La Akademio refunkciigas sian retejon

La unuan fojon post decembro 2014 en la oficiala retejo de la Akademio aperis novaĵo. Post multjara stagno la retejo denove estas aktualigata. Ankaŭ la enhavo de la intertempa provizora retejo estis movita tien, sed ankoraŭ ne facile troveblas.

La oficiala retejo de la Akademio de Esperanto.

La nefunkciado de la oficiala retejo estis unu el la kialoj por la demisio de la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, en decembro 2015. Tiam la retejo jam de jaro ne estis ĝisdatigata pro kunlabor-problemoj.

La pli frua retejestro, Bertilo Wennergren, estis transdoninta la dosierojn kaj datumbazojn al alia persono elektita de la estraro, sed neniu prenis respondecon pri la ĝisdatigoj de la oficiala retejo.

Fine, en 2017, oni kreis paralelan, vikipediecan retejon de la Akademio sub la adreso Akademio.info. Tiu retejo estis sporade ĝisdatigata, sed tute aparta de la oficiala retejo. Intertempe Akademio.info ĉesis funkcii, sed tio ne signifas, ke la enhavo de la retejo malaperis. Ĝi estis konservita kaj nun estas transmetita al la oficiala retejo de la Akademio.

La 4-an de novembro 2020 estis dissendita oficiala informo de la Akademio pri la starigo de nova komisiono pri komunikado. Tiu komisiono havas la taskon ”prilabori ĉiujn teĥnikajn solvojn por komuniki al la publiko la rezultojn de nia agado. Tio evidente inkluzivos la retejon, sed ne nur”.

Laŭ la komuniko, la retejo de la Akademio dum la ”pasintaj monatoj” trairis krizan periodon, sed pro agado de pluraj personoj eblis eviti la riskon perdi la tutan retejon. La enhavo estis transmetita al servilo de Esperantic Studies Foundation.

Pri plibonigo de la retejo nun okupiĝos la nova komisiono, kies direktoro estas akademiano Lee Miller. Kiel retejestro estis elektita Jorge Rafael (”Rafa”) Nogueras, kiu ne estas membro de la Akademio, sed fariĝis oficiala kunlaboranto. Ĝuste li jam prizorgis la transmeton de la tuta enhavo al nova, findinda servilo.

– La unua paŝo estis konservado, kaj tio postulis multe da tempo kaj energio. Nun ni povos pli trankvile atenti plibonigojn kaj ĝustigojn de la aranĝo kaj funkciado. Teni ĉion ĝisdata estos alia defio. Rafa kaj mi iom post iom klopodos plibonigi la aranĝon de la retejo kaj faciligi trovadon de materialo en la ĝusta fako. Tamen, pri refarado de la ĝenerala aspekto kaj enhavo mi ne havas aktualan planon, klarigas Lee Miller responde al demando de Libera Folio.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Hejmano
2020-11-10 13:12

Finfine! Estis iom senesperiga vidi ke la lasta “aktualaĵo” estas de 2013…

Lee Miller
Lee Miller
2020-11-10 15:10
Respondo al  Hejmano

Efektive 2014 . . .

Ni planas movi tiun liston de “malnovaj novaĵoj” al la nova fako “Novaĵoj”, por ke ili ne estu la unua impreso al iu kiu vizitas la retejon.

Stano
Stano
2020-11-10 16:56

Certe, ke l’Akademi’

estas kompetenta,

kaj neniam ĝi eraras,

kiam ĝi nenion faras,

tio estas evidenta!

Inter ili estas du,

kiuj scias legi!

Bedaŭrinde, dum kunsidoj,

kiam temas pri decidoj,

oni devas ilin veki!

Lee Miller
Lee Miller
2020-11-10 18:19
Respondo al  Stano

Bela poemo, sed mi ne vidas rilaton al la temo de la Akademia retejo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-10 18:40
Respondo al  Stano

Rimo + rimo ≠ poemo

Aspirantaj esperantaj “poetoj” bv. atenti tiun fakton, kiu savos ilin (kaj nin) de embarasoj.

Hejmano
2020-11-10 19:11

Ne, la esperantistaro estu same nacio de poetoj!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2020-11-10 19:17

Ĉu vi konscias, ke vi ĵus mallaŭdis Raymond Schwartz? 😉

Kirilo Brosch
2020-11-10 19:54
Respondo al  Yves Bellefeuille

Mi ĵus volis skribi tion.
Oni devas tion kanti je la melodio de Gaudeamus igitur.
Fakte mi iam inter 2005 kaj 2008 partoprenis en ĝardena festo en Poznano, kie Michel DucGoninaz kantis tion. 🙂

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-10 19:57
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kiel mi povis tiel ofendi la majstron!

Sed Schwartz mem ŝajne ne tro malsamopiniis: “L’ original-poetoj certe tro… malmutaj estas”
(paĝo 52, http://i-espero.info/files/elibroj/eo%20-%20schwartz,%20raymond%20-%20la%20stranga%20butiko.pdf)