Nova socia retejo nur por esperantistoj

Kion se Facebook ne estus komerca, kaj ĉiuj uzantoj skribus nur en Esperanto? Pri tio revis Johannes Genberg en Svedio. Ĉar malfacilas ŝanĝi Facebook, li kreis propran socian retejon. Unu semajnon post la lanĉo Miavivo.net havas pli ol 150 membrojn.

Miavivo.net laŭ la aspekto kaj funkcioj multe similas al Facebook.

Multaj aliĝas al la grandaj, komercaj sociaj retoj kiel Facebook, ĉar tie oni trovas multajn el siaj amikoj. Sed ne ĉiuj kontentas pri la koncepto, kie oni pagas por la servo per siaj privataj informoj. De tempo al tempo aperas alternativoj, kiuj plej ofte rapide forgesiĝas aŭ marĝeniĝas.

Tipa ekzemplo estas Mastodon, nekomerca alternativo al Twitter, kiu furoretis dum mallonga periodo, kaj ekhavis ankaŭ malgrandan esperantistan uzantaron. Esperantistoj dum diversaj periodoj aktivis ankaŭ en Ipernity, kiu nun ne plu havas esperantlingvan interfacon, kaj en la tutesperanta retejo Klaku.net, kiu ne plu funkcias.

Tia provo estis ankaŭ la unua retejo kun la nomo Amikumu, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1 700 membrojn. Posta simila provo estis la same ne plu funkcianta retejo Esperanto.com. Ankaŭ la nuna Amikumu, kiu estas ne retejo sed poŝtelefona aplikaĵo, entreprenis paŝojn por iĝi pli simila al socia reto.

Plian provon faris Johannes Genberg el Svedio, kiu fine de oktobro lanĉis sian propran socian retejon kun la nomo Mia Vivo. Kaj tiu fakte eĉ ne estas lia unua provo. Jam en 2018 li kreis la retejon Nubo, kiu tamen baldaŭ ekhavis teknikajn problemojn, unuavice pro malrapideco de la servilo.

Do, nun li esperas ke la proksimume 770 membroj de Nubo transiros al la nova, Facebook-eca retejo, kiu ĝis nun ŝajnas funkcii glate. Sed kial Johannes Genberg entute volis krei apartan socian reton por esperantistoj?

Simple por interrilati kun aliaj esperantistoj, li klarigas. Li trovis la libron Teach Yourself Esperanto en pulbazaro, kiam li studis la japanan en Tokio en 2004-2005, kaj trovis la ideon genia. Tamen tiam mankis tempo por studi plian lingvon.

En 2016 li decidis finfine lerni Esperanton, kaj ekvolis uzi ĝin en la reto.

Johannes Genberg kun simio en Japanio.

– En 2018 mi legis kaj diskutis fojfoje en Facebook, kaj akiris multe da esperantistaj amikoj. Sed frue problemo alvenis. Multaj esperantistoj afiŝis en Facebook ankaŭ en siaj propraj lingvoj, kaj mia fluo pleniĝis de afiŝoj en lingvoj, kiujn mi ne komprenas.

– Mi pensis ke mi certe volas socian retejon en nur Esperanto.

La teknika solvo de la unua provo, Nubo, montriĝis nekontentiga.

– La akcepto en Esperantujo estis… miksita. Iuj amis ĝin, kaj uzas la retejon ofte ĝis nun, sed multaj plendis pri la manko de sekureco, pri la aspekto, ke ĝi estas malfermita retejo, kaj emfaze pri la malrapideco. Ili ne malpravis. Tiuj estis gravaj problemoj. Sed la programon kreis volontuloj, kiuj preferis labori pri siaj propraj interesaĵoj ol solvi bazajn problemojn. La problemoj restis nesolvitaj, kaj mi mem ne povis solvi ilin. Mi eĉ dungis programiston por helpi min, sed li povis solvi nur duonon de la problemoj. Kostis multe da mono, kaj la rezulto restis malsufiĉa.

Post sukcesa monkolekta kampanjo Nubo ekhavis pli rapidan servilon, sed ankaŭ tio ne solvis la problemojn. Fine Johannes Genberg decidis serĉi pli bonan programon, kaj trovis la sistemon PeepSo, kiu ruliĝas sub WordPress.

– Mi trovis ĝin, denove tradukis ĝin al Esperanto per mia limigita sperto, kaj laboris dum multaj monatoj, ĝis ĝi estis preta por malfermiĝo. La retejo, Mia Vivo, estis oficiale malfermita je 27 oktobro 2020. Post unu semajno, matene de 2 novembro, ĝi havas 157 unuopajn membrojn. Nubo havas ĉirkaŭ 770 membrojn post du jaroj da ekzisto, sed ĝi fermiĝos je la fino de la jaro.

Kiom da membroj laŭ vi necesas, por ke Mia Vivo efektive iĝu alloga ejo kun viglaj diskutoj?

– Laŭ mia sperto la problemo ne estas la nombro de membroj, sed la nombro de viglaj uzantoj. Se Mia Vivo havos 700 membrojn, sed nur dek afiŝos kaj diskutos, tio tute ne sufiĉus. Probable ni bezonas pli ol cent afiŝemajn kaj diskutemajn uzantojn, sed tio estas nur mia supozo. Mia celo estas havi mil membrojn, kiuj almenaŭ uzas la retejon fojfoje. Tio probable sufiĉus. Sed ne urĝas. Dum mi povas pagi la kostojn por la retejo mi ne intencas fermi ĝin.

Tamen, Mia Vivo estas via privata projekto – ĉu ne ekzistas la risko, ke ĝi malaperos, se vi laciĝos okupiĝi pri ĝi? Ĉu vi konsideris igi ĝin kolektiva projekto?

– Mi iom pripensis tion, sed kolektiva projekto havas siajn problemojn. Mi ĝis nun kreis multajn projektojn, plejparte ne konektitajn kun Esperanto, kaj foje aliuloj proponas esti kunhelpantoj kaj kunlaborantoj. Tamen ili tuj ĉesas helpi kaj labori pro tro da farendaj aferoj aŭ pro simpla enuiĝo, aŭ ili ekpostulas ŝanĝojn, kiujn volas ili mem, sed neniu alia. Poste ili ĉesas esti aktivaj kiam ili ne povas fari projekton per siaj propraj ideoj. Ofte tio okazas meze de laboro, kiun aliuloj devas transpreni. Estas morto pro mil malkonsentoj.

– Pro tio, mi ofte preferas labori pri la plej gravaj aferoj mem. Kompreneble estas laborintense, sed ankaŭ estas simple. Se mi ne faros, neniu faros. Tio igas min plulabori. Ne estas ideale, sed kompare kun la alternativoj ofte estas plej taŭge. Dirinte tion, mi tute komprenas la problemon: kio, se mi laciĝos kaj volos ĉesi? Nu, en tiu okazo mi ja preferus ne fermi la retejon, sed transdoni ĝin al alia vigla uzanto, kiun mi povas fidi. Se oni volos ĝin.

Do, kiel aliaj povas subteni la projekton, se ili tion deziras, krom per mondonaco?

– La plej facila maniero helpi, krom per mono, estas diskonigi la retejon. Kiam mi plej laboris por sciigi aliulojn pri Nubo, mi iris al la plej popularaj retaj lokoj por informi, sed eĉ nuntempe multe da homoj diras al mi “Nubo? Mi neniam aŭdis pri ĝi!” Kompreneble, se oni ne scias pri Mia Vivo, oni ne povas uzi ĝin. Tial diskonigo estas la plej grava afero, sed mi mem estas ankoraŭ tro okupata pri la retejo. Ne forgesu ke mi ankaŭ havas plentempan laboron kaj familion, kiuj bezonas mian tempon.

– Estas ankaŭ tiom da laboro forigi erarojn kaj plibonigi la retejon ke mi ne povas diskonigi la retejon efike, eĉ ne legi la afiŝojn sur Mia Vivo tiom skrupule. Estas ironio ke mi kreis socian retejon por interrilatiĝi sed pro la socia retejo mi ne havas tempon por ĝi…

40 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kene;lcjo Goldbergo
Kene;lcjo Goldbergo
2020-11-03 8:46
Komento pri enhavo de la afiŝo Mi pensis ke mi certe volas socian retejon en nur Esperanto." Legi pli »

Tio ĉi estas ja interesa al mi!

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2020-11-03 8:52

Tia projekto allogas min!

Martin
Martin
2020-11-03 10:48

La adreso miavivo.org ŝajne ne funkcias.

Kalle Kniivilä
2020-11-03 11:05
Respondo al  Martin

La ĝusta adreso estas miavivo.net. Ŝajne ie en la artikolo estas malĝusta adreso, mi tuj trovos kaj korektos.

Stano
Stano
2020-11-04 9:01
Respondo al  Kalle Kniivilä

Unuarigarde mi legis malvivo.net Ĉu tio estis aŭguro?

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2020-11-03 12:22

Mi certe deziras sukceson al la retejo, sed persone mi ne vere kredas je ĝi. Estis jam pluraj tiaj projektoj kaj ĉiuj fiaskis – ne senkiale. La kreanto diras, ke “la problemo ne estas la nombro de membroj, sed la nombro de viglaj uzantoj”. Tio ne tute veras. Fakte, la problemo estas la nombro de viglaj uzantoj, kiuj kreas/konigas enhavon, kiu estas por mi persone interesa kaj kies kvanto estas tiom granda, ke indu por mi eniri la retejon almenaŭ kelkfoje tage. Ne sufiĉas ajna enhavo en Esperanto, ĝi devas esti ankoraŭ interesa kaj konsiderante ke ĉiun interesas io alia, finfine ĉiam evidentiĝas ke esperantistoj tro malultas por tia ekskluziva retejo.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2020-11-03 13:23

Pasos 2–3 jaroj kaj ĝi malaperos. La epoko de fermitaj, ekskluzive Esperantaj sociaj retoj finiĝis antaŭ longa tempo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-03 14:12

“Se Mia Vivo havos 700 membrojn, sed nur dek afiŝos kaj diskutos, tio tute ne sufiĉus. Probable ni bezonas pli ol cent afiŝemajn kaj diskutemajn uzantojn”.

Se vere estos 100 aktivaj afiŝantoj, la kakofonio estos tiom granda, ke apenaŭ eblos aŭ indos sekvi ion.

Ne senkaŭze ekz. Facebook havas algoritmojn, kiuj, trafe aŭ maltrafe, selektas erojn por vi kaj ne simple aperigas ĉion, kion ĉiu el viaj (centoj aŭ miloj da) konatoj publikigas. Se FB simple farus tion, vi baldaŭ komplete perdus la fadenon kaj fajfus pri la afero. Krome, pravas Łukasz Żebrowski: la nura fakto, ke io estas en Esperanto, ne aŭtomate igas ĝin alloga por esperantistoj. Amason da E-retejoj mi ne sekvas, ĉar ili ne interesas min persone.

Ĉio tio NE nepre signifas, ke la nova socia E-retejo ne estas inda: (esper)eble ĝi montriĝos trafa, utila kaj uzata. Sed trovi oran ekvilibron inter kvanto kaj kvalito estas malfacile – des pli, se tiu ora ekvilibro devos kvazaŭ kreiĝi de si mem.

Neil
Neil
2020-11-03 14:19

La Esperanta servilo ĉe Mastodon ankoraŭ vivas kaj viglas. Laŭ mi Mastodon estas pli interesa ol fermita servo, ĉar oni havas esperantlingvan mondon kie ĉio estas en Esperanto, sed homoj de aliaj serviloj ankoraŭ povas interagi kun la esperanta servilo. Do Esperanto restas videbla por la cetero de la uzantoj de Mastodon.

renato corsetti
renato corsetti
2020-11-03 14:47
Komento pri enhavo de la afiŝo Mi pensis ke mi certe volas socian retejon en nur Esperanto." Legi pli »

jes

tauhro
tauhro
2020-11-03 17:08

Por kompreni, kia estos “Via vivo” sufiche simple ekrigardi en interreto – kio interesas Vin. Lau mi, Esperantujo ne interesighas pri tio, rigardu artikolojn en LF, en kiuj estas plimulto da komentoj k akraj diskutoj. Kiel mi volus vidi pli seriozajn interparolojn pri nuna doloro de E-movado, sed ne malplenan babiladon k gajajn bildojn. Sed “Via vivo” vershajne ne pri tio 🙁

Kirill Ŝvedov
2020-11-04 3:06
Respondo al  tauhro

Min interesas, kion vi nomas “pli seriozaj interparoloj pri nuna doloro de E-movado”? Tio estas formulita iom nebule.

tauhro
tauhro
2020-11-04 20:17
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En nuna UEA mi ne vidas batalantojn por ideo, nur komercistojn k lingvistojn. Nuna UEA ne havas bazon, ”interna ideo” estas tute forgesita 😦 ”Kun tia E-o, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco k praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!!!” Chu chi tio estas doloro au ne?

Kirill Ŝvedov
2020-11-05 19:15
Respondo al  tauhro

Saluton!

Mian vidpunkton koncerne eblan solvon de la problemoj de UEA mi donis en ĵusa komento al artikolo “UEA ne havas monon por pensioj de oficistoj”. Se vi volas, ni povos pridiskuti ĉi tiun temon tie.

Koncerne “batalon por ideo” mi opinias, ke nuna tempo estas — iom paradokse, konsiderante nunajn problemojn de la E-movado — plej favora por Esperanto dum la tuta ĝia historio kaj ke la tasko de ĝia reala disvastiĝo (kion oni kutime nomas “La fina venko”) estas tute realigebla; ĝi certe estas pli realigebla, ol, ekzemple, la celoj de Elon Musk. Tamen tio postulos serioze ŝanĝi niajn prezentojn pri roloj, en kiuj Esperanto devas funkcii. Mi esperas en pli-mapli baldaŭa perspektivo prezenti miajn konceptojn pri ĉi temo en speciala retprojekto.

roland schnell
2020-11-05 21:41
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Estas eraro, ke la nuna tempo estas la plej favora. Antaux 100 jaroj kaj 10 jarojn pli aux malpli la situacio estis multe pli favora, la organizoj estis pli fortaj kaj la intereso de gxenerala publiko kaj sciencistoj estis multe pli granda.
Tiam estis diversaj lingvoj, kiuj funkciis kiel internaciaj komunikiloj (franca, germana, angla) kaj la elekto de unu artefarita lingvo aspektis kiel akceptebla solvo.
Precipe la komenco de radioelsendoj antaux 100 jaroj montris, ke oni parolas multegajn lingvojn tutmonde kaj neniu povas lerni cxiujn. Kaj neniu radiostacio povas atingi cxiujn fremdlingvanoj. Tial unu monda lingvo estus bona solvo.
Bedauxrinde la Esperantistoj – kiel kutime – mem detruis la favoran situacion per siaj eternaj kvereloj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de roland schnell
Kirill Ŝvedov
2020-11-05 21:17
Respondo al  roland schnell

Ĝuste tial mi skribis, ke ni devas ŝanĝi rigardon al tio, kiel Esperanto devas funkcii.

La sekreto, kiu kapablas gvidi al la Fina venko, estas simpla, kaj Zamenhof sciis ĝin. Li restigis ĝin al ni en verko ”Mallongaj sciigoj pri internacia lingvo Esperanto” (jen anglalingva kaj franclinva versioj de ĝi), kiu aperis ankoraŭ en la 1890-aj jaroj.

Kial averaĝa homo ne emas lerni Esperanton? Ĉar li bezonas certan garantion de tio, ke liaj investoj en studadon utiliĝos. Kiam oni lernas grandajn naciajn lingvojn, kiujn parolas dekoj aŭ eĉ centoj da milionoj, tia garantio aperas aŭtomate: oni nepre trovos ion por si interesan por legi aŭ spekti en tia lingvo, trovos interesajn kunparolantojn k.t.p. Tamen okaze de planlingvo kun eta parolantaro tian garantion oni devas speciale krei. Por tio bezonatas servo, kiu agus kiel peranto kaj ”svatus” inter si homojn, kiuj havas malsamajn lingvojn, sed samajn interesojn, koncerne kiujn ili povus interkomunikiĝi kaj agi komune. Se oni vidos antaŭ si potencialajn parnterojn por komunikado kaj certos, ke, lerninte Esperanton, oni sukcesos uzi ĝin kun utilo por si, kio do detenos de lerni ĝin?

Atentu, ke Zamehof trovis vojon por realigi tion per teknologioj de lia tempo; des pli tio povos efiki per la nuntempaj.

Kirill Ŝvedov
2020-11-06 11:09
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ligiloj al la verko de Zamenhof en Aŭstria Nacia biblioteko, kiujn mi donis en la antaŭa komento, malaperis pro teknikaj kialoj, do mi ripetas ilin ĉi tie:

A few words on the international language ”Esperanto”Petite brochure sur la langue internationale ”Esperanto”

Roland Schnell
2020-11-08 12:53
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi ne komprenas, kial la ligilo malaperus.. Oni facile trovas mencion en Wikisouce:

https://fr.wikisource.org/wiki/Auteur:Louis_de_Beaufront

kaj la ligilo tie rekte iras al la fonto en Aŭstra Nacia Biblioteko.

  • Petite brochure sur la langue internationale “Esperanto” (1895) Texte en ligne

en franca lingvo.
Alia demando estus, kial historia teksto gravas hodiaŭ.

Kirill Ŝvedov
2020-11-08 23:56
Respondo al  Roland Schnell

Ĝi gravas, ĉar ĝi montras, ke Zamenhof jam tiutempe venis al koncepto, kiu ebligas venki la ĉefan obstaklon por disvastiĝo de Esperanto — koncepto, kiu povas fari utilecon de Eo por ĉiu homo uzonta ĝin, sendependa de tio, kiom da homoj ĝin jam uzas. Tio ne realigeblas por ajna homo en la mondo, tamen ja realigeblas por sufiĉe grandaj celgrupoj. Mi mem bezonis multe da jaroj por veni al ĝi, kaj kiam mi tute hazarde malkovris ĉi tiun verkon, mi estis mirfrapita, ĉar mi vidis, ke Zamenhof venis al samaj konkludoj, kaj ke li sukcesis proponi skemon, kiun oni povus realigi jam en lia tempo. Tio konfirmas, ke ĉi vojo estas ĝusta.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
roland schnell
2020-11-06 19:52
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Eble vi kaj iu Zamenhof revas pri “fina venko”. Li ne kapablas respondi. La problemoj de la Esperanto-stagnado kun la moderna mondo estas komplikaj, tamen neniu serioze pritraktas ilin. Regas la kutimo, ke kulpas la ekstera mondo. Neniam la diligenta kolegaro.
Kiam mi alvenis al Esperanto, estis la televido, futbalo kaj la brita instituto (iomete pli science: la lingva imperiismo). Nun estas Facebook, sed neniu parolas pri Instagram.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de roland schnell
Kirill Ŝvedov
2020-11-06 21:52
Respondo al  roland schnell

Esperantistoj, certe, respondecas por la stato de la lingvo, tamen dum pleja parto de sia historio ili malprobable povis atingi rezultojn serioze pli grandajn, ol ili atingis. En nuna epoko oni ja kapablas tion fari.

P.S. Ĉar la ligiloj denove malaperis, mi ripetas ilin en teksta formo:http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?aid=100012http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-buch?aid=100015

Roland Schnell
2020-11-08 12:18
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Parolantoj de lingvo respondecas pri la lingvo kaj Esperantistoj kutimas abunde kvereli (ita/ata, ri) pri lingvaj aspektoj. Sed la lingvaj aspektoj multe malpli gravas por la situacio de lingo en la mondo ol la lingvo-ŝatantoj en la Esperanto-Blovado kredas.
Pro sia emo al lingvaj aspektoj la Esperantistoj kutime neglektas la socian kaj ideologian aspekton. Ideologie ili konservas la ideojn, kiuj validis en la fino de la 19a jarcento. Eble Z. pravis, sed tio ne plu povas esti gvidlinio por hodiaŭ.
Estas bedaŭrinde, ke la strategio por Esperanto dependas de instruistoj kaj lingvistoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
DOCENKO Dmitrij
2020-11-03 17:24

Se kreinto de tiu socia reto volas pli membrojn, li indas reklami eblojn kiujn aliaj sociaj retoj ne havas. Nun ne klaras kial gxi estas pli bona ol Fejsbuko. Ekzemplaj necesaj ebloj estas listigitaj cxi tie: http://esperantohub.blogspot.com/2018/08/esperanto-social-network.html

Stano
Stano
2020-11-04 9:00
Komento pri enhavo de la afiŝo Mi pensis ke mi certe volas socian retejon en nur Esperanto." Legi pli »

Sakstrato kaj vana malŝparo de resursoj. Ĉiuj pure esperantistaj projektoj kolpapsas maksimume post kelkaj jaroj. La komunumo estas tro magra kaj disa por subteni ilin. La plej sukcesaj projektoj (kiel Vikipedio) uzas ĝeneralajn senpagajn resursojn kaj danke al tio ne dependas de ies kapricoj, libertempo aŭ mono en poŝo.

Edmundo
Edmundo
2020-11-04 18:35
Respondo al  Stano

1: Libera Folio ŝajnas malpruvi vian tezon. Ankaŭ esperanto.net/literaturo.

2: Ĉu estas grava problemo, se projekto “kolapsas” post kelkaj jaroj? Se valoraj artikoloj perdiĝas por ĉiam, jes. Tamen, se la enhavo konsistas el novaĵoj kaj babilado pri la novaĵoj, laŭ mi ne estas tiel malbone, se post kelkaj jaroj la projekto “kolapsas” kaj la homoj foriras al alia projekto. Eble estas eĉ utile de tempo al tempo tiel renovigi aferojn.

Gasto
Gasto
2020-11-04 19:07

Tre bela retpaĝo, tre bona ideo!

Sebastiano
Sebastiano
2020-11-06 15:55

»estas simple. Se mi ne faros, neniu faros.« – Jes! Tio estas la baza funkciada principo en en Esperantujo. Tiu famekonata Oni malmulte faras. 🙂

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-09 21:44

Estas interese konstati unufoje pli ke Esperanto nunepoke konstruiĝas per iniciatoj de memstaraj esperantistoj pli kaj pli ol asociaj.
Jen pruvo plia ke ĉi-jaroj atestas transigon al nova sistemo.

Roland Schnell
2020-11-10 15:29

La impreso povas ekesti, ĉar la historio de Esperanto estas skribita de asocioj aŭ anoj de asocioj. Fakte la ago de unuopuloj (kutime kontraŭ io asocio) estas pli ofta ol oni kredas. Ekzemple mi lernis – kiel miloj aliaj – per “Esperanto programita” de Hermann Behrmann. Unuopulo, kiu poste kreis propran socian reton, ĉar la landa asocio estis tro lama por trakti la amason de nova lernantoj. Simile antaŭ 100 jaroj la gazeto “Heroldo de Esperanto” kaj poste la revuo “Monato”.
Neniu proponis voĉdonon en iu ascio aŭ komitato pri la projekto, ĉar la respondo atendeble estus negativa. Unuopulo aŭ malgranda grupo ekagis kaj “la merkato” decidis pri sukceso kaj ruino. Kompreneble la listo de la fiaskitaj projektoj estas multe pli longa kaj inkluzivas la miajn.
Multaj esperantistoj ankoraŭ vivas (sendepende sia la politika inklino) en la mondo de la “reala socialismo”, kie oni teorie nenion povis fari sen perfekte elaborita “strategia plano” – teorie ! La praktiko estis tute alia.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-10 20:40
Respondo al  Roland Schnell

Certe.
La historio de Esperanto esence koincidas kun tiu de ĝiaj asocioj kiuj kovras grandan parton de ĝi.
Ankaŭ memorindas ke Esperanto staris kaj brilis dum multaj jaroj sen interveno de la asocioj, ĝis 1908, kreiĝtempo de UEA, ja post populariĝo de la lingvo.

Tiu ago de unuopuloj nunepoke pli rimarkeblas kaj atingeblas ol iam ajn, danke al novaj iloj de nia tempo kiel interreto, saĝtelefonoj, kaj elstariĝantaj artefaritaj inteligentoj.
Mi legos “Esperanto programita”, sonas esti trafa libro por elplani kaj ellabori progresiĝon de la movado.

Pri “Heroldo de Esperanto”, mi jam havis okazon prilabori tion.
Ĝi estas oficiala periodiko de Esperanta Civito, eble tiu iama unuopula kreaĵo kaptiĝis en asocian regon.

Tiu merkato kiu decidas pri sukceso kaj ruino havas avantaĝon esti pli certa kaj fidinda decidanto ol voĉdonoj de asocioj.
Fiaskitan esperantoprojektaron havas ankaŭ mi, kaj havos denove pliajn.

El ĉiuj politikaj inklinoj ekzistas interesaj principoj kaj farmanieroj kiujn eblas elĉerpi.
Reala socialismo, certe, estas ĉefideologio de la asocioj ekde jardekoj kaj daŭre nun en 2020 kun sia pakaĵo da iluzioj.

Ĉiukaze, klare, eĉ pli ol junaj idealistoj, en tiu esperanta mondo ni bezonas pliajn Zukerbergojn, Bezosojn kaj Muskojn.

Kirill Ŝvedov
2020-11-10 23:18

“Ĉiukaze, klare, eĉ pli ol junaj idealistoj, en tiu esperanta mondo ni bezonas pliajn Zukerbergojn, Bezosojn kaj Muskojn.”

Brave!

Ja ne vane mi jam menciis nomon de Elon Musk en ĉi tiu fadeno. Do, ni samopinias pri dezirindaj trajtoj de por/per-Esperanta agado.

Inter alie, kion vi opinias pri tio, ke ni pridiskutu ĉi tiun temon pli detale en alia loko? Mi pensas, ke ankaŭ Roland Schnell povus aliĝi, por krei specon de “think tank”. Espereble, tiel ni povos vidi, kiaj Esperantaj projektoj malpli riskas fiaski nuntempe.

Kevin Morel-Fourrier
Kevin Morel-Fourrier
2020-11-11 4:36
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Pri tiu pensloko mi jam elpensis ideon.
Mi nuntempe prilaboras aperiĝontan retejon, aldone povas plani spacon por tia pridiskuto.

Fakte, mi pensis pri Elon Musk antaŭ legi vian komenton.
Nu, des pli interese, tio ja montras ke tiun tendecon kaptis pluraj homoj.
Samopinias ni ja.

Ja multaj esperantaj projektoj havas etan riskon fiaski.
Cetere, inter vi kaj mi, la projekto kies fiasko post iom da tempo certas, estas ja tiu de UEA/TEJO, kaj plej konstatinda elemento de tio estas ke ĝi fiaskiĝas mem.

Ĉiukaze, mi konservas viajn nomojn kaj trovos manieron por rekontakti vin iam poste.
Dankon pro tiu ĉi komentkonversacio.

Kirill Ŝvedov
2020-11-12 23:57

Bone! Vi povos kontakti min en Iniciato Stelaro (ligilo estas en mia nomo). Eblas sendi mesaĝon al ties Fejsbuka paĝo aŭ skribi al retpoŝto de projekto Aŭdvide.

Kirill Ŝvedov
2020-11-16 15:21

En la aperinta hodiaŭ intervujo vi diris, inter alie:

“Planon por Esperanto mi havas, preparas kaj aplikas ekde 2011. La celo estas tiel nomita fina venko. Pliajn klarigojn mi donos poste en aperonta retejo.”

Per ĝuste samaj vortoj mi povas priskribi la situacion ĉe mi: ankaŭ mi planas (jam delonge :)) aperigi retejon, kiu prezentos, por tiel diri, “Gvidlibron al la Fina venko”. Jen do ankoraŭ unu kialo por ke ni interkomunikiĝu.

Roland Schnell
2020-11-13 12:14
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La kialo de la fiasko de Esperanto-projektoj (foje post jardekoj) estas la neglekto de la realeco. Oni povas ridi pri la “junaj idealistoj” de tejo, sed la plej multaj “projektoj” estas similiaj.
Oni ne analizas la objektivajn kondiĉojn, sed sekvas siajn revojn.
Tipe problemo estas la reveno al la ideoj de Zamenhof,kiu vivis en alia jarcento kun tute aliaj kondiĉoj kaj spertoj.
Aliaj nun revas pri Elon Musk, sed ne studas la kialon de lia sukceso. Oni ne povas kopii la sukcesojn de Tesla aŭ de AliBaba aŭ Facebook, sed oni povas kiel ili agis. Ofte la sukceso ne estas dekomence elpensita stragio (tion eraron ni konas de Esperanto ĝisvome), sed aro de hazardoj kaj la racia eluzo de kontaktoj (Networking). Tial oni povus diri “La Vojo estas la Celo” kaj oni devas lerni, kiel oni kaptas la overtitan eblecon en la ĝusta momento. Esperantistoj kutime gluas al siaj malnovaj ideoj kaj kulpigas la eksteren mondon pro ignoro de la genia invento. Tio neniam estis bazo por sukceso.
La elemento de hazardo kaj neworking ni vidas en la ekesto de Esperanto. Dum multaj jaroj Zamenhof cerbumis pri la projekto. Oni ne povas supozi, ke li elektis la fraŭlinon Klara, ĉar li celis la monon de ŝia patro. Sed hazarde la patro inklinis al la ideo de la stranga, tamen promisplena kuracisto kaj Zamenhof eluzis la rilaton kun la familio (Networking) – kaj s-ro Zilbernik financis la projekton.
Alia mito estas la rapida plivastig de la nova lingvo pro sia lingvistika kvalito. Sed ne estis la genio de Zamenhof, sed la milionoj da Volapükistioj, kiuj preparisla grundon por la ideo de internacia lingvo.
Kutime Espernatistoj prezentas la historion iomete alie kaj tial ili ne kapablas lerni el ĝi. Kaj kiu prezentas la veron, ne estas ŝatata de la samideanoj.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-13 13:21
Respondo al  Roland Schnell

> La kialo de la fiasko de Esperanto-projektoj (foje post jardekoj)

Se projekto fiaskas nur post jardekoj, oni apenaŭ povas nomi tion fiasko. Ne laste pro tio, ke io daŭranta jardekojn jam longe ĉesis esti nura projekto: ĝi evidente estis sukcesa realaĵo dum jardekoj, kio estas tre atentinda atingo. Fina vanuo neniel ŝanĝas tiun fakton.

Kirill Ŝvedov
2020-11-13 13:59
Respondo al  Roland Schnell

Tipe problemo estas la reveno al la ideoj de Zamenhof,kiu vivis en alia jarcento kun tute aliaj kondiĉoj kaj spertoj.

Ĝuste pro tio, ke kondiĉoj nuntempe ŝanĝiĝis, ni povas realigi la originalan ideon de Zamenhof. Fari tion sur la teknika bazo de la fino de la 19-a aŭ la mezo de la 20-a jarcento estas afero tre malfacile realigebla; nuntempe la situacio estas tute alia. Ja ĉi koncepto esence estas hibrido de socia reto (eblo serĉi aliajn membrojn kaj interkomunikiĝi kun ili) kaj Vikipedio (tradukada laboro fare de volontula teamo).

Esperantistoj kutime gluas al siaj malnovaj ideoj kaj kulpigas la eksteren mondon pro ignoro de la genia invento.

Jes, tamen ĉi tiu ideo ne estas malnova; ĝi estas neniam uzita.

Tial oni povus diri “La Vojo estas la Celo” kaj oni devas lerni, kiel oni kaptas la overtitan eblecon en la ĝusta momento.

Prave, sed tio ne malaperigas neceson havi prezenton pri enda strategio. Sen tio oni ne povos rekoni veran eblecon, kiam ĝi aperos. Mi opinias, ke ĝi ja jam aperis, tamen Esperantistaro ankoraŭ ne vidas tion.

Tell Bouvier
Tell Bouvier
2020-11-15 21:40
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Pjer

Kirill Ŝvedov
2020-11-16 2:48
Respondo al  Tell Bouvier

Kion vi celas diri per tio?