Esperantista urbestro volas verdigi la municipon

David Healy, esperantisto kaj membro de la Verda Partio, de duonjaro estas urbestro de Fingal, unu el la kvar municipoj kiuj konsistigas Dublinon. Li diras al Libera Folio, ke li bonvenigas sugestojn pri tio, kiel li povus helpi al la movado.

David Healy kun la urbestra ĉeno.

David Healy iĝis la urbestro de Fingal en la fino de junio. La urbestron elektis majoritato de la sep partioj, kiuj estas reprezentataj en la municipa konsilio post la elekto en 2019.

Al demandoj de Libera Folio Healy respondis en Esperanto. Li rakontas, ke li unue aŭdis pri Esperanto kiel infano, sed iĝis esperantisto pro la influo de Christopher Fettes. Fettes estas delegito de UEA por Irlando, fondinto de la Irlanda Verda Partio kaj onklo de Mark Fettes, la antaŭa prezidanto de UEA.

Healy renkontis Christopher Fettes dum vegetarana renkontiĝo, kiam li estis universitata studento, kaj Fettes konvinkis lin lerni la lingvon. Healy estis allogita al la lingvo pro la facileco kaj fleksebleco kaj priskribis la grandan plezuron, kiun li sentis kiam li unuafoje partoprenis internacian renkontiĝon. En Esperantujo li iam uzas la irlandan version de sia nomo, Daithí Ó hÉalaithe.

En 1991 li estis unuafoje elektita al la konsilio. Li estis reelektita en 2004, 2014 kaj 2019. Li kelkfoje estis kandidato al la nacia parlamento, kaj en februaro ĉi-jare li preskaŭ estis elektita.

Samtempe kun Healy, du aliaj konsilioj en Dublin elektis verdulojn kiel urbestrojn. Healy estas la porparolanto de la irlandaj verduloj pri klimatŝanĝo. Nuntempe la Verduloj estas en la nacia registaro, en koalicio kun du aliaj partioj.

La historia graflando de Dublin estas tiel granda, ke oni administre disigis ĝin je 4 municipoj, unu por la urbocentro kaj la aliaj por la ĉirkaŭaĵoj. Fingal estas unu el tiuj. Ĝi konsistas el kelkaj malgrandaj urboj kaj havas ĉirkaŭ 300 000 loĝantojn.

La municipa konsilio havas 40 membrojn el 7 partioj (kaj kelkaj membroj ne apartenas al ajna partio). La urbestro estas pli kiel kunsidestro de la konsilio ol prezidanto, klarigas Healy.

– Mi ne havas “ekzekutivan” povon, sed estras la laboron de la konsilianoj kundecidi la politikan pozicion de la konsilio, fari fundamentajn decidojn pri la organizo, ekz. pri buĝeto, teritoria planado, grandaj infrastrukturaĵoj, ktp., kaj superrigardas la taskoplenumadon de la ekzekutiva skipo de la konsilio.

Kompreneble, kiel verdulo Healy diras ke la medio estas lia plej grava prioritato.

– Nia laboro kiel loka konsilio devas respondi al la defio plej granda kiun alfrontas la homaro: klimatŝanĝo kaj la detruo de naturo (‘vivdiverseco’). Mi laboras por meti tiun defion en la kernon de la politiko de la konsilio.

– Mi delonge laboras por plibonigi la kondiĉojn por piedirado kaj biciklado, kaj nun estas rapida progreso tiuflanke en Irlando ĝenerale kaj aparte en Fingal. Mi celas plej multe helpi la enradikigon de tiu ŝanĝo al infrastrukturo.

Li ne havas konkretan planon por antaŭenigi Esperanton per sia posteno, ĉar la konsilio ne rekte respondecas pri lingvoj, sed diras ke li ja ŝatus helpi la movadon, kaj ke li bonvenigas sugestojn kiel tion fari.

Robert Nielsen

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Sylvain Auclair
Sylvain Auclair
2020-11-30 21:43

Mi pensas, ke mi gastigis lin antau jardekoj, kiam li partoprenis en kongreso de urbaj elektitoj, en Montreal.

Ĵajro
Ĵajro
2020-12-01 0:48

Kiel oni povas kontakti lin por sugesti ion?

Sylvain Auclair
Sylvain Auclair
2020-12-01 5:07
Respondo al  Ĵajro
Finvenkisto
2020-11-30 23:53

”li diras, ke li bonvenigas sugestojn kiel tion fari [antaŭenigi Esperanton per sia posteno].”
Antaŭenigi Esperanton? Kial ne eĉ provi atingi la finan venkon?
Jen mia sugesto: ni memoru la ”Promise project” (promes-projekton)! https://ea-mondo.org/promise-project/

Tiu ideo estas simpla : ĉiu homo kiu ŝatus ke la fina venko okazu sed ne ankoraŭ deziras lerni la lingvon subskribu ke li promesas lerni la lingvon kiam la nombro de tiaj promesoj estos 100 milionoj.

Kiel urbestro, mi sugestas ke S-ro Healy diskursu la 15-an de decembro (t.e. la tago de Esperanto) por sendi bondezirojn al Esperanto-parolantoj kaj okaze de tio, priparoli la revon pri fina venko, kaj priparoli la projekton de ”Esperanto Antaŭen”, publikigante paralele ligilon ĉe la oficiala retejo de la urbparto kaj alireteje.

Estus tre malofta afero: urbestro provanta sukcesigi revon tiom malnovan, sed sen ŝajni esti utopiisto ĉar proponante modernan solvon pere de reta ligilo.

Mi bone imagas The Guardian skribi pri tio. Ĉio povas tiom rapide iĝi popularaĵo hodiaŭ per sociaj retejoj.

Kompreneble, mia ideo estas tre preciza, certe plibonigebla plurflanke kaj povas esti ŝanĝita.

Lu Wunsch-Rolshoven
2020-12-01 1:57

Mia sugesto pri subteno de Esperanto estas la jena: La urbestro proponu al la instruistoj de la urbo, ke ili zorgu ke ĉiu lernejano iam dum siaj lernejaj jaroj aŭdu iom pri Esperanto dum unu aŭ du lecionoj. Povas esti la instruisto kiu prezentas Esperanton kaj la tutmondan Esperanto-komunumo. Povas esti lernanto kiu prezentas referaĵon… Povas esti diskuto pri la lingvoj de la en mondo nunkaj post kvindek jaroj. Povas okazi kadre de lingvo-instruado, historio, geografio… Povas esti dum la normala instruado aŭ anstataŭado de kolego (kiu eble malsanas).

Dieter Rooke
2020-12-01 11:00

Chu en Irlando ne ekzistas E- movado ? la urbestro David kunlaboru unue kun la nacia asocio , kun loka klubo. Li provu E-igi sian familion . Kaj nepre sian krokodilan nomon .

Henri Masson
2020-12-03 18:02

Mi sugestas ke li rilatu kun la Esperanto-Urbo Herzberg am Harz en Germanio kaj trovu tie inspiron.
Eble ankaŭ en la angla Ĝarden-urbo Letchworth Garden City, fondita de la esperantista arkitekto Ebenezer Howard en 1903, kvankam mi ne scias ĉu estas tie Esperanto-aktivado.
Se estas urboj tra la mondo kiuj elstaras pro ekologia politiko kaj kie estas E-aktivado, la Internacia lingvo povus montri sian utilecon.

Narsames
Narsames
2020-12-27 0:21

Bonega urbestro! Ni ja bezonas tiaj cxi tie!