TEJO: La esploro de EU ne havos konsekvencojn

La esploro de EU pri falsaj informoj donitaj de TEJO estas finita, kaj ne havos pluajn postsekvojn al la asocio, laŭ la eliranta estraro. La estraro nun publikigis dokumenton, laŭ kiu la rezulto de la esploro en januaro estis trandonita al alia EU-instanco, kiu tamen ĝis nun ne petis pliajn klarigojn.

Informoj pri TEJO en la registro de EU

Neniaj pliaj postsekvoj minacas al TEJO post la esploro kiun faris la sekretariejo de la komuna travideblec-registro de EU (JTRS) pri la troigita membronombro, kiun TEJO raportis al la registro. Tion skribas la elirantaj prezidanto kaj vicprezidanto de TEJO en klariga retmesaĝo sendita al la komitato de TEJO la 13-an de julio. La tutan tekston de la letero (asertite jam unu tagon antaŭ ol ĝi estis sendita) publikigis HeKo.

En septembro 2019 Libera Folio povis raporti, ke laŭ la travideblec-registro de EU, TEJO havas 25 000 membrojn, 15-oble pli ol estis la efektiva kvanto de pagintaj membroj en 2018. Poste montriĝis, ke, ŝajne rezulte de la artikolo en Libera Folio, nekonata persono formale avertis JTRS pri la minskonduto.

La fakto ke iu plendis al JTRS estis preterpase menciita de estraranoj dum la komitata kunsido de TEJO en decembro 2019, kiel argumento kontraŭ diskonigo de la efektiva membronombro. Pliaj detaloj de la afero tamen iĝis konataj al Libera Folio nur dimanĉe la 12-an de julio 2020, kiam nekonata persono disponigis al la redakcio parte maskitan kopion de letero de JTRS al la denuncinto.

Surbaze de la deĉifreblaj informoj en tiu letero Libera Folio senprokraste publikigis artikolon pri la temo, kaj tuj post la apero de la artikolo petis la vicprezidanton de TEJO respondi kelkajn specifajn demandojn pri la temo. Similaj demandoj estis senditaj ankaŭ al la du prezidant-kandidatoj.

TEJO respondis en formo de letero al la komitato, subskribita de Joop Kiefte (prezidanto) kaj Mounir Abjiou (vicprezidanto). Laŭ la letero, la menciita esplorado efektive okazis, sed estis finita jam la 31-an de januaro 2020. Pri la detaloj de la afero estis informitaj la estraro kaj la oficisto pri eksteraj rilatoj.

”Ni bedaŭras ke ni ne pli frue informis la komitaton pri la fermo, post kiam la plendo estis menciata dum pasinta komitatkunsido dum JES, ni prioritatigis nian agadon alimaniere ĉar neniu el ni antaŭvidis ke jam fermita kazo ĉi-maniere reaperus”, la prezidanto kaj la vicprezidanto skribas en la letero.

Laŭ ilia klarigo, ne antaŭvideblas financaj postsekvoj al TEJO, ĉar la troigita membronombro neniam estis uzita kiel bazo por ajnaj subvencioj:

Neniam la kvanto de membroj estis uzata en ajna priskribo de nia organizaĵo. Konsiderante ke la Travidebla Registro de EU entute ne pritraktas subvenciojn, laŭ siaj ordinaraj proceduroj ĝi plusendis la dokumentaron al la respondeca instanco de la Unio. Ĝis nun, neniu peto venis pri ajna plia enketo pri la membrokvanto. Tio ne surprizas ĉar la membrokvanto estas neniel kriterio por akiri difinitajn subvenciojn.

Laŭ la nun publikigita letero de JTRS al TEJO (vidu ĉi-sube), la esplorado de JTRS efektive estis fermita en januaro. Samtempe informoj pri la afero estis plusenditaj al instanco de EU kiu prizorgas subvenciojn:

Rilate al la aserto de la plendinto, ke la troigita membronombro permesis al TEJO trompe ricevi EU-subvenciojn, indas noti ke JTRS mem kompetentas esplori nur suspektitan malobservon de la kondutreguloj de la Travideblec-registro. JTRS tamen procedos, informante la Agentejon respondecan por la koncernaj EU-subvencioj pri la plendo kaj pri la rezulta ŝanĝo en la membroinformo de TEJO en la Travideblec-registro. Tiam estos la vico de tiu Agentejo decidi pri taŭgaj pluaj paŝoj.

Ne estas konate, ĉu okazis pluaj paŝoj, sed la fakto ke TEJO ne ricevis pliajn informpetojn povas indiki, ke la eliranta estraro pravas kaj konkretaj konsekvencoj efektive ne sekvos. Eĉ se la esplorado pri la membronombroj de TEJO ja estis fermita ĉe JTRS, ne eblas plene certi, ke ĝi ne daŭras en ia formo ĉe aliaj EU-instancoj.


Pli pri la temo:


La dokumento publikigita de TEJO

12 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Miko de Amsterdamo
Miko de Amsterdamo
2020-07-14 14:23

Bone. Ni havas 5 000 000 membrojn. 🤣

Junulo
Junulo
2020-07-15 9:37
Respondo al  Miko de Amsterdamo

“Pli-malpli”

komentanto
komentanto
2020-07-14 14:24

Bone do, finfine kiom da membroj havas TEJO?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-07-14 14:34

“Neniam la kvanto de membroj estis uzata en ajna priskribo de nia organizaĵo […] Tio ne surprizas ĉar la membrokvanto estas neniel kriterio por akiri difinitajn subvenciojn”.

Se membronombro (laŭdire) ludas nenian rolon, kial do entute necesis ĝin mencii kaj ĝin falsi?

leganto
leganto
2020-07-14 15:51

Tamen estas trakviliga novaĵo, ke la membronombro estas neniel kriterio por akiri subvenciojn. Tio signifas, ke eĉ se TEJO fariĝos du-membra asocio la subvencioj povos daŭre veni.

Junulo
Junulo
2020-07-15 5:04
Respondo al  leganto

Do ni ĉiuj kreu amason da asocietoj kaj $$$

komentanto
komentanto
2020-07-15 8:41
Respondo al  Junulo

Estis jam iu, kiu havis tiun ideon antaŭ vi! Li fondis novan “Universala Esperanto-Asocio Ltd”.

Junulo
Junulo
2020-07-15 9:36
Respondo al  komentanto

Sed ĉu tiu organizo efektive utilis por ricevi $$$?

komentanto
komentanto
2020-07-16 10:06
Respondo al  Junulo

Tiu “Ltd” en la nomo igas min supozi ke ne temis pri karitata organizaĵo sed pri firmao. Estas nature ke firmaoj estas orientitaj al profito. Ĉu temis pri sukcesa entrepreno – tion mi ne scias juĝi.

Jovana
Jovana
2020-07-15 9:38
Respondo al  leganto

” …la subvencioj povos daŭre veni.” … el la poŝoj de la EU-loĝantoj.

Hejmano
2020-07-17 12:40
Respondo al  Jovana

Parolante kiel euxropano, mi persone ne estas malfeliĉa ke euxropa publika mono iras en la poŝojn de Esperanto-organizaĵo, male, mi estas feliĉa pro tio. Imageblas multaj ja pli fiaj projektoj ol Esperanto-diskonigo!

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-17 20:39
Respondo al  Hejmano

Vi donu, kion kaj kiakvante vi volas al kio ajn – el via propra poŝo. Mi, tamen, ŝatus, se ne kreiĝus daŭre novaj dependuloj de ŝtataj aŭ kvazaŭŝtataj subsidioj, tiel incitante la ŝtatan emon, elrabi siajn loĝantoj (nur por poste redoni al ili parton de la rabaĵo kiel “subvenciojn”).