La de jaroj atendata nova retejo de UEA neniel volas aperi. Sed ne ĉiuj scias, ke jam de pluraj jaroj UEA havas apartan retejon kun interesaj tekstoj por novaj esperantistoj. ”Eĉ per limigita vortprovizo eblas transdoni al la legantoj seriozajn informojn”, rakontas la ĉefrespondeculo Anna Löwenstein.
”UEA estas mia amiko” – Jen la titolo de mia artikolo, kiu aperis en majo 2018 en la revuo Esperanto. En ĝi mi atentigis, ke UEA faras nenion por allogi la milionojn da novaj esperantistoj (kaj efektive temas pri milionoj), kiuj lernas per retaj kursoj, precipe per Duolingo.
Mi argumentis, ke malnovaj esperantistoj formis rilaton kun UEA (tial la titolo), dum novuloj apenaŭ scias pri tiu asocio, kaj tute ne havas la ideon, ke ĝi bezonas ilian subtenon.
En la artikolo mi proponis, ke UEA kreu retan revuon aparte intencitan por lernantoj. Ĝi estu verkita en facila lingvaĵo kun la celo konigi UEA kaj la Esperanto-movadon al novaj esperantistoj. Tiel ili malkovrus la rolon de UEA, kaj komprenus, kial indus membriĝi en ĝi.
Mi ne intencis mem redakti tian retejon, sed proponis, ke UEA dungu redaktoron. Sed laŭ la kutima regulo en la Esperanto-movado, se oni havas bonan ideon, necesas plenumi ĝin mem. UEA tiam estis en financa krizo, kaj vidante ke la bezono estas tre urĝa, mi finfine kaj sufiĉe malvolonte proponis mem starigi kaj redakti tian retejon.
Mi ricevis praktikan helpon de pluraj homoj kaj instancoj, komence de Emilio Cid, kiu tiutempe estis estrarano pri informado. ESF finance subtenis la projekton, kaj Tim Owen, aktivulo de Esperanto-Asocio de Britio, kreis la retejon. La retejo ekfunkciis en decembro 2018, kaj de tiam aperas 4-6 artikoloj ĉiumonate. Ĝi estas trovebla ĉe uea.facila.org.
En kio konsistas la facileco de la retejo? La artikoloj laŭeble enhavas nur vortojn el vortlisto kun proksimume 1000 radikoj. Se verkisto bezonas vorton, kiu ne troviĝas en la listo, oni aldonas simplan difinon, kiu utiligas nur vortojn el la listo mem, kaj laŭeble ankaŭ ilustraĵon de la koncerna koncepto.
La facileco rilatas ne nur al la vortelekto sed ankaŭ al la frazostrukturoj. Krome, la artikoloj estas mallongaj; la plejmulto enhavas ne pli ol 400 vortojn. Por lernanto estas malkuraĝige fronti plurpaĝan artikolon.
Multaj homoj supozas, ke por verki simple necesas alparoli la legantojn kvazaŭ infanojn. Sed la legantoj ja estas plenkreskuloj; kvankam ili ankoraŭ lernas la lingvon, ili kapablas kompreni malfacilajn konceptojn. Tial en la vortlisto aperas vortoj kiel kulturo, socio, ekonomio, literaturo, gramatiko, scienco, komerco kaj simile: necesaj konceptoj en iu ajn Esperanto-revuo.
La vortlisto estas bazita sur tiu de Kontakto, kiun mi mem kreis antaŭ kvardek jaroj. Evidente por uea.facila necesis ĝisdatigi la liston, precipe en la kampo de komputado kaj Interreto.
Al la malnova listo estis aldonitaj la vortoj ekrano, reto, dokumento, klavo, virtuala ktp, dum mi forigis karbo, kasedo, kupono (internaciaj respondkuponoj ne plu ludas sian iam esencan funkcion en la Esperanto-movado), kaj ankaŭ tiun amatan rolulon de eksmodaj instrumaterialoj kaj anekdotoj: azeno.
Ĉar la celo de la retejo estas prezenti UEA kaj la movadon al novaj esperantistoj, ĝi aperigas artikolojn pri agadoj kaj iniciatoj de UEA, pri diversaj fakaj asocioj, pri la kongresoj, kaj pri konataj aktivuloj. Dum la lasta jaro, ekzemple, aperis artikoloj pri TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio), la Esperanto-muzeo en Vieno, la 100-jara jubileo de la Esperanta radio, kaj simile.
Krome mi celas konigi al lernantoj gravajn okazaĵojn en la historio de la Esperanto-movado. Ekzemple aperis artikoloj verkitaj de Ulrich Lins pri Lapenna en Montevideo, pri Esperanto en Sovetunio, pri Esperanto sub la nazioj, kaj artikolo de Gian Carlo Fighiera pri Teo Jung kaj Heroldo. Oni rimarkas, ke eĉ per limigita vortprovizo eblas transdoni al la legantoj seriozajn informojn.
Aperis lastatempe en nia retejo artikolo el Libera Folio. Interesis min ties artikolo de la 13-a de marto, ”Duolingo nur por anglalingvanoj”, kaj mi petis permeson adapti ĝin por uea.facila. Tio signifis mallongigi ĝin ĝis 400 vortoj, kaj reverki frazojn uzante pli simplajn strukturojn kaj laŭeble nur vortojn el la vortlisto. Post redaktado mi ĉiam petas aprobon de la originala verkinto antaŭ ol aperigi la simpligitan artikolon.
Aliflanke iu ajn revuo fariĝus teda, se ĝi enhavus nur movadajn informojn. Tial en la retejo troviĝas ankaŭ mallongaj rakontoj kaj poezio, kaj ĝeneralaj legaĵoj pri ĉiaj temoj. Ekzemple, titoloj de lastatempaj artikoloj estas: “Kial ni parolas al aparatoj?”, “Du bestoj kun pikiloj”, “La palaco de Knossos”, “Kie estas la eksterteranoj?” kaj simile.
Krom aldoni amuzon kaj varion al la retejo, tiaj artikoloj instruas al la legantoj multajn novajn vortojn, kies difinoj verkitaj per simpla lingvaĵo, eventuale ilustritaj kiam tio eblas, aperas sub la artikoloj.
Ĉar la artikoloj estas mallongaj kaj facilaj, la retejo provizas lernantojn per sufiĉe granda kvanto da legomaterialo, kiun ili espereble povos legi mem sen helpo de instruisto. Mia celo ĉiam estas, ke ili legu rapide kaj kun plezuro, sen la neceso longe cerbumi pri tro komplikaj kunmetaĵoj kaj frazostrukturoj.
Tuj post apero de la nova retejo en decembro 2018, kontaktis min usonano, Derek Roff, kiu proponis aldoni sondosierojn al la artikoloj. Mi konfesas, ke mi mem tute ne estis pensinta fari tion, sed tio montriĝis brila propono, kiu multe pliigis la utilecon de la retejo. Derek ankoraŭ nun daŭre okupiĝas pri tiu aspekto de la retejo, serĉante por ĉiu artikolo leganton kun bona kaj klara prononco. Li nun havas tutan teamon de kunlaborantoj.
Alia grava kunlaboranto estas hungarino Judit Felszeghy, kiu respondecas pri la rubriko de filmetoj. Ŝi konstante serĉas en la reto taŭgajn filmetojn por nia retejo, alivorte filmetojn sufiĉe kompreneblajn por lernantoj. Tio ne estas simpla tasko, ĉar estas preskaŭ neeble trovi filmeton, kiu ne enhavas lingvajn malglataĵojn aŭ eĉ rektajn erarojn.
Evidente ni ne povas prezenti al lernantoj filmetojn kun amaso da eraroj, sed ni ja akceptas interesajn filmetojn kies lingvouzo estas malpli ol ideala, eventuale avertante pri tio en la enkonduko.
En filmetoj ni bedaŭrinde ne povas korekti erarojn, sed la artikoloj en la retejo estas tre atente redaktitaj kaj lingve kontrolitaj. Tiurilate mi menciu nian provleganton, Jean-Claude Roy el Francujo. Li kaj Derek Roff kontrolas ĉiujn artikolojn antaŭ la aperigo.
Alia regula kunlaboranto estas la italo Maurizio Giacometto, kiu okupiĝas pri la rubriko Libroservo. Denove mia celo per tiu rubriko estis helpi UEA per recenzoj de libroj kun relative facila lingvaĵo, kiuj estus taŭgaj por lernantoj.
Mi menciu ĉi tie nian lastan regulan kunlaboranton, usonaninon Myrtis Smith. Ŝi ne estas tre konata en la internacia movado, ĉar ŝi mem estas lernanto. Ŝi malkovris uea.facila kiel leganto, kaj komencis verki por ĝi artikolojn. Ŝia lasta kontribuaĵo estis scienca artikolo, ”La koloro de bruo”, kiu ebligis al ni aldoni plurajn sciencajn terminojn al nia listo de facillingvaj difinoj.
Mi vidas, ke ĉi tiu artikolo jam longe superis la 400 vortojn, kiujn ni permesas en nia propra retejo. Se vi restis kun mi ĝis ĉi tiu punkto, mi invitas vin mem viziti uea.facila, kaj eventuale ankaŭ verki por ĝi.
Anna Löwenstein
Grandioza laboro, Anna 👍
Gratulon pro la farita laboro kaj dankon pro la artikolo.
Tamen mankas informoj pri la nombro da legantoj… kaj aŭskultantoj.
Devus esti apenaŭ kredeble, sed ĉiam montriĝas homo, kiu trovas ion negravan, pri kio plendi.
Estas domaĝe, ke mi legis vian respondon jam hastante tra la pordo, kaj ĝenite respondis per poŝtelefono en malelegenta maniero, kun fokuso pri la kritiko kaj ignorante vian unuan laŭdan frazon. Mi do pardonpetas al vi pro mia malĝentileco, kaj provos klarigi iom pli utile.
Anna ne forgesis informi pri tiuj detaloj; ŝi ne scias ilin. Simple ne estas maniero raporti fidinde pri tiaĵoj.
Unu maniero estas kalkuli la vidojn, kaj tion Anna petis de mi, malgraŭ mia klarigo, ke tiuj ciferoj signifas nenion. Mi do videbligis ilin en la listo de artikoloj en la ĉefa paĝo, kaj en la listoj laŭ kategorio. Unuavide ĉio ŝajnas pozitiva; la plej freŝa artikolo, publikigita antaŭ unu semajno vidiĝis ĝis nun 475-foje.
La ciferoj tamen estas plene ignorindaj, ĉar la artikoloj estas libere legeblaj. Se necesus ensaluti, oni scius, ke ĉiu vido korespondas al vizito de vera uzanto. Sed ne estas tiel. (Porinforme: mi estis kreanta similan retejon unu jaron antaŭe en kaŝita loko, kaj donis la adreson al neniu. Malgraŭ tio unu fojon en la frua stadio estas en ĝi samtempe 120 «uzantoj»; temis pri robotoj.) Ne eblas, do, diri, ke la artikolon legis 475 homoj; preskaŭ ĉiuj el la vidoj sendube venis de robotoj de, ekzemple, Guglo.
Eĉ se oni videbligus la enhavon al nur ensalutintoj, la ciferoj ne estus fidindaj; kelkaj homoj, ekzemple Anna, «vidas» la artikolon plurfoje. Kaj plie ne estas certe, ĉu iu fakte legis aŭ auŝkultis, sed nur eklegis aŭ ekaŭskultis, kaj post kelkaj sekundoj ĉesis.
Anstataŭ «vidoj» estas pli utile diskuti «engaĝigon»; alivorte, analizi kiel ofte lasas komenton aŭ reagon la legantoj.
Iu ajn rajtas krei senpagan konton ĉe uea.facila. Ensalutinto rajtas afiŝi komenton sub artikolo, kaj indiki per alklako «reagon» al artikoloj kaj aliulaj komentoj. Reagi postulas apenaŭ unu sekundon de onia tempo.
Rapida kontrolo de la unua paĝo montras, ke engaĝigo estas mizere malalta. Kontrolu la suban duonon de la ĉefpaĝo, la sekcion pri filmetoj. La ses nun listigitaj havas sume 1.147 vidojn, averaĝe do po preskaŭ 200. Neniu el la ses ricevis komenton de leganto; nur unu ricevis reagon.
Estas 755 kontoj ĉe uea.facila. (Flanka detalo: La plej unua (#1) estas mi. La plej freŝa estas ne #755, kiel oni supozus, sed #16391. Jen bildo pri tio, kiom da kontoj sensukcese provis krei spamistoj/robotoj.)
Entute afiŝiĝis 2.502 «enhaveroj»; t.e. artikoloj kaj komentoj, do averaĝe 3,31 por ĉiu konto. Se oni forigas el tio enhaveroj de Anna kaj aliaj teamanoj por lasi nur la legantoj (746 kontoj), la sumo falas al 884, la averaĝo al 1,19. Ĉiu leganto, alivorte, lasis nur unu komenton, se oni akceptas averaĝon.
Tion oni tamen ne faru, ĉar 536 el la 746 (72%) neniam lasis eĉ unu komenton! Nur unu lasis 115 (15%). Nur 17 (2%) superas dek komentojn.
Simila estas la rakonto, kiam temas pri reagoj. Ne eblas facile kalkuli ilin, nek kiel donis kiom, sed troviĝas alia maniero por kontroli proksimume. Ĉe uea.facila estas kvar specoj de reago: Ŝati, Ami, Danki, Malŝati. La tri unuaj aldonas po unu poenton al la ricevinto; la lasta forigas unu. Estas evidente, ke preskaŭ neniam oni reagas per Malŝati (kvankam du uzantoj amasigis -1 poentojn!), do oni povas kontroli la poentarojn por havi proksimajn ideojn pri reagemo.
La sumo por ĉiuj membroj estas 3.352 poentoj por la 2.502 enhaveroj en la retejo.Kompreneble la plej altajn (2,473) havas teamanoj. 76% da neteamanoj ricevis havas nulon.
Se ni imagus, ke ricevis reagojn nur la artikoloj, tio egalus al po kvin. Sed ne estas tiel, kaj en la vero, nur kvin artikoloj atingis 11 reagojn. Reagoj estas pli oftaj en la komentoj. (Fakte, Anna estas tre malavara, ĉiam donante reagojn al komentintoj!) Reagemo, do, estas apenaŭa.
Tre klara indiko pri manko de engaĝo estas la fakto, ke 300 el la 746 neteamanoj neniam revizitis (plej ĝuste: ensalutis) post la sama tago, en kiu ili kreis sian konton.
Se ni kontrolas nur tiujn 547 homojn, kiuj kreis sian konton antaŭ pli ol unu jaro, evidentiĝas, ke el ili 456 (83%) ne plu ensalutis post unu jaro. (Povus esti, ke ili post tiu dato legis artikolon, sed ili ne reensalutis por lasi komenton aŭ reagon, kaj tiel ne «engaĝis».)
La afero, do, ŝajnas tute esperanteca: grupeto de pioniroj heroe laboras por krei ion utilan por aliuloj, sed la celatoj ĝenerale ne interesiĝas pri ĝi. Iom deprema konstato.
> La afero, do, ŝajnas tute esperanteca: grupeto de pioniroj heroe laboras por krei ion utilan por aliuloj
Tio sonas, kvazaŭ la malicaj kaj perversaj esperantistoj intence bojkotus la heroan iniciaton de la bravaj pioniroj per persista kaj spita rifuzo legi.
Tamen indus sin demandi, post la ĝisnunaj spertoj kaj surbaze de viaj detalaj esploroj, ĉu tiu servo plenumas veran bezonon de la esperantistaro. Laŭ la rezultoj ne ŝajnas esti tiel kaj sekve la servo estas malmulte uzata. Do…
Tia konstato neniel malestimas la teorie ne malbonan sed eble praktike ne necesan iniciaton (kaj mi kaptu la okazon gratuli la laborantojn pro ilia sindediĉo) nek disdegnas la certe ĝenerale nelegemajn esperantistojn.
“Tamen (…) ĉu tiu servo plenumas veran bezonon”
Tia komento certe ne plenumas veran bezonon…
>grupeto de pioniroj heroe laboras por krei ion utilan por aliuloj, sed la celatoj ĝenerale ne interesiĝas pri ĝi.
Pli probable estas, ke la celatoj simple ne scias pri ĝi. Unu el la plej grandaj, se ne la plej granda, problemo de la Esperanta interreto estas, miavide, ĝia malalta kunligiteco. Rezulte, se en ĝi aperas io vere bonkvalita kaj atentinda, informo pri tio disvastiĝas tre malrapide. Kompreneble, tio ne stimulas seriozan kreadon.
Mi spertis rilatan aferon, kiam mi kreis unu retejon. Antaŭ ol mi kreis ĝin, mi demandis eblajn uzontojn, kia la retejo devos esti. La plej dezirata eco estis, ke ne necesu ensaluti kaj la sistemo ne sekvu la uzantojn. Do mi kreis la retejon tiel. Vi jam certe divenas, kiu estas la plej ofta demando pri la retejo, kiun demandon mi ricevas.
Kara Tim, mi pensas, ke vi pravas, ke malmulte da homoj lasas komentojn, sed tio sxajnas al mi tipa afero de esperantaj komunikiloj kaj gxi ne nepre signifas, ke estas malmulte da legantoj/spektantoj por UEAfacila Fakte, la vidoj de mia animacio “La aventuroj de Sagxa Steleto kaj de la Mirinda Teamo” multe kreskis en la jutuba kanalo de UEA post kiam spegulo aperis en UEAfacila. Do, mi certas, ke la retejo vere funkcias kaj havas sian apartan fidelan publikon. Gratulojn al Anna kaj al cxiuj kunlaborantoj pro la granda atingo!
Al la laborantojn pri facila.uea.org:
Min ege ĝojigis lerni pri facila.uea.org.
Mi ĉiam serĉadas tiajn legomaterialon.
Mi ĵus legis kaj aŭskultis la lastan artikolon.
Ĝi estas tre facile legebla kaj aŭskultebla.
Mi ege ŝatas la “Novaj Vortoj” rubrikon.
La montrado de la radikoj kun “-” ege utilas.
Ĉu la vortprovizo estas publikigita ie?
Mi scivolas pri ĝi, kaj eble ĝi utilas por legantoj aŭ verkistoj.
Koran dankon pro via bonega laboro.
> Ĉu la vortprovizo estas publikigita ie?
Jes, kompreneble: https://uea.facila.org/vortlisto/
Estas ankaŭ “facililo” (ne tute fidinda, sed utila): http://legoscia.github.io/facililo/
Bonega listo! Sed la parto “facilaj vortoj” devus titoliĝi “facilaj radikoj”, ĉar oni ja rajtas fari vortojn el tiuj radikoj plus prefiksoj kaj sufiksoj.
Esperantujo estas popolita de pedantoj …
Nia grupo jam kelkfoje uzis artikolojn de UEA-facila. Dankon!
Mi forte esperas, ke aliaj amaskomunikiloj en Esperantujo ankaŭ obeu la principon de “facila teksto eĉ pri malfacilaj aferoj”. Bedaŭrinde ŝajnas esti multaj esperantistoj, al kiuj komplika teksto estas ia valoro mem.