La tempo de la paroladoj de Fettes jam pasis

Antaŭ unu jaro Mark Fettes finis sian duan mandatperiodon kiel prezidanto de UEA. Nun sub la aŭspicioj de UEA aperis libro kun liaj paroladoj kaj artikoloj. La berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev trovas la tekstojn banalaj kaj la libron enuiga. La tekstoj laŭ li estas glate formulitaj, sed ne enhavas kontemplon aŭ analizon de la laboro de Fettes kiel prezidanto de UEA.

La retejo de la nova libro, kie eblas elŝuti la tutan verkon.

La redakcio de Libera Folio, kiun mi ne plu enestas pro labora okupiteco, proponis ke mi recenzu la libron de Mark Fettes Ne estas fido nur kun la subtitolo Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019.

La tasko komence ŝajnis esti tre interesa, ĉar de unu flanko Mark Fettes estas tre estimata (almenaŭ de mi mem) movadano, sed de la alia – lia laboro en UEA estis ege malsukcesa, se oni juĝu nur laŭ la rezulto(j).

Mallongan tempon post la elposteniĝo Fettes do aperigas libron kun preskaŭ 200 paĝoj, plenigitaj de liaj primovadaj opinioj, pensoj kaj konkludoj. La ago, la aperigo de la libro, estas sufiĉe kuraĝa. Kaj samtempe stranga.

Kial mi nomas ĝin stranga: ĉar en la situacio, kiun nun alfrontas UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale, la malsukcesinta prezidinto prefere ne ege publike elmontru sin, ne fanfaronu per siaj saĝaj pensoj, kiujn apenaŭ eblas konfirmi per palpeblaj atingoj. Kial mi nomas ĝin kuraĝa: ekzakte pro la samaj kialoj.

Ni imagu futbalan klubon (kvankam averaĝa klubo administras multe malpli da homoj ol UEA, ĝi disponas je multe pli da mono ol ”nia“ asocio, pro tio la komparo laŭ mi estas tute prava), kiu fiaskis ĉie, kie ĝi ludis. La direktora konsilio ne nur maldungas la ĉeftrejniston, sed ankaŭ ŝanĝas prezidanton.

Ĉu imageblas, ke maldungito aperigos kolekton de siaj intervjuoj kaj artikoloj, diritaj aŭ verkitaj dum la ĵus finiĝinta periodo? Neniuokaze. Eble li tuj trovos alian laboron, kaj provos esti sukcesa tie. Aŭ li certan tempon sidos hejme kaj komentos tion kaj jenon nur en sia tvitero, sed eĉ tiam li apenaŭ tuŝos pasintecon, nur la nunon.

Tamen ni revenu al la libro.

Necesas esti sincera: mi ne povis finlegi ĝin. Mi eĉ ne atingis la mezon, pro tio la teksto, kiun vi legas, subtitoliĝas ne ”recenzo”, sed ”vidpunkto”: por verki recenzon mi devintus finlegi la libron. Sed mi ne povis, kvankam origine volis. Kial ne povis? Estis neelteneble enuige.

Primovadaj paroladoj kaj artikoloj estas en si mem ĝenro senespera: aŭskultantoj aŭ legantoj orele aŭ okule atentas ies opinion, kiu garantiite gvidas al nenio. Se paroladoj havus iun signifon kaj sencon, la movado prosperus. Sed sen tiaj paroladoj ne imageblas la movado mem, kaj tio estas malgranda parto de la ĝenerala problemo. Mi opinias tion (parto de la) problemo ĉar jam delonge tempus aboli la paroladojn: ili nur donas al paroladantoj eblon aspekti gravaj kaj sagacaj, dum rezulto komplete mankas.

Sed ĉu ni ĵetu ŝtonon kontraŭ tiu, kiu volas aspekti grava kaj sagaca? Certe ne. Multe pli malbonas tio ke la movado daŭre akceptas malnecesajn paroladojn kaj artikolojn, kvazaŭ konsentante ke primovadaj artikoloj kaj paroladoj ankoraŭ estas bezonataj. Ĉi tiu kontraŭdiro estas ja faktoro por nomi paroladojn senespera ĝenro.

Pasintfoje elektitaj paroladoj de UEA-prezidanto estis eldonitaj libroforme en 1966, kiel suplemento al ”Retoriko” de Ivo Lapenna. La libro estis reeldonita en 2009, okaze de la 100-jara jubileo de Lapenna.

La legado de tio, kion mi tamen sukcesis legi, ne lasis alian impreson: la enhavo de la libro estas en si mem nur aerskuado, kiu estas necesa absolute por nenio krom konsolo de la egoo de la paroladinto kaj artikolinto (por la samo servas la narcisisma kovrilo: sur ĝi estas granda portreto de Fettes, kiu kun patreca duonrideto kapkline rigardas rekte en la objektivon, dum fone estas liaj ”infanoj“ — esperantistoj dum iu kongreso; normale oni atendus neŭtralan kovrilon kun portreto de la aŭtoro dorsflanke).

La frazoj estas tre glataj, perfekte verkitaj, enhavas ideale senriproĉajn tezojn. Oni ne povas ĉikani ion ajn. Mi eĉ ne povas trovi bonan citaĵon: taŭgas ĉiu frazo kaj alineo. La sola problemo estas ke la vortoj, frazoj kaj alineoj havas nulan efikon kaj tre ofte aspektas neelteneble banale, krom kiam, malofte, la aŭtoro prezentas iun historian fakton. La tempo de paroladoj jam delonge estas for. Same delonge venis la tempo de agoj, sed agoj malfacilas, dum paroladoj facilegas.

Krome direndas, ke en 2020 legi tion, kio estis skribita aŭ elparolita antaŭ 10, 8 kaj eĉ 5 jaroj estas… nu… eĉ pli enue, ĉar la kerna enhavo ne plu aktualas. Des pli okulfrapas tio, ke la libron ne eniris iu ajn teksto, kie Mark Fettes analizus, taksus, klarigus sian laboron en UEA. La legantoj devas legi lernejanece ideale poluritajn pensojn, ne ligitajn al la (ĝis nun) plej grava rezulto el la movada laboro de la aŭtoro.

Verŝajne la respondo al la demando “kial mankas analizo de la laboro” parte estas tio, ke la libron de Fettes ĉiamaniere subtenas UEA mem: la paroladoj aperis, kiel indikite, ”sub aŭspicioj de UEA”, estas redaktita de la redaktoroj de la oficiala revuo de UEA kaj estas diskonigata en la retaj kanaloj de UEA. Ni apenaŭ eraros, supozinte ke la libron ankaŭ financis Universala Esperanto Asocio. Kun tiom da UEA, kritiko – eĉ memkritiko – tute ne atendeblas.

Fettes tre ofte apelacias al Zamenhof – 143-foje en la tuta libro (dankon al la komputila serĉo, kiu ebligas tion tuj vidi!). Mia petego al ĉiuj estus: lasu Ludovikon en trankvilo! Li faris kolosegan laboron por ni. Li estis unu el plej geniaj personoj de la homaro (mi skribas tion sen ombro de sarkasmo). Li estis elstara pensanto kaj ideanto. Sed li forpasis jam antaŭ pli ol 100 jaroj.

Tiom oftaj referencoj al li tre similas la USSR-tempajn citojn de Lenin, kiuj dum iu ajn komunisma kunveno daŭris preskaŭ ĝis la disfalo de la Sovetunio, tio signifas pli ol 60 jarojn post la morto de Lenin. Samo pri Zamenhof. Li kiel vere saĝa homo apenaŭ aprobus tion. La esperantistoj, malgraŭ amaso da siaj malavantaĝoj, havas feliĉe ne nur Zamenhofon! (Mi kontrolis: Fettes mencias ĉiujn aliajn elstarajn movadanojn minimume dekoble pli malofte.)

La libro kun paroladoj cetere memorigis al mi amuzaĵon, kiun mi antaŭ jardeko tradukis el la rusa. Ĝi nomiĝas “Generilo de paroladoj” — certe, origine temis nur pri paroladoj por iuj enuigaj kunsidoj. Vi vidas ĝin tuj sube. Provu ĝin uzi kaj vi tuj vidos, ke ankaŭ vi povas krei almenaŭ unu saĝan paroladon!

Fine mi ripetu miajn bazajn tezojn: sinjoron Fettes mi estimas egale alte, sendepende de la parolada libro. La libron mi egale taksas enuiga kaj malnecesa, sendepende de la estimo al la aŭtoro. Tre domaĝe, ke post la prezidado de Mark Fettes restas tiom da problemoj en UEA kaj nur la libro de paroladoj.

Grigorij Arosev


31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2020-08-20 8:23

“Necesas esti sincera: mi ne povis finlegi ĝin. Mi eĉ ne atingis la mezon, pro tio la teksto” – Ne legis, sed malaprobas? Tipa via stilo.
La libron NE financis la Universala Esperanto Asocio. Mi persone pagis el la propra poŝo kaj la teamo preparis ĝin.

Grigorii Arosev
2020-08-20 11:09
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

Vi ne konas mian stilon, kara Dima, sed mi komprenas vian malkontenton 😉

Valentin Melnikov
Valentin Melnikov
2020-08-21 13:58
Respondo al  Grigorii Arosev

Grigorij, mi konas vian stilon, dum pli ol 20 jaroj. Do?
Iam mi konsentas kun vi – kiam vi malalte taksas certtan skolon de poezio (mi ne konkretigas, ĉar ne volas provoki novajn insultojn).
Sed kio koncernas la movadon…

Mi rememorigas, ke iam vi kandidatiĝis – kaj estis elektita – kiel prezidanto de Rusia Esperantista Unio. Tiam vi havis napoleonajn planojn – kiuj surpapere aspektis vere impone. Mi skeptikis. Vi tiam demandis, kion mi faros, se vi realigos. Mi promesis speciale acxeti cxapelon por publike demeti antaux vi (ordinare mi neniam portas cxapelojn kaj do ne havas)… Nu, kaj do? Cxapelon mi ne acxetis gxis nun.

Do ne vi kritiku la personon, kiu ne tute sukcesis en movadaj aferoj…

Hejmano
2020-08-22 2:25
Respondo al  Valentin Melnikov

“[V]i ne volas provoki novajn insultojn”, sed kie estas la unuaj insultoj laŭ vi?
Bonvolu klarigi la tutan aferon, krom se temas pri privata afero (tiam ĝi laŭ mi neniam devintus esti publikigita – miakrede estas neĝentila paroli pri privata afero publike). Kaj se temas pri polemikega afero, tiam kial mencii ĝin entute?

Grigorii Arosev
Grigorii Arosev
2020-08-22 19:55
Respondo al  Valentin Melnikov

Mia ne ege kara sinjoro Melnikov, mian prezidadon en REU mi jam kelkfoje publike priskribis kaj analizis. La grava nuanco estas ke nek antaŭ mi nek post mi REU havis multajn sukcesojn (poste estis ĉiam malpli kaj malpli bone), kion vi delikate ne mencias, kvankam estas vero.

Mi rajtas havi opinion kaj eldiri ĝin, kion do mi faras, kaj ĉiuokaze ne vi indiku kion mi faru kaj kion ne. Dankon ke vi legas miajn tekstojn kaj reagas, tio estas bone por la LF.

Lu Wunsch-Rolshoven
2020-08-24 7:58
Respondo al  Grigorii Arosev

Iom fama primanaĝerada verkisto, Peter F. Drucker, iam rimarkis pri sukceso kaj postenuloj proksimume la jenon (iom mia interpreto): Se en iu posteno sinsekve tri homoj malsukcesis aŭ apenaŭ progresis, oni malpli demandu sin pri la agado de la postenuloj, sed pli pri la posteno, ĉu ĝi havas saĝan difinon. Laŭ mia impreso tio validas por multaj Esperanto-postenoj: Kion fakte ni realisme atendu de UEA-prezidanto (aldone al belaj paroladoj, kies principan ekziston inventis ne Mark Fettes…)? Kion de REU-prezidanto? Kio entute estas realisma por Esperanto en la hodiaŭa mondo? Kiaj estas la eksteraj cirkonstancoj? Kion opinias la socio pri Esperanto kaj ni? Kion envere deziras la membroj? Kion envere deziras la funkciuloj aldone al ŝaŭmvinaj akceptoj kaj aplaŭdo post paroladoj (ĉe kiuj mi ofte demandis min, certe ne nur ĉe Mark, kio entute estis la vera mesaĝo? Kiom da politikistumado kun malplenaj frazoj enestis?)
Dum jes ĉiu rajtas havi sian opinion pri la libro – por progresi ni eble konsideru ankaŭ la pli grandan kadron.

tauhro
tauhro
2020-08-26 15:49
Respondo al  Valentin Melnikov

Vershajne vi decidis ke vi estas la persono, kiu povas permesi kritikon au ne. Naskighis ankorau unu cenzuristo. Estus pli bone se vi diru sian propran opinion pri la libro.

tauhro
tauhro
2020-08-26 15:22
Respondo al  Grigorii Arosev

Mi gratulas Vin. Vi maltrankviligis la marchon.
Strange ke vi ne komprenis esencon lian paroladojn pli frue, nur poste la legado de la libro.

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2020-08-20 13:33
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

Ĉu “-100” ĝis la vespero vi “pentros”?

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2020-08-20 13:45
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

-unu jam estas. 🙂

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2020-08-20 13:56
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

Jam sume -13, se kalkuli ĉiujn komentojn. Eble ne “unikaj”, sed simbole estas. Mia edzino ŝatas tion. Restas nur 87 (ne 1887!).

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-20 19:09
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

@Dima
Demando: Mi ne komprenas kial aperu libro kun la paroladoj de homo sub kies gvidado se ne okazis, almenaŭ komenciĝis ruiniĝo de UEA.
Dume, La Mastro de l’ Ringoj jam delonge ne plu estas havebla.
Ĉu vi povas diri, ĉu okazos represo kaj kiam? Mi jam delonge volis demandi tion al vi, sed nun ŝajnas bona okazo.
Jam de kelkaj jaroj mi volas aĉeti la libron, sed ja ne eblas….kaj mi supozas, ke mi ne estas sola…

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2020-08-20 20:10
Respondo al  Leon Roijen

@Leon Roijen, nek mi, nek mia eldonejo iam eldonis “La Mastron de l’ Ringoj”. Sed, uzante la okazon, mi invitas senpage elŝuti la ĉi-jaran (kaj ankaŭ la pasintjaran) IKU-libron kun vere interesaj artikoloj kaj akiri kelkajn aliajn, foje elstarajn kaj klasikajn verkojn – http://impeto.trovu.com/

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-08-20 21:11
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

@Dima Ŝevĉenko
Bonvolu pardoni min, iel erare enkapiĝis, ke vi eldonis ĝin.
Dankon pro la invito – nur rapide trafoliumo de la libro jam vekas intereson legi pli. Mi certe alŝutos ĝin al mia elektronika legilo Kindle.
Dankon ankaŭ por la bona laboro, kiun vi faras por Esperanto!

roland schnell
2020-08-21 8:14
Respondo al  Leon Roijen

Neniu bezonas la tradukon de “La Mastro de l’ Ringoj” al Esperanto. Oni povas ĝui la anglan originalon aŭ unu el la bonaj tradukoj al nacia lingvo. Sed mi konsilus al la edonejo impeto akiri la rajtojn por “Hobbit kuirlibro” el la germana:
Robert Tuesley Anderson: „Das große Kochbuch inspiriert von Tolkiens Legenden“, Hölker Verlag, 176 Seiten, 24 Euro, havebla de la 1a de Septembro.
La libro havas bonan kritikon en Frankfurter Allgemeine (FAZ), renoma germana gazeto:
https://www.faz.net/aktuell/stil/essen-trinken/neue-rezeptsammlung-fuer-hobbits-und-tolkienfans-16894992.html
Ebleco por prezenti Esperanton kiel pontolingvo kun praktika apliko.

Pauxlo
Pauxlo
2020-08-21 11:47
Respondo al  roland schnell

Pri la ”MAstro de l’Ringoj”: mi malsamopinias. Mi fresxdate legis tiun libron en esperanto kaj ege sxatis tion. Tio donas la eblon relegi la libron kun nova vidpunkto (kiam mi estis pli juna, mi ne sciis ke le unua mondmilito estis grava inspir-fonto de Tolkien) kaj donas la eblon lerni novajn vortojn kaj aliajn ligvajxojn al tiuj, kiuj ankoraux ne perfekte regas esperanton. Kaj oni simple povas gxui (kaj eventuale kritiki 🙂 ) la (absolute mirinda) laboro de tradukado farita.
Cxu tiu libro malhaveblas? Domagxe…

Lu Wunsch-Rolshoven
2020-08-24 8:00
Respondo al  Leon Roijen

La nuna evoluo de UEA ne komenciĝis, sed evidentiĝis sub Mark.

Dima Ŝevĉenko
Dima Ŝevĉenko
2020-08-25 13:26
Respondo al  Leon Roijen

Se vi volas aĉeti, mi konas la personon, kiu eble pretus vendi.

tauhro
tauhro
2020-08-26 15:14
Respondo al  Dima Ŝevĉenko

Vi havas ‘bonan propran poshon”:)
Por kompreni ke libro estas malbona sufiche tralegi kelkajn paghojn. Chu vi tion ne scias?

de Oliveira Coelho
de Oliveira Coelho
2020-09-15 0:08
Respondo al  tauhro

Ne nepre. Kelkaj komencighas bone, interesveke; sed, poste la rakonto iel shablonighas.

Jens Stengaard Larsen
2020-08-20 15:34

Mi opinias ke se oni ne sukcesas finlegi recenzotan libron, tiam oni devus rezigni pri la recenzo, kaj se oni tamen ne rezignas kaj sendas ĝin, la mendinto devus ĝentile rifuzi ĝin kaj serĉi alian recenzonton. Tio fariĝas tiom pli klara kiam oni elektas “Elektitaj paroladoj kaj prelegoj” de Ivo Lapenna kiel ilustraĵon: Kial ne fari la recenzon kiel komparon de la du paroladaroj aŭ almenaŭ mencii la pli fruan verkon en la recenza teksto?

Jens Stengaard Larsen
2020-08-20 15:36

Pli specifa komento:
>> La tempo de paroladoj jam delonge estas for. Same delonge venis
>> la tempo de agoj, sed agoj malfacilas, dum paroladoj facilegas.

Ne, paroladoj ne estas aparte facilaj, kaj agado ne estas aparte malfacila. Sed _sence_ paroli kaj _efike_ agadi ambaŭ estas malfacilaj, kaj la sukceso de unu reciproke dependas de la alia. Cetere Fettes tute ne malkonsentas kun Arosev! Jen parto de lia festparolado al la UK en Lisbono (p. 96):

>> Nia ideo estas ankaŭ praktiko. Se neniu parolus kaj uzus Esperanton,
>> la argumentoj por ĝi restus pure teoriaj, same kiel la argumentoj por
>> multaj aliaj planlingvaj projektoj kiuj neniam sukcesis evolui ĝis
>> parolkomunumo. Sed la ĉefa kaj plej konvinka argumento por
>> Esperanto estas tio, ke ĝi funkcias, ke ĝi efektive kunligas
>> mondvastan komunumon de tre diversaj homoj, kiuj uzas ĝin
>> por esprimi kaj plenumi enorman gamon de homaj bezonoj
>> kaj homaj kapabloj. Jes, vi, karaj aŭskultantoj, vi estas
>> la plej konvinka argumento por nia lingvo, ne pro tio, kion
>> vi diras pri ĝi, sed pro tio, kion vi faras per ĝi!

Ne estas klare ĉu temas pri argumento por tio ke Esperanto estas kulture samvalora kun aliaj lingvoj, aŭ argumento por tio ke ĝi estas tutmonde oficialiginda kiel ĉies dua lingvo. Efektive, se Esperanto estus kulture malpli valora, logike sekvus ke malsamaj naciaj lingvoj povas esti malsamvaloraj — kaj kiu volus argumenti por tio nuntempe? Aliflanke, ĉu ne la plej vasta parolkomunumo estas ankaŭ la plej valora, se lingvo esence estas komunikilo? Sed Fettes ne iras esplori tiajn demandojn, ĉar paroli pri ili estas tro malfacile.

Grigorii Arosev
2020-08-20 15:47

Mi verkis ne recenzon, sed vidpunkton, kaj klare tion skribis!

Jens Stengaard Larsen
2020-08-20 16:21
Respondo al  Grigorii Arosev

Tiom pli da riproĉo al la recenzmendinto kaj malpli al vi.

Kalle Kniivilä
2020-08-20 15:55

Vi estas bonvena verki komparon de la du paroladaroj. Aŭ recenzon.

Jens Stengaard Larsen
2020-08-20 16:16
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi devus lerni silenti. Sed mi provos.

de Oliveira Coelho
de Oliveira Coelho
2020-09-15 0:12

Mi aplaudas!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-08-20 16:30

Se libro estas tiom malbona, aŭ tiom seninteresa, ke oni rezignas finlegi ĝin, oni povas diri tion, mi pensas. Des pli se temas pri kolekto de similaj tekstoj de la sama aŭtoro, kiel tie ĉi: estas tre malverŝajne, ke la tekstoj subite iĝos pli interesaj.

Grigorij tre bone klarigis, kial li ne ŝatis tion, kion li legis, kaj en tiu senco lia “vidpunkto” estas modela.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-20 16:10

@Grigorij Estas malfacile ne konsenti kun vi. Tamen mi esperas, ke vi volis skribi “la tempo de malbonaj paroladoj estas for”. Persone mi ne imagas, ke la mondo povus vivi sen paroladoj… memkompreneble de homoj, kiuj havas ion prudentan kaj esencan por diri. Ni ĉiuj konas la parolado(j)n de Martin Luther King aŭ Steve Jobs aŭ Ludoviko Zamenhof. Paroladoj inspiras, avertas, instigas, agigas… se ili estas bonaj. Ankaŭ pri via “petego”: “lasu Ludovikon en trankvilo!” mi ne konsentas. Laŭ mi oni ĝuste devus eĉ pli paroli pri Ludoviko, lia verko kaj revo, ĝuste por ke la homaro ekkonsciu kion li ekis kaj kion ni povus daŭrigi ne por “ekesti mem”, sed por plibonigi la mondon. Mia sperto estas ke homoj estas unue ravitaj kaj inspiritaj ĝuste de Ludoviko kaj lia vivvojo kaj idealoj, ol spazme dancantaj “samideanoj” kun flago enmane kaj sloganoj “Esperanto-lingvo de paco”. “Fettes mencias ĉiujn aliajn elstarajn movadanojn minimume dekoble pli malofte.” Miaopinie la plej bone estus se Fettes parolus nek pri si mem, nek pri aliaj movadanoj – eĉ plej elstaraj – sed koncentriĝus pri la ideo de Esperanto kaj la celo kiun havis Ludoviko Zamenhof, kiam li kreis Esperanton kaj kiam li donacis sian verkon al la homaro.

roland schnell
2020-08-22 9:20

Supozeble la tempo de paroladoj (ĉu bonaj, ĉu malbonaj) komenciĝos. Dum la lastaj jardekoj Esperanto estis ĉefe skriba kulturo. Simple pro manko de eblecoj kaj teknikaj rimedoj. La parolado en radio havis gloran periodon, sed la kvalito de mallongonda radio ne taŭgis por la amasoj de aŭskultano. Estis afero de propagando laŭ diveraj aspektoj.
La parola kulturo de la UK estis afero de minoritato. Multaj partoprenantoj ne flue kapablis paroli malgraŭ la altaj kostoj de la kongresoj. Gravis la “etoso” aŭ la pasiva percepto.
En tejo etas la ideo revigligi la “oratoran konkurson” – eĉ pli minoritata programero.
La altevoluita tekniko de elektrona registrado almenaŭ teorie ebligus revigligon de la parola kulturo. La rezultoj (videblaj en la kanaloj de YouTube) ĝis nun estas plorindaj. 99% de la produktoj mi ne aŭdacus montri al eksteruloj pro aro da mankoj.
Kiel kutime dum la lastaj 100 jaroj, la Esperantistaro ne agas je la pinto de la evoluo, sed postkoras por esti almenaŭ la vosto.
Ekzemple antaŭ 100 jaroj, kiam ekestis la distribuo de sono per radiaj ondoj (supozeble la Esperantistoj, precipe UEA pro siaj internaj problemoj, tro malfrue rimarkos la datrevenon, kiun festos la tuta mondo), Esperantistoj estis ŝatataj partneroj por evoluigi la eblecojn kaj limojn de la nova komunikilo. En ĉiu angulo de la mondo estis elsendoj en Esperanto, ĉar Esperanto memkomprendebla aparentis al la “moderna” mondo.
Post la Dua Mondmilito la nova komunikilo iĝis armilo de propagando en la “Malvarma Milito” kaj la Esperatistoj senkritike partoprenis. Oni varbis por la duba elsendoj el Varsovio, sed la Svisa Radio ne estis multe pli bone el ideologia vidpunkto (flegado de naciismo).
La libereco kaj la sendependeco de la reto permesus elektonike kaj malmultekose realigi la vizion de Zamenhof.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-08-22 18:02
Respondo al  roland schnell

@Roland Schnell Vi tute pravas, kara Roland. La produktaĵoj de esperantistoj estas tiel plorindaj, ke ni vere havas malmulte por montri. Laŭ mi la parolado devas esti la esenco de tio kion iu volas esprimi. La longaj enuigaj paroladoj plenaj de patosaj vortoj (pli da bruo ol la faro… pasero en la aero…) estas ne nur senutilaj, sed ankaŭ danĝeraj. Laŭ mi la problemo estas entuta perdo de ligo de esperantistoj kun la ekstera mondo kaj aktivado (kaj parolado) en sia propra mondeto en la lingvo Esperanto. Kaj ne-esperantistoj ofte demandas min: kie mi povas trovi pli da informoj pri Esperanto aŭ kie mi povas lerni la lingvon… mi eĉ miras kiel ofte mi ricevas tiun demandon! Estas malmulte por montri, bedaŭrinde.