Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano

”Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun ajn gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?” Tion skribas Robert Nielsen, kiu aktive kampanjis por eniri la estraron de TEJO, sed rapide seniluziiĝis, perdis la elanon kaj demisiis. Libera Folio publikigas iom redaktitan version de teksto pli frue aperinta en lia blogo.

La estraro de TEJO kaj volontuloj. La aŭtoro staras meze, en stria ĉemizo. Foto: TEJO.

Dum kelkaj jaroj mi estis tre aktiva en TEJO, mi estis membro de la komitato kaj ofte partoprenis diskutojn pri la organizo. Mi havis fortajn opiniojn pri la movado kaj eĉ revis ke iam mi povus esti la prezidanto. Mi estis unu el la plej parolemaj voĉoj en la komitato kaj mi ne timis kontraŭi malbonajn ideojn aŭ proponi novajn ideojn.

Mi kandidatiĝis por la estraro ĉar mi volis kontribui al la movado kaj kreskigi la junularan agadon. Mi pretis batali por revivigi la landan agadon, kiu estas tre grava kampo ŝrumpinta dum la pasintaj jaroj. Mi estis elekita kadre de la plej sperta estraro de pluraj jaroj kun homoj kiujn mi jam bone konas. Mi estis plena de espero.

Sed subite… mi ne plu volis esti estrarano.

La sento venis ege rapide al mi preskaŭ tuj post la komenco de mia mandato. Subite, mi perdis mian motiviĝon. Anstataŭ fiero, la estraraneco estis ŝarĝo al mi. Mi tute perdis intereson pri TEJO-aferoj, kaj miaj taskoj nur ĉagrenis min. La sento estis kvazaŭ promeni tra koto, multo da energio sed malmulto da progreso.

Kio okazis? Mi estis aktivega en la movado kaj dediĉis multege da tempo al Esperanto, do kial mi subite perdis mian motiviĝon? Ĉu mi havas iun problemon? Ĉu mi estas malnormala? Ĉu mi estas unu el tiuj homoj kiuj ŝatas paroli sed malŝatas labori? Ĉu mi estas hipokritulo kiu kritikis aliajn estraranojn pro manko de laboremo sed nun iĝis unu el tiuj? Kial mi sentis tiel?

Mi ne sciis kaj ankoraŭ ne scias. En la komenco, mi havis energion kaj plene partoprenis la diskutojn kaj legis ĉiujn dokumentojn. Meze de septembro (la estrara mandato komenciĝis la 1-an de septembro) mi vojaĝis al Roterdamo por kunsido kun aliaj estraranoj. Dum tri tagoj ni kunsidis, diskutis, sed ankaŭ babilis en nia komuna loĝejo.

Ĉio estis en ordo, sed kiam mi revenis hejmen, la stranga sento aperis. Ĝi komenciĝis kiam mi provis resumi la kunsidojn, sed ne povis memori kion ni diskutis. Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun ajn gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?

Mi sentis min elĉerpita, sed eĉ post kelkaj tagoj da ripozado mi ankoraŭ ne havis energion por TEJO. Ĉiutage alvenis multa retpoŝto, multaj dokumentoj, kaj ĉiusemajne ni kunsidis. Estis multe da laboro, sed kun kia rezulto? Estis kvazaŭ ni kurus multege sed restus en la sama loko.

Mi ne scias ĉu la problemo estas kun TEJO aŭ kun mi.

Kiel estrarano mi devis strebi tra koto da burokrataĵo, nenio okazis rapide aŭ glate. Ĉiam estas dokumentoj por legi, formularoj por plenigi, reguloj por sekvi, kunsidoj por partopreni, kunsidoj pri diskutoj, diskutoj pri kunsidoj, kunsidoj pri dokumentoj pri diskutoj pri renkontiĝoj pri diskutoj. Ni laboris multe pri la Realigplano de TEJO kaj la Strategia Plano, longaj dokumentoj pri la celoj de la estraro.

Oni atente diskutis ĉiun frazon dum multaj kunsidoj sed al mi la laboro ŝajnis sencela. Pli da homoj verkos la dokumenton ol legos ĝin kaj ili apenaŭ influas la agadon de TEJO. La estraro agos kiel ĝi volas kaj se ĝi ne plenumas la planon, neniu reagos. Sed la reguloj postulas la dokumentojn, do oni devas krei ilin.

Multe da TEJO-laboro estas tia: oni dediĉas multe da tempo al iu projekto, sed kun malgranda rezulto. Oni uzas multe da tempo por iu konferenco, sed eble TEJO rajtas sendi nur unu reprezentanton. Bonŝancon por tiu, sed TEJO havas centojn da membroj, do kion pri la aliaj?

Ĉu tiu estas la plej bona uzo de niaj rimedoj? Ni fokusiĝis pri projektoj kiuj profitis al tre malgranda grupo, sed ni apenaŭ havis tempon por projektoj kiuj valoras al la ordinaraj membroj. La aliaj estraranoj ja scias pri tiu problemo, sed ne scias kiel eviti ĝin. Ankaŭ mi ne scias kion fari, mi volis ke ni pensu pri pli vastaj demandoj pri la membraro, sed ne sciis kiel fari tion.

Mi dubis ne nur pri mia motiviĝo por la laboro, sed ĉu la laboro entute povas realigi ion? Mi respondecis pri Landa Agado kaj planis rekonstrui ligojn inter TEJO kaj la Landaj Sekcioj. Sed mi devis alfronti grandan problemon – la landaj sekcioj ne interesiĝas pri TEJO. Mi provis kontakti ĉiun landan sekcion sed preskaŭ ĉiuj ignoris min. Mi sukcesis kunsidi kun nur du. Eĉ tiam, la sperto estis seniluziiga, BEMI agnoskis ke ĝi ne vere ekzistas kiel organizo, ĝi simple estas grupo de homoj kiuj unu- aŭ dufoje jare biciklas kune.

Kiam mi kunsidis kun la kataluna asocio, regis malkomforta silento. Kiam mi petis kion ili volas de TEJO, ili ne sciis kiel respondi. Kiam ili demandis kion TEJO povas fari por ili, mi ne sciis kiel respondi. Mi ne loĝas en Katalunio, do mi ne povas allogi homojn al iliaj renkontiĝoj aŭ organizi ion. Mi povas fari nenion krom proponi konsilon, kaj eĉ tion mi ne havas.

En komitatkunsidoj, oni laŭte kaj ofte parolas pri la ”helpo” kaj ”subteno” kiujn TEJO proponas, sed neniu scias kion precize tio signifas. La diskutoj de la komitato plenas je abstraktaj vortoj, sed kion praktike ĝi atingis? La solvo al ĉiu problemo estas krei novan laborgrupon aŭ krei iun dokumenton, do TEJO estas plena da grupoj kun imponaj titoloj kaj preskaŭ neniuj membroj. Iuj komitatanoj pensas nur pri la proceduro kaj ne pri la rezulto. La komisiono por Landa Agado apenaŭ havis membrojn, kaj mi tute ne sciis kiel allogi novajn homojn aŭ kion fari kun la homoj kiuj aliĝis.

Ĉu oni vere bezonas tiujn formalaĵojn, aŭ ĉu ĝi estas nur peza ŝarĝo? Iu esperantisto demandis, ĉu indas krei landan sekcion de TEJO aŭ daŭrigi kiel neformala klubo. Mi provis konvinki ŝin, sed ne sukcesis, ĉar aliĝo ne donas iun specialan avantaĝon.

Mi estas estro de klubo de esperantistoj kiuj ludas ŝakon kune interrete, kaj oni demandis nin ĉu ni revivigu la iaman aliĝintan fakan asocion de UEA Esperanta Ŝak-Ligo Internacia. Sed mi ne povis trovi iun avantaĝon en la kreado de formala asocio. UEA kaj TEJO ŝatus fanfaroni pri plia asocio kaj eble iuj ŝatus pompajn titolojn kiel prezidanto, sed tio estas nur distraĵo de la kerna temo. Se ni volas ludi ŝakon, ni ludu, krei formalan asocion ne helpos nin ludi.

La komitato estas alia afero kiu ĉerpis multe da energio de mi sen rezulto. Kiam mi unue estis elektita kiel komitatano B, mi estis entuziasma. Mi havis freŝan vidpunkton, novajn ideojn kaj multe da energio. Nun mi estas elĉerpita. Estis iuj komitatanoj kiuj kontraŭis ĉion kion mi diris kaj provis bloki ĉiun proponon de mi. La debatoj malofte estis respektemaj, mi lernis atendi insultojn kaj mokojn kiam mi donis mian opinion.

Mi gajnis streĉon kaj perdis amikojn. La hipokriteco plej ĝenis min, oni akre insultis min kaj poste laŭte parolis pri la bezono por ĝentileco. Se mi kritikis iun, iuj tuj postulis ke mi agu pli ĝentile, sed kiam iu insultis min, tiuj homoj estis silentaj. La plejparto de la komitatanoj evitas tiajn diskutojn, ĉar ili ne vidas iun valoron en ili, kaj mi konsentas.

Oni volis elĵeti min de la estraro antaŭ ol mia mandato eĉ komenciĝis! Jen bona ekzemplo pri mia sperto en la komitato, jen tute sennecesa, senutila kverelo pri bagatela afero. Ni iĝis koleraj kaj atingis nenion. Eble mi ne estas senkulpa kaj mi ne ŝatas ke post mia elekto al la komitato, mi iĝis kverelema. Mia sola bedaŭro estas ke ili ne sukcesis elĵeti min.

Do mi sentis min elĉerpita kaj elbrulinta. Mi forte laboris dumlonge en TEJO sed kio estis la rezulto? Kion mi atingis? Eĉ se mi havus energion, mi ne atingus ion en la estraro. Eĉ se mi estus entuziasma, mi ne plifortigus la landan agadon. Mi komprenis la problemojn sed tute ne sciis kiel solvi ilin. Mia seniluziiĝo pliprofundiĝis.

En septembro mi decidis komenci magistriĝon pri ĵurnalismo (parte inspirita de mia laboro en blogado kaj Libera Folio). La decido estis lastmomenta, nur kelkajn tagojn antaŭ la limdato, sed mi volis labori pri io kio vere interesas min kaj valoras al la mondo, anstataŭ senvalora financa laboro (mia eks-posteno). La kurso donis multege da laboro al mi kaj mi apenaŭ havis tempon por io krom universitato. Eĉ se mi havus motiviĝon por TEJO, mi apenaŭ havus tempon por ĝi.

Mi estis tro okupita por estrara laboro, sed ne ŝajnas al mi iu diferenco ĉu mi legis la dokumentojn aŭ partoprenis la kunsidojn. Mia plano estis atendi ĝis la fino de mia mandato, tiam mi estos libera. Mi timis ke se mi tuj rezignus, artikolo aperus en Libera Folio kaj oni mokus min pro tiel rapida rezigno. Estraroj ofte havas estraranojn kiuj faras nur la plej bazan kvanton da laboro aŭ eĉ fantomajn estraranojn, kiuj faras nenion.

Sed eĉ tio iĝis tro granda ŝarĝo kaj mi sentis min tro streĉita. Dum la lasta kunsido, oni demandis min pri mia laboro kaj mi simple suprenĵetis miajn manojn. La laboro fiaskas, neniu interesiĝas, mi atingis nenion, atingos nenion kaj ne vidis iun vojon antaŭen. Mi elbruliĝis. Do, mi rezignis, oficiale pro tro da laboro en universitato (kio ja veras), sed ankaŭ ĉar mi seniluziiĝis.

Mi ne kabeos aŭ rezignos pri TEJO, sed mi trovos aliajn manierojn por kontribui al la komunumo. Mi ne opinias ke la estraro aŭ komitato povas kontribui per io al junaj esperantistoj, ili estas nur truo en kiu perdiĝas la energio de aktivuloj. Mi lernis pri mi mem, ke mi pli taŭgas kiel verkisto ol administranto. Se vi volas aktiviĝi en Esperantujo, kreu ion, ne malŝparu vian tempon en burokrataĵo.

Robert Nielsen

La teksto pli frue aperis en Teo kaj libroj.

36 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sebastiano
Sebastiano
2020-11-17 10:34

„TEJO havas centojn da membroj“ – Ĉu vere? Mi pensis, ke 25000!

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-17 10:57
Respondo al  Sebastiano

Ankaŭ mi.

Roberto
Roberto
2020-11-17 11:53

Antaŭ, en plejparto da landoj por kunsidi oni devas registri formalan asocion. En malmultaj landoj oni povis simple sidi kaj babili, ĉefe en fremda lingvo sen polica aprobo. Tiam oni devis krei formalajn asociojn. Hodiaŭ avantaĝo de formaleco estas nur akiri publikan financadon.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-17 12:38

> La hipokriteco plej ĝenis min, oni akre insultis min kaj poste laŭte parolis pri la bezono por ĝentileco.

Hura, ni povas bonvenigi plian malkovrinton.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-18 1:05
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Bonvenon al la klub’

Jovana
Jovana
2020-11-17 14:45

En artikolo pri tio “Kial mi ne plu partoprenos la UK-n” (2018-10-04) Robert, en la sama frazo, kontraŭdiras sin: “Oni eĉ ne povas pagi per kreditkarto, anstataŭe oni devas uzi iun strangan antikvaĵon, kiun mi opinias pli taŭga en muzeo (la aĵo estas tiel antikva ke eĉ en mia denaska lingvo mi tute ne scias la nomon).”
Unue, li diras ke “oni eĉ ne povas pagi per kreditkarto” (mensogo!), por tuj poste diri ke “oni devas uzi iun strangan antikvaĵon” (por kio?).
Li ankaŭ agnoskas ke eĉ en sia denaska lingvo li “tute ne scias la nomon” de tiu “stranga antikvaĵo”. Nu, neniu devas scii en la propra lingvo la nomon de ĉiuj iloj.
Nun, li konfesas ke li faris “senvaloran financan laboron”. Espereble dum tiu laboro, li lernis kiel nomiĝas tiu “stranga antikvaĵo” en lia lingvo. Se ne, li serchu en la reto “manual imprinter”.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-18 1:59
Respondo al  Jovana

Mi neniam antaŭe vidis “knucklebreaker”-on en Eŭropo.

thyrolf
thyrolf
2020-11-18 10:03
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Mi ne sukcesis trovi bonan eksplikon, kio estas “knucklebreaker”

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-18 11:02
Respondo al  thyrolf

Verŝajne Miko volis elmontri, ke li scipovas eĉ slangan esprimon en la angla lingvo por tio, kion Jovana nomas angle »manual imprinter«.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-20 13:34
Respondo al  Sebastiano

Mi neniam konis la esprimon “manual imprinter.” Ŝajnas al mi ke ne estas komunuza vorto, sed nur trovebla en manlibroj.

Klaus Leith
2020-11-19 19:08
Respondo al  thyrolf

Sekvas lingva ekskurseto (la leĝo de Tonjo demandas sian tributon 🙂

En Esperanto, mi nomus tiun ilon ”presilo por kreditkartoj” (aŭ ”riĉ-raĉ-presilo”: laŭ PIV, la onomatopeon jam uzis la Majstro, vd. https://vortaro.net/#riĉ-raĉ_kd).

Ĝi estis uzata por rapide kaj fidinde kopii la datumojn de kreditkarto (la bosajn literojn kaj numerojn) sur paperan slipon. Mi memoras uzi ĝin en la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento. Nuntempe tiujn ilojn oni kvazaŭ nur vidas en muzeoj (vd. ekz. la retpaĝon de la Aŭstria Nacia Banko https://www.oenb.at/Ueber-Uns/Geldmuseum/Ausstellungen/das-geld/bildergalerie.html).

Do tute ne surprizas, ke Robert (kiel verŝajne la plejmulto de homoj naskitaj post 1980) neniam antaŭe vidis ĝin kaj eĉ ne sciis, kiel nomi ĝin en sia gepatra lingvo.

En la angla ”manual imprinter”, ”knuckle breaker”, ”knuckle buster”, ”knuckle machine”, en la franca ”sabot”, en la germana ”Kreditkarten-Imprinter”, ”Ritsch-Ratsch-Gerät”, en la pola ”imprinter” aŭ ”żelazka”.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-20 13:37
Respondo al  Klaus Leith

En antaŭa tempo adresaroj ankaŭ ekzistis en la formo de bosaj kartoj, do oni kopiis la adresojn sur leterojn per similaj presiloj.

korvo
korvo
2020-11-19 14:54
Respondo al  Jovana

Ho, dum momento mi pensis, ke vi celis monerojn per “oni devas uzi iun strangan antikvaĵon” por pagi.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2020-11-17 15:22

Nu, la moderna mondo ĝenerale pleniĝas de “bullshit jobs” aŭ “pseŭdolaboro“, laborpostenoj sen vere signifaj taskoj aŭ respondecoj. Ne estas tro surprize se tio povas disvastiĝi ankaŭ en la libervola sektoro.

La specifa problemo por Esperanto estas ke iĝis ekstreme malfacile preni lingvon serioze. Oni povas facile lerni la Anglan kiam ĝi konstante aperas en la amaskomunikiloj, kaj se eĉ tiam ĝi estas tro malfacila, oniaj gefiloj povas alpreni ĝin kiel gepatran. Ja kiu bezonas por kiu reala celo la lingvan diversecon? La Esperantoasocioj por sia ekzistopravo bezonas ke la lingva diverseco estu bezonata, sed kiuj aliaj, por kiuj konkretaj celoj?

Alivorte, se individue estas facile lerni Esperanton, ĉu ne socie estas ankoraŭ pli facile cedi al la pli forta Angla lingvo?

Ĵado
2020-11-18 21:12

Vi pravas, ne plu eblas subteni Esperanton kiel universala lingvo perorganize.

La sola afero, kiun organizoj povas fari, estas helpi esperantistojn interkomuniki (kunvenoj, kongresoj, ktp) kaj riĉigi la kulturon (per skribaĵoj, tradukado, ktp).

Eble ankaŭ, ili povus subteni lingvojn mortantajn per la traduko de iliaj tekstoj, aŭ priskriboj de ili– se intencas ili, agi bonfare ekster esperantujo.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-19 12:04
Respondo al  Ĵado

Amikumu, ekzemple, estas ilo kiu helpas esperantistojn komuniki, kaj ĝi estas kreita de memstaruloj.

Pri la tradukado, Zamenhof jam tradukadis multe eĉ delonge antaŭ aperiĝo de UEA.

Ankaŭ, dum la venonta JES, okazonta rete, estas planata ke estu kreitaj kunvenoj (JESeroj) organizita de memstaruloj.

Kongresoj estas ja la lasta afero kiun ankoraŭ nur organizoj povas okazigi.

Kalle Kniivilä
2020-11-19 12:50
Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-19 13:02
Respondo al  Kalle Kniivilä

Trafe.
Amikumu jam bone ekis antaŭ tiu subteno ankaŭ.
Organize aŭ memstare, oni ĉiam bezonu subtenon, plejofte mone.
Tial memstaraj jutubistoj en Esperantujo sukcesas, per Patreon ekzemple.

Jovana
Jovana
2020-11-19 14:11
Respondo al  Kalle Kniivilä

Estus interese scii kiom UEA gajnis/as el tiu “investo”. Ĉu tiu informero aperas ie en la bilanco de UEA?

Kirill Ŝvedov
2020-11-18 23:06

La specifa problemo por Esperanto estas ke iĝis ekstreme malfacile preni lingvon serioze.

Oni prenos Esperanton serioze nur kiam per ĝi oni realigos aferojn seriozajn kaj utilajn. kiajn ankoraŭ neniu faris.

Alivorte, se individue estas facile lerni Esperanton, ĉu ne socie estas ankoraŭ pli facile cedi al la pli forta Angla lingvo?

Nu, multaj ne cedis ĝis nun. La plej perspektiva celgrupo por Esperanto nuntempe estas homoj, kiuj: 1) ne sufiĉe posedas aŭ tute ne posedas la anglan; 2) havas ajnan okupon (hobion, nekomercan agadon k.t.p.), pri kiu ili emus komunikiĝi kun samokupananoj el aliaj landoj. Kvanto da tiaj homoj ne estas malgranda, kvankam kutime ili estas malfacile observeblaj . Do al ili endas proponi Esperanton por establi facilan komunikadon inter si (tamen proponi ne kiel ideon, sed kiel tuj uzeblan ilon).

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-19 12:43
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La respondo al via demando estas en la demando mem:
“la pli forta angla lingvo”

Por ke Esperanto sukcesu kaj por ke finvenku, oni ĝin plifortigu.
Por tion fari, esperantistoj kreu aferojn laŭ propraj emoj.

Robert ĝuste manifestigis pri tio.
“Se vi volas aktiviĝi en Esperantujo, kreu ion, ne malŝparu vian tempon en burokrataĵo.”

“Venu al TEJO, aktiviĝu!
Bone, nun vi estas estrarano, silentigu vian emecon kaj jen viaj taskoj:

  • Eldentridetu antaŭ kamerao por la prezentiĝa video
  • Verku la subvencipeton
  • Sidiĝu kaj konektiĝu por la KoKu
  • Oh ne! Esperanta Civito denove skribis artikolon kaj menciis homojn de nia asocio, babilu pri ĝi dum tuta semajno
  • Faru kandidatiĝalvokon por la komitato
  • Faru kandidatiĝalvokon por la estraro
  • Faru kandidatiĝalvokon por EYE
  • Faru kandidatiĝalvokon por la venonta IJK
  • Faru kandidatiĝalvokon por konkurso “partoprenu IJKon”
  • Faru kandidatiĝalvokon por la zorgistaro de la kandidatiĝalvokoj
  • Faru kandidatiĝalvokon por la zorgistaro de la zorgistaro
  • Respondu al la plendo kiun tiu volapukistidf*kemulo sendis

kaj venontjare, ni ĉiuj ĉion rekomencu!”

Kirill Ŝvedov
2020-11-19 14:58

Por ke Esperanto sukcesu kaj por ke finvenku, oni ĝin plifortigu.
Por tion fari, esperantistoj kreu aferojn laŭ propraj emoj.

Tio rezultos nenion, ĉar resursoj de la Esperanta parolantaro kaj tiuj de la anglalingva parolantaro estas tute nekompareblaj. En ĉi tiuj cirkonstancoj oni povas atingi ion, nur se oni havos ĝustan strategion kaj por tio oni bezonas kompreni, kiel Esperanto povus esti iom ajn grandskale uzebla en la moderna mondo.

Roland Schnell
2020-11-19 14:09
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Bonege, ke iu finfine aŭdacas mencii la fivorton “celgrupo”. La tradicia propagando de Esperantistoj deziras alparoli la tutan mondon. Mi petas de homoj, kiuj deziras varbei por Esperanto, ke ili diru al mi la celgrupon. Mi neniam ricevas respondon, ĉar Esperanto devas esti “tutmonda” afero.
En la historio de Esperanto estis spertoj pri celgrupoj, kvankam oni ne sisteme aŭ intence prilaboris la kampon. Ekzemple la diversaj kolektantoj (poŝtmarkoj, bildkartoj) profitis de internaciaj kontaktoj. Ankaŭ la blinduloj estis tre speciala grupo kun propraj struktoj.

Sed tio estas historio kaj oni ne povas revigligi aŭ simple kopii. La kondiĉoj en internacia komunikado estas tute alie ol dum la 20a jarcento.

Daŭre estas Esperantistoj, kiuj deziras revigligi la glorajn tempojn aŭ persiste flegas la tradiciojn.

La inklino de certaj celgrupoj ne estis pro iu ideo, sed pro tute konkretaj praktikaj avantaĝoj.Kompreneble la hagiografia historio de Esperanto evitas prilumi tion kaj nur prenas la celgrupojn kiel ekzemploj porla plivastigo de la genia ideo.

Oni povas studi tion en Afriko,kie la propagandistoj de Esperanto multe fanfaronas pri paco kaj amikeco, malmulte pri praktikaj avantaĝoj. Kelkaj afrikanoj komprenis, ke per Esperanto ili povas atingi la paradizon de la riĉaj landoj. Simile al la Esperantisoj en la socialismaj landoj (la konataj “polaj krokodiloj”). Kelkaj sukcesis kaj ofte forgesis Esperanton.

Mi ĝojus, se ekus diskuto pri taŭga celgrupo.

korvo
korvo
2020-11-19 15:05
Respondo al  Roland Schnell

Hm, laŭ mi la celgrupo estas homoj, kiuj serĉas konatiĝi kaj amikiĝi kun homoj ekster sia aktuala lingva kadro kaj rilate al tio vojaĝi alilanden cele al malfermitaj homoj, kiuj etendas siajn subtenajn manojn kaj malfermas siajn pordojn.
Kompreneble oni povus provi subdividi tiun grupon. Kaj fakte mi mem eklernis Esperanton unue pro simpla scivolemo, la utileco por internaciaj kontaktoj montriĝis nur kelkajn monatojn poste.

Kirill Ŝvedov
2020-11-19 15:21
Respondo al  Roland Schnell

Mi ĝojus, se ekus diskuto pri taŭga celgrupo.

Miavide, tia estas evidenta kaj mi jam skribis pri tio en komentoj. Estas multe da homoj, kiuj okupiĝas pri ajna afero (hobio, nekomerca agado k.a.) kaj posedas la anglan malbone aŭ tute ne posedas ĝin. Se ili havus eblon, ili volonte komunikus kun samokupananoj el aliaj landoj por interŝanĝi interesan kaj utilan informon aŭ eĉ entrepreni ajnan komunan agadon. Esperanto povus servi al tiaj homoj kiel efika komunikilo, tamen oni devas enpraktigi ĝin inter tiuj en du etapoj.

1. En la unua oni proponas al ili servon, kiu ebligas ricevi kaj interŝanĝi informon en ilia gepatra lingvo, uzante Esperanton kiel pontolingvon.

2. Post kiam uzantoj de ĉi servo konvinkiĝos, ke Esperanto estas funkciebla instrumento kaj ke alilande estas multe da potencialaj interparolantoj, pretaj al dialogo, ili nature emos ekuzi Esperanton por rekte komuniki kun tiuj. En ĉi tiu etapo ili jam certos, ke investoj en studadon de ĝi donos rezulton.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Roland Schnell
2020-11-19 15:49
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Tio ne vere estas nova ideo! Eble vi povas prezenti ekemplon por “ajna afero” por pli bon kompreni, kion vi celas.

Kirill Ŝvedov
2020-11-19 16:18
Respondo al  Roland Schnell

Eble vi povas prezenti ekemplon por “ajna afero” por pli bon kompreni, kion vi celas.

Kurte, tio aspektu jene:

Oni kreas multlingvan retservon, dediĉitan al iu konkreta fako. Ĝi funkcias kiel socia reto, kies membroj povas esti individualaj aŭ organizaj. Ĉiu membro povas publikigi informon, videblan por aliaj, serĉi aliajn membrojn laŭ bezonataj kriterioj kaj interŝanĝi mesaĝojn kun tiuj. Ĉiu ĉi tiu informo estos tradukata inter lingvoj de la servo pere Esperanto kiel pontolingvo. Kompreneble, tio postulos seriozajn investojn de laboro, tamen se kvalito de tradukado ne estos pli alta, ol tiu de maŝinaj tradukiloj, la tuta koncepfo ne havos avantaĝon. Post kiam du aŭ pli da membroj establos utilajn por si interkomunikadojn, por ili nature estos interkonsenti pri senpera komunikado en Esperanto, des pli ke la funkciado de la servo tion stimulos (tio jam estas temo por aparta rakonto). Do surbaze de multlingva informa reto poiome formiĝos informa reto jam pure Esperanta.

Kiel ekzemplon de fako, perspektiva por apliki ĉi tiun skemon, mi povas mencii lernejajn televidajn studiojn (https://en.wikipedia.org/wiki/Student_television_station).

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-19 18:30
Respondo al  Kirill Ŝvedov

„Oni kreas …“ – Vivu tiu ĉionfara Oni!

Kirill Ŝvedov
2020-11-19 18:32
Respondo al  Sebastiano

Certe, tion devas krei konkretaj homoj. 🙂

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-19 19:04
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La fakto, ke Esperanto ludas rolon en tiaj disvastigaj ideoj, kaj la fakto, ke ni scias pri la (relative) facila lerneblo de Esperanto, ofte blindigas nin pri la ĝustaj konkludoj.

Tial ni ŝanĝu la lingvon kaj testu, ĉu la ideo same bone funkcias. Ni elektu ekz. la mongolan.

Mongolo havas la saman ideon kaj kreas multlingvan retservon. Ĉiu informo estas tradukata inter la lingvoj de la servo pere de la mongola kiel pontolingvo. Mi uzas la servon pri mia ŝatata hobio, trovas ĝin utila kaj ofte havas kontakton kun japano. En kiu momento kaj pro kio la japano kaj mi decidos lerni la interlingvon de tiu servo, la mongolan? Se ni estas kontentaj pri la servo, kial ni devus lerni la interlingvon? Eĉ se la japano kaj mi volus/bezonus rekte kontakti sen konstantaj okuloj legantaj niajn sendaĵojn, kial ni devus lerni ĝuste la hazardan interlingvon de la servo kaj ne iun ajn alian lingvon? Ĉu vi en tia situacio volonte kaj nepre lernus ĝuste la mongolan? Kial? Sekve: ĉu normalulo en tia situacio volonte kaj nepre lernus ĝuste Esperanton? Kial?

Kompreneble por ni esperantistoj estas kvazaŭ natura kaj logika konkludo, ke homo, konstatinte la bonon de Esperanto, nepre volos lerni ĝin. Sed tiu konkludo fontas nur el nia sperto. Kaj homoj ne havintaj tian sperton tute ne trovas tiun konkludon natura kaj logika.

Kirill Ŝvedov
2020-11-19 19:40

Mi uzas la servon pri mia ŝatata hobio, trovas ĝin utila kaj ofte havas kontakton kun japano. En kiu momento kaj pro kio la japano kaj mi decidos lerni la interlingvon de tiu servo, la mongolan?

En momento, kiam vi ambaŭ decidas, ke vin interesas plua interkomunikado kaj vi volas fari ĝin pli rapida.

Se ni estas kontentaj pri la servo, kial ni devus lerni la interlingvon?

Ĉar mesaĝoj, tradukataj inter cellingvoj per pontolingvo, neeviteble venos malpli rapide, ol mesaĝoj, sendataj rekte.

kial ni devus lerni ĝuste la hazardan interlingvon de la servo kaj ne iun ajn alian lingvon?

Ĉar (en okazo de Esperanto kiel interlingvo) vi jam estos informitaj, ke la servo uzas Esperanton, do tio estas reale funkciebla instrumento, ekuzi kiun pi facilas, ol ajnan alian.

Kompreneble por ni esperantistoj estas kvazaŭ natura kaj logika konkludo, ke homo, konstatinte la bonon de Esperanto, nepre volos lerni ĝin. Sed tiu konkludo fontas nur el nia sperto. Kaj homoj ne havintaj tian sperton tute ne trovas tiun konkludon natura kaj logika.

Ĝuste! Do celo estu, ke membroj de pridiskutata informreto ekhavu tian sperton.

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2020-11-20 18:12
Respondo al  Roland Schnell

Al kiu celgrupo vi mem apartenas?

Mi mem ne sentas min parto de iu celgrupo ekzistinta antaŭ mia eklerno de Esperanto. Eble pli bona demando estas, kiaj homoj rigardus la Esperantomovadon kiel sian rimedgrupon, se ili scius ke ĝi ekzistas?

korvo
korvo
2020-11-19 14:49

Ĉu la moderna mondo? Ĉu vi preferus movi ŝtonblokojn ĉar la faraono opinias, ordinara tombo ne sufiĉas, aŭ ĉar la episkopo devas impresi per katedralo…? Mi pensas de kiam kaj ĝis kiam ĉefoj volas impresi ekzistas pseŭdolaboro 🙂

tauhro
tauhro
2020-11-17 16:25

Mi komprenis, ke Robert estas naivulo kiu subite ekvidis ke TEJO estas “nur truo en kiu perdighas la energio de aktivuloj”. Li sentis ke li trafis per la vizajho en koton.
Demando: chu restas nun lia vizajho pura au ne?

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2020-11-17 19:47

en la supra bildo mi povas vidi fiskribajxon kie estus montrita la verdan stelon

Irlandano
Irlandano
2020-11-27 0:49

Tiu brito oficiale demisiis pro manko da tempo, sed havas tempon skribi longan artikolon. Anstataŭ kunlabori, li simple detrueme agas, same kiel lia registaro.