Albert Stalin Garrido elektita estrarano de TEJO

Kiel nova estrarano de TEJO por landa kaj faka agado estis elektita Albert Stalin Garrido, la fondinto kaj prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo. Li prenas la lokon de Robert Nielsen, kiu demisiis antaŭ kelkaj semajnoj.

Alberto Stalin Garrido.

Alberto Stalin Garrido ĝis nun aktivis interalie kiel vickomisiito de TEJO pri landa kaj faka agado. En 2013 li fondis Filipinan Esperanto-Junularon, kiun li nun prezidas.

En sia motiviga letero al la komitato de TEJO li skribas, ke li volas certigi la funkciadon de la komisiono de landa kaj faka agado, kiu lastatempe ege lamas:

”Ĉiuj lastaj estraranoj pri LFA ne povis kompletigi siajn mandatojn: iuj demisiis, iuj estis eksigitaj. Tiu bedaŭrinda ĉeno de aferoj kaŭzis, ke dum jaroj la Komisiono restu kvazaŭ fantomo. Mi deziras finfine ŝiri tiun ĉenon.”

Kiel sian ĉefan celon li difinas revivigon de la komisiono. Li esperas plenigi ĝin per entuziasmaj aktivuloj, kiuj klare konas siajn rolojn kaj respondecojn. Krome li volas restarigi rektajn kontaktojn inter TEJO kaj la landaj kaj fakaj sekcioj.

”Konsiderante la nunan staton de la Komisiono, ni ne estu tro ambiciaj: gravas unue, ke la tutmonda junularo komencu revidi ke vivas tiu Komisinono, kiu devus esti ilia ponto al TEJO”, li skribas.

Krom Alberto Stalin Garrido, al la vaka estrara posteno kandidatis ankaŭ Koffitchè Koufionou, antaŭa estrarano de TEJO. La elekta komisiono, ”konsiderante la ege favoran opinion de pluraj nunaj estraranoj”, rekomendis ke estu elektita Alberto Stalin Garrido.

La elekto estis diskutita en la semajnfina reta komitata kunsido de TEJO, sed la voĉdonado okazis jam post la kunsido. La rezulto estis diskonigita en la komitata diskutejo de TEJO lunde vespere laŭ la eŭropa horo.

Voĉdonis 27 komitatanoj el entute 37. El la donitaj voĉoj 23 estis favoraj al Alberto Stalin Garrido kaj 3 favoraj al Koffitchè Koufionou.

Alberto Stalin Garrido estis elektita en sia 23-a naskiĝtago. La elekto de nova estrarano tuj ricevis pozitivajn komentojn en la komitata listo, interalie de komitatano Hans Becklin, mem antaŭa estrarano:

– Mi gratulas Albert pro lia elektiĝo. Mi ne dubas, ke li portos ne nur energion kaj kompetenton sed ankaŭ unikan vidpunkton en la estraron. Vidi la sukceson de li kaj liaj samlandanoj estas ja esperige por la kreskado de nia movado ĉie – eĉ en lokoj, kie nun Esperanto estas apenaŭ konata. Ĝuste tiajn spertojn kaj lertojn ni bezonas en la fako de Landa Agado!

 

35 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Aitor Tilla
Aitor Tilla
2020-11-30 22:05

Mi vetas le li demisios antaux tri monatoj!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-30 22:56
Respondo al  Aitor Tilla

Kaj mi vetas, ke li eltenos senprobleme tri monatojn, kaj verŝajne multe pli longe.

Kio do okazos, se mi gajnos la veton, t.e. se Albert restos en la posteno almenaŭ tri monatojn? Tiam mi donacos al li membrecon en UEA/TEJO por la venonta jaro 2021 (aŭ la postvenonta 2022, se por 2021 li jam estas membro).

Nu, mi gajnos la veton kaj tamen devos pagi!? Stranga veto-gajno… Sed la vivo mem ne estas malpli stranga.

Do, Albert, se komence de marto venontjare vi ankoraŭ restos estrarano en la sama posteno, bv. memorigi min: kiel promesite, mi donacos al vi UEA/TEJO-membrecon por 2021 aŭ 2022. Se UEA entute ankoraŭ ekzistos, sed tio estas alia afero.

Ana
Ana
2020-11-30 22:59
Respondo al  Aitor Tilla

Vi ne konas Alberton, Do. Li estas elstara kaj mi vetas ke li restos longe en la posteno kaj faros elstaran laboron!

Dieter Rooke
2020-12-01 10:46

Li nepre shanghu sian nomon

Lee Miller
Lee Miller
2020-12-07 18:36
Respondo al  Dieter Rooke

Vi nepre ŝanĝu vian.

Ludoviko Ndomo
Ludoviko Ndomo
2020-12-01 12:32

Bonege! Gratulojn Alberto!

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-12-07 0:39
Respondo al  Ludoviko Ndomo

Gratulojn al Alberto Stalin!

Fatima Madha
Fatima Madha
2020-12-01 13:50

TEJO profunde krizas kaj mem eksplodos antaù ol neniu demisios

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-12-01 15:57
Respondo al  Fatima Madha

Iu jam demisiis: https://www.liberafolio.org/2020/11/10/demisiis-tejo-estrarano-robert-nielsen/

Ĉu tio haltigos la eksplodon almenaŭ provizore?

Peter Thomsom
Peter Thomsom
2020-12-01 14:48

Stalin?! Sed TEJO ne estas politike neŭtrala organizo?!

Posedanto
Posedanto
2020-12-03 0:41
Respondo al  Peter Thomsom

Cxu vi sencerbas?

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-12-07 0:32
Respondo al  Posedanto

Ŝajne ne, ĉar li kapablas legi 🙂

Lee Miller
Lee Miller
2020-12-07 19:05
Respondo al  Peter Thomsom

Kiom da homoj mortigis Petro la Granda en Rusujo?

Ĉu vi estas preta ŝanĝi vian nomon?

Grigorii Arosev
2020-12-02 19:48

Urgxe bezonatas Trockij.

Hejmano
2020-12-03 12:51
Respondo al  Grigorii Arosev

Nomiĝi Stalin ne signifas, ke oni estas nepre stalinisto, hoĉiministo aŭ maoisto. Vi povas trankviliĝi, la estraro de TEJO ne puĉos aŭ gerilos por la ruĝa fina venko!

Roland Schnell
2020-12-03 14:47
Respondo al  Hejmano

Kompreneble, pri la nomo kulpas la gepatroj. Sed oni rajtas demandi, ĉu la kara Alberto estas tiom naiva kaj senpolitika junulo, ke li ne kapablas rimarki la problemojn en internacia medio, kion kaŭzas lia nomo. Bone, tejo ŝatas prezenti sin politike neŭtrala, kiu evidente estas legebla kiel “politike nescianta”. Estas problemo de tuta tejo, se la estraranoj kaj komitantoj ne kapablis konvinki lin rezigni pri tikla nomoparto. La problemo estus eĉ pli granda,se ili ne provis konvinki lin.

Jens Stengaard Larsen
2020-12-03 15:09
Respondo al  Roland Schnell

Rusio kaj precipe Kartvelio ambaŭ situas longe for de Filipinio. En Filipinio “Stalin” kredeble elvokas similan reagon kiel la Hungara ofta nomo “Attila” en Eŭropo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-12-03 18:53
Respondo al  Roland Schnell

“Jesús” estas ofta nomo en la hispana. Al mi ŝajnus strange diri “Jesús, venu tien ĉi!”, sed mi akceptas ke ekzistas aliaj kutimoj kaj kulturoj en la mondo.

Estas absurde pensi, ke Albert Stalin devus ŝanĝi sian nomon por plaĉi al iuj.

Grigorii Arosev
2020-12-04 23:10
Respondo al  Yves Bellefeuille

neniu devas ion ajn, nek sxangxi la nomon, nek sxati la nomon “stalin”.

Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido
2020-12-04 17:16
Respondo al  Roland Schnell

Mi havas neniun planon rezigni pri mia nomo. Ĝi estas efektive parto de mia propra identeco, sendepende de la historio malantaŭ la nomo mem.

Grigorii Arosev
2020-12-04 23:08

vi ne devas rezigni, same kiel mi ne devas taksi la vorton “stalin” normala. mia praavo Alexander Arosev estis politikisto, verkisto kaj elstara sovetia diplomato, kiu estis en la 1938 pafmortigita rekte laux la ordono de Stalin (estas pri Alexander pagxoj en la vikipedio, sed ne en esperanto). tio influegis historion de la familio. mi abomenas la homon kaj lian familinomon.
estu kiom ajn minusoj, por mi egalas.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Grigorii Arosev
Dieter Rooke
2020-12-12 21:58
Respondo al  Grigorii Arosev

Vi plene pravas – chiu homo rajtas ami au malami nomon – au ami au malami homon.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-12-07 0:36

Nuntempe homoj tiom facile ŝanĝas identitecon… precipe en Esperantujo 🙂

Hejmano
2020-12-06 16:52
Respondo al  Roland Schnell

https://www.bbc.com/news/amp/world-africa-55173605 (angle)

Ŝajne tiu totalism-nomado ne estas tiom malofta fenomeno…

Niko
Niko
2020-12-06 19:12
Respondo al  Hejmano

La du nomoj ne kompareblas. La Ruĝa Armeo liberigis la prizonulojn de Aŭŝvico, kaj savis la homaron de la nazia plago.

Pripensu: kial povas ekzisti metrostacio Stalingrad en Parizo, sed ne metrostacio Hitler? Eĉ la imperiismaj registaroj antaŭe devis agnoski la grandan sinoferon de 27 milionoj da sovetiaj civitanoj serve al la homaro.

Hejmano
2020-12-12 0:34
Respondo al  Niko

Mi ne diris, ke stalinismo estis pli aĉa ol naziismo, aŭ eĉ same aĉa. Mi simple diris, ke ambaŭ ideologioj estas totalismaj.

Ĉu mi pensas ke stalinismo = naziismo? Nu, mi pensas ke naziismo estas eĉ pli terura, sed stalinismo ne estas tre for de naziismo en mia mensa skalo de teruraj ideologioj.
Mi emas samopiniis plurflanke kun Primo Levi kaj Hannah Arendt.

Mi dankas la ruĝan armeon, mi eĉ dankas Stalin pro gravege helpi *sennazigi* Eŭropon. Sed ne eblas paroli pri liberigado. Liberigado signifas redoni liberecon al grupo de homoj. Tio ne okazis. Francoj, belgoj aŭ nederlandanoj ktp ree estis liberaj post la dua mondmilito. Dankon al imperiistoj, kiel vi diras (pravege, sed ankaŭ Sovetunio estis imperiisma!), kaj interalie la heroeco de okcidenteŭropaj komunistoj. Post la alvenado de la ruĝa armeo, hungaroj, poloj aŭ estonoj ktp nur havis la oportunon vivi sub iom malpli terura tiraneco, almenaŭ nefundamente rasisma (krimeaj tataroj eble ne samopinias kun tiu diraĵo…).
Popoloj de orienta Eŭropo ĉesis vivi en totalisma ŝtato por vivi en pli “simpla” diktaturo nur post… La morto de Stalin.
Se ekzistas stacio Stalingrad en Parizo, tio estas pro la kontribuo al venko de naziismo. Ne temas pri aprobo de kion faris Stalin, krom batali (veran!) naziismon.

Sed unufraze: ambaŭ el tiuj ideologiaĉoj, naziismo kaj stalinismo estas totalismaj, tio estas fakto, punkte.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Grigorii Arosev
2020-12-04 23:09
Respondo al  Hejmano

mi ja ne skribis ke homo portanta la nomon “stalin” estas stalinisto. mi nur skribis, ke urgxe bezonatas Trockij!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-12-03 20:23

Ne povas ne mirigi, ke plej multaj legant-reagoj koncernas la nomon de la pritraktato, pri kiu li eĉ ne respondecas. Ŝajne mondskua novaĵo praviganta malŝparon de bita inko.

Al la jam konata Leĝo de Tonjo ni eble aldonu la novan Leĝon de Albert: “Pro manko de pli substancaj temoj marteladi kaj enprofundiĝi en stultaĵon ne gramatikrilatan” (pri stultaĵoj gramatikrilataj ja okupiĝas la alia leĝo.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-12-07 0:38

Estas tamen kurioze. Mi ne insistas mencii mian duan nomon ĉie kaj ĉiam.

Klaus Leith
2020-12-07 14:24

Fakte, tio estas ekzemplo de la Leĝo de Godwin:

Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke aperos komparo kun Hitlero aŭ la nazioj proksimiĝas al 1.

Dieter Rooke
2020-12-12 21:53
Respondo al  Klaus Leith

ghi ankau konatas kiel 2-a legho de E-isto Tonjo

Tuomo Grundström
Tuomo Grundström
2020-12-04 21:35

Estas finna – kaj kredeble universala – proverbo ”Nomo homon ne misfamigas, se homo ne nomon”. Akcento sur la lasta parto!

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-12-07 0:33

En alia novaĵo ni povas legi pri la nova prezidanto de Namibio HAHAHAHAHA

Lee Miller
Lee Miller
2020-12-07 19:08

Mi konas Albert Stalin Garrido jam plurajn jarojn pere de Interreto, kaj ĉiam impresas min lia kapablo klare pensi, kaj lia bona regado de Esperanto.

TEJO estas bonŝanca, ke li pretas kunlabori.

Tiuj, kiuj reagas al lia nomo, simple ridindigas sin. Mi ne ŝokiĝas, sed mi ja hontas ke tiaj homoj troviĝas en nia komunumo. Ĉu oni rezignu pri iu ajn nomo kiu estas historie ligita al malbono? Mia meza nomo estas Aleksandro, kaj mia samnomulo Aleksandro la Granda certe mortigis, sklavigis, kaj ekstermis centmilojn da homoj. Kion mi do faru? Kiuj nomoj estas plene puraj kaj sekuraj?

La mondo jam facile trovas diversajn kialojn por moki Esperantistojn. Kaj jen, ni aldonas alian.

Dieter Rooke
2020-12-12 21:54
Respondo al  Lee Miller

Kara S-ano Lichjo : Tute eblas shangi sian nomon . Ech Zamenhof modifis la sian- krom sennombraj aliaj famuloj en E-ujo .