Klára Ertl: ”Gravas kion ni realigas kune”

Klára Ertl estas la sesa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ordinara estrarano kaj estas 25-jara universitata helpinstruisto pri psikologio en Amsterdamo.

Klára Ertl.

Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?

– Mi spertiĝis dum 5 jaroj en TEJO kaj ekhavis ideojn, kiel plibonigi nian agadon. Krome mi nuntempe aktivas en alia movado, Extinction Rebellion (XR), kiu alportis al mi spertojn kaj ideojn; kaj mi baldaŭ ĉesos mian laboron kaj translokiĝos al nova lando, kie mi ne tuj bezonas serĉi laboron, do havos pli da libertempo.

– Mi portas spertojn pri kunordigado, distanca kunlaboro, enmovadigo de aktivuloj, kaj nejuĝema laboretoso.
Mi membris en internacia teameto de UNITED, kiu postulis unujaran distancan kunlaboron. En mia loka XR-movado mi aktivas pri varbado kaj trejnado de aktivuloj, kaj en ĝia kunordiga teamo mi komunikadas inter diversaj laborgrupoj, en la loka movado kaj kun la (inter)nacia movado. Mi ŝatas enketi pri kio okazas en la movado, transdoni informojn, vidi kie bezonatas subteno. Mi ankaŭ alportas konojn pri senperforta komunikado kaj nejuĝema kunlaboro, ĉar mi profesias pri psikologio kaj spertis kiel XR aplikas ilin.

Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?

– Mi ŝatus prioritati pli glatan kunlaboron inter aktivuloj kaj pli bonan enmovadigon de novuloj.
Gravas ke ni pli glate komuniku problemojn, informojn kaj helpbezonojn inter ni, por ke la Estraro malpeziĝu, havu ĉefe kunordigan rolon, kaj pli da aktivuloj partoprenu decidojn kaj taskojn. Tiel estraranoj ankaŭ havus pli da tempo, havi superrigardon kaj adapti agadon al bezonoj.

– Gravas plibonigi niajn retajn sistemojn por pli efika komunikado, ekz. pri kion faras ĉiu komisiono kaj kie bezonatas helpo. Gravas ankaŭ pli vasta partopreno -ekster la kerna aktivularo- al diskutoj kaj decidoj pri nia agado, kaj enmovadigi la anoniman ret-amason.

– Tio ligiĝas al Talento, kaj ankaŭ por aliaj fakoj mi havas ideojn, ekz. mi pensas ke Genra Egaleco bezonas pli da malinaj membroj. Tamen mia prioritato estus priparoli kun la koncernaj aktivuloj, kio estas iliaj ideoj, por ke ni kune realigu ilin.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?

– Granda problemo laŭ mi estas malbona komunikado kaj laborbalanco inter Estraro kaj aliaj aktivuloj. Sekve estraranoj superŝutiĝas kaj aliaj aktivuloj sentas informmankon kaj malfacile ekscias kiel helpi. Tio kondukas al miskomprenoj kaj konfliktoj.

– Ofta reago al tiuj problemoj estas, kulpigi individuojn pri nekontribuo. Oni multe prijuĝas, kiom ofte homoj kontribuas al cirkuleroj, reagas al mesaĝoj, ktp. Novaj estraranoj havas ambiciajn projektojn, sed poste seniluziiĝas pri ili. Ambaŭ fontas el miskompreno, ke atingoj de TEJO estas sumo de individuaj atingoj. Sed kio gravas, estas kion ni realigas kune. La portempa maldisponeblo de unu homo ne gravas, kondiĉe ke la aliaj teamanoj ankaŭ sciu kio farendas. Ni ĉiuj havas vivon, do ni vidu teamojn kiel adaptema tuto kun komuna celo.

– Al tiuj problemoj mi jam skizis kelkajn solvojn supre. Necesas plibonigi sendependiĝon kaj fidon je niaj aktivuloj, nejuĝeman komunikadon, kaj pliefikigi ĉiujn informfluojn.

Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?

– TEJO estas plena je talentegaj, entuziasmaj (estontaj) aktivuloj, kaj ĉiu povas valore kontribui al la movado, se oni trovas, motivigas kaj subtenas ilin. Niaj kongresoj havas bonegan etoson, kaj ni havas jam tre aktivan retan ĉeeston: tiujn fortojn ni povas uzi por enmovadigi kaj entuziasmigi novulojn. Por kapabligi kaj sendependigi aktivulojn, TEJO jam havas tre profesiajn trejnadojn, kiujn ni daŭre subtenu, plibonigu kaj igu pli vaste alireblaj. Fine, TEJO konsistas el idealismaj, malfermmensaj junuloj: ni uzu niajn komunajn idealojn por strebi superi kulturajn miskomprenojn kaj solvi internajn konfliktojn.


Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Aleks
Aleks
2020-07-06 13:54

Klara ŝajne tre bone komprenis la malfacilaĵojn de Tejo dum la lastaj jaroj. Ŝi havas bonajn sciojn kaj spertojn pri distanca komunikado. Certe ŝi alportos solidan ŝtonon al la komuna konstruaĵo.

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-10 10:15
Respondo al  Aleks

Aktivulino por la ekstremisma Extinction Rebellion certe ne alportos solidan ŝtonon al komuna konstruaĵo.