Demisiis TEJO-estrarano Robert Nielsen

En mardo la 10-a de novembro anoncis sian demision el la estraro de TEJO Robert Nielsen. Li respondecis pri landa kaj faka agado. La nuna estraro estis elektita en julio kaj ekoficis la 1-an de septembro.

Robert Nielsen.

La freŝa TEJO-estrarano Robert Nielsen anoncis pri sia demisio en la komitata diskutejo de TEJO post deksemajna oficado.

”Antaŭ unu monato mi komencis magistriĝon en universitato kaj ne plu havas tempon por labori en TEJO. Mi provis fari ambaŭ sed nun sentas min elĉerpita kaj elbrulinta”, li skribas en sia anonco.

Li bedaŭras ke li devas fari la decidon tiel frue en la mandatperiodo, kaj deziras sukceson al la restanta estraro.

En respondo afiŝita samloke, prezidanto Charlotte Scherping Larsson nome de la estraro bedaŭre akceptas la demision de Robert Nielsen, dankas lin pri la ĝisnuna kunlaboro kaj decidas al li bonŝancon en la studoj.

Laŭ la mesaĝo de la prezidanto, la estraro jam diskutis la novan situacion kaj trovis solvojn. La komisionon pri landa kaj faka agado, pri kiu respondecis Robert Nielsen, portempe transprenos Rogier Huurman kaj Carlos Pesquera Alonso, kiuj serĉos pliajn komisiitojn.

En la estraro nun restas ok anoj, sed oni kunlabore kun la elekta komisiono serĉos plian estraranon, kiu prenos la respondecon pri landa agado.

”Ni skribos al antaŭaj kandidatoj, komisiitoj kaj aliaj aktivuloj, sed ni ankaŭ bonvenigas vian helpon! Kontaktu nin kun sugestoj pri eblaj kandidatoj”, klarigas Charlotte Scherping Larsson

Jam fine de novembro la estraro esperas povi proponi al la komitato almenaŭ unu kandidaton por la vaka posteno.

”Se ni mem ne sukcesos trovi kandidaton, ni petos la Elektan Komisionon fari malferman alvokon”, la prezidanto skribas.

En intervjuo de Libera Folio lige kun sia kandidatiĝo al la estraro, Robert Nielsen diris, ke granda problemo de TEJO estas la emo ignori problemojn.

– TEJO bezonas iun kun freŝa vidpunkto kiu aŭdacas konfronti problemojn anstataŭ ignori ilin, iun kiu rigardas la movadon kia ĝi vere estas anstataŭ kia ni volas ke ĝi estu, iun kiu forte laboros por revivigi landan agadon. Mi opinias ke mi estas tiu homo, li tiam diris.

Antaŭ sia estraraniĝo Robert Nielsen estis regula kunlaboranto de Libera Folio. Tiun taskon li forlasis por ne havi konflikton de interesoj dum sia estrara laboro.

81 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-11-10 23:13

Ĉu s-ro Nielsen reskribos kelkajn artikolojn por Libera Folio antaŭ la somero de 2021?

Hxujomo
Hxujomo
2020-11-11 0:00

Mi iam renkontis tiun cxi ulon en telegramo, li estis konata pro lia emo kolerigxi en amuza maniero. Ekzistas ecx verbo ”roberti” aux ”robertumi” kiu signifas gxuste tion.

Hejmano
2020-11-11 14:35
Respondo al  Hxujomo

Gratulon, vi sukcesis uzi Esperanton, la zamenhofan lingvon, por turmentada celo. Fieru.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-17 12:45
Respondo al  Hejmano

Esperanto estus uzita kiel vera, normala homa lingvo? Teruraĵo, for la penso!

Hejmano
2020-11-18 22:08
Respondo al  Miko de Amsterdamo

Esperanto estas humana lingvo. Mi opinias, ke oni parolu humanece.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-17 11:49
Respondo al  Hxujomo

Pro tio oni kiel infanoj forigis la kanalon “Politiko kaj Religio” ĉar ilia cenzuro ne plu funkciis 🤣

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-11 4:06

Deksemajna oficado estas daŭro eĉ pli kurta ol tiu de lastjara ĝeneralsekretario Kejti.Jen denova signo ke TEJO-aj pilieroj moliĝas jaro post jaro.

Mandati ĉe TEJO estas engaĝiĝo, unujara por esti estrarano.Pli da flekseblo en la sistemo bonveniĝas.

Ankaŭ, estas amare amuza ke prezidantino Charlotte Scherping Larsson ĝentilrobote anoncas ”bedaŭre akcepti” la demision, ”dankas”, ”deziras bonŝancon”, ”bonvenigas helpon”…Kiel postenanto kaj rolante prezidantinon, tio estis la nura elekto.En ajna alia demisia konteksto, la reago havenda estus ekzakte same.Oni havas respondecojn kaj devas aspektigi sian komunikon respektemen kaj diplomaten.Jen alia iluzio kreita de la asocisistemo.

TEJO, aŭ kiel tiu spinoza enkateneco kondukas esperantistojn.

Robert Nielsen diris, ke granda problemo de TEJO estas la emo ignori problemojn.

– TEJO bezonas iun kun freŝa vidpunkto kiu aŭdacas konfronti problemojn anstataŭ ignori ilin, iun kiu rigardas la movadon kia ĝi vere estas anstataŭ kia ni volas ke ĝi estu, iun kiu forte laboros por revivigi landan agadon. Mi opinias ke mi estas tiu homo.

Pro tiu vero eble vi profunde decidis rezigni, Robert.Certe, se vi estas ja tiu homo, vi estas ekster TEJO-konsidero.

laeternakomencanto
laeternakomencanto
2020-11-11 12:29

Vi tute pravas… amiko

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-11 12:21

Neĝeruloj.

Hejmano
2020-11-11 14:37
Respondo al  Sebastiano

Ĉu vi bonvolu klarigi la metaforan signifon de tiu vorto mi petas?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-11 17:47
Respondo al  Hejmano

Eble TEJO-estraranoj estas tiumetafore la neĝeroj lanĉitaj el ĉielo (ekmandatintaj) esperante sukcesi esti falinta sur grundon (finmandati laŭplanitdate) sed kelkaj fandiĝas enaere (demisias).
Kaj eĉ se iuj sukcesintaj surgrundiĝi, ili restas tie (aktivaj ĉe TEJO) ĉiukaze efemere.

Simpla hipotezo.

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-11 22:04
Respondo al  Hejmano

Kara, mi estas troa simplulo por malkovri la sencon de via gramatika konstruo: „ĉu“ + „-u“. Bv. montri kompatemon al tiuj kun malforta spirito kaj provu vesti vian ideon per la vestaĵoj de simplaj frazoj. Plej humilan dankon!

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Sebastiano
Hejmano
2020-11-13 16:51
Respondo al  Sebastiano

Mi pardonpetas pri miaj gramatikaj eraroj. Mi ne deziris esti agresema.

Klaus Leith
2020-11-12 17:18
Respondo al  Hejmano

“Neĝerulo”, laŭ la anglalingva vikipedio (vd. “snowflake”), estas ofenda vorto por persono, kiu sin sentas unikeca kaj estas pretendema aŭ tro emocie reagas, estas rapide ofendita kaj ne kapablas elteni kontraŭajn opiniojn.

Do “neĝerulo” estas angla/usona kulturspecifa vorto, kiu ne kompreneblas en la resto de la mondo. Miaopinie evitenda laŭvorta traduko, ne havanta sencon en Esperanto.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-12 17:30
Respondo al  Klaus Leith

Mi (eble erare) interpretis la vorton “neĝeruloj” en la senco “nelongedaŭra” (kiel neĝeroj, kiuj ofte havas tre mallongan vivodaŭron: falas kaj baldau fandiĝas), do alude al la TEJO-uloj, kiuj kapablas/pretas okupi postenon nur dum (tre) mallonga periodo.

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-13 17:21

Tio estis mia penso. Ili aspektas tre belaj, dum ili ŝvebas ekstere en la aero. Sed apenaŭ ili trafas sur la varman platon, kaj ili fordegelas.

Istvan Ertl
Istvan Ertl
2020-11-12 17:50
Respondo al  Klaus Leith

Mi supozus ĝin tajperaro por “neĝenulo”.

kanjo
kanjo
2020-11-14 15:45
Respondo al  Istvan Ertl

En Usono tio ja estas ĝia fakta signifo.

Hejmano
2020-11-13 16:52
Respondo al  Klaus Leith

Ho, mi tute ne pensis pri iu anglismo. Mi konas tiun anglan vorton. Dankon pro la klarigo.

Jovana
Jovana
2020-11-13 22:35
Respondo al  Klaus Leith

“Do “neĝerulo” estas angla/usona kulturspecifa vorto…” Ĉu? Kiu dekretis tion? Kial ĝi ne povas signifi “efemerulo en iu posteno/situacio k.s.”? La anglalingva slanga “snowflake” povus esti en E-o “mimozo” (la planto pardonu min).

Roberto
Roberto
2020-11-17 12:11
Respondo al  Klaus Leith

En mia lando, oni apenaŭ scias kion estas neĝo, sed la metaforo estas sufiĉe klara.

Roberto
Roberto
2020-11-17 12:10
Respondo al  Hejmano

Tro sentemaj homoj, kiuj ĉangreniĝas facile kiel neĝo iĝas akvo.

laeternakomencanto
laeternakomencanto
2020-11-11 13:21

Donu al Tusxka la posedon de TEJO unufoje…

ĝi estas la neevitebla fino… :v

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-11 18:28
Respondo al  laeternakomencanto

TEJO, kiel asocio, laŭjure estas posedo nenies.
Se Tuŝka vere volas posedon, ŝi kreu entreprenon.

Pro ŝia aktiveco de jaroj ĉe TEJO kaj nuntempa posteneco kiel ĝenerala sekretario, Tuŝka jam havas ja influon kaj potencon.

Se via sugesto estas ke ŝi alcelu prezidantecon de TEJO por domini nin ĉiujn, ni relativumu iom.
Mi jam estis prezidanto de esperanta asocio, ja indas atesti de tio ke ĝi estas posteno kun konstanta respondeco (atribuata juste aŭ ne), diplomatiĝo de la sinteno kaj komunikado.
Kaj ĉio ĉi por, kompare, apenaŭa prestiĝo kaj reala potenco, ĉefe onia nomo kiel kontaktpersono por ĉiuj petoj, gravaj kaj malgravaj, laŭsencaj kaj stultaj.
Individuaj membroj, kaj eĉ nemembroj, estas ja pli liberaj ol prezidanto.
La individuaj membroj festas kaj drinkas ĝis la nokto-nokto fin’, la prezidanto estas postkurata en koridoroj por esti petata zorgi pri la festaj kaj drinkaĵaj fakturoj, purigi la necesejojn, kaj atente aŭskulti je la tria matene la lastan amrilatproblemon de asociano.

Se vi celas diktatoriĝon de Tuŝka, tio ĉiukaze estos iluzio.
Esperanto estas ideo kaj tute eblos movadumi ekster ajna diktatoreco.

Fine, se vi celas ke TEJO kaj ties sistemo estas iluziaj kaj destenitaj memfiniĝi, pri tio mi tute konsentas.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-11 20:29

> se vi celas ke TEJO kaj ties sistemo estas iluziaj kaj destenitaj memfiniĝi

TEJO ekzistas de 1938. Se ĝi vere estas iluzia, tamen la iluzio daŭras jam 82 jarojn: atentinda daŭro por nura iluzio.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-13 1:01

Certe.
82 jaroj da TEJO-daŭro longas ja.

Krizipo
Krizipo
2020-11-11 23:09

Unujara oficperiodo estas ja mallongega daŭro por estraro de internacia organizo. Evidente eĉ tio tro longas por TEJO. Ĉu ĝiaj oficperiodoj estu unumonataj? Tiel la vivo povus resti pli spontanea por kandidatoj, kiuj en julio ankoraŭ ne scias pri sia magistriĝo ekde oktobro aŭ kiujn surprizas la postulata laboro de magistriĝo.

kanjo
kanjo
2020-11-14 16:12

Ŝajne ne eblas respondi al malnovaj artikoloj, do mi respondos al ĉi tiu: Iu petis, ke mi klarigu mian komenton pri la nesolvitaj problemoj pri antisemitismo en SAT, do mi ligas al ĉi tio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sennaciulo#Akuzo_pri_antisemitisma_kalumnio Mi bedaŭras, ke la problemo ne estas pli vaste konata. SAT bedaŭrinde iĝis eldonejo de nazia propagando kaj nenion faris kontraŭ tio.

kanjo
kanjo
2020-11-14 16:16
Respondo al  kanjo

Bone sciu, ke kiu aĉetas paperan PIV, bedaŭrinde subtenas nazian propagandon.

Roland Schnell
2020-11-14 17:14
Respondo al  kanjo

La postulita “nazia propagando” de SAT bedaŭrinde ne estas komprenebla el la kontribuo en Wikipedio. Se vere ekzistas problemo, la akuzantoj devus prezenti ĝin en komprenebla maniero.

kanjo
kanjo
2020-11-14 21:40
Respondo al  Roland Schnell

Tre simple, artikolo, aprobita kaj eldonita de la redaktoro de Sennaciulo, kulpigis judojn pri la Holokaŭsto. Eĉ pli simple: ĝi diris, ke judoj estas kulpaj pri la Holokaŭsto. Tio estas nazia propagando, ĉu ne? Kion vi ne komprenas?

Hejmano
2020-11-14 22:17
Respondo al  kanjo

Mi estas ŝokita. Mi kredis, ke tiuj akuzoj estas tre maljunaj, mi kredis, ke ili estis pri SAT-anoj de la 1980- aŭ de la 1990-jaroj, kaj pri SAT en la 1930-jaroj. Sed ne, oni povas vidi antisemitismon en Sennaciulo de 2016! 2016!!

Hejmano
2020-11-14 22:20
Respondo al  kanjo

Plie, mi taksis R.Condon kiel pli bona homo ol tio. Honeste, mi eraris. Mi legis liajn militmemorojn, en kiu li sin prezentas iom kiel humanisto. Sed kiel humanisto povas feki, jes, jen la plej taŭga verbo, tiajn hororaĵojn?

Roland Schnell
2020-11-15 0:34
Respondo al  kanjo

Tio estas legebla en Wikipedio. Sed tie estas nur citaĵo de starigita demando, sed ne la respondo. Eble helpas, se iu indikas, ke oni povas legi la fonton.
Estas strange, ke kontribuo en Wikipedio, kiu traktas revuon apernantan dum jardekoj, preskaŭ nur mencias etan detalon en unu kontribuo.La historio de SAT estas plenplena de hontindaj diskutoj.
Mi havas la impreson, ke iu malamiko de SAT deziras varmigi sian supeton.

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-15 1:36
Respondo al  Roland Schnell

La demando estis starigita tiel, ke ĝia aŭtoro atendas konsentan respondon „Jes, estis tiel“. (Tamen, kompreneble, mankas la kunteksto. Eble la verkisto priskribis la pensmanieron de iuj tiamuloj.)

Ĉiuokaze, la artikolo pri Sennaciulo reliefigas unu el la problemoj de Vikipedio: La artikoloj malofte estas bonproporciaj.

La Vikipedia artikolo tute eksterproporcie elstarigas unu supozeble pli-malpli marĝenan kontribuon aperintan en S-ulo. Tiun misprezenton utiligis alia (?) kalumniulo por eĉ pli eksterproporciigi la aferon kaj publike fantazii pri „la nesolvitaj problemoj pri antisemitismo en SAT“.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-16 3:00
Respondo al  kanjo

SAT estas nazia organizo same kiel mi estas katolika kardinalo.

Hejmano
2020-11-14 22:13
Respondo al  kanjo

Mi estas tiu “iu”. Dankon pro la ligilo!

tauhro
tauhro
2020-11-15 15:28
Respondo al  kanjo

UEA jam estas detruita, nun oni komencis subfosi SAT. Kiel multe ”amikoj” en E-ujo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-15 23:46
Respondo al  tauhro

UEA efektive estas detruita (fakte detruata, ĉar ĝia skeleto ankoraŭ pene staras, sed ankaŭ ĝi baldaŭ disfalos). Kurioze: UEA estas sukcese detruita-ata ne de iaj potencaj eksteraj fortoj, pli sukcesa tutmonda organizo aŭ eĉ la perfida angla lingvo… sed de siaj propraj gvidantoj: estraro, komitato, strangaj komisionoj, direktoroj.

Kiel estas ĉe SAT? Kiu volas detrui SAT?

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2020-11-16 10:46

Pri membronombro bedaŭrinde malpliiĝanta mi ne diskutas, sed Sennaciulo kaj Sennacieca Revuo daŭre estas inter la plej altkvalitaj revuoj de nia e-mondo.

tauhro
tauhro
2020-11-16 12:22
Respondo al  CARLO MINNAJA

Tonkin antaue kelkaj jaroj diris pri revuo “Esperanto” preskau la samajn vortojn. Mi ne komprenas ghustan kialon, sed lastatempe preskau chio en E-ujo degeneras. Sufiche kompari nunan LF kun antaua LF. Vershajne pravas Francisco – chefa kialo situas interne. Bezonas ne laudon sed kritikon!

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-18 22:43
Respondo al  CARLO MINNAJA

Ĉu revuo, kiu publikigas vomigan kontraŭjudan tekston estas altkvalita laŭ vi? Se oni, ne nur sed ankaŭ pripensas ke ĉiujn tri infanojn de Zamenhof oni mortigis dum la holokaŭsto? Tia revuo pli ĝuste estas honto kaj makulo de nia e-mondo.

Roland Schnell
2020-11-18 22:59
Respondo al  Leon Roijen

La “vomigan kontraŭjudan tekston” mi dezirus mem legi kaj pritaksi. Mi ne pretas akcepti la opinion de iu nekonata aŭtoro,kiu evidente ne ŝatas SAT kaj investas multe da tempo por fifamigi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-18 23:47
Respondo al  Leon Roijen

Oni citas unu frazon, sen kunteksto, kaj tiu frazo eĉ ne estas aserto, sed demando. Estus malsaĝe konkludi ion ajn.

Ĉu neniu havas tiun numeron de Sennaciulo kaj povus doni pli da informoj?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-19 1:05
Respondo al  Yves Bellefeuille

Akaŭ mi ŝatus vidi la tutan artikolon, sed via aserto, ke oni citas nur unu frazon, ne estas plene ĝusta: Certe, de la artikolo oni citis nur unu frazon, sed la Vikipedio-artikolo donas pli da informoj:

” En la numero el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de SAT akuzis artikolon en la gazeto fare de Roger Condon, nome “Zamenhof pravis,” pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpigis la judojn pri la Holokaŭsto:
comment image  Ĉu ne la judoj mem, per siaj kolerema konduto kaj ekstremaj troigoj, startigis la nazian maŝinon, kiu tuj decidos pri ilia ekstermado en la naziaj koncentrejoj? — Roger Condon en Sennaciulo, marto-aprilo 2016, paĝo 7
La membro JSR atakis la verkon pro “konfuzo inter judoj kaj la judoj… neakceptebla en Esperanto, kiu havas lingvajn kaj gramatikajn rimedojn por eviti tion,” “ambicia klopodo historiigi la mondon sen uzado de strikta metodologio kaj strukturo de la studado,” kaj “manko de kompetenteco por tiom impona verko.” Li resumis la tezon de la sekcio jene: “la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo.”[1]
Nicolas Raymond nomis la fontojn de la artikolo “deliraj konspirteorioj” kaj diris, ke la statuto de SAT “ne preskribas, ke nia organo fariĝu la laŭtilo de fetoraj ideoj.”[2] Markos Kramer diris esti “ŝokita, kaj serioze pripensas forlasi SAT pro tiu kalumnio.”[2]

Krom se temas pri mensogoj de A ĝis Z, tamen ŝajnas al mi, ke ne temas pri tute senbaza akuzo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-19 4:40
Respondo al  Leon Roijen

Se unu homo verkis kontraŭ-judan artikolon en Sennaciulo, kaj tiam multaj homoj skribis por denunci lin, tio ne signifas ke estas “nesolvitaj problemoj pri antisemitismo en SAT”, sed male ke oni ja reagis al kontraŭ-juda aserto.

Oni asertas, ke unu el la reagoj estis tio ĉi: “ambicia klopodo historiigi la mondon sen uzado de strikta metodologio kaj strukturo de la studado”. Oni bezonas multe da mensa fantazio por pensi ke tio iel montras, ke la komenca aserto estis “vomiga kontraŭjuda teksto”.

Oni ne kredu senpense ĉion kion oni legas, eĉ se oni legis ĝin en ege fidinda fonto kiel la reto. Oni mem kontrolu kaj pripensu.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-19 18:44
Respondo al  Yves Bellefeuille

Ne, Yves, nun vi diras sensencaĵo: Laŭ tio, kion mi povas vidi en la reto, ĉefredaktoro kiam aperis la priparolata artikolo estis Pedro Sanz. Kaj ŝajnas, ke li daŭre estas ĉefredaktoro/kunredaktoro. Mi povas erari, se iu havas pli freŝajn informojn, bonvolu.

Se, – bone aŭskultu, mi diras SE – la artikolo estas tiel naŭza, kiel supozigas la asertoj en Vikipedio kaj kontroleblaj faktoj, ŝajnas al mi strange, ke ĉefredaktoro kiu publikigis tian artikolon, ankoraŭ povas havi rolon en Sennaciulo.

Same, oni povas demandi sin, kiel reagis SAT, kiel organizo. Se la artikolo estas klare kontraŭjuda, oni almenaŭ atendas rifuzon de tia idearo kaj pardonpeton pro apero de tia artikolo en Sennaciulo.

”Oni ne kredu senpense ĉion kion oni legas”

Mi kredas nenion, eĉ ne sen-senpense, estas faktoj, kiuj gravas.

”Oni bezonas multe da mensa fantazio por pensi ke tio iel montras, ke la komenca aserto estis ”vomiga kontraŭjuda teksto”

Vi ”plukas ĉerizojn”, vi vidas nur, kion vi volas vidi: La Vikipedio-artikolo ankaŭ diras, ke ”Markos Kramer diris esti ”ŝokita, kaj serioze pripensas forlasi SAT pro tiu kalumnio”

Oni povas konstati, ke publikiĝis letero de Markos Kramer en Sennaciulo, titolita ”Antisemitisma Kalumnio en Sennaciulo”.

http://www.satesperanto.org/IMG/pdf/Sennaciulo201607-08-p1-3.pdf

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-19 20:26
Respondo al  Leon Roijen

La ligo kiun vi mencias montras, ke laŭ la enhav-tabelo de posta numero de Sennaciulo, aperis teksto verkita de Markos Kramer, kies titolo estis “Antisemitisma kalumnio en Sennaciulo”. Oni ne povas legi tiun tekston; oni eĉ ne povas konkludi, ke la asertita kalumnio aperis en la artikolo de Roger Condon.

Se tiu teksto de Roger Condon tiom fascinas, tiam oni trovu ĝin kaj montru ĝin. Aliokaze, mi konsentas kun Roland, ke vi nur citas dua-manajn kaj tria-manajn fontojn kaj ke la tuta diskuto estas malŝparo da tempo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Roland Schnell
2020-11-19 12:15
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu estas tiom malfacile kompreni, ke la publiko deziras legi la veran kaj kompletan tekston, inkluzive la reagojn, kaj ne la komentojn kaj opiniojn de Leon Roijen pri ĝi! Ĉu la SATanoj ne havus intereson atentigi pri sia revuo?
Sen aliro al la teksto mi taksas la kverelon kiel perdon da tempo.
Eble la prosemitaj aktivuloj kredas, ke la homoj estas kiel beboj, kiujn oni devas gardi de la fia mondo. Faru, kiun patrino diras.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-19 19:59
Respondo al  Roland Schnell

“La prosemitaj aktivuloj” ? Kia stranga rimarko!

Temas pri eble terure naŭza artikolo, kiu laŭ asertoj diras, ke judoj mem kulpas pri la abomenega genocido, kiu komencis en via lando. Ĉi-kuntekste paroli pri “prosemitaj aktivuloj” estas same neĝuste kiel paroli pri “pro”naziaj germanoj.
Se la artikolo temus pri ciganoj, gejoj, aŭ kiu ajn grupo, mi same reagus.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Sebastiano
Sebastiano
2020-11-19 21:37
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu vi vere uzis la pejorativon „cigano“ por sintioj kaj romaoj? Naŭza fi-rasisto!

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-20 5:58
Respondo al  Sebastiano

Kison, Sebastiano! —> https://youtu.be/1-k-rUvtmgM?t=4

Hejmano
2020-11-22 23:10
Respondo al  Sebastiano

En Esperanto mi ne scias, sed en la franca “tsigane” tute ne estas malboneca vorto (la sinonimo “tzigane”, pro sia mallumtempa germandeveneco estas malboneca)

tauhro
tauhro
2020-11-16 17:09

Vi decidu mem. Jen respondoj de Vinko Markovo (prezidanto de PK de SAT). Kio estas SAT? — “Asocio por MALsamideanoj ..
Kiun evoluplanoj vi havas por estonteco de SAT-movado?
“… klopodi pli bone partoprenigi la membrojn”.
Por li k similaj estas grava nur ghenerala nombro de”brutoj en grego”, pri komuna ideo ili ech ne pensas. Se aperus denove komuna ideo, kvanto de membroj tuj pliighus. Sed komuna ideo por estraro estas danghera.

Guy Martin
Guy Martin
2020-11-20 13:01
Respondo al  tauhro

SAT estas kleriga kaj sennacieca asocio.
Ĉiuj opinioj estas debatendaj en la revuo de la membroj “Sennaciulo”, en kongreso, en reta SAT-diskuto, en sociaj retoj. La kongresoj estas malfermitaj al ĉiuj esperantistoj.
La celo “klerigo” postulas debatoj, dialogoj ĉefe pere de argumentoj. Tial SAT-anoj kultivas sian spritecon kaj kapablas evoluigi sian sintenon.

gmickle
gmickle
2020-11-20 11:15
Respondo al  kanjo

En SAT la revuo estas metita je dispono de la membroj por libera interŝanĝo. La aperigo de artikolo ne signifas, ke la redakcio ŝatas ĝian enhavon aŭ la opiniojn de la aŭtoro. Pri la artikolo de Condon kaj pri kelkaj aliaj okazis kaj en la redakcio kaj pli larĝe en la membraro debato pri tio, ĉu akcepteblas aperigi ilin. Oni opiniis diverse, sed la plimulta opinio ĝis nun estis, ke oni ne forkaŝu tiajn alsendaĵojn, sed aperigu ilin kaj fidu je tio, ke aliaj legantoj verkos taŭgajn rebatojn, kaj tiel ĝis nun okazis diversfoje.

Bedaŭrinde ekzistas inter la uzantoj de Esperanto multaj rasistoj, ksenofobiuloj kaj aliaj homoj kun homgrup-malamikaj opinioj, ankaŭ homoj, kiuj faras troĝeneraligajn asertojn pri tutaj homgrupoj ĉiaspecaj. La spertoj montras, ke ili ekhaltas nek antaŭ la sojlo de SAT nek antaŭ aliaj sojloj. Tamen ne klaras, ke bojkoti ilin estas ideala problemsolvo. Antaŭ jaroj unu konata esperantisto esprimis gejofobiajn opiniojn en reta forumo, ĉi-foje ne de SAT, kaj tio elvokis bonajn kontraŭreagojn. La feliĉa rezulto estis, ke la koncernata homo tute ŝanĝis sian sintenon. Mi ne kredas naive, ke io tia eblas en la plej multaj analogaj kazoj, sed kelkfoje povas tiel okazi.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-20 19:37
Respondo al  gmickle

La libera esprimo ne estas, nek estu senlima. Oni ne chiam povas sin kashi malantau “la redakcio ne respondecas pri la enhavo…”.
Se artikolo estas klare kontraujuda, rasista, kontraugeja ktp, kiel redakcio kaj organizo oni estas respondeca kiam oni publikigas ghin. Kaj jure kaj morale.
La homoj, kiuj opinias, ke necesas “debato” pri tiaj temoj forgesas, ke la debato jam antaulonge okazis kaj ke la konkludo estis, ke rasismo kaj diskriminacio estas netolereblaj. Krome, homoj kiuj preferas debaton kaj rebaton, plejofte mem ne estas parto de malplimulto kaj havas ofte malmulte da imagopovo, kiom malagrablaj tiaj debatoj estas.

Roland Schnell
2020-11-21 14:39
Respondo al  Leon Roijen

Amuze la senĉesa “Meta”-dikskuto! Oni kverelas pri “kio decas” kaj samtempe kaŝas la faktojn. De jaroj kelkaj projudaj aktivuloj deziras difini, kion la publiko rajtas legi kaj kio estas fia propagando. Mi mem dezirus decidi, ne iu kritikemulo, kiu eĉ ne kapablas skizi
Kelkfoje mi petis publikigi la fontojn, ĉar mi mem volas decidi kio estas fia kaj kio ne. Mi ne bezonas kritikanton, kiu eĉ ne kabablas skizi, kiu estas suspekta kaj preferas agi per frapvortoj.
Estas ankaŭ la tipa reago de SATanaoj multe paroli pri flankaj aferoj el sia organizo kaj zorge eviti, ke oni povas legi la tekstojn en la fonto. Mi ne scias, ĉu ili kredas, ke tio sinteno allogus homojn, kiuj dezirus partopreni en la “interesaj” diskutoj. Estus multe pli alloga vidi interesajn diskutojn pri aktualaj problemoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-21 16:37
Respondo al  Roland Schnell

Ĉu vi scias, kio estas eĉ pli amuza? Via partopreno en tiu ĉi “kverelo”, dum pli frue vi nomis ĝin tempoperdo.

De jaroj kelkaj projudaj aktivuloj deziras difini, kion la publiko rajtas legi kaj kio estas fia propagando.”

Tiu frazo vere stinkas, S-ro Schnell. Oni aŭdas tiajn frazojn ofte en diversaj vestaĵoj. “La progejaj aktivuloj deziras difini…” ktp.

Vi parolas iom tro ĝenerale. Vi parolas pri “projudaj aktivuloj”, vi ne diras ĉu precipe vi parolas pri Germanio aŭ pri Esperantujo, vi eĉ ne donas ekzemplojn, nomojn de tiuj “projudaj aktivuloj”…

Cetere, ĉu tion vi opinias stranga, ke ekzistas projudaj aktivuloj? Legu la naŭzan kontraŭjudan rasismon kiu regis en Eŭropo eĉ antaŭ ol via lando organizis amasmortigon kontraŭ judoj. Nur serĉu, kion Voltaire diris pri judoj.
Kaj kvazaŭ tiu terura amasmortigo ankoraŭ ne sufiĉis, Mutti Merkel enlasis (sen interkonsiliĝo kun la aliaj EŬ-landoj) amasegon da homoj el lando kun kulturo kaj religio kiuj ne kongruas kun eŭropaj kulturoj kaj valoroj.
Ne nur, sed certe judoj portas la “fruktojn” de tio: Via registaro eĉ konsilis al judoj ne ĉie porti la kipaon ĉar tio estas danĝera por ili.

Do, mi tute ne estas surprizita, ke ekzistas “projudaj aktivuloj”. En Germanio, en aliaj landoj, kaj eble eĉ en Esperantujo, ĉar bedaŭrinde ankaŭ en Esperantujo ekzistas tro da rasistoj kaj diskriminaciantoj, bedaŭrinde.

Fine, mi volas certigi al vi, ke mi estas nek SATano, nek ” projuda aktivulo”. Homoj ne estu parto de iu malplimulto por defendi ilin:

Kiam la nazioj forportis la komunistojn, mi silentis; mi ja ne estis komunisto.
Kiam ili enkarcerigis la socialdemokratojn, mi silentis; mi ja ne estis socialdemokrato.
Kiam ili forportis la sindikatanojn, mi ne protestis; mi ja ne estis sindikatano.
Kiam ili forportis min, restis neniu plu, kiu povis protesti.

Roland Schnell
2020-11-21 21:12
Respondo al  Leon Roijen

Amuze via multlinia bla bla bla. Kaj vi zorge evitas informi pri la teksto de la fonto. Mi konas la pro- kaj kontraŭjudan debaton de pli da jaroj ol vi vivas sur la tero.Kaj mi scias, ke oni povas longe kvereli en “Meta”-debato sen ebligi la aliron al la suspektita teksto.
La batalo kontraŭ la dogmatismo de la katolika religio komencis, kiam homoj aŭdacis legi la fontjn (tiam la biblio) kaj ĉesis cerbumi pri interpretoj de aliaj, kiuj ĉiam havis certan intereson. La demando estas:Kio estas via intereso? Por kelkaj la “batalo kontaŭ la Nazioj” permesas ĉion, ĉar estas nobla ago.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-22 5:05
Respondo al  Leon Roijen

> Kaj kvazaŭ tiu terura amasmortigo ankoraŭ ne sufiĉis, Mutti Merkel enlasis (sen interkonsiliĝo kun la aliaj EŬ-landoj) amasegon da homoj el lando kun kulturo kaj religio kiuj ne kongruas kun eŭropaj kulturoj kaj valoroj.

Ĉu mi bone komprenas, ke vi skribas ne ironie sed laŭvorte, kaj ke vi diskriminacias laŭ lando kaj religio?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-22 18:15
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi estas nek sennaciulo, nek fervorulo de islamo. Espereble tio respondas vian demandon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-22 19:42
Respondo al  Leon Roijen

Tio pli ol respondas al mia demando. Vi estas kontraŭ-rasisto, sed nur rilate al iuj rasoj.

Se ekzistas “prosemitaj aktivuloj”, laŭ la esprimo de Roland, vi estus la perfekta ekzemplo.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Yves Bellefeuille
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-22 19:06
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mdr, kara Yves!
Ĉu mi esprimis min kontraŭ iu ajn raso? Kompreneble ne!
Vi vidas fantomojn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-22 21:37
Respondo al  Yves Bellefeuille

Pardonu, sed de iu, kiu studis juron, mi atendus pli altajn nivelon kaj rezonkapablon.

Hejmano
2020-11-22 23:15
Respondo al  Leon Roijen

Vi ne kapablas vidi la malsamecon inter religio (islamo) kaj ideologio (islamismo). Tio estas tipe ekstremdekstreca.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-22 23:28
Respondo al  Hejmano

Ambau vomigas min, kaj la religion kaj la ideologion. Ne gravas al mi kiel vi nomas tion.

Hejmano
2020-11-23 19:05
Respondo al  Leon Roijen

Vi ja rajtas vomi pro la religio. Sed vi ne rajtas paroli kiel ne estus malsameco inter simpla kredanto kaj fundamentisto. Tio estas instigo al diskriminacio, ĉar ja fundamentistoj danĝeras. Feliĉe, ne ĉiuj islamanoj estas fundamentistoj!

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-23 23:13
Respondo al  Hejmano

Ne nur fundamentistoj vomigas min, ankaŭ viaj “simplaj kredantoj” ĉar 99% el ili same kiel la fundamentistoj ruinigas tutmonde ĉiutage denove la vivojn de milionoj da gejaj kaj lesbaj infanoj kaj plenkreskuloj. Por tiaj homoj mi havas nenian respekton.
Por eviti, ke vi, Yves, aŭ aliaj kiuj intence aŭ senintence malbone komprenos miajn vortojn, mi aldonu:
Pri anoj de religioj kiuj same fie kondutas kontraŭ samseksamuloj, mi simile pensas.
Tiaj homoj, kiuj tute konscie sekvas maltolereman religion kaj kiuj ne toleras min, kial mi tolerus ilin? Miaopinie ili ne estas multe pli bonaj ol nazioj.
Kaj se mia opinio ŝokas vin, mi invitas vin esplori kaj cerbumi pri la (mal-)kvalito de la vivo de samseksamaj islamanoj kaj iliaj suferegoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Hejmano
2020-11-24 11:38
Respondo al  Leon Roijen

99% de islamanoj estas GLAT-fobiaj? Bone, mi atendas la fonton de tiu nombro.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Roland Schnell
2020-11-24 12:32
Respondo al  Hejmano

La “diskuto” intertempe estas tute for de mia demando. Kie eblas la legi la originalan tekston, kiu pruvas ke en SAT estas fiaj nazioj? Leon Roijen asertis tion, sed evitis montri pruvojn. En tipa maniero de kunfuzanto li “malfermas ĉiam novan barelon” (germana proverbo) kaj nun insultas islamanojn kaj ĉiujn kredantojn. Ekzistas homoj, kiuj ne deziras altiri simpation, sed male.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-24 17:32
Respondo al  Roland Schnell

“Kie eblas la legi la originalan tekston, kiu pruvas ke en SAT estas fiaj nazioj? Leon Roijen asertis tion, sed evitis montri pruvojn”

Ne S-ro Schnell. Tion mi NE diris. Nur viaj vortoj pri “prosemitaj aktivuloj” fetoras kaj povus esti diritaj ankau de nazioj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-24 17:51
Respondo al  Hejmano

Chu mi diris, ke ili estas ”fobiaj” ?
Tute ne. Relegu.
Kontraue, en Nederlando supozeble samkiel en chiuj aliaj okcidenteuropaj landoj islamanoj estas troreprezentitaj en atakoj kontrau gejoj.
Ne uzu la GLAT-akronimon sensence: Kaze de gejoj, lesboj, ambauseksamuloj temas pri seksa orientigho. Transsekseco ne estas seksa orientigho.
En Irano homoj senprobleme povas hhirurge shanghi sian sekson. Jes, tiel vomiga kaj freneza islamo estas: Oni senprobleme faras seksshanghan operacion, sed du viroj, kiuj amas unu la alian ricevas la mortpunon en Irano.
Chu fonton vi petis? Legu la koranon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-24 22:33
Respondo al  Leon Roijen

Prave: vi ne diris, ke 99% de islamanoj estas “GLAT-fobiaj”.

Vi nur diris, ke 99% el ili “ruinigas tutmonde ĉiutage denove la vivojn de milionoj da gejaj kaj lesbaj infanoj kaj plenkreskuloj”.

Mi tamen dubas, ĉu tio estas pli bona ol “GLAT-fobio”.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-24 22:19
Respondo al  Yves Bellefeuille

Evidente tio ne estas pli bona, kontraue.
Antaulonge mi havis marokan koramikon, do mi deproksime spertis kiel islamo ruinigas vivojn.
Certe li ne estas escepto, bedaurinde. Mi, kiel samseksama viro ne komprenas, kial ni malpermesas naziismon, sed ne same vomigajn religiojn.

Jovana
Jovana
2020-11-25 10:31
Respondo al  Leon Roijen

Ĉiuj religioj havas ion vomigan en si. Ĉu malpermesi ilin ĉiujn? Au, ĉu malpermesi nur tiujn, kiujn vi ne ŝatas?

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-25 17:35
Respondo al  Jovana

Jovana: Ne temas pri shato au malshato. Mi konstatas, ke ni permesas al religioj la disvastigon de malamo kaj toleras pli se temas pri religioj ol se temas, ekzemple, pri ideologioj.
Lau mi, chia disvastigo, propagando de malamo devus esti malpermesita, kompreneble sendistinge de la religio.
Praktike tamen, islamo kauzas la plej multajn problemojn kaj suferojn tutmonde. Tiu religio kaj ties anoj havas konfliktojn kun chiu alia granda religio.

Hejmano
2020-11-25 20:42
Respondo al  Leon Roijen

“Ne nur fundamentistoj vomigas min, ankaŭ viaj “simplaj kredantoj” ĉar 99% el ili same kiel la fundamentistoj ruinigas tutmonde ĉiutage denove la vivojn de milionoj da gejaj kaj lesbaj infanoj kaj plenkreskulo”
“Ĉu fonton vi petis? Legu la koranon”

Nu, iu kiu obeas la koranajn instruojn laux la plej strikta interpreto estas fundamentisto… tio ĝuste estas la difino de “fundamentismo”, almenaux tiu de PIV: “Reveno al supozata fundamento de ideologio, religio ks, por interpreti ties instruojn laŭvorte k realigi ties preskribojn en la nuno, eĉ se la ĝenerala evoluo kontraŭas ilin

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Hejmano
2020-11-22 23:12
Respondo al  Leon Roijen

Prave!

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2020-11-25 2:11

Milionoj da Islamanoj volas mortigi min cxar mi ne estas Islamano
Milionoj da Kristanoj volas mortigi min cxar mi ne estas Kristano
Milionoj da Ateistoj volas mortigi min cxar mi ne estas Ateisto
Milionoj da Paganoj volas mortigi min cxar mi ne estas Pagano
Milionoj da Samseksuloj volas mortigi min cxar mi ne estas Samseksulo
Milionoj da Socialistoj volas mortigi min cxar mi ne estas Socialisto

sed..

Mi povas senti min tute sekura in Esperantujo. Bonan Dankon!

BeNil
BeNil
2020-11-25 14:29
Respondo al  Sola Malsamideano

Kial tiom da esterantistoj volas ali-ismigi aliajn personojn anstatau simple klopodu bon-ismigi sin mem?