TEJO-ano estros ĉe Forumo Junulara Eŭropa

Dum la venontaj du jaroj TEJO havos sian reprezentanton en la estraro de Forumo Junulara Eŭropa. Al tiu posteno estis elektita Paulína Jalakšová, oficisto de TEJO.

Paulína Jalakšová
Paulína Jalakšová

TEJO, kiel voĉo de la Esperanto-junularo ekster la Esperanto-movado vigle aktivas almenaŭ ekde sia formala ligiĝo kun UEA en la jaro 1956. Pri ĉi tiu kampo okupiĝas la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER).

En la estraro de FoJE Paulína Jalakšová nun estos unu el la 4 estraranoj venantaj de internaciaj neregistaraj junularaj organizoj. Por ĉi tiu posteno ŝi estis elektita kun 24 voĉoj el la 34 de internaciaj neregistaraj junularaj organizoj (INRJO) kaj 19 el la 33 de naciaj junularaj konsilioj (NJK). De la INRJO-j ŝi ricevis plej multajn voĉojn el ĉiuj kandidatoj por ĉi tiu posteno.

Ĉi tiu elekto estas nova sukceso de TEJO kadre de eksteraj rilatoj en la lastaj jaroj. Lastatempe TEJO havis siajn reprezentantojn en la KonsultOrgano pri Membriĝpetoj (CBMA) de FoJE kaj en la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo (Advisory Council on Youth).

Delegito de TEJO estis ĉefparolanto ĉe la Junulara Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en 2019. Kiel organizo TEJO estas membro de la gvidorgano (Task Force) de Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularaj Organizoj (IKRJO).

Ni petis komenton de Humprey Tonkin, kiu estis inter la unuaj aktivuloj de KER. Humphrey Tonkin estis estrarano de TEJO pri eksteraj rilatoj en fruaj 1960-aj jaroj kaj posta prezidanto de TEJO kaj de UEA:

Humphrey Tonkin en 2008.
Humphrey Tonkin en 2008. Foto: Ziko van Dijk CC BY-SA 3.0

– Kiam Hans Bakker starigis la Komisionon pri Eksteraj Rilatoj en TEJO ĉirkaŭ la jaro 1965, ni certe ne imagis, ke TEJO fariĝos forta voĉo en tuteŭropa junulara movado pli ol kvindek jarojn poste. El ĉiuj facetoj de la laboro de TEJO, la eksteraj rilatoj estas eble la plej forta kaj persista elemento – plus kompreneble la revuo Kontakto, kiu fondiĝis en tiu sama periodo. Gratulojn al TEJO, kaj al Paulína Jalakšová!

Aktuale tre grava kampo por agadi pri eksteraj rilatoj en Eŭropo estas la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE), en kiu membras 44 naciaj junularaj konsilioj kaj 61 internaciaj neregistaraj junularaj organizoj el Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj la junularon ĝenerale al eŭropaj kaj internaciaj instancoj kiel Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj.

FoJE fondiĝis en 1996 kiel kunigo de tri organizoj el kiuj unu estis Eŭropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizoj. Ĉi tiun prezidis tiama TEJO-aktivulo, Ralf Gion Fröhlich, nuntempe kreanta Esperanto-Stacion apud Berlino.

Ralf Gion Fröhlich
Ralf Gion Fröhlich.

– Estis grandegaj bataloj inter diversaj organizaroj, precipe socialismaj kaj kristanaj. En tia medio malgranda, pli neŭtrala organizo kiel TEJO havas ŝancon montri vojon antaŭen kaj ludi gravan rolon. Tio samtempe pozitive efikas al nia movado mem, kiu havas tendencon al memizoliĝo kaj elitismo. Interagi kun aliaj organizoj helpas nin uzi nuntempajn metodojn kaj kreskigas ĉe ili la komprenon por Esperanto kaj nia valora tutmonda movada laboro. Mi tre gratulas al Paulína kaj multe ĝojas ke TEJO daŭre sukcesas ludi gravan rolon, li diras al Libera Folio.

TEJO estas aktiva membro de FoJE ekde ĝia fondiĝo. Laŭ la prezidanto de TEJO, Charlotte Scherping Larsson, nun la voĉo de esperantistoj estos tie aparte forta:

Charlotte Scherping Larsson

– Por TEJO estas tre valore havi en la estraro de la Forumo Junulara Eŭropa aktivulon, kiu bone komprenas la temojn de la esperanta movado. Mi ĝojas ke ni kun Paulína havas fortan voĉon por la eŭropa junularo, por Esperanto kaj lingvaj rajtoj en la estraro de Forumo Junulara Eŭropa. FoJE estas organizo en kiu ni trovas kunlaborantojn por influi la eŭropan politikon.

– Kiel membro de la Forumo, TEJO kunorganizas eventojn kiel EYE kaj YO!Fest, dum kiuj ni prezentas Esperanton al multaj junuloj de tuta Eŭropo. Pere de FoJE, la voĉo de la esperantistaro estas plifortigita.

Paulína Jalakšová laboras nuntempe kiel oficisto de TEJO kaj membras en spertula grupo de FoJE pri junularaj rajtoj. Pli frue ŝi estis aktiva kadre de la projektoj Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK) kaj Efika komunikado por junuloj (ECY), rolis kiel Komitanano Ĉ de TEJO kaj kiel programa kunordiganto de IJK-oj 2018 kaj 2019. Landnivele ŝi aktivis en la estraroj de Ĉeĥa kaj Slovaka Esperanto-Junularoj (ĈEJ kaj SKEJ).

En FoJE en ŝia agadkampo estos junularaj aferoj en Eŭropo pli ĝenerale, ŝi rakontas:

– Sabate okazis nekredebla afero, mi estis elektita al la estraro de Forumo Junulara Eŭropa por la jaroj 2021 kaj 2022. Mi estas vere dankema al TEJO pro la nomumo kaj aparte al nia oficisto pri eksteraj rilatoj, Spyros, kiu estis mia plej granda subtenanto en la tuta procezo. La spertoj, kiujn mi gajnis aktivante en TEJO en diversaj roloj, preparis min por ĉi tiu nova defio en mia vivo.

– En FoJE mi ŝatus batali por junularaj rajtoj, diverseco kaj inkluziveco kaj helpi certigi ke junularaj organizoj en Eŭropo havu daŭripovan financadon. En miaj celoj estas forte enplektitaj la valoroj de TEJO kaj mi esperas ke TEJO mem profitos de mia rolo ĉe FoJE.

Łukasz Żebrowski

Noto de la redakcio: Forumo Junulara Eŭropa evidente ne havas oficialan nomon en Esperanto, kaj ĝi foje estas nomata ankaŭ ”Eŭropa Junulara Forumo”. Tamen TEJO en siaj oficialaj dokumentoj uzas la formon ”Forumo Junulara Eŭropa”, kaj ni sekvas tiun praktikon.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2020-11-24 21:49

Elkoran gratulon al Paulína Jalakšová !

magnus
magnus
2020-11-25 16:26

Koran gratulon al Paulina kaj TEJO. Mi prekäras legi pri la estraranoj kaj movadanoj kiuj serioze kontribuas ol la tedaj, pensetoj de ĉiam pledantaj demissintoj de la tejo estraro :))