Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko

En 2019 Kévin Morel-Fourrier sendis al EU-instanco denuncon pri troigita membronombro donita de TEJO. Lia celo estis ke la falsa informo estu korektita kaj la vera membronombro de TEJO iĝu konata, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li komparas TEJO-n kun rolludo, kaj rakontas ankaŭ, ke li havas propran planon por fina venko de Esperanto.

Kévin Morel-Fourrier.

En julio 2020 Libera Folio ricevis de anonimulo dokumenton indikantan, ke la sekretariejo de JTRS (komuna travideblec-registro de EU) ricevis plendon pri falsaj informoj registritaj de TEJO.

La dokumento estis grandparte maskita, kaj ne eblis legi ĝian daton nek gravajn partojn de la konkludoj.

Post kiam Libera Folio raportis pri la afero, TEJO publikigis kompletan version de la komuniko sendita de JTRS, laŭ kiu la esplorado de JTRS estis fermita jam en januaro 2020.

Nun Kévin Morel-Fourrier, kiu faris la plendon, disponigis al Libera Folio la dokumenton ricevitan de li, kaj konsentis respondi al niaj demandoj. Ĉar li posedas la kompletan dokumenton, adresitan al li, ni trovas kredinda, ke li efektive estas la aŭtoro de la plendo.

La nemaskita dokumento montras, ke la plendo pri TEJO efektive estis fintraktita de JTRS en januaro 2020, sed ke la afero tiam estis transdonita al la instanco respondeca pri subvencioj al TEJO, por eventuala plua pritrakto. La plendo estis fintraktita, kiam TEJO reprenis el la registro la informon, laŭ kiu ĝi havas 25 000 membrojn.

Laŭ Kévin Morel-Fourrier, li poste, en marto 2020, transdonis la aferon al la Eŭropa kontraŭfraŭda oficejo OLAF, kiu ĝis nun ne informis lin pri eventuala progreso.

En retmesaĝo sendita al Libera Folio li rakontas interalie, ke li eklernis Esperanton en 2010 en la aĝo de 17 jaroj, membriĝis en Unuiĝo Franca por Esperanto kaj ties junulara sekcio JEFO en 2012. Poste, en 2015, li iĝis vicprezidanto de JEFO, kaj en 2016-2017 li estis ĝia prezidanto.

Dum la komitata kunsido de TEJO en Badaĥozo en 2018 li kandidatiĝis por la estraro de la asocio. Jen kiel li mem priskribas tion:

En 2018 mi prezentis kandidatiĝon por la estraro de TEJO, dum la ĝenerala asembleo mi la tutan tempon komputilumis aŭ poŝtelefonumis manĝante citronajn aŭ kolaajn glaciaĵojn kaj iom dormetis antaŭ samtempe okazanta elmontraĵo. Kiam venis tempo por prezentiĝo kiel kandidato mi demandis ĉu ĝi estas devigata, mi preferis resti sur mia seĝo.

Robert Nielsen, kiu raportis pri la koncerna komitata kunsido por Libera Folio, ne memoras, ĉu Kevin Morel-Fourrier efektive dormetis aŭ manĝis glaciaĵojn. Li ĉiukaze ne sukcesis komuniki al la komitato, kial li volas iĝi estrarano, kaj ricevis neniun voĉon en la posta balotado.

Por klareco la respondoj de Kévin Morel-Fourrier ĉi-sube aperas en redaktita kaj reduktita formo.

Libera Folio: Kial vi faris la plendon al JTRS?

Kevin Morel-Fourrier: – La falsa membronombro havigita de TEJO al EU iĝis centra temo de la esperantistaro ĝenerale. Ĝi estis ripeta temo de konversacioj kaj artikoloj ĉe retejoj, ankaŭ Libera Folio. Cele al fino de la fokusiĝo pri tiu temo kaj korektigo de la origino de tiu polemiko mi faris la plendon.

– Mi petis al JTRS ke estu esplorita tiu nombro 25 000, indikita en la registro, la kerna punkto de la polemiko. Nun ke okazis la esploro, la falsan informon en la registro anstataŭis korekta, kaj la polemiko estas forpasinta historiaĵo. La membrokvanto de TEJO laŭplane iĝos konata, espereble baldaŭ.

– TEJO ĝuste riskis monpunon kaj riskas subvencian malpliigon. Anonci la falsan nombron 25 000 estis fraŭdo. La rolludantoj ĉe TEJO respondecas pri konsekvencoj, kiaj ajn ili povas esti. Kaj tio tute enordas. Pretendi ke TEJO estas la junaj esperantistoj de la tuta mondo estas iluzio. Ĝi estas unu asocio kun kelkcent esperantistoj el 46 landoj. Esperanto pluiros ĉiukaze.

Kial vi informis Liberan Folion pri la afero nur post longa tempo, kiam la plendo delonge estis fintraktita?

– Strategia movo. Efektive la plendo al JTRS estis fintraktita, kaj OLAF ne respondis de monatoj. Tiun aferon TEJO kaŝis al ĝenerala publiko, krom la estraro kaj iom da komitatanoj. Mia celo estis malkaŝi, kiel okazis flanke de TEJO la pritraktado de la plendo, ĉar ĝis tiam la nuraj informoj disponeblaj estis mencieto de ĝi dum komitatkunsido de JES 2019, en dokumento alirebla en profundo de la TEJO-retejo. Mi volis ke tiu afero estu allogata al travideblo, kvazaŭ kaptile.

Ĉu vi komprenas la reagon de multaj esperantistoj, laŭ kiuj vi agis nelojale?

– Klare. Esperoj de multaj esperantistoj baziĝas sur la iluzio ke aktivi por Esperanto egalas aliĝi al UEA/TEJO kaj sekvi limigitan grupon da estraranoj kaj komitatanoj. Ĝi estas sistemo, laŭ kiu lojalaj estas aferoj el kiuj ĝi povas profiti. Tute lojale al Esperanto mi agis kaj ĉiam agos.

Kial vi ne plu volas resti anonima?

– Dum la septembra komitatkunsido de TEJO aperis la lasta elemento kiu ebligis prepari tiun rivelon de mia identeco. Kompreneble, ankaŭ riveli mian identecon estis afero planita. La plendo al Eŭropa Unio estis fakte planitaĵo kiun mi havis ekde decembro 2017. Planon por Esperanto mi havas, preparas kaj aplikas ekde 2011. La celo estas tiel nomita fina venko. Pliajn klarigojn mi donos poste en aperonta retejo.


Pli pri la temo:


 

31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roberto
Roberto
2020-11-16 11:42

Ĉu frenezeco?

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-16 15:00
Respondo al  Roberto

Ne. Mi dirus ke la kvanto de 25 000 membroj estas “probable malĝusta,” ne “frenezeco.”

Stano
2020-11-16 13:29

Mi ne miras, ke tiaj uloj aperas en Esperantujo. Mi nur miras ke ili sukcesas atingi altajn postenojn en TEJO kaj aliaj strukturoj. Tio estas la plej freneza kaj hontinda parto de la afero.

Anonimulo
Anonimulo
2020-11-16 14:05
Respondo al  Stano

Kévin pli ol unufoje kandidatiĝis al estraro de TEJO (ajna homo rajtas kandidatiĝi), sed li neniam estis elektita. Almenaŭ en TEJO li neniam havis postenon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-17 21:05
Respondo al  Anonimulo

Do li perdis kaj decidis ataki. Kompatinda homo kies interna vivo nepre ne aspektas tre bela.
Mi samtempe sentas malamon kaj kompaton por tia animo.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-16 14:58

> Li komparas TEJO-n kun rolludo

Ne tute malprave, ĉu?

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Miko de Amsterdamo
laeternakomencanto
laeternakomencanto
2020-11-16 17:28

jen la fina venko…

Hejmano
2020-11-16 17:30

Bonege, kie estas lia plano por okazigi la finan venkon? Ĉu mi legis la artikolon tro rapide?

Tim Owen
2020-11-16 17:48
Respondo al  Hejmano

En via hasto aldoni ankoraŭ plian komenton al artikolo vi ŝajne ne rimarkis la lastajn frazojn:

Planon por Esperanto mi havas, preparas kaj aplikas ekde 2011. La celo estas tiel nomita fina venko. Pliajn klarigojn mi donos poste en aperonta retejo.

Ni devos, do, ĉiuj atendi la mondskuan anoncon.

Hejmano
2020-11-16 22:22
Respondo al  Tim Owen

Dankon.

Post pracelismo, lapennismo kaj rauxmismo, ĉu morel-fournierismo?

Jovana
Jovana
2020-11-17 23:19
Respondo al  Hejmano

Ho, ve! Dum la tuta tempo mi legis “la fina venĝo”.

Roberto
Roberto
2020-11-17 11:56
Respondo al  Tim Owen

Tio certe havos forton de atombombo…

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roberto
Neil
Neil
2020-11-16 17:38

Komenci per malamikigo de la esperantistaro estas surpriza plano por okazigi la finan venkon 🤔

Hejmano
2020-11-16 22:24
Respondo al  Neil

Iuj diras ke la fina venko temas pri ŝteli Esperanton al esperantistaro por fordoni ĝin al homaro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-17 5:34

Mi preskaŭ ekhavis koratakon. Mankas klapo en lia kapo.
Dum mia 31-jara E-vivo mi vidis multajn stultaĵojn fare de esperantistoj, idiotoj abundas en nia movado kaj maliculojn ni ankaŭ tro havas. Tiuj lastaj agas interne de la movado, sed tia fripona agado mi neniam antaŭe vidis en Esperantujo.

Mi alvokas, ke kaj internaciaj kaj naciaj E-organizoj metu lin en nigran liston, por ke oni neniam forgesu.

Jen alia pruvo, ke li mense ne tro sanas:

https://thetahealing.de/seminar-details.html?id=97545

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-17 12:42
Respondo al  Leon Roijen

Nu, do diru kiom da membroj havas TEJO?

Roland Schnell
2020-11-17 23:42
Respondo al  Leon Roijen

Dankon por la ligilo al “Theta Healing”
Mi havas certan suspekton, kiel funkcios la “fina venko”! Ni ne forgesu, ke la inventisto de “Scientology” havis similan ideon.Kaj nun etas tre sukcesa. Tie eĉ la termino de “Thetan” ludas rolon.

Supozeble la alstrebindaj “theta ondoj” en la cerbo aperas en komitatkunsidoj.

Germanlingva retpaĝo havas tre malfavoran opinion, kiun oni devus scii.
https://www.medizin-transparent.at/theta-healing/
La metodo kapablus kuraci multajn malsanojn, inkluzive kanceron. Sed pruvoj ne estas troveblaj en la medicina literaturo. Sed estas same kun Bruno Gröning, kiu ankaŭ havas adeptojn inter Esperantistoj.

Krizipo
Krizipo
2020-11-17 18:22

Tiu Kévin Morel-Fourrier estas prezentita kiel strangulo. Eble li vere iom strangas, kiel ĉiuj finvenkistoj. Sed mi opinias ke la fraŭdon de TEJO li denuncis prave. TEJO trompis por ricevi monon, kiu mankas al aliaj homoj, kiuj ne trompis. Tio estas morale kaj jure kondamninda. Ni ne kritiku la denuncinton de trompo, sed la trompulojn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-17 20:57
Respondo al  Krizipo

Chu denunci siajn samideanojn ne estas same morale kondamninda? Certe se oni scias, kiom da milionoj da euroj de Europo chiujare malaperas en senfundan puton?
Mi krachas sur tiel malmoralan konduton.

Krizipo
Krizipo
2020-11-18 9:50
Respondo al  Leon Roijen

Trompuloj ne estas samideanoj. Trompuloj havas malsamajn ideojn ol honestuloj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-18 18:05
Respondo al  Krizipo

Do, parolante pri trompuloj, vi certe atentu, ke tiu ĉarlatano Morel-Fourrier kaj ties theta-healing ne fariĝu via samideano.

Krizipo
Krizipo
2020-11-18 20:46
Respondo al  Leon Roijen

Mi certe kondamnas lian ĉarlatanaĵon ”Theta healing”, sed tiu logike ne rilatas al lia morale bona denuncado de trompuloj. Se vi miksas ĉiujn aferojn en unu mallogikan kaĉon, vi mem ne superas la nivelon de ”Theta healing”.

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-18 11:10
Respondo al  Leon Roijen

Ĉu vi ververe argumentas, ke, ĉar aliaj agas dubmorale, ankaŭ Esperantistoj agu dubmorale?

Pardonon, sed estas vi, kiu malmorale kondutas.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-18 17:55
Respondo al  Sebastiano

Pardonon, Sebastiano, sed se vi scipovas legi Esperanton, vi certe ne scipovas kompreni.
Mi neniel argumentis, ke Esperantistoj dubmorale agu.
Miaj vortoj nur koncernas la fiagon de tiu kreteno.

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-19 10:15
Respondo al  Leon Roijen

Kara Leono, per viaj vortoj vi pli kaj pli senmaskigas vian etikan bankrotecon.

Hejmano
2020-11-18 11:22
Respondo al  Leon Roijen

“Chu denunci siajn samideanojn ne estas same morale kondamninda?”

Ni ne estas sekto!

Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2020-11-18 14:35

Vantulo serĉanta elmontriĝon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-18 17:42
Respondo al  Joxemari Sarasua

Jes, ekzakte la samon mi pensis.

Ĵado
2020-11-18 18:36

> Ĉu vi komprenas la reagon de multaj esperantistoj, laŭ kiuj vi agis nelojale?

Nelojaleco, mdr!
Se lojaleco al organizo postulas, ke vi akceptas kaj subtenas fraŭdon– pensindas, ĉu lojalindas vere tiaj agoj!

Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-18 21:28
Respondo al  Ĵado

Tio estas idiotaĵo:
Estas grandega diferenco inter unuflanke “akcepti kaj subteni fraŭdon” ( viaj vortoj, EU ankoraŭ tute ne konkludis, ke temas pri fraŭdo! ) kaj aliflanke denunci ion (eble) neĝustan, sciante, ke tiel farante oni ne nur trafos la organizon mem (ĉi-kaze TEJO), sed ankaŭ la homojn aktivajn en, kaj dependajn de ĝi, t.e. la TEJO-membroj, junaj geesperantistoj.
Ne temas do nur pri lojaleco al organizo, sed ankaŭ al junaj esperantistoj/samideanoj ĝenerale.
Nur nigrakora, malica atentoserĉanto povas fari ion tian.

Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-11-20 13:40
Respondo al  Leon Roijen

Per tiaj pensoj malsuprenglitadas TEJO.