de la libroservista labortempo ne eblas atendi duobligon de la servoj. Eĉ ne unuobligon. UEA ne kapablas fari tiun simplan kalkulon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-10 1:02

Prave, Francisco. Kiam mi pensas pri kiel bone UEA funkciis kiam mi eklernis Esperanton en 1989 kiel 15-jarulo, kiam mi pensas kiel taŭge kaj glate funkciis la CO sub la sperta gvido de ĝia direktoro Osmo Buller, kaj la laboremo de li kaj la oficistoj… kiel tra malfacilaj tempoj, foje ŝtormoj aŭ eĉ tempestoj Osmo Buller gvidis UEA… mia koro sangas…. vidante la teruran situacion en kiu ĝi nun troviĝas.
La laboro de jardekoj, de Osmo Buller kaj multaj aliaj kiuj (kun)konstruis UEA malkonstruata en rapidega ritmo.

Sed fakte, ni vidas la kulminon de tio, kio komenciĝis jam antaŭ preskaŭ 20 jaroj. Tiam jam estis krizo en UEA ( http://esperanto-ondo.ru/H-84kriz.htm ) kaj demisiis tri (!!!) oficistoj! inter kiuj Osmo Buller, – kaj la tiamaj ĉefkulpuloj, Renato Corsetti kaj Michaela Lipari daŭre okupas sidlokojn en la Komitato serĉante pluan detruon de UEA.
La fermo de la CO en Roterdamo? Jam de tre longa tempo la diabla Corsetti volas tion.

En 2003 oficisto Nikola Rašić demisiis. Li skribis pri Corsetti:” Lia prezidanteco estis historio en kiu li senlime kontraŭdiradis sin mem kaj same senlime konfuzadis siajn kolegojn kaj la oficistojn. La rezulto estas ke UEA estas sendirekta kaj gvidata al paraliziĝo. Tiu ĉi Estraro, kaj precipe ĝia prezidanto, okupiĝis pri eŭtanazio de UEA, sed sen la permeso de la paciento. El iam dece funkcianta organizo li kreis pacienton.”( http://esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov03-11.htm ).La plorinda situacio de UEA ne ekestis nur dum la lastaj jaroj kaj la klara misgvido de la asocio sub Fettes kaj poste Charters.Oni sekvu la ligilojn kiujn mi supre donis, kaj oni komprenos.

Roland Schnell
2020-10-10 10:30
Respondo al  Leon Roijen

Ne estas vere celdirektanta kulpigi certajn personojn kaj okazaĵojn antaŭ tri jardekoj pri la fiasko de UEA. La problemoj estas konataj de jardekoj, sed pro la sistemaj mankoj en la interna demokratio de UEA ne eblis solvi.La estraranoj kaj komitanoj simple ignoris proponojn.
La struktuo eble estis konforma al la kondiĉoj fine de la 1920aj kaj poste Lapena utiligis ĝin por starigi sian miton de grava “Monda” Organizo en la 195oaj jaroj.
Ĝis hodiaŭ oni provas flegi la miton per kontaktoj al UN kaj UNESCO.
La revuo estas produktata sole por la membraro kaj laŭdas senkritike la agon de estraranoj kaj kelkaj komitatanoj.
Indiko por ĉi tio situacio estas, ke UEA bezonis jardekojn por instali “Forumon” laŭ metodo, kiu estas konata en la reto de jardekoj. Alia indiko estas, ke la preta kaj bela “Forumo” ne estas utiligata.
UEA ne sukcesis krei strukturon por la kondiĉoj de la 21-a jarcento.Oni konservas tradiciojn, kelkaj multe revas pi ili, ekzemple la libroservon. La fama “Biblioeko Hodler” ne havas atingeblan elektronika katalogon, la listo de mankoj estas longega.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-10-10 13:47
Respondo al  Roland Schnell

“Oni konservas tradiciojn, kelkaj multe revas pi ili, ekzemple la libroservon.”

Se homoj ve-krias pro nebone funkcianta libroservo, tio certe ŝuldiĝas al nenia nostalgio pri tradicioj sed al komprenebla kaj homa emo ricevi siajn aĉetitaĵojn.

Roland Schnell
2020-10-11 11:22

La demando estas, cxu libroservo laux la klasika modelo estas necea, utila kaj ekonomia. Ekzemple gxis nun varoj el cxinio profitas de la tre malalta tarifo de la poxsto. Helpas al la distribuado de “komputila rubajxo”, sed ne al la sxatantoj de Esperanto-literaturo.Regas la tradicio kaj la nostalgio.

Davros
Davros
2020-10-10 8:11

Ankaŭ antaŭ la malpliiĝo de ria labortempo la servoj funkciis tiom malrapidege.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-10 9:56
Respondo al  Davros

Kaj vi daure atendas lernolibron, chu ne? Alikaze vi uzus ‘ghia’ kaj ne ‘ria’.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-15 17:21

Ne plu mendu librojn ĉe UEA, ĉar ili trompas, mensogas kaj ne sendas.
Morgaŭ pasos 3 (laboraj) semajnoj post mia mendo kaj samtaga antaŭpago, kaj daŭre mi ne ricevis la menditajn librojn, kvankam mi loĝas en Nederlando, do en la lando en kiu troviĝas UEA.

29/10 Mendo kaj antaŭpago

2/10: ‘‘La mendo N 13417, farita 2020-09-29, estas TRAKTATA, ĉar ne ĉiuj necesaj informoj estis indikitaj aŭ ne klaras pri la pagado. Ankaŭ povas esti, ke la mendita varo momente ne haveblas, sed estas baldaŭ atendata.’

—>Mensogo unu: La varoj estis haveblaj, ĉiuj informoj indikitaj kaj la mono jam estis en la konto de UEA.

5/10 UEA: ‘La mendon mi jhus traktis kaj ekspedos ghin post kelkaj tagoj.’

7/10 statuso de pakedo laŭ UEA: ‘La mendo N 13417, farita 2020-09-29, estas PLENUMITA kaj la mendita(j) varo(j) estas ekspedita(j).’

Mensogo du, ĉar:

12/10 UEA: ‘ La kolego, kiu okupighas pri ekspedoj feriis en la pasinta semajno.’

15-10: Daŭre ne alvenis la libroj, nek sciigo pri livero.

Do, mi devas forte averti vin kontraŭ libro-aĉeto ĉe UEA ĉar la servo estas skandaleca. Mi komprenas, ke ili ne povas tiel rapide sendi kiel Amazon, sed tio ĉi estas tute neakceptebla.

Krome UEA ne respektas la nederlandan juron: Oni postulas kompletan antaŭpagon, kaj ili tute ne rajtas fari tian postulon. Ili rajtas postuli antaŭpagon de maksimume 50%.

Ankaŭ sciu, ke UEA mencias dum la mendoprocezo ke la mendanto portos la riskon de la sendo.
Ankaŭ tio estas kontraŭleĝa.

Do mi konsilas, ĉu bone pripensu, ĉu vi vere volas mendi ĉe UEA en tiaj cirkonstancoj.

Mi ĉiukaze neniam plu mendos ĉe UEA.
Mi lastfoje mendis ĉe https://www.esperanto-buecher.de/ kaj kvankam eksterlanda, tiu elstara libroservo funkciis multe pli rapide, sen iu ajn antaŭpago!

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-10-15 17:57
Respondo al  Leon Roijen

Mi skribis:

Mi lastfoje mendis ĉe https://www.esperanto-buecher.de/ kaj kvankam eksterlanda, tiu elstara libroservo funkciis multe pli rapide, sen iu ajn antaŭpago!’

Bedaŭrinde oni nur dum tre mallonga tempo povas korekti kion oni skribis. Kompreneble mi ne celis diri ‘lastfoje’ sed ‘pasintfoje’ !