Robert Nielsen: ”Granda problemo de TEJO estas la emo ignori problemojn”

Robert Nielsen estas la kvara el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara datum-analizisto el Dublino, Irlando.

Robert Nielsen

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?

– Mi opinias ke TEJO estas tre grava al nia movado kaj ĝi multe helpis min kaj ĉiujn esperantistojn. Nun mi povas subteni ĝin kaj aliajn esperantistojn, kiel ĝi subtenis min. TEJO bezonas iun kun freŝa vidpunkto kiu aŭdacas konfronti problemojn anstataŭ ignori ilin, iun kiu rigardas la movadon kiel ĝi vere estas anstataŭ kiel ni volas ke ĝi estu, iun kiu forte laboros por revivigi landan agadon. Mi opinias ke mi estas tiu homo.

– Mi portos grandan sperton al la estraro, mi estis komitatano dum du jaroj, esperanta volontulo dum preskaŭ du jaroj en Slovakio kaj Francio, estro de la esperanta Reddit grupo kaj aŭtoro de unu el la plej legitaj blogoj en Esperantujo, Teo kaj Libroj.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Se mi estos elektita, mi respondecos pri nur unu fako – Landa Agado. Ĝi estas tiel grava fako kaj postulas tiom da laboro ke ni bezonas unu homon kiu sole respondecos nur pri ĝi. Mi opinias ke landa agado estas neglektita kaj la rilatoj inter TEJO kaj la landaj sekcioj estas tro malfortaj. Mi volas rekonstrui kontaktojn por ke ni povu helpi unu la alian kaj fari regulan raportadon pri nia agado. Mi volas revivigi la komisionon pri landa agado – allogi novajn homojn, trovi taŭgajn komisiitojn kaj krei viglan diskutrondon.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– La du plej grandaj problemoj estas la malaktiveco de estraranoj kaj la emo ignori problemojn. Dum la pasintaj du estraroj, kelkaj homoj ĉesis labori aŭ eĉ rezignis, kaj tiu serioze malfortigis la teamojn. Pro tio, la aliaj estraranoj estis tro ŝarĝitaj kaj ne povis atenti ĉiujn fakojn, do gravaj fakoj (kiel landa agado) ŝrumpis. Preskaŭ neniu komisiono ankoraŭ aktivas kaj ni aŭdis nenion dum jaroj el multaj landaj sekcioj.

– Ofte kiam problemoj aperas, anstataŭ konfronti ilin kaj pripensi solvojn, la unua reago de iuj estas kulpigi tiun kiu atentigis nin kaj ignori la kernan problemon. Anstataŭ honeste diskuti pri kiom da membroj ni havas, iuj preferus kaŝi tiun. Anstataŭ agnoski ke multaj landaj sekcioj mortis antaŭ jaroj, ni ankoraŭ ŝajnigas ke ili aktivas. Komitatkunsidoj kutime pasas multajn horojn por diskuti tedan burokrataĵon aŭ iun obskuran regulon anstataŭ diskuti pri la stato de TEJO kaj niaj membroj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– La plej granda forto certe estas la homoj kaj mi estas aktiva en TEJO ĉefe pro la homoj kiujn mi konas. Estas multaj aktivuloj kiuj volas kaj pretas engaĝiĝi sed ne scias kiel. Ni devas krei klaran strukturon kiu allogos ilin kaj plej bone uzos iliajn lertojn kaj kapablojn. Ili estas pretaj, ĉu ni estas?

– TEJO ankaŭ havas tre utilajn ilojn por komuniki kaj kontakti homojn per la interreto kaj mi volas vidi pli da komunikado pri la agado de TEJO. Ofte niaj membroj aŭdas nenion de la estraranoj post la elektiĝo kaj ili ne scias kion ili faras. Mi uzos tiujn ilojn por informi kaj sciigi homojn por ke ili povu engaĝiĝi.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-07-03 13:45

Veras, ke landa agado estas tre grava. Ŝajnas ke la pola, brazila kaj filipina junularaj asocioj estas kvazaŭ la solaj vere aktivemaj.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-07-04 0:28
Respondo al  Hejmano

Absolute ĉi tiuj ne estas la solaj, sed vi ne estas iel ekstreme for de la vero.

Enrique
2020-07-03 18:34

Esperanto bezonas pli da parolantoj el ĉiuj aĝoj. Tejo ankaŭ bezonas pli da parolantoj kaj pli da membroj. Nun la kolombia organizo, pere de sia prezidanto Doniben, organizis virtualan kurson de Esperanto. Bonŝance pli ol 500 studentoj aliĝis, la plejmulto estas junuloj, el kelkaj landoj kiuj lingvoj estas la hispana kaj Brazilo. Nun ni devas atendi 7 semajnoj ĝis la fino de la kurso, unue por vidi kiom da ili finas la kurson, kaj poste kiom da ili uzos Esperanton. La kurso komenciĝis la 29an de junio kaj daŭros 8 semajnojn. Ĝi okazas du fojoj ĉiu semajno, du horoj ĉiu fojo. Estas multaj grupoj, averaĝe 22 lernantoj en ĉiu grupo. https://esperanto.co/

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-07-04 18:34

Tre bonaj kaj laŭdindaj ideoj de Robert Nielsen, espereble li trovos fortojn kaj taŭgajn homojn, kiuj helpos sukcese realigi ilin. Sed en mia longa vivo kiel esperantisto, mi jam aŭdis multege da bonegaj kaj aplaŭdindaj ideoj, kiuj poste neniam trovis grundon kaj kondiĉojn por kreski. Ni semas, kaj semas… sed neniam rikoltas. Por la rikoltado ni bezonas ne vortojn, sed agojn. 😉 TEJO havas teorie ege gravan rolon en la Esperanto movado, sed TEJO ne okupiĝas videble pri Esperanto, TEJO rimarkeble uzas Esperanton por aliaj celoj. TEJO fariĝis grupo de mem-adorado kaj la organizanto de la aranĝoj por si mem. Spite al la potenco kaj entuziasmo de tiuj junuloj, kiuj vere volas ŝanĝi la mondon.

Niko
Niko
2020-07-04 21:14

[Komento forigita laŭ peto de la aŭtoro.]

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2020-07-04 23:10
Respondo al  Niko

Niko, elkoran dankon pro via interesa aldono. Mi ne bone konas Robert Nielsen kaj ankaŭ ne legas lian blogon, do mi simple reagis je liaj enkondukaj vortoj, kiuj sonas alloge, sed kompreneble sen agoj restos malvaloraj. Mi devas konfesi, ke unu foje en la grupo Esperanto mi vidis iun lian afiŝon kaj atentigis lin pri multaj eraroj, kiujn lia blogero enhavis, sed vere li nek reagis, nek korektis la erarojn. Do, viaj asertoj certe veras. Pri la vera eco de kandidatoj al TEJO povas juĝi nur homoj, kiuj konas ilin persone. Mi ne povas juĝi, nur esperi pri serioza estraro de TEJO, kiu okupiĝos pri Esperanto, ne nur pri internaj aferoj kaj problemoj de la veraj aŭ fiktivaj membroj.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2020-07-20 15:49

Mi estas instruisto de la Germana lingvo. Tamen mi hezitas kritiki aliajn homojn pri ilia ortografio. Ofte estas pli ĝentila silenti ol altrudi sian “scion” al aliaj.

Robert Nielsen
2020-07-05 15:46
Respondo al  Niko

Por tiuj kiuj ne scias, mi estas la estro de la Esperanta grupo ĉe Reddit. Kadre de tiu, mi zorgas pri la observado de reguloj. Kiam mi atentigas homojn ke ili ne observas iun regulon, iam ili akceptas tion, sed iam ili koleriĝas kontraŭ la reguloj kaj mi. Bedaŭrinde, Nikvo havis la duan reagon kaj faris multajn komentojn kritikante min.

Mi provas apliki la regulojn egale kaj juste al ĉiuj, sed eble mi ne ĉiam sukcesis. Mi ricevas plendojn ke la reguloj estas tro striktaj aŭ tro malstriktaj, do malfacilas trovi perfektan ekvilibron. Mi ne opinias ke mi agas kolere aŭ senrespekte, sed tiu nur estas mia opinio do ĝi ne estas pli konvinka ol la opinio de Nikvo.

Pri lingvaj eraroj, mi ne ignoras tiujn ĉar mi opinias ke mi estas perfekta – tute la malon! Mi tute scias ke mi eraras sed mi opinias ke gramatiko ne estas la plej grava aŭ interesa temo. Nikvo maltrankvilis ĉar mi uzis “tiu” anstataŭ “tio”, li opinias ke tiu estas nepardonebla krimo, mi opinias ke ĝi estas tro bagatela por atenti. Mi probable eraris en ĉi tiu komento, sed mi opinias ke la enhavo de la komento estas pli grava ol la gramatiko.

Niko
Niko
2020-07-05 16:26
Respondo al  Robert Nielsen

[Komento forigita laŭ peto de la aŭtoro.]

Hejmano
2020-07-06 17:43
Respondo al  Niko

Kial tia maldolĉa konversacio? Ĉu vere okazis io grava? Ĉu iu kiu ne korektis malĝustan frazon kreu tian skandalon? Miaopinie, ne.

Niko
Niko
2020-07-06 18:21
Respondo al  Hejmano

[Komento forigita laŭ peto de la aŭtoro.]

Niko
Niko
2020-07-12 13:15
Respondo al  Niko

Mi bedaŭras miajn antaŭajn komentojn, kiuj estis tro ekstremaj kaj negativaj. Hejmano pravas. Mi frustriĝis, kaj reagis malafable kaj malproporcie. Kvankam mi malkonsentas kun Robert pri kelkaj aferoj, li ne meritis tian ĉi misfamigan atakon. Do Robert, mi sincere pardonpetas.

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2020-07-20 15:55
Respondo al  Robert Nielsen

Evidente “Niko” celas misuzi ĉi tiun forumon por malfamigi vin. TTT estas plena de tiaj homoj. Mi deziras al vi ĉion bonan!

Andreas J. PENK
Andreas J. PENK
2020-07-20 15:46
Respondo al  Niko

Kiam mi legas viajn liniojn, tiam mi konjektas, ke vi havas tute privatajn(!) problemojn kun s-ano Robert Nielsen. Krome la fakto, ke vi mencias nur “Niko” anstataŭ vian tutan/ veran nomon, tio kaŭzas ĉe mi sufiĉe gravajn dubojn pri via motivo.

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-20 18:16
Respondo al  Andreas J. PENK

Sal, Penki! 🙂 Ankaŭ mi ja ne mencias mian familian nomon, simile kiel plejmultaj ĉi tie. Tio estas ofta kutimo en TTT-forumoj kaj laŭ mia impreso en si mem ne kaŭzo por pridubi onies motivojn.

Arturo Crespo
2020-07-05 1:11

En mia kazo, ili piedbatis min… :v

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-13 11:04
Respondo al  Arturo Crespo

Ne nur en via okazo. La reagoj ene de societoj estas tre ofte tiaj, kiel Nielsen priskribas ilin: »Ofte kiam problemoj aperas, anstataŭ konfronti ilin kaj pripensi solvojn, la unua reago de iuj estas kulpigi tiun kiu atentigis nin kaj ignori la kernan problemon.«

Tio ja estas iom komprenebla reago: Oni ne ŝatas kverelemulojn. – Danĝere por societo tamen estas, se la respondeculoj deklaras ĉiun kverelemulo, kiu atentigas pri serioza problemo. Tiel la problemoj ne estas solvataj, kaj tiel estas aldone elpuŝataj tiuj homoj, kiuj atentigas pri problemo.

Pri la ideo de Nielsen »krei viglan diskutrondon«: Mi kredas, ke tio estas fantasmagorio. Sed eble mi ja eraras pri tio.