Nicolas Kasolene Kakule: ”Diverseco de kulturoj estas la plej granda forto”

Nicolas Kasolene Kakule (Nickson) estas la kvina el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 28-jara informadikisto el Goma en la orienta parto de DR Kongo.

Nicolas Kasolene Kakule (Nickson).

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi porta al TEJO?

– Mi kandidatas kiel Estrarano de TEJO ĉar de longa tempo mi ambicias kontribui al plenumo de nia komuna celo, kiu estas propagi la uzadon de la pacan lingvon, Esperanto kaj ĝia kulturo. Kaj aktivi aŭ agadi en TEJO kiel Estrarano plene respondos al mia antaŭlongtempa deziro. Mi ne povas diri ke mi havas tre gravaj alportoj ol tiuj de la aliaj, sed mi rekonas kaj ege gratulas la laborojn faritajn de la aliaj kiuj agadis antaŭ mi. Kaj mia deziro estas ke, el ĉiuj miaj ebloj mi aldonu mian ŝtonon al tiuj de miaj antaŭantoj por kontribui al la konstruo de tre forta kaj nefalebla TEJO.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Sciante ke nuntempe ni vivas en la aĝo de la Informado, kie homoj plie bezonas la komunikadon kun la aliaj. La interkomunikado estas tre grava en ĉi-tiu erao, oni bezonas la aliajn por la interkompletiĝo. Tial, se mi estos elektita, mi multe strebos pro la konkreta interkomunikado kaj interŝangoj da spertoj inter gejunulaj esperantostoj. La kooperado estos mia prioritato kadre de la komisiono kiun mi prizorgiĝos. Partoprenigi multajn junulojn el diversaj partoj de la mondo, de diversaj kulturoj, estos unu el miaj strategiaj planoj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Mi pensas ke la nuna TEJO ne havas problemojn, sed mankas kelkajn paŝojn paŝi kune kun la engaĝiĝo de ĉiuj. Kaj do, mi pensas ke diskonigi la agadojn de TEJO al junuloj esperantistaj ĉefe, kaj neesperantistaj por alvoki ilin al la engaĝiĝo en TEJO, por kune kaj june subteni la lukton de TEJO estus granda kaj grava strategio por atingi la pli altan sukceson. Ĉar kune oni estas fortaj.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– Laŭ mi, la diverseco de kulturoj estas la plej granda forto ke iu organizo povas havi, kaj TEJO ĝin havas. Mi pensas ke TEJO devus ekspluati tiun grandan forton, partopreniginte pliaj junuloj en la movado por ke kune kaj june forta kaj nevenkebla estu la movado.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
galeno
galeno
2020-07-04 23:44

Kiom da eraroj… Kaj nur gxeneralaj vortoj…