La nova estraro de TEJO strebas al travideblo

La nova estraro de TEJO, kiu ĵus ekoficis, dum la semajnfino havis sian unuan ĉeestan kunsidon en Roterdamo. La estraro promesas strebi al malfermeco kaj respondis al demandoj en reta elsendo – sed ankoraŭ ne scias diri, kiom da membroj havas TEJO.

Malferma horo de la nova estraro de TEJO.

Ses el naŭ membroj de la nova estraro de TEJO povis veni al la unua ĉeesta kunsido, kiu okazis en Roterdamo de la 11-a ĝis la 14-a de septembro. Pro praktikaj kialoj la kunsido okazis ĉefe en loĝejo aparte luita por la celo, sed kun vizito al la Centra Oficejo en lundo.

Dum la unua kunsido la estraro decidis pri la divido de la taskoj kaj diskutis pri la planoj por la venonta jaro. La estraro intencas fari novan provon kontakti ĉiujn landajn kaj fakajn sekciojn por kompreni, kiuj el ili efektive aktivas kaj kiom da membroj ili havas.

Ĝuste la demando pri la membrokvanto de TEJO leviĝis dum la rekte elsendita “malferma horo”, kiun la estraro aranĝis en dimanĉo. La malferma horo estas nova iniciato de la estraro, kiu laŭ la nova prezidanto Charlotte Scherping Larsson strebas al travideblo.

Interesiĝantoj povis anticipe sendi demandojn al la estraro, aŭ demandi rekte dum la elsendo. La elsendon eblis spekti nur rekte, sed la demandoj kaj respondoj poste aperis en teksta formo en la komitata diskutejo.

Jam dum kunsido en julio, la komitato de TEJO diskutis la troigitan membronombron raportitan al EU-instancoj, kaj decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu “la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Pri tio temis du el la anticipe senditaj demandoj.

Laŭ Charlotte Scherping Larsson jam komenciĝis la laboro por eltrovi la “proksimuman informon”:

– Jes, ni komencis tiun laboron, kaj esperas ke ni ene de nia mandato povos publikigi membronombron, kiu enhavos kaj aligitajn kaj asociajn membrojn.

Alia demandanto scivolis, ĉu ne estus pli honeste doni ekzaktan ciferon ol “proksimuman informon”. Respondis estrarano Klára Ertl:

– Ni donos la plej ekzaktan nombron, kiu eblos. Ni esperas ke tio eblos ene de nia mandato.

La mandatperiodo de la estraro estas unu jaro. Inter la taskoj, kiujn starigis al si la nova estraro, troviĝas aktivigo de landa agado.

Lige kun tio, la respondeca estrarano Robert Nielsen entreprenos novan provon ricevi respondojn de ĉiuj landaj kaj fakaj sekcioj pri ilia agado kaj membraro. Tiuj informoj poste estos uzataj ankaŭ por taksi la kvanton de aligitaj kaj asociaj membroj de TEJO, pri kiu nun regas necerteco.

La nova estraro jam fine de aŭgusto havis retan kunsidon, formale por transpreni la taskojn de la eliranta teamo. Tamen partoprenis nur du el la elirantaj estraranoj. La protokolo de la kunsido estis publikigita en la komitata diskutejo de TEJO, kion komitatano Albert Garrido opiniis laŭdinda:

– Mi opinias tion nova, ĉar la estraro tradicie ne publikigas la protokolojn de siaj kunsidoj eĉ al la komitato. En la estonteco, estus preferinde se la estraro publikigos minimume resumojn de la protokoloj de siaj kunsidoj, se pro iu privateca kialo ne eblas publikigi la tuton, por ke la komitato almenaŭ havu ideon pri la internaj aferoj en la estraro kaj povu helpi kaj interveni se necese.

Ankaŭ la protokolo de la ĵusa, ĉeesta kunsido laŭ informoj de la estraro baldaŭ estos publikigita en la komitata diskutejo.

La Volontula domo de UEA.
La Volontula domo de UEA, ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 430 en Roterdamo, havas areon de 155 kvadrataj metroj kaj kostis 222 500 eŭrojn. Tie nun loĝas tri volontuloj, en la suba etaĝo estas frizejo. Foto: Google mapoj.

En 2016 UEA decidis investi en aĉeto de domo por volontuloj, kaj eĉ aranĝis apartan monkolekton por tiu celo. Libera Folio petis la estraron de TEJO rakonti, kiom da volontuloj fakte loĝas en la domo, kiom TEJO pagas al UEA pro la loĝado, kaj ĉu estas aliaj luantoj.

Dum la malferma horo respondis la kasisto de TEJO, Mung Bui (Feliĉa):

– Nun 3 volontuloj loĝas en Voldom, neniu loĝas aliloke. Ĝis augŭsto 2019 ni luis TEJO-apartamenton, unu volontulo, Mia, loĝis tie, kaj la ne uzatajn ĉambrojn aliaj reluis.

La TEJO-apartamento estas loĝejo en alia domo, sen rilato al UEA, kiun TEJO luis dum kelkaj jaroj. Laŭ la ekonomia raporto, TEJO en 2019 pagis proksimume 14 100 eŭrojn por la loĝado de la volontuloj, sed nur parto de tiu sumo iris al UEA, klarigas Mung Bui:

– Ni pagas al UEA ĉirkaŭ 10 000 eŭrojn por Voldom jare, 850 eŭrojn monate. Antaŭ pluraj jaroj, la tera etaĝo estis neuzata ĉambro uzata kiel stokejo, do ĝi neniam estis uzata por volontuloj. Nuntempe, en tera etaĝo troviĝas frizejo, kiu daŭre funkcias.

La luigo de la teretaĝo do supozeble donas al UEA aldonan enspezon. Laŭ la bilanco de UEA tiu sumo tamen devas esti malgranda, ĉar la tuta luenspezo en 2019 estis ĉirkaŭ 13 000 eŭroj.

 

16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Stano
2020-09-16 8:40

Espereble TEJO almenaŭ ekscios kiom da landaj sekcioj ĝi efektive havas kaj ne plu fantazios pri tio. Necesas realisme taksi sian potencialon, eĉ se malgrandan.

Sebastiano
Sebastiano
2020-09-17 1:57

»Ni pagas al UEA … 850 eŭrojn monate.« – Do en unu jaro 10’200 eŭrojn.

»Laŭ la bilanco de UEA … la tuta luenspezo en 2019 estis ĉirkaŭ 13 000 eŭroj.« – Do 2800 eŭroj de la frizejo dum la jaro aŭ . Laŭ tiuj informoj, la frizejo pagas proks. 3000 eŭrojn jare aŭ proks. 234 eŭrojn monate. Mi ĝojas, ke Roterdamo estas tiel malkara urbo. Ĝi similas en tio al la urbeto, en kiu mi loĝas. 🙂

Jovana
Jovana
2020-09-20 13:03
Respondo al  Sebastiano

“Mi ĝojas, ke Roterdamo estas tiel malkara urbo.” Kial do rapidi transloki la oficejon al alia lando, krom se estas iu kaŝitaj intresoj?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-09-20 13:56
Respondo al  Jovana

Mi supozas, ke Sebastiano celis tion plene ironie.

Kiel ajn: ĉu vere Roterdamo estas tiel malmultekosta urbo, ke la luo por spaco sufiĉa por tuta frizejo kostas apenaŭ iom pli ol 200 € monate? Se jes, kial UEA volas foriri de tiu malmultekosta urbo? Se ne, ĉu UEA estas vere tiom stulta, ke ĝi enkasigas sumon apenaŭan anstataŭ multe pli altan kongruan kun la kutimaj prezoj?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-21 20:55

Mi ankaŭ demandis min, kial UEA ne vendas la volontulan domon, se la financaj problemoj estas tiom grandaj. Ja gravas, ke restu la CO kaj ke ĝi bone funkciu, ĉu ne?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-09-22 9:20
Respondo al  Leon Roijen

Ekzistas diversaj specoj de financaj problemoj. Al UEA ne mankas mono. Se mankus, oni ja povus pensi pri vendo de iu nemoveblaĵo kiel solvo. Ĉe UEA la problmemo estas struktura – enspezoj malpli grandas ol elspezoj. Tian problemon oni ne povas solvi vendante ion, sed nur modifante sian strukturon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-22 13:12
Respondo al  Łukasz Żebrowski

1)
Laŭ mi elspezo de 70.000 eŭroj por neaperanta retpaĝaro ne estas struktura elspezo…
Laŭ mi estas du strukturaj problemoj:

  1. Misfinancado plurterene: Kompreneble estas fiksitaj kostoj kiel salajroj, sed se oni scias, ke oni pli elspezas ol oni enspezas, oni ne komencu aŭ daŭrigu tiel ridinde multekostan retpaĝarprojekton. Kaj post la pensiiĝo de Osmo Buller oni do ne plu saĝe (se entute?) investis. Kaj sendube okazis pliaj formoj de misfinancado.
  2. UEA ne sufiĉe produktas aŭ liveras servojn kaj kompreneble la maldungo de oficistoj nur pliakrigis tiun problemon. Pli grandajn enspezojn oni ne atendu pro pli grandnombra membraro, sed pro pli interesaj, allogaj servoj kaj produktoj.

Se oni ne solvas tiujn problemojn, ankaŭ translokiĝo al alia (pli malmultekosta loko) ne helpos. Do antstataŭ parolado pri translokiĝo, oni fiksu tiujn problemojn.
Saĝa investado oni relative rapide povas efektivigi.
Por saĝa financa situacio, oni urĝe maldungu la nunan direktoron, kaj dungu direktoron, kiu tuttempe estas en la CO kaj vere priatentas kion li devus priatenti, kiel faris Osmo Buller – sub li pagado por bankaj konsiloj sen uzi ilin ne okazis.

Same oni urĝe havu novan estraron. La nuna estas tute neadekvata kaj nekompetenta por solvi la financajn problemojn pro manko de fakaj konoj.
En la estraro estas Trezoro Huang Yinbao, “ ĉina agronomo, ekonomikisto, entreprenisto, eksprezidanto de Investa Kompanio Ora Ponto, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto.” laŭ Vikipedio. Vicprezidanto kaj estrara respondeculo pri financaj aferoj (laŭ Vikipedio). Sed kion li faris??? Jam en julio en 2019 aperis artikolo en nederlanda gazeto pri la finance grava situacio de UEA. Do UEA mem nepre sciis ankoraŭ multe pli longe pri la finance malbonega situacio. Jam sub Fettes kaj la tiamaj estraranoj kiuj ege kunkulpas pri la nuna situacio. Do, kial Trezoro Huang Yinbao ne MULTE pli frue komencis financajn resanigajn operaciojn?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-22 13:23
Respondo al  Łukasz Żebrowski

2)

Ĉu estas maldece levi la demandon, ĉu estrarano respondeca pri financoj de UEA ne pli bone venu el kapitalisma lando?
Tio, kion UEA nun bezonas, estas kriza estraro aŭ komitato inteligenta, kompetenta, aktiva, serioza, fidinda ….ecoj, kiuj nun tristege mankas. Trovu 3-4 homojn kun la kapabloj kaj fidindeco de ekz. la pensiita direktoro Buller, donu al ili la necesajn permesojn agi, kaj UEA havos pli belan estontecon.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-09-22 14:46
Respondo al  Leon Roijen

En via lasta frazo mankas tamen “kaj konvinku ilin serioze engaĝiĝi al agado de UEA malgraŭ senespera komitato kaj ĉiuj aliaj obstakloj”. Bedaŭrinde ne temas pri afero facile realigebla.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-22 16:27
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Prave.
La komitato estas malnova strukturo, restaĵo de pra-UEA, kiu nun nur kaŭzas obstaklojn.
Tial laŭ mi nun formiĝu kriza estraro, kiu povos memstare labori kaj preni decidojn, sufiĉe sendepende de la Komitato.
La afero estas tiel serioza, ke oni 1) (kiel jam dirite) selektu por tia kriza teamo nur la plej fidindajn kaj spertajn homojn kaj 2) Eĉ pagu al ili almenaŭ unu tagon en la semajno, ĉar ili devos multe labori.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-09-23 16:15
Respondo al  Leon Roijen

Fakte mi rimarkis ankoraŭ alian aserton en via komento, kiu al mi ŝajnas esti maltrafa. Vi skribis, ke “se oni scias, ke oni pli elspezas ol oni enspezas, oni ne komencu aŭ daŭrigu tiel ridinde multekostan retpaĝarprojekton”. Denove, ekzistas diversaj specoj de retpaĝarprojektoj. Kompreneble, se temus nur pri tio, kion eksteruloj vidas kiel retpaĝon de UEA, temus evidente pri elspezo ridinda en tiaj cirkonstancoj. Tamen, almenaŭ laŭplane, devus temi efektive ne pri retpaĝaro (kiel oni miskomprenige nomas ĝin), sed pri kompleta reta mastrumsistemo de la organizo, kiu ja enhavu ankaŭ “klientan” parton, do la retpaĝon. Se oni komprenas la projekton tiel, tiam oni povas evidente vidi, ke en iu tempoperspektivo tia investo povas alporti ŝparon. Ekzemple, imagu kiom da tempo kontisto en la Centra Oficejo devas dediĉi al traktado de retpoŝte alvenantaj kaj neniel strukturitaj transpago-petoj. Depende de klareco eble minuton, eble kelkajn, eble eĉ pli se aperas iuj problemoj. Kaj nun imagu, ke en tia mastrumsistemo membroj povas fari tion mem, plene aŭtomate sen eĉ por sekundo engaĝi kontiston. Samo aplikeblas al pluraj aliaj taskoj en la CO nuntempe mastrumataj almenaŭ parte permane. Dum ŝparita labortempo oficistoj povas okupiĝi pri aliaj taskoj, kio ja estas gajno. Kosiante pri tio, ke efektive ne temas pri “retpaĝaro”, sed pri “kompleta reta mastrumsistemo” oni povas pli bone kompreni, ke tia elspezo ja povas esti tute logika havante problemon, ke oni pli elspezas ol oni enspezas kaj ĝi povas kontribui al iu pozitivdirekta ŝanĝo de ĉi tiu problemo.
Kompreneble, tute aparta problemo estas ĉu oni bone gvidis ĉi tiun projekton. Konsiderante ke la rezulto daŭre ne ekzistas kaj kiom da diversaj personoj estis survoje engaĝitaj kaj intertempe rezignis, konante diversajn priajn rakontojn de tiuj personoj, oni ja povas veni al konkludo, ke la projekto ne nepre estis bone mastrumita. Tio tamen ne ŝanĝas plej verŝajne nemalsaĝan bazan ideon, ke longperspektive tia mastrumsistemo

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-23 19:33
Respondo al  Łukasz Żebrowski

a)
Łukasz,

devus temi efektive ne pri retpaĝaro (kiel oni miskomprenige nomas ĝin), sed pri kompleta reta mastrumsistemo de la organizo’

Tio estas same ridinda. Mi scias pri la mastrumada parto; temas pri grandecfrenezo. Mi komprenas, se grandaj kaj eĉ mezgrandaj firmaoj havas propran mastrumsistemon, sed UEA, kiu fakte ne plu estas ol ‘granda klubo’ tute ne povas permesi al si tian sistemon.

‘Ekzemple, imagu kiom da tempo kontisto en la Centra Oficejo devas dediĉi al traktado de retpoŝte alvenantaj kaj neniel strukturitaj transpago-petoj’

Estus pli saĝe kaj multe malpli kosta afero fini tiun sistemon. La sistemo ekestis en tempo kiam transpagoj estis multe pli komplikaj kaj kostaj, sed en la nuna mondo, kun kreditkarto, paypal, ktp, tia sistemo estas plejparte superflua. Oni povus konservi ĝin por landoj, kie transpagoj daŭre estas komplikaj kaj kostaj kaj daŭrigi la permanan traktadon de la kontoj.

‘Samo aplikeblas al pluraj aliaj taskoj en la CO nuntempe mastrumataj almenaŭ parte permane.’

Mi rememoras mian patron, kiam iam en la okdekaj jaroj ni ekhavis la unuan komputilon… li diris al mia patrino: ‘ekde nun vi premos butonon kaj vi havos recepton por kuiri’ – eĉ ne unu fojon mia patrino printis recepton, eĉ neniam lernis kiel uzi komputilon…sed tio estas alia afero.
Mi nur volas diri, ke mi ne kredas, ke la CO bezonas tiom grandecfrenezan projekton. Kelkaj pli simplaj, multe malpli kostaj solvoj jam povus taŭgi.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-23 19:44
Respondo al  Łukasz Żebrowski

b)

Kosiante pri tio, ke efektive ne temas pri “retpaĝaro”, sed pri “kompleta reta mastrumsistemo” oni povas pli bone kompreni, ke tia elspezo ja povas esti tute logika havante problemon, ke oni pli elspezas ol oni enspezas kaj ĝi povas kontribui al iu pozitivdirekta ŝanĝo de ĉi tiu problemo.’

Ne vere. Mia patro laboris en malgranda banko. La banko havis sian propran mastrumadan sistemon (necesa en banko, mi supozas), sed ofte estis problemoj pri tiu sistemo, kaj krome tia ‘kompleta mastrumsistemo’ necesigas daŭra prizorgado kaj sekurigo. Eĉ se la sistemo nun estus preta kaj funkcianta, ĝi plejverŝajne kostus multe pli da mono ol ĝi ŝparus, pro revenantaj kostoj.

‘oni ja povas veni al konkludo, ke la projekto ne nepre estis bone mastrumita’

Ne nepre? Nepre ne!

‘Tio tamen ne ŝanĝas plej verŝajne nemalsaĝan bazan ideon’

Kiel jam dirite, la tuta ideo estas grandecfrenezo, se parolante pri UEA, elpensita de homoj, kiuj havas konojn nek pri ekonomiko nek pri informadiko, ĉar se ili havus, ili komprenus, ke tia grandega projekto neniel taŭgas por UEA. Ĉiukaze la projekton oni EGE amatorece gvidis, aŭ, kion mi pli suspektas, kelkaj ‘litamik(in)oj’ estis profitigitaj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-09-17 15:28

Mi deziras fruktodonan kunlaboron al la nova teamo de TEJO.
Ŝajnas esti freŝa, sukcesonta teamo.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2020-09-21 21:33

Mi povas vidi vin tra la interreto do… iom travidebla vi estas mi supozas.

Mi esperas por vi fruktdonan kunlaboron, ecx legomdonan kunlaboron.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2020-09-23 3:24

mi jxus nun rimarkis

https://www.esperanto.be/fel/publika/012758p.php

https://eo.wikipedia.org/wiki/Pedofilia_movado

mi volas scii, cxu la ulo en la supra bildo en la blanka cxemizo fakta estas parto de kia movado?