Mondfama kantisto forgesis Esperanton

La mondfama blinda kantisto Andrea Bocelli sendis siajn salutojn al la solena inaŭguro de la Universala Kongreso en Torino. Li rakontis, ke li lernis la fundamentojn de Esperanto de sia piana instruisto, sed poste forgesis la lingvon. La komitato de UEA elektis novan honoran prezidanton, sed prokrastis la elekton de nova elekta komisiono, ĉar mankis kandidatoj.

La inaŭguro. Foto: István Ertl.

La ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio, estis solene inaŭgurita ekde la 10-a horo matene dimanĉe la 30-an de julio. Aliĝis al la kongreso 1249 esperantistoj el 65 landoj, el kiuj fizike ĉeestis la inaŭguron eble 800 personoj. Plia trideko da homoj sekvis la rektan elsendon de la inaŭguro, kiu ĝis dimanĉe posttagmeze sume estis spektita iom pli ol 300-foje.

En sia festparolo Duncan Charters, la prezidanto de UEA, diris, ke UEA estas en “strategie kerna pozicio por profiti la potencialojn de la moderna mondo”. Li instigis plibonigi la interhomajn rilatojn ene de la movado kun pli da interkompreno, aŭskulto kaj pacienco.

Michela Lipari, la prezidanto de Loka Kongresa Komitato, parolis pri la gastamo de la kongresa urbo kaj aparte menciis pri la interesiĝo de la televido pri la kongreso.

Proksimume 800 personoj ĉeestis la Solenan Inaŭguron.

En la inaŭguro estis voĉlegita ankaŭ mesaĝo de la mondfama blinda kantisto Andrea Bocelli, kiu fieris esti elektita al la Honora Komitato de la kongreso. Li kun amo memoris sian esperantistan instruiston de pianludo, ĉe kiu li ekhavis bazajn sciojn pri la lingvo. Li tamen poste forgesis la lingvon, sed konservis karajn memorojn.

Cetere Andrea Bocelli estis membro de la honora komitato ankaŭ de la 91-a UK en Florenco en 2006.

Jam en la sabata vespero ekster la kongresejo en bona vetero sukcese okazis la movada foiro, kie diversaj organizaĵoj prezentis sian agadon.

Sabate posttagmeze okazis ankaŭ la hibrida kunsido de la komitato de UEA, kiun 34 komitatanoj partoprenis ĉeeste kaj ses rete. Oni interalie elektis novan estraranon, Gong Xiaofeng el Ĉinio.

La estraro sur la podio.

Ŝi nun apud Aurora Bute estas la dua virino en la estraro de la asocio. Ŝi estis unue elektita kiel komitatano C, kio estas necesa por esti elektebla al la estraro. Por ŝia komitataneco balotis 37 komitatanoj A kaj B, el kuj 36 voĉdonis pore kaj unu sin detenis.

Komitatanoj C estas elektataj de komitatanoj A, kiuj reprezentas la landajn asociojn de UEA, kaj de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn de la asocio. Komitatanoj C ne partoprenas en la elekto de novaj komitatanoj C.

Poste pri la estraraneco de Gong Xiaofeng voĉdonis ĉiuj 40 komitatanoj. El ili 39 voĉdonis por ŝi kaj unu kontraŭ.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, motivis la elekton de plia, naŭa estrarano per la bezono havi pli da laborfortoj en la estraro, kiu nuntempe pro la maldungoj de la oficistaro devas mem prizorgi pli da taskoj.

Renato Corsetti. Foto: Aleks Andre CC-BY-SA-4.0

La prezidanto vidas ke la nova estrarano havos gravan rolon pri subteno al la instruado de Esperanto. Li krome emfazis, ke estas avantaĝe havi neparan kvanton de estraranoj, por ke okaze de voĉdonado la poraj kaj kontraŭaj voĉoj ne estu egalkvantaj. Reale tiel tamen ankaŭ ĝis nun neniam okazis.

Poste la komitato akceptis elekton de tri novaj honoraj membroj kaj unu honoran prezidanton per inter 34 kaj 39 voĉoj por ĉiu kandidato. La nomoj de novaj membroj poste estis publikigitaj en la solena inaŭguro en dimanĉo.

Kiel honora prezidanto estis elektita Renato Corsetti, kiu oficis en la estraro de UEA de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto. Kiel honoraj membroj estis elektitaj Katalin Kováts, Anna Löwenstein kaj Privas Tchikpe.

Katalin Kováts

Katalin Kováts estas la fondinto kaj redaktoro de la paĝaro Edukado.net. Ŝi estis ano de la Akademio de Esperanto de 2007 al 2022 kaj estis proklamita Esperantisto de la Jaro en 2010. En UEA ŝi estas ekde 2009 la motoro de la Ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) kaj same unu el la ĉefaj instruistoj de Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz.

Anna Löwenstein laboris en la Centra Oficejo de UEA de 1977 ĝis 1981, kie ŝi redaktis la Jarlibron de UEA en 1981. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979. Sub la nomo Anna Brennan ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj Egaleco de 1979 ĝis 1988, redaktoro de la facila parto de Kontakto (kaj krome verkinto de la listo de 1 000 morfemoj uzataj en la facila parto) de 1983 ĝis 1986. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001. En UEA ŝi estas la fondinto kaj motoro de la Movada Foiro en la UK-oj. En 2019 ŝi iniciatis la retejon uea.facila, kiun ŝi ĉefredaktoras.

Anna Löwenstein.

Privas Tchikpe esperantistiĝis en 1981 kiel la unua persono en Benino. Kun kelkaj amikoj, al kiuj li instruis Esperanton, li fondis en la jaro 1983 la unuan landan asocion de Benino. Li daŭre instruis Esperanton en Lokossa, Aplahoué kaj Kotonuo. En 2009 li fondis kun Mireille Grosjean el Svislando la asocion “Scio Sen Bariloj”. Kerna agado de SSB estas la disvastigo de Esperanto kaj virina kapabligo al gvidaj roloj.

La elekto de nova elekta komisiono estis prokrastita al la vendreda kunsido de la komitato, ĉar mankis kandidatoj. En unua, la sabata kunsido de la komitato nur komitatano Margarita Želve el Latvio pretis esti membro de la nova elekta komisiono.

Privas Tchikpe.

La financa situacio de UEA laŭ la raporto de la estraro survojas al pliboniĝo, unuavice pro la ŝanĝoj en la financa merkato, kie nuntempe sekuraj investoj al ŝtataj valorpaperoj komencas denove doni renton. UEA investis interalie en ŝtataj valorpareroj de Germanio, Francio kaj Finnlando. El tiuj la francaj, kiuj nuntempe estas investitaj nur por trimonata periodo, donas momente la plej bonan gajnon.

Rilate la financojn, UEA tuj antaŭ la kongreso krome diskonigis informon, laŭ kiu la asocio ricevis de Eŭropa Unio administran subvencion de 140 000 eŭroj. Entute temas pri trijara subvencio, sed la sumo de la subvencio dum 2024 kaj 2025 dependos de la agadraportoj kaj de la kvanto de dungitoj.

Laŭ informoj de István Ertl kaj Jukka Pietiläinen


16 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-30 20:38

La kongreso tre similas al la kongreso de la Komunista Partio de Sovetunio antau ghia disfalo.
Mi sentas, ke mi trafis en la profunda pasinteco, rigardante la malfermon de la Kongreso.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-07-31 8:10
Respondo al  Aleksandr Che

Mi kredas memori, ke la Inaŭguro estas pli-malpli simila ekde mia unua kongreso (en 1969; kvankam Lapenna eble kutimis prediki pli longe ol iuj el la pli postaj prezidantoj), kaj tio ne estas malbona. En UEA oni nepre bezonas pli da interna diskutado pri celoj kaj rimedoj. Sed la,rolo de la komunaj ceremonioj estas alia: krei senton de soleno,kaj kuneco – ankaŭ tion oni bezonas.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-31 13:51
Respondo al  Jouko Lindstedt

Postaj prezidantoj estis nur karikaturoj de I. Lapenna. Mi bone scias, ke la rilato al li en “altaj” E-rondoj estas negativa. 
Ceremonio povas esti necesa, sed ne tiu, kiu substrekas la nedemokratian karakteron de UEA, kiam prezidio sidas kiel “dioj” super amaso da esperantistoj.

Edmundo
Edmundo
2023-07-30 21:21

Jen nur malgrava demando: ĉu estas aŭ estos kongresa kuriero en Torino?

Dieter
Dieter
2023-07-31 7:50
Respondo al  Edmundo

Se vere ne aperas la kongresa kuriero, en si mem estas hontinde, sed multe pli hontinde estos, se neniu de UEA respondos la demandon de Edmundo.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-07-31 8:03
Respondo al  Edmundo
Edmundo
Edmundo
2023-07-31 12:59
Respondo al  Edmundo

Ŝajne oni forgesis alŝuti ilin ĝis hodiaŭ, kiam aperis tri numeroj ĉe uea.org/kongresoj.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-08-01 6:43

Kiom da mono oni bezonas por partopreni en la nuna UK? Ĉu UK ekzistas nur por riĉuloj?

Estus bone organizi regulan kongreseton vintre en malgranda malmultekosta loko, por ne nur la “elito” povu vive konversacii, sed ankaŭ simplaj esperantistoj. Iu povas diri, ke estas multaj lokaj kunvenoj, en kiuj ni povus partopreni. Sed mi ŝatus vidi “universalan” kaj tutmondan, sen pompaj “malfermoj” kaj “fermoj”, sen prezidioj kaj similaj superfluaj atributoj.
 
Riĉa zorgas pri “ĉampano”, malriĉa pri “pano”

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-08-01 13:39
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Aranĝi UK-on postulas multe da laboro kaj mono. UEA kovras kelkajn elspezojn, sed kutime nur poste kaj parte. Do la organizontoj devas anticipe montri, ke ili kapablas aranĝi UK-on. Plie la urbo devas havi sufiĉe da loĝejoj por partoprenontoj (ne tro malgranda urbo) kaj havi sufiĉe da amastransportilaj konektoj. Ĉu politike eblas viziti la landon? UEA klopodas esti tutmonda asocio, kaj ĉi tial oni nuntempe strebas aranĝi ĉiun duan UK-on ekster Eŭropo (vd. la liston pri la UK-oj).

Ekde la komenco de la kovimo-pandemio oni povas rete partopreni kelkajn eventojn.

Se vi devenas de malriĉa lando aŭ estas studento, vi povas petegi stipendion.

Entute mi ne komprenas tiajn plendojn, ke UK-oj aŭ alia Esperanta evento troe kostas.

(Por multaj eventoj, vd. Eventa servo)

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-08-01 15:13
Respondo al  Juha Metsäkallas

Chi tio estas tipa respondo de la“E-elitulo”, kiu senpripense k sufiche sincere faras “almozulon”de homo, kiu faris bonan proponon. Juha ech ne rimarkas tion, dirante sincere: “Entute mi ne komprenas tiajn plendojn, ke UK-oj aŭ alia Esperanta evento troe kostas”. Mi ne surprius, se Metso dirus: “Se vi ne havas panon, manghu kukon”.  La “E-elito” tute apartighis de la alia E-mondo.

Toño
2023-08-01 22:39
Respondo al  Juha Metsäkallas

Mi tute konsentas kun vi.
En Eventaservo.org estas dekoj, se ne centoj, da renkontiĝoj aŭ kongresoj al kiuj oni povas aliĝi vintre kaj malmultekoste.
En aŭtuno okazos denove virtuala kongreso.
Maria Rosa Gomez aspektas hispana nomo. Se vi loĝas en Hispanio, en oktobro okazos la hispana kongreso en Sevilo (mi cetere profitas la okazon por reklami ĝin al ĉiuj 😉). Se vi loĝas en Iberameriko, la Tutamerika Kongreso okazos en novembro.
Vi havas multajn ŝancojn.
Estas tro da ĉiamaj plenduloj en la sekcio de komentoj de Libera Folio, kaj tio eĉ malfavoras al la videbleco de la raciaj kritikoj.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-08-02 7:24
Respondo al  Toño

Videbleco de la racia kritiko? Tro da chiamaj plenduloj?
Ne estas facile trovi “nigran katon” en malluma chambro, precipe kiam ghi ne estas tie kaj “chiamaj plenduloj” malhelpas serchi ghin, lumigante la malluman chambron. Kompreneble, estas pli bone sidi en malluma chambro kaj manghi vian kukon, kiam neniu rigardas k malhelpas.

Bufonĉasisto
Bufonĉasisto
2023-08-02 8:46
Respondo al  Aleksandr Che

Jen bela galimatia filozofaĵo de bufono.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-08-02 10:09

“Por altigi la nivelon de la diskuto en LF “ni” tial decidis ekde nun malpermesi anonimajn komentojn.”
Kalle, chu chi tiuj reguloj ne plu validas?

Kalle Kniivilä
2023-08-02 10:13
Respondo al  Aleksandr Che

Tio kondukis al preskaŭ plena malapero de komentoj, kio siavice kaŭzis plendojn de aliaj legantoj. Do, anonimaj komentoj estas denove permesataj, sed ĉiuj devas observi la regulojn. La redakcio ĝenerale ne kontrolas la enhavon de komentoj afiŝitaj de legantoj anticipe, sed povas forigi tekstojn, kiuj estas grave ofendaj aŭ kalumniaj kontraŭ unuopaj personoj. Rasismaj aŭ alimaniere kontraŭleĝaj komentoj estas malpermesitaj.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-08-02 11:32
Respondo al  Kalle Kniivilä

Bedaurinde, mi trovis neniun informon pri la oficiala forigo (abolicio) de “novaj reguloj” ekde la 13-a februaro 2022.
Mi audis nur onidirojn pri tia decido, la kialo estis protekti homojn disvastigantajn informojn pri la milito en Ukrainio.