La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado

La 8-an de septembro 2020 forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Memore al li Libera Folio republikigas unu el liaj plej konataj tekstoj, ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado”, aperintan en la revuo Tempo en 1982.

Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk (CC BY-SA 3.0)

En malgrandaj sociaj grupoj kiel interalie ankaŭ en la Esperanto-movado estas ankaŭ malmultaj supertalentitaj, geniaj personoj. Treege talentitaj homoj ne estas fenomeno, kiu regule aperas en baza organiza unuo de nia Esperanto-komunumo ‒ en Esperanta societo.

Tial en ili la gvidan pozicion transprenas mezkapablaj homoj. Talentuloj aperas de tempo al tempo sur landa nivelo. Ĉar la esperantistoj samtempe vivas en pli vasta socia grupo ‒ ilia nacio ‒ kaj en tiu pli vasta socio la mezkapabluloj havas sian mezan pozicion ‒ sekve, ne la gvidan ‒ ili restas tie grizaj ĉiutaguloj sen apartaj sukcesoj kaj aŭtoritato.

Sed en Esperanto-societo pro relativa bagateleco kaj ĉefe pro eventuale pli bona lingva kapablo ol aliaj, ili fariĝas pli aŭ malpli grandaj aŭtoritatuloj. Se foje homo, kiu en la kutima nacia medio signifas nenion, eksentas la dolĉon de aŭtoritata povo, de eventuala admirado flanke de la subuloj, estas normale, ke ties ambicioj subite kreskas.

Tiaj homoj fariĝas senskrupulaj ekstermantoj de ĉio, kio povus endanĝerigi tian ilian pozicion. Se hazarde en iu societo aperas pli kapabla homo, ekstreme talentita, ili entreprenas ĉion por amarigi ties vivon kaj forpeli lin/ŝin el la Movado.

Kaj plej ofte ili sukcesas en tio, ĉar tiuj talentitaj baldaŭ komprenas, ke iliaj valoroj havas multe pli da ŝanco esprimiĝi en la pli vasta nacia skalo ol en tiu sekte enfermita areo, kiun diktatoras unuopaj mezkapabluloj. Nu, tia “reganta klaso” en la Esperanto-movado organiziĝas ankaŭ sur landa kaj eĉ internacia niveloj kaj la organizaj strukturoj sekve plene rigidiĝas praktike malebligante al alte kvalitaj personoj ie ajn esprimiĝi.

Tia strukturo ebligas eĉ al unuopaj personoj iom escepte talentaj sed pro ia kaŭzo ekskomunikitaj el la nacia socio ruze ŝajnigante mezkapablulon, atingi la pinton de la hierarkia piramido kaj tiam plene ekdiktatori. Per siaj pli altaj kapabloj inter la mezkapabluloj ili havas senduban aŭtoritaton kaj komprenante la strukturon ili porbatalas ĝin, fariĝas eksponantoj de tia “reganta mezkapablula klaso” kaj ne timas konkurencon.

Por iom mildigi la situacion almenaŭ sur la internacia nivelo, kie troviĝas la ununura punkto, en kiu la Esperanto-komunumo permesas tuŝi la eksteran mondon (ĉar ja ankaŭ ni bezonas akceptojn ĉe la urbestroj kaj tie nin devas reprezenti iom pli inteligentaj gvidantoj), en la strukturo oni elpensis C-komitatanojn, kiuj estas elektataj rekte en la superan pozicion kaj tiel eblas, ke en la plej superaj institucioj de la Movado (komitatoj kaj estraroj) ni povas havi vere talentajn homojn ‒ sed nur, se ili defendas la interesojn de nia “reganta klaso”. En la momento, kiam ili ne plu volas tion, la Movado trovas manieron anstataŭigi ilin.

Kaj tiel harmonie ni vivas nian vivon en nia propra kaĝo jam cent jarojn. Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke la Movado ne pliampleksiĝu (ĉar tiam ne plu estus kontrolebla la eniro de talentuloj), ni produktas mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia “popolo” konsideras sin verkistoj, recenzistoj, lingvistoj).

Kaj jen la kaŭzo, pro kiu Esperanto havas malgrandan ŝancon fariĝi internacia monda lingvo. La Movado efektive kontraŭbatalas la antaŭenmarŝon de Esperanto, kontraŭbatalas tion en la epoko, kiam efektive prezentiĝas tre bona ŝanco por ĝi ‒ kiam oni ĉiam pli konsciiĝas pri la lingva problemo kaj serĉas solvojn.

Tamen ekzistas truo en tiu sektomuro. Ĝi estas la junularo. Tie, kie la gejunuloj hazarde havis la ŝancon memstare organiziĝi (ĉu en iu plene junulara aŭ studenta klubo, ĉu en landa junulara aŭ eĉ internacia organizo). En junularaj rondoj ankoraŭ oni ne konscias pri la “neceso” flati siajn mezkapablulojn kaj eblas, ke ili elstarigu vere talentajn homojn, kiuj ekribelos kontraŭ tiel establita ordo. Ĉiuj ribeloj, kiuj en la ĝisnuna Esperanto-historio skuis ties mondeton, estis kaŭzitaj de gejunuloj.

Sed, feliĉe por la “sankta ordo”, ĝis nun la institucioj ĉiam sukcesis venki tiujn ribelojn kaj forigi el nia “komunumo” la ribelantojn aŭ aliigi ilin je defendantoj de la sistemo. Kelkloke la breĉoj tamen ne estis ŝtopitaj kaj certe la plej danĝeran aspekton, kiu serioze endanĝerigas la strukturojn, prezentas la profesia poresperanta agado. Ĉar en la profesia agado nepre devas partopreni kapablaj homoj, kiuj povos rilati kun la ekstero kaj en la normala ekonomia konkurenco elbatali por si ekzistorajton.

Tiuj nestoj de iom pli kapablaj nepre signifas mortodanĝeron por la trankvila ĉasareo de la mezkapabluloj. Homoj el profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj komprenos la problemon kaj kontraŭbatalos ĝin, batalos por la malfermo de la Movado, por amasa alfluo de novuloj, por eniro en la naciajn publikajn vivojn, por normala pozicio en tiuj naciaj vivoj, ĉar nur tio povas certigi la pluekziston kaj evoluon de la profesia agado kaj kapitalakumulado.

Sed tio ekstermos la nunan Movadon, ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la mezkapabluloj ‒ ne tuj, ne per unu bato, sed iom post iom ‒ kaj certe!

Zlatko Tišljar

Tempo 4, 1982

6 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2020-09-09 9:18

Laŭ la opinio de la karmemora kaj de mi tre ŝatata Zlatko en 1982 homoj “el profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj komprenos la problemon kaj kontraŭbatalos ĝin, batalos por la malfermo de la Movado” (…) Kaj laŭ li “tio ekstermos la nunan Movadon, ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la mezkapabluloj – ne tuj, ne per unu bato, sed iom post iom – kaj certe!”

La realeco estas alia. La Movado kaj la tradiciaj organizaj strukturoj ĝis nun ne malaperis. Kaj la profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj ankoraŭ relative malmultas.

Krome mi ne konsentas kun la opinio de Pajo, ke estas la movado, kiu “efektive kontraŭbatalas la antaŭenmarŝon de Esperanto”. Eble la t.n. movado (do la tradiciaj organizaĵoj) nesufiĉe laboras kaj ne sufiĉe celdirekte laboras por la disvastiĝo de Esperanto. Sed tio ne estas ĉio, kio kontraŭstaras la progreson de Esperanto. Estas tre klare, ke por anglistoj, romanistoj (profesoroj pri latinidaj lingvoj), lingvistoj ĝenerale, lingvo-instruistoj, tradukistoj kaj interpretistoj, por la anglalingvaj ŝtatoj kaj por multaj aliaj unuopuloj kaj grupoj Esperanto signifas simple konkurencon, do ili provas batali kontraŭ la progreso de Esperanto. Legu ekzemple la vortojn de profesorino Joyce Merrill Valdes en 1986 (kaj aliaj eldonoj ĉe la fama Cambridge University Press), laŭ kiu artefaritaj lingvoj izolas lingvon disde kulturo. (“It is conceivable that the lack of acceptance of artificial languages such as Esperanto may be explained by their isolation of language from culture.”) Valdes skribas ankaŭ ke neniu povas senti en artefarita lingvo kaj tial ankaŭ ne profunde pensi. (“No one can feel, or therefore think deeply, in an artificial language.”) https://archive.org/details/culturebound00joyc/page/n15/mode/2up?q=Esperanto

Eble do la problemo kuŝas en tio, ke en Esperanto ni ne sukcesas profunde pensi kaj tial ne havas la bazon por bone progresigi Esperanton 😉 Sed fakte tiaj daŭraj misfamigoj simple bremsegas nian lingvon.

Roland Schnell
2020-09-09 16:46
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Al kio kaj kiu utilas la teksto el pasinta epoko? En la 1980aj jaroj okazis ribelo de “la junularo” kontraŭ stonigitaj strukturoj. Tutmonde kaj ankaŭ iomete inter Esperantistoj. Okazis, kiu kutime okazas, se oni ne zorge atentas: La eksaj ribeluloj estis englutitaj de la “sistemo” kaj intertempe kondutas kiel tiuj, kiujn ili kritikis siatempe.
Tio okazas en ĉiuj sistemoj, politikaj partioj, asocioj, entreprenoj.
Ofte oni ne povas de komence scii, ĉu la ribeluloj faras la ribelon pro profunda konviko aŭ ĉu pro privata profito.
Intertempe la ribelemo de la junularo (tejo) malaperis. Ili deziras, kiel granda parto de sia generacio, retumi kaj vidas la la estontecon en la virtuala mondo. Mi memoras raporton de samurbano pri vizito en JES, kiu miri, ke ĉiuj sidis dise kun sia poŝtelefono. Certe estis troigo. Tamen en la 1980aj jaroj oni eltenis la longajn kaj malkomfortajn vojaĝojn al Esperanto-renkontiĝoj ie en mondo, ĉar estis ebleco renkonti personoj de la malsama (foje eĉ la sama) sekso kaj fizike praktiki la eblecojn de diverseco.
Intertempe la juna generacio estas tiom pruda, ke oni eĉ ne plu rajtas paroli pri tio. Restas sole teoriumado laŭ la aktuala modo.
Kiel kutime la Esperantistoj postsekvas ŝanĝon en la socio, ne donas direkton.

Junulo el ĉi tiu mondo
Junulo el ĉi tiu mondo
2020-09-09 17:48
Respondo al  Roland Schnell

en la 1980aj jaroj oni eltenis la longajn kaj malkomfortajn vojaĝojn al Esperanto-renkontiĝoj ie en mondo, ĉar estis ebleco renkonti personoj de la malsama (foje eĉ la sama) sekso kaj fizike praktiki la eblecojn de diverseco.

Intertempe la juna generacio estas tiom pruda, ke oni eĉ ne plu rajtas paroli pri tio. Restas sole teoriumado laŭ la aktuala modo.

He? Kio? Nu…
Estimata alimondano, bonvolu transodni korajn salutojn el Tero, al homoj kaj aliaj estaĵoj en via planedo. Ni iom kompatas vian frustriĝon, sed vi eble fojfoje vizitu nian karan Teron, ĉar vivo ĉi tie aspektas tute alie ol en planedo, kiun vi priskribas.

Hejmano
2020-09-09 18:06
Respondo al  Roland Schnell

Vi parolas kiel homo kiu tipe ne komprenas la hodiauxajn junulojn.
Tio videblas per viaj ĝeneraligemo kaj universala, ĉiuepoka, eble eterna penso: “la junularo estis pli bona antauxe”.

Jens Stengaard Larsen
2020-09-10 17:35

Laŭ mezkapablula vidpunkto, estas multaj apartaj lingvoj kaj ĉiu el ili estas socie kreita komunikilo. Oni uzas la lingvon por paroli kun aliaj kaj tiamaniere kreas kaj evoluigas komunumon.

Laŭ altkapablula vidpunkto, ekzistas nur dialektoj de unu homa lingvo kaj la lingvo estas individue natura esprimilo. Ĉiu iom normala specimeno de la gento Homo sapiens uzas sian lingvon por diri ion de tempo al tempo, ĉar alie tia individuo freneziĝas.

Kompreneble, oni povas esti mez- kaj altkapabla en multaj aliaj aferoj krom lingvoteorio. Ankaŭ certe eblas al mez- kaj altkapabluloj kunlabori harmonie. La problemo de la Esperantomovado estas ke ni ne impresas tre konvinkaj se ni ne havas komunan teorion pri lingvo ĝenerale, sed nur ŝvebajn imagojn pri la dezirindeco de la internacia lingvo. Ankoraŭ pli nekonvinkaj ni impresas se niaj lingvoteorioj (tiom kiom ni havas iajn) malkonkordas kun tiuj regantaj en la scienco. Eĉ pli nekonvinkaj ni impresas se la lingvoscienco mem estas malunueca kaj subevoluinta kompare al aliaj sciencoj; tiam simple ne eblas argumenti ke lingvo en si mem povas esti serioza afero. La problemo de mezkapablo subpremanta altkapablon estas minimume sama grava en lingvistiko kiel en la Esperantomovado. Plej, plej nekonvinkaj ni impresas se ni rifuzas rilati al tiu lasta fakto.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-11 15:48

Nun regas la senkapabluloj – rigardu al la embarasa situacio en kiu UEA troviĝas – eĉ mezkapabluloj malmultas. Kaj altkapabluloj estas eble 1-2 en la Komitato, sed ĉu ili estos aŭskultataj?