Forpasis Zlatko Tišljar

Forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Li esperantistiĝis en 1962 kaj en 1972 li iniciatis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. Libera Folio petis lian lernanton Nikola Rašić rakonti pri li.

Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk (CC BY-SA 3.0)

La 8-an de septembro je la 9-a horo mortis Zlatko Tišljar, Pajo, unu el la plej gravaj esperantistoj de la lastaj 50 jaroj. Li naskiĝis en 1945 kaj Esperanton lernis en 1962 en la fama SEK, Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo. Lia graveco vaste transiris la limojn de la tri landoj en kiuj li vivis: Jugoslavio, Kroatio kaj Slovenio.

Al ĉiuj tri landaj movadoj li abunde kontribuis kaj stampis ilin per sia forta personeco, enorma diligenteco, entreprenemo kaj senelĉerpa ideozeco. Li grave kontribuis ankaŭ al la internacia movado aktivante en TEJO, UEA kaj EEU (Eŭropa Esperanto-Unio), kies sekretario li estis dum jaroj.

Li famiĝis krome kiel fondinto kaj 20 jarojn direktoro de IKS (Internacia Kultura Servo), unu el la plej sukcesaj profesiaj poresperantaj kaj peresperantaj entreprenoj. IKS funkciis en tiam socialisma lando; afero preskaŭ nepensebla eĉ tie, sed li trovis la manieron. Poste li ripetis la sukceson de IKS en sia ekzilo en Slovenio, per la entrepreno Inter-Kulturo.

IKS gvidis la kroatan Esperanto-movadon en ties oran epokon: ĉie tra la lando furoris Esperanto-kursoj kaj diversaj aranĝoj helpe de Esperanto. La respekto por Esperanto fariĝis ĝenerala nacia afero, same ĉe la aŭtoritatoj kie ĉe la popolo. Mi havis la impreson ke ĉiu tie sciis pri la lingvo kaj pozitive opiniis pri ĝi.

Estis vere ĝua afero esperantumi en Kroatio tiutempe. Tio kompreneble ne estis nur la merito de Pajo sed ankaŭ de la fama astronomia rondo ĉirkaŭ la revuo “Homo kaj kosmo”, kaj pluraj aliaj, sed Pajo kaj lia IKS donis al Esperanto freŝe modernan kaj utilecan aspekton.

Li estis sekvanto de alia granda jugoslava esperantisto, Tibor Sekelj, kaj lia IOE (Instituto por Oficialigo de Esperanto), kies baza ideologio konsistis en unu vorto: apliko. Oni devis montri ke Esperanto estas utila, apliki ĝin ne por la internaj rondofamiliaj celoj sed por la beno de neesperantistoj, de la ĝenerala socio. Al tiu ideo Pajo restis fidela ĝis la fino, ankaŭ kiel sekretario de EEU. Per Esperanto li ebligis al la aliaj ĝui la mirindecon de la lingvo kaj la internaciaj idealoj.

En tio li kunlaboris facile kun ŝtatestroj, ministroj kaj kun simplaj laboristoj. Unu el liaj brilaj projektoj estis PIF – Pupteatra internacia Festivalo en Zagrebo, eble la plej grava pupteatra festivalo en la mondo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo.

Alia brila projekto estis la Zagreba metodo, kie kunlaboris pluraj (interalie Tibor Sekelj, Spomenka Štimec, Roger Imbert), sed la ĉefa iniciato kaj ideo venis de Pajo. Ĉe tio li inspiriĝis de sia pasio, la tiam ĵus aperintaj cibernetiko kaj informatiko.

Helpe de tiam tre raraj komputiloj li produktis frekvencmorfemaron de parolata Esperanto kaj surbaze de tio evoluigis la lernometodon kiu furoregis: tradukita al ĉirkaŭ 30 lingvoj, de la eŭropaj ĝis la kirunda de Burundio. Poste sekvis la serio de tekstoj en facila Esperanto, bazitaj sur la morfemaro de Pajo, pri kio kunlaboris ankaŭ Claude Piron, Roger Imbert kaj pluraj aliaj.

Mi havis la feliĉon observi tion senpere, ĉar Pajo estis la unua persono kun kiu mi iam ajn parolis en Esperanto kaj poste mia mentoro kaj nestoro, tre proksima kunlaboranto kaj plurflanka samideano. Ĉion kion mi scias mi lernis de li. Ni ankaŭ kune studis ĝeneralan lingvistikon, kaj li paralele studis informadikon (dum mi sociologiumis alifake). Antaŭ tio li studis la germanan kaj la jugoslavajn lingvojn.

Sed li ankaŭ forte interesiĝis pri sociologio kaj la rilataj fakoj. Mi memoras kiom li entuziasmiĝis pri la teksto de la kosova sociologo Rexhep Qosja, kiun mi tradukis el la albana al la kroata en 1978, La psikologio de mediokruloj. Tute brila teksto. Pajo tuj kreis la movadan varianton de la ideoj de Qosja verkante sian faman artikolon La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado, nuntempe pli aktualan ol iam.

En la teksto de Pajo temis pri tio, ke la movado ne devas temi pri mediokraj minuskompleksuloj kiuj ludas grandajn gvidantojn en la movada mikromondo, sed ke necesas altiri altkvalitajn talentajn personojn kiuj apliku Esperanton en siaj respektivaj fakoj kaj influsferoj. El tiu idea fono venis ankaŭ lia libro “Esperanto vivos malgraŭ la esperantistoj” (ni esperu tiel!). Tio estis Pajo: li kredis ke Esperanto entute ne temas pri la esperantistoj sed ke esperantistoj devus okupiĝi pri la vera mondo, ne pri sia ĝenerale neinteresa mondeto.

Por Pajo Esperanto temis pri io ekster la Movado, io grava kaj granda, ne malpli grava ol mondoplibonigo. Nu li certe sukcesis en tio, la mondo ĉirkaŭ li ĉiam riĉiĝis per io nova kaj kvalita dank’ al Pajo kaj dank’ al Esperanto. Li mankos al ni ĉiuj.

Nikola Rašić

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Marc Bavant
Marc Bavant
2020-09-09 11:38

Interesa, pasistampita teksto. Meritus pli zorgan reviziadon: “li inspiriĝis de lia pasio”, “necesas altiri altvalitajn talentajn personojn”.

Kalle Kniivilä
2020-09-09 11:43
Respondo al  Marc Bavant

Korektite.

Antonia Montaro
Antonia Montaro
2020-09-09 13:34

Ankaŭ mi estis iam lernanto de Pajo kaj mi bedaŭras pro lia forpaso.

Mi renkontis lin dum kursosemajno en Svedio en 2015. Li estis la unua nesvedlingvano kun kiu mi parolis Esperanton, kaj tio estis inspira sperto, sed plej grave Pajo instigis min vojaĝi al mia unua IJK. Mi memoras la konversacion. ”Mi ne scias ĉu mi iros al IJK jam la sekvan someron, eble mi laboros tiam”, mi diris. Pajo respondis ”Vi havas tutan vivon por labori. Ne atendu. Iru la sekvan someron” La kongreso estis vivŝanĝa por mi kaj mi estos ĉiam danka pro tio.

Mi trovas la ideon malantaŭ la Zagreba Metodo tre interesa kaj grava. Instruante komencantojn oni nepre utiligu la fakton, ke oni bezonas koni malmultajn vortojn por kompreni grandan parton de parolata Esperanto kaj do instruu ĝuste tiujn vortojn. Mi ŝatus informi legantojn ke la materialo estis uzita por krei retkurson. Vidu ĉe learn.esperanto.com.

Por fari grandan ŝanĝon necesas multaj homoj, sed iu devas komenci kaj mi certas ke la faroj de Zlatko Tisljar ankoraŭ influos sukcesajn projektojn en la estonteco.

Hejmano
2020-09-09 17:56

Forpasis homo, sed ne kontribuaro.
Esperanta historio memoros lin.