La komitato de UEA havas nenion por diri

Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.


Nur dek mesaĝoj aperis en la reta diskutejo de la komitato de UEA dum la pasinta aprilo. Tiu estas malrekordo dum la trijara ekzisto de la nuna retlisto, kiu estis starigita en majo 2020 por anstataŭi la malnovan diskutejon ĉe la servo Yahoo, kiu ĉesis funkcii.

Dum la lastaj tri jaroj aperis mezume 76 meŝaĝoj monate en la komitata diskutejo. En periodoj de vigla diskutado la monata kvanto de mesaĝoj variis inter 100 kaj 150, kaj en aŭgusto 2020 ĝi atingis 195. En tiu tempo estis diskutata interalie raporto pri “financa resanigo” de la asocio.

Nun alvenis tempo por realigi la ĉefan parton de tiu “resanigo”, nome la vendon de la oficeja domo en Nieuwe Binnenweg 176, sed la okazaĵoj ĉirkaŭ la Centra Oficejo ŝajne ĉesis interesi la komitatanojn. Ĉia diskuto en la komitata retlisto ŝrumpis, kaj en marto 2023 atingis la absolutan malrekordon de nur 10 mesaĝoj dum la tuta monato.

Preskaŭ ĉiuj mesaĝoj estis rutinaĵoj sen rekta rilato al la laboro de la komitato. Plej konkreta estis mesaĝo de Renato Corsetti, kiu agitis por “valorigi la 26-an de julio kiel tagon de Esperanto”.

Temas pri la ne aparte realisma ideo, ke Unesko povus deklari la apertagon de la Unua Libro internacia tago de Esperanto.

Al la mesaĝo de Renato Corsetti respondis prezidanto Duncan Charters:

Afiŝo por diskonigi la proponatan internacian “Esperanto-tagon”.

– Ni tre dankas la iniciaton de la laborgrupeto, kun la bela afiŝo. Kiam li estis Estrarano, Trezoro multe laboris por antaŭenigi la ideon peti tiun deklaron de Unesko. François [Lo Jacomo] entuziasme transprenis la laboron ĉe Unesko. Ju pli ni multflanke strebos antaŭe por vidigi la Tagon, des pli ni prepariĝos por la momento kiam ni estos pretaj prezenti la proponon al Unesko.

Renato Corsetti atentigis, ke lia alvoko ne aktivigis la komitatanojn:

– Dankon, Dunkan, pro la subteno. Ni provas helpi François, sed sen la helpo de la komitatanoj kaj de la landaj asocioj ni ne povos atingi multon, sed ni provas.

Tre granda parto el la mesaĝoj en la komitata diskutejo estas verkita de manpleno da personoj. El la entute 2 683 mesaĝoj aperintaj en la retlisto dum la pasintaj tri jaroj, Renato Corsetti verkis 304, Stefan MacGill 298,  Aleks Kadar 190 kaj Fernando Maia 147. Sume tiuj kvar personoj respondecis do pri 35 procentoj el la mesaĝoj.

La mesaĝoj de MacGill grandparte estas EKO-cirkuleroj, kiuj estas amase sendataj al multaj adresoj. Ĝenerale la komunikado en la komitata listo grandparte estas unudirekta. Malofte okazas tie diskuto pri temoj, pri kiuj disputas la cetera esperantistaro.

Tipa ekzemplo estas la decido de la estraro de UEA kongresi en Tanzanio. Nek antaŭ la decido, nek post ĝi aperis en la komitata listo ajna diskuto pri la meritoj kaj malmeritoj de la kongreslando, kie samseksemuloj estas konsiderataj krimuloj.

La decido pri la kongreslando estis diskonigita en EKO-cirkulero kun la aldona atentigo: “Tutpaĝa bilda prezento pri la bestoj en Tanzanio en la PDF. Indas rigardi!”

La Centra Oficejo estas vendata, sed aĉetanto mankas.

Pri la ĉefaj nunaj defioj de UEA – la sorto de la Centra Oficejo, la biblioteko, la libroservo kaj la baldaŭ dekjariĝonta reteja projekto – neniu vorto aperis dum longa tempo. La lasta tiutema mesaĝo estis sendita de la estraro la 8-an de januaro 2023, reage al demandoj senditaj de Libera Folio.

Tiam eblis ekscii, ke “la Estraro serĉadas” novan hejmon por la biblioteko Hector Hodler, la libroservo “seninterrompe funkcios”, ĉar la libroservisto Ionel Oneţ “konsentis deĵori kelkajn pliajn monatojn”. Pri la sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg la estraro povis informi nur, ke ĝi ja estas vendata, sed ne estis trovita aĉetanto.

Tiuj mankohavaj informoj vekis nenian reagon ĉe la komitato, kaj post tiam nenio estis dirita en la komitata listo pri tiuj gravaj temoj.

Eĉ pli forgesita estas la reteja renovigo, por kiu UEA en decembro 2022 decidis buĝeti pliajn 18 000 eŭrojn. Pri tiu temo ŝajne nenio entute estis dirita en la komitataj diskutoj post junio 2022, kiam Martin Schäffer raportis, ke “la laboroj multe progresis”, sed ke TEJO ricevos plian pagon nur kiam la fina rezulto estos liverita laŭ la kontrakto. Tiu informo vokis nenian reagon.

Eblus konkludi, ke la supera organo de UEA simple ne interesiĝas pri la defioj kiujn la asocio alfrontas. Tiel tamen ne estas, laŭ Duncan Charters, prezidanto de UEA:

Laŭ prezidanto Duncan Charters aktivas “neformalaj laborgrupoj”, eĉ se tio ne videblas en la komitata diskutejo.

– Laŭ mia perspektivo, okazas multe da preparlaboro pri kiu la Komitato certe aktive engaĝiĝos en la venontaj unu-du monatoj prepare al la kunsidoj de la UK. Efektive la gravaj temoj reliefiĝos interalie en la strategia planado pri kiu mi kaj multaj aliaj preparadis la vojon. Ni preparas la enketilon por sondi la opiniojn de ĉiuj esperantistoj tra la mondo pri niaj vojoj al la estonteco. Tio estas konata. Se la Komitato “ripozas” aŭ ne havas specifajn plendojn nun, ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge! Tamen pri difinitaj temoj laboras neformalaj laborgrupoj. Ankaŭ la rezultoj de tio montriĝos post nelonge.

En majo ĝis nun aperis nur unu mesaĝo en la komitata diskutejo. Ĝi estas la rutina EKO-komuniko, dissendita de Stefan MacGill.

56 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-05-09 9:57

Ja mi atendas la enketilon.

Bryce
Bryce
2023-05-09 14:38

Tiu ĉi artikolo malfruas kelkajn jarojn, eble eĉ jardekon.

Ĝuste pro la pigreco kaj neinteresiteco de la komitato Maia kaj Charters povis nepunite detrui UEA.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2023-05-09 16:55
Respondo al  Bryce

Mi ne volas opinii nun pri la prava aŭ malprava (mal)punindeco de Charters kaj Maia sed ja volas rememorigi, ke la estraro komencinta en 2019 maldungadi oficistojn (kio, kiel mi siatempe komentis, estis la komenco de la fino) kaj lanĉinta en 2013 la multekostegan projekton pri la neniam finota grandioza retejo (kio tra la jaroj i.a. forte subfosis la reputacion de la asocio) ne estis la estraro de Charters kaj Maia. Cui honorem honorem.

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Francisco Javier Moleón
Bryce
Bryce
2023-05-09 18:16

Se vi volas defendi la findetruintojn de UEA, vi faras provon kompatinde malfortan:

Charters kaj Maia fakte estis la lastaj, kiuj ankoraŭ povis ŝanĝi la sorton de UEA.
Anstataŭe ili daŭrigis la detruadon komencintan sub Fettes kaj nomumis sin mem ekzekutistoj.
Ne gravas al mi, kiel vi taksas tion, sed en mia opinio, tio faras ilin eĉ pli kulpaj.

Cetere, oni ne devis esti profeto por vidi en 2019 la finon de UEA, ne nur la komencon de la fino.
Fakte UEA ĉesis normale funkcii post la pensiiĝo de Osmo Buller.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2023-05-09 23:17
Respondo al  Bryce

Mi volas defendi neniun – bv. relegi kaj kompreni la frazon “Mi ne volas opinii nun pri la prava aŭ malprava (mal)punindeco de Charters kaj Maia”. Ŝajnis al mi tute klara, sed vi evidente (mis)komprenas laŭplaĉe, ne por la unua fojo.

Se vi volas marteladi la kapojn “kulpajn” pri la UEA-katastrofo, senpartieco kaj memoremo helpos: marteladu ĉiujn meritoplenajn kapojn, ne nur kelkajn zorge plukitajn.

Bryce
Bryce
2023-05-10 11:33

Kaj tamen s-ro Moleon…

Inter tio, kion homoj diras, volas kaj faras – estas granda diferenco.

Vi klopodas verve defendi kaj minimumigi la kulpon de la nunaj respondeculoj.
Tamen je pli ol lamentinda provo vi ne sukcesas.

Viaj kutimaj vortludetoj fariĝis jam tro travideblaj.

Paul Desailly
2023-05-10 1:22

Sinonimo por la granda silento, kiun vi referencas, estas apatio aŭ indiferenteco simila al ĉi tio el la sankta Biblio: “Ĉar vi estas nek varma nek malvarma, mi elvomas vin el mia buŝo”. APOKALIPSO, 3:16.
Aferoj povus esti pli malbonaj! Esperantistoj havas platformojn sur kiuj elsendi plendojn kaj averti samideanojn. Bahaaj akademianoj en la Anglosfero strangolis tiun eblecon. La rezulto? Sole staras inter bahaaj verkistoj en la angla mi por kontraŭstari neakcepteblan grupopensadon pri la fundamenta bahaa principo de universala helplingvo kaj pri ĝia gravega Esperantokonekso. Kaj do, por junaj bahaanoj tra la mondo Esperanto estas kvazau itala opero ie en utopio.
Bahaaj verkistoj, akademiuloj kaj intelektuloj ech ne periferie pridiskutas la esperantistecon de la Fondinto mem – jam en 1890, La silento pli damaghe ghenegas per longdaura rifuzo aperigi en elektronikaj bahaaj komunikiloj, pagharoj ktp. autoritatajn instrukciojn de Abdul Baha ke bahaanoj devas engaghi Esperanton chu au chu ne elektota de la parlamentoj de la mondo kiel universala helpilo por chiuj lernejanoj.

GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi
2023-05-10 7:24

SANGHIGHU LA LABORMANIEROJ KAJ ESTOS ALIAJ REZULTOJ.

Kiam en la hejmo estas tumultoj, kulpas unualoke la hejmestro.
Se grupo malbone funkcias, kulpas unualoke la estraro de la grupo.

Jam en 2006 mi proponis labormetoton al la komitato. Oni iel komencis kaj poste, eble pro konservemo, oni reiris al la siatempa kutimo. Mia propono koncernis la diskutojn en la komitato.

Por ke estu utila diskuto, oni devas klarigi kion ghuste oni faros en la komitata listo. Mi proponis jenajhojn al kiu mi aldonas :
1- Informo
2- Kunsido
3- Vochdono
4- Cirkulero de la komitatto
5- ktp

En (1) oni nur informu la komitatanojn pri io. Ili povos reagi au ne.
En (2) estu tagordo de la diskuto, kaj poste estos raporto kaj konkludo. Tio signifas, ke komitatanoj partoprenos la retan kunsidon.
La tria punkto koncernas vochdonojn retajn en la komitato, dam la kvara estas periodajho kiu regule aperu por resumi kion la komitato faris. Tiu chi cirkulero povus esti dumonata au trimonata, ktp.

Kion mi diris supre estas nur mia opinio. Iuj aliaj povos elspensi ion alian por aktivigi la komitaton. Kiuj unuloke faru tion, tiuj estas preskau nur la gvidantoj de la komitato, kiuj gvidantoj estas nun la estraro de UEA.

Se nun aperas, ke la komitato ne bone movighas, kiu UNUALOKE kulpas, tiu estas la estraro de UEA kun la prezidanto che la supro.

NECSAS KE NI ALIMANIERE AGADU, SE NE, NENIO NOVA APERU KIEL ALIA BONA REZULTO

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-05-10 7:29

La silentado kaj silentigo estas komuna malbonaĵo en Esperantujo, ne nur en UEA. La situacio en SAT estas eĉ pli malbona, ĉar la silentado de prezidanto kaj komitatanoj fariĝis la normo en la diskutejo. La resaniĝo de nia movado komenciĝos nur kiam en diskutejoj estos sincera interparolado anstataŭ silentado.
 

Bryce
Bryce
2023-05-10 12:13
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Sed kial oni silentadas?
Mi havas la impreson, ke multaj nuntempe estas en funkcioj nur por la honoro kaj ne por labori por Esperanto.
Tiun fenomenon oni kompreneble trovas en ĉiaj asocioj ankaŭ neesperantistaj, sed en E-ujo ĝi fariĝis vera malsano.
Kaj rilate silentigon… UEA havas longan historion… la ekzemploj multas… forpeliĝis dekoj se ne centoj da bravaj batalantoj kaj restas la putrintaj pomoj.
Kaj internaciskale kaj naciskale tio videblas.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-05-10 22:11
Respondo al  Bryce

E-movado ĉiam restis flosante, malgraŭ la severaj eksteraj obstakloj, nur danke al entuziasmuloj.
Estas tre malĝoje, ke la plej bonaj esperantistoj estis devigita forlasi la asociojn, lasante siajn postenojn al la “putritaj pomoj”.
Ne nur ratoj forkuras de la dronanta ŝipo, sed ankaŭ prudentaj homoj, konsciante, ke la ŝipo ne plu povas esti savita.
Eble venis la tempo organizi novan Asocion kun aliaj principoj?

Bryce
Bryce
2023-05-11 15:32
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Jes, Maria, mi jam delonge kredas, ke la movado bezonas novan asocion, kun tute aliaj principoj.

Ĝi devus esti “simpla” Esperanto-asocio, lingva asocio, kiu disvastigas la lingvon kaj interligas la esperantistojn.
Estas klare, mi supozas, ke UEA jam delonge ne plu plenumas tiun rolon.

Ni bezonas asocion de individuaj membroj, kie la individuoj plej gravas kaj decidas. La membra kaj organiza modelo de UEA estas tute eksmoda kaj sendube unu el ĝiaj grandaj nunaj problemoj: Individuaj membroj ja pagas al la asocio, ili grandnombre protestis la vendon de la Centra Oficejo kaj la maldungon de oficistoj, kaj tamen la komitato kaj estraro de UEA kiel surduloj faris laŭ sia propra volo.

Tio ne funkcias, tiel farante oni perdas membrojn. Tio ankaŭ montriĝas ĉe UEA: Homoj ne volas pagi, se ili ne estas aŭskultataj, se ili ne ricevas por ili valorajn servojn aŭ produktojn.

Ni bezonas asocion, kiu okupiĝos pri la lingvo, kaj pri la “ordinara popolo”. Nova asocio ne devas esti “en konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj”: Tiu frapfrazo de UEA iam donis prestiĝon al la lingvo, kiam mi 15-jarulo lernis la lingvon fine de la okdekaj jaroj en la antaŭa jarmilo, sed nuntempe tio ne plu impresas homojn.
UEA tro longe estis asocio de (preskaŭ) nur intelektuloj: nia kara lingvo tamen havis, havas, kaj bezonas homojn el ĉiaj tavoloj de la socio.
Nova asocio devus miaopinie forte atenti tion.

Maria Rosa Gomez
Maria Rosa Gomez
2023-05-12 12:37
Respondo al  Bryce

UEA de Hodler havis individuan membrecon, sed estis  detruita. Ni devas lerni la lecionojn de la historio k kompreni la kialojn de ĉi tiu detruo. En preskaŭ ĉiuj similaj okazoj kulpas ne nur eksteraj obstakloj, sed la indiferenta amaso da esperantistoj, kiu ebligas al e-friponoj kapti la potencon. Tial ni ne devas ripeti la erarojn denove. La nova estonta organizo havu ne nur individuan membrecon, sed ankaŭ ideologian bazon. Nur neŭtrala lingva fundamento ne provizas fortikan bazon por organizo.
Se ni volas reveni al UEA de Hodler, tiam ni devas rememori liajn pensojn.
Hodler speciale interesiĝis pri socialaj demandoj. Privat skribis pri li: “Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia.”
Nuna UEA estas hipokrite neŭtrala rilate al politiko kaj sociaj demandoj.
Por Hodler la esperantismo estis unuavice socia afero kun la penado prepari internacian tuthomaran popolon.
“Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruo. Ni esperantistoj, estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de la bedaŭro.” (Hodler)
 
 

Bryce
Bryce
2023-05-12 16:00
Respondo al  Maria Rosa Gomez

Mi konsentas kun vi, ke UEA estas hipokrite neŭtrala.
Cetere, neŭtraleco estas taŭga por asocio kia la Ruĝa Kruco, sed en ĉiaj aliaj kazoj defendi neŭtralecon signifas defendi la rajton de la pli forta.

Mi konsentas, ke ideologia bazo estas dezirata, io kia pacifismo kaj solidareco inter la membroj, sed miaopinie temu nur pri ideologia bazo, kiu regu la konduton en la asocio kaj inter la membroj.

Se onta asocio havus ankaŭ (al)eksteran ideologion kaj politikon, tio signifus, ke estonte ĝi devus juĝi, almenaŭ havi opinion pri konfliktoj kaj tio povus endanĝerigi la asocion. Kaj verdire, mi ne kredas, ke nia E-popoleto povos signife influi la grandajn mondajn eventojn.

En Nederlando oni emas diri: se vi volas ŝanĝi la mondon, komencu ĉe vi mem, do se ene de nova, onta asocio oni povus organizi honestan, pacan kaj entuziasman kunlaboron por la antaŭenigo de Esperanto, tio jam estus grava paŝo kaj praktike multe pli signifa ol la “grandaj ideologiaj vortoj” de ekzemple UEA, kiuj tamen praktike montriĝas malplenaj –> ekz. la ridindaj konduto kaj deklaroj ĉirkaŭ la rusa militado en Ukrainujo kaj la organizo de UK en lando, kiu krimuligas gejojn.

Se ni sukcesas fondi asocion baze de reciproka interhoma respekto kaj akceptemo – veraj, ne teoriaj -, ni donos kiel esperantistoj bonan ekzemplon al la ekstera mondo kaj multe pli ni kiel malgranda popolo ne povas esperi.

Tamen onta asocio plej okupiĝu pri la disvastigo kaj popularigo de Esperanto, kaj la disponigo de lerniloj – ĉar tiuj kampoj estas kruele neglektitaj de la moŝtoj en UEA:

Mi demandas min: Dum la UEA-“elito” lukse kongresos en Tanzanio, kiom da eŭroj fluos al lerniloj kaj la disvastigo de la lingvo, kun la celo ebligi lernadon de la lingvo al tiuj, kiuj ne havas rimedojn?

GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi
2023-05-10 21:58

PLIAJ EBLA KIALO DE LA SILENTADO DE LA KOMITATO

Estas tri kategorioj de membroj en la komitato : A; B kaj C.

La elekto de A komitatanoj estas automata kaj neniu povas kontroli la taugecon de la elektito.
La elekto de la komitatanoj B povus liveri bonajn kandidatojn, sed okazas, ke ne okazas la elekto kaj oni prenas nur la homojn en nombro postulata de la statuto de UEA.
Nur C-komitatanoj povus esti pli bonaj, sed ankau tie ofte okazas “misoj’. Io aperis en la lasta elekto de C-komitatanoj. Osmo BULLER kaj Boris MANDIOLA kontraustaris elekton de afrikano ne pro la ne-kompetenteco/taugeco de la homo, sed nur pro la fakto, ke la homo pozitive kritikas la laborojn de Osmo kaj Boris.
Plia kialo estas tio, kion iu jam menciis. Oni NUR PRO HONORO sidas en la segho komitata.
Nun chu necesas shangho de la elektomaniero?

Araneo
Araneo
2023-05-11 3:38

Per ambaǔ manoj mi subtenas deklaron fare de UNESKO la 26an de Julio kiel festa tago: la 26an de Julio 1987 naskiĝis mi filino (fakte, jaro ne gravas: ĉu 1887 aǔ 1987).

Dieter
Dieter
2023-05-11 12:39

Ne nur la komitato havas nenion por diri, sed en UEA oni silentas ĝenerale. Tradicie la revuo servis kiel diskutejo. Tiel devus esti ankaŭ nun, ĉar malgraŭ daŭra ŝrumpado ĝia abonantaro plu estas multe pli granda ol ekz. la retlisto uea-membroj. Neniu memoras, kiam la revuo ankoraŭ havis aktivan rubrikon de leteroj de legantoj. Ĉi-jare aperis unu teksto kun la rubrik-kapo “Letero de leganto”, sed tems pri naiva reklamo de japana riĉulo por sia sensenca gazetara reklamkampanjo. Ĉu vere la redakcio ne ricevas reagojn pri la enhavo, pri la agado de UEA aŭ pri aliaj temoj? Ili estas natura fonto, el kiu ĉerpi por rubriko de legantoj. Eble reagoj vere ne venas, ĉar pro la manko de rubriko por ili oni konkludas, ke reagoj ne estas atendataj kaj ĉiukaze ne publikigotaj. Se ĉiunumere estus tia rubriko, certe ne mankus ankaŭ komentoj pri la menciita finvenkaĵo de la riĉa japano. Rubriko de reagoj plivigligus la tedan revuon kaj samtempe la vivon de la asocio.

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Dieter
Pablo
2023-05-12 9:55

ĉiam eblas komenti ke “pli bonas kvalito ol kvanto”

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2023-05-12 9:57

Fakte, jam delonge, la asocio ne plu vekas ajnan atenton de la interna nek de la ekstera publiko. Ni 60-jaruloj (ne parolante pri la 70-, 80-, 90- kaj 100-jaruloj) jam malofte aktivas kaj en mallonga tempoperspektivo malaperos el la mondo. Tiujn, kiuj nun lernas la lingvon, ne aparte allogas la kongresoj de olduloj kaj la kolora, multekosta, neiteresa revuo. Kaj la ceter’? Eble restos iom da reta literaturo?!

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de jarek parzyszek
Paul Desailly
2023-05-13 5:21
Respondo al  Jarek Parzyszek

La revuo ‘ESPERANTO’ tamen valoregas char surpapere kaj en la etero ghi estas tre profesie elmontrita por vasta legantaro. Ke relative malmultaj junaj esperantistoj en la nuno ghin abonas estas portempa problemo, Dio donu! La norda somero de 2023 koincidas kun la kulmino de mia tridek jara kampanjo por esperantistigi junajn bahaanojn. * (Parenteze, aperis nekontestite en ‘Esperanto sub la suda kruco’, ke preskau duono de la UEA-a membraro en fakaj kaj grupigitaj organizoj apartenas al filozofiaj au religiaj organizoj.)

* Tiucele aperos pagita anonco (tamen malavare rabatita char en la urbocentro de Adelajdo mi jam du jarojn okazigas senpagajn Esperanto-lecionojn en mia nov-farejo) en la junia eldono (samkiel en du baldauaj eldonoj de ‘LA ONDO’) por informi junajn samreligianojn miajn pri la esperantisteco de la fondinto de bahaismo jam en 1890. La redaktoro de ‘MONATO’ afable konfirmis ke en onta eldono aperos similtema letereto. Vera konsultado okazas en Esperantujo. 🙂

Bryce
Bryce
2023-05-14 19:41
Respondo al  Jarek Parzyszek

Fakte ankaŭ tio montras la katastrofon, kiu(n) UEA kreis kaj estas nun.
Ĝuste en tempo de abundaj komunikmanieroj ĝi havas ĉiajn ilojn por esti proksima ankaŭ al malpli junaj esperantistoj, sed… ankaŭ ĉi-terene neniu serioza provo teni tiujn membrojn kaj oferti ion allogan al ili.

Se Esperanto postvivos, estos malgraŭ UEA, certe ne dank’ al ĝi.

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2023-05-16 12:31

Mi retrovis en al arkivo de LF la artikolon de Steven Brewer: UEA devas eliri el sia morta spiralo, kiun Steven aperigis en 2011. Kompreneble ne nur li vidis la problemojn de UEA. Post 12 jaroj la asocio estas en la spiralo multe pli profunde!

Kalle Kniivilä
2023-05-16 13:13
Respondo al  Jarek Parzyszek
Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Leandro
Leandro
2023-05-19 16:02

Ankaŭ nekomitatanoj rajtas aboni la dissendoservon de la komitata retgrupo ĉe https://uea.org/asocio/komitato | Hodiaŭ la ĝenerala direktoro afiŝis ĝisdatajn informojn.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Leandro Abrahão
Эд Эсперанто
Эд Эсперанто
2023-05-28 18:59

Bonvolu spekti de foto malriĉa afrika virino (“Libera folio”) – ĉi tio estas aspekto Esperanton. Kaj komparu ĝin kun aspekto de homo kiu parolas en angla lingvo kreis per filmoj golivudo kaj amasinformiloj – ĉi tio estas sukcesa viro kiu veturas en aŭtomobilo, uzas komputilo, havas de sciadoj, erudicio. Kiam Esperanto estos asociadi pri sukceso, sciado ĉi tiu lingvo estos interesa por homoj.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Эд Эсперанто
Bryce
Bryce
2023-05-28 22:10

Mi samopinias kun vi, ke la foto kaj la teksto estas tre malbone elektitaj. Ne pro la “malriĉa afrika virino” sed pro la maldekstremeco, kiun ĝi elradias. En okcidentaj landoj, ĉiam pli da homoj ne plu volas aŭdi pri “daŭripoveco” “klimatŝanĝo” ktp.
Kaj “monda paco” kaj “dialogo” estas pli utopiaj nun pli ol iam…
UEA bone sukcesis portreti sin kiel klubeto de maldekstremuloj. Kompreneble tio ĝi ankaŭ estas kaj tial tute ne plu universala nek neŭtrala. Ni, la esperantistaro urĝe bezonas novan asocion por reprezenti la lingvon kaj la komunumon.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-29 15:00
Respondo al  Bryce

Vera problemo, miavide, estas ne la foto kaj ne la sloganoj, sed verbo “laboras”. Kio do estas rezulto de ĉi tiu laboro?

Ekzemple, iu bonintenca ĵurnalisto tute sincere decidos rakonti pri la laboro de Esperanto. Certe, ni akceptos lin kun malfermitaj brakoj, sed kion ni povos demonstri al li kaj al lia legantaro? Ja ĉio, kion ni disponas, estas de vidpunkto de la ekstera publiko tiom mizera kaj sensignifa, ke ajnaj pretendoj je “graveco” de Esperanto (ja la propono pri la “Esperanto-tago” baziĝas ĝuste sur tio) povas aspekti nur ridinde. Se ni volas ŝanĝi la mondon, ni devas komenci de ni mem. Oni kredas ne vortojn, sed agojn. Se tiaj agoj estos, oni atentos Esperanton.

La mondo venos al ni nur tiam, kiam ĝi vidos en ni potencon.

El la parolo de Zamenhof en la Kvara UK. 

Dieter
Dieter
2023-05-29 16:22
Respondo al  Kirill Ŝvedov

La ideo, ke “lingvo laboras” por io, estas sensenca. Lingvoj laboras por nenio, ili nur ekzistas kiel rimedoj de komunikado. La slogano atestas pri intelekta mizero.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-29 17:36
Respondo al  Dieter

Verŝajne, pli ĝusta vorto estus “servas” aŭ “funkcias”.

Interese, ke laŭ PIV unu el signifoj de “labori” estas “Malfacile, pene funkcii” (la radoj laboris en la sablo; laboranta koro; ŝipo, kiu laboras en malkvietaj akvoj)

Do, tiu senco ja aspektas pli trafa…

Bryce
Bryce
2023-05-29 21:46
Respondo al  Dieter

Ekzakte Dieter. Intelekta mizero plejaltgrada. Plurmaniere. Oni parolas pri “dialogo”, “Internacia Lingvo” kaj en la foto nur videblas nigrulino… Kia absurdaĵo.

Bryce
Bryce
2023-05-29 22:00
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Tamen kara Kirill, ĉu vi ne scias, ke oni estas “en konsultaj rilatoj kun UN“… oni do apartenas al la altklasa socio… kion ceteran necesus fari aŭ zorgi pri?

Prezidanto Charters vivas en paralela mondo, ŝajnas al mi. Mi komunikis al li mian malkontentegon pri la decido kongresi en Tanzanio pro la nazisimila sinteno al GLAT-uloj, kaj ĉu vi scias, kion li respondis? Li pensas, ke la kongresado de UEA estos subteno al juĝistoj de afrika homrajta kortumo, kaj ke la ĉeesto de UEA do povos pozitive influi gejajn rajtojn en Tanzanio…
Jes la “pretendoj je la graveco de Esperanto” estas nemezureble grandaj ridindaj kaj komplete idiotaj.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-29 23:30
Respondo al  Bryce

Nu, ni ĉiuj jam bone scias vian rilaton al UEA, tamen vi ja preteratentas la plej gravan. En mia supra komento mi skrbis ne pri UEA, sed pri la tuta Esperanta komunumo. Jes, UEA ne okupiĝas pri agado vere enda, sed tio ja ne malebligas al aliaj fari ĝin. Tamen ŝajnas, ke neniu en tuta Esperantujo strebas fari ion, kio kapablus konkuri por atento de la ekstera mondo. Tio ĉi estas la kerna problemo, kaj ne la Estraro.

Bryce
Bryce
2023-05-30 1:12
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Bedaŭrinde vi forgesas, ke la plej granda kapitalo amasigita dum generacioj de energie laborantaj por la bona kaŭzo esperantistoj troviĝas ĝuste ĉe UEA.
La Esperantan komunumon ĉiam konsistigis UEA je kiom, 80 elcentoj?
Se vi volas “konkuri por atento de la ekstera mondo”, vi bezonos monon, eĉ multe da.
Do laŭ mi tamen la kerna problemo estas UEA, ĝia komitato kaj la estraro. La “Asocio” ĉiam estis centra, sed morta nun.
La problemo estas, ke se iu mortas, kutime aliaj heredas monon. Sed ĉi-kaze la mortinto daŭre posedas la monon kaj tiu mono ne laboras por Esperanto.

La problemo ne estas, ke ekster UEA esperantistoj ne farus ion por Esperanto. La problemo estas, ke la plimulto de la “komunuma” mono de la esperantistaro troviĝas ĉe UEA, kaj ke ind(eg)aj projektoj ekster UEA ne aŭ apenaŭ povas profiti je tiu mono.
UEA elspezis….kiom por propra neniam aperanta retpaĝaro? Mi ne remaĉos tion, sed imagu se tiu aŭ eĉ nur triono de tiu mono estus investita en edukado.net?

John nutt
John nutt
2023-05-30 1:39
Respondo al  Bryce

“Do laŭ mi la kerna problemo estas UEA, ĝia komitato kaj la estraro.”

La kerna problemo estas, ke Esperanto estas zombia lingvo, ĉar la revo de Zamenhof ne sukcesis realiĝi, kaj la angla estas la vera internacia lingvo.

La inerciaj, zombiaj organizoj kiel UEA estas nur simptomo de tiu ĉi realo, ne la kaŭzo.

Bryce
Bryce
2023-05-30 4:34
Respondo al  John nutt

Nu, tio dependas de tio, kion oni nomas “internacia”. Por mi, la angla lingvo estas ligita al specifaj kulturoj, landoj kaj popoloj, do neniam povas esti tiel internacia kiel Esperanto.

Aserti, ke UEA estus “zombia” pro tio, ke alia granda lingvo regas la mondon estas plene absurda ĉar tiel jam estas de la naskiĝo de Esperanto kaj UEA ĝis almenaŭ 2000 kaj eble eĉ iom poste estis respektinda kaj vigla asocio.

Ne, la problemo estas absoluta malkompetentego kaj detruemo de la nunaj gvidantoj kaj neinteresiĝo flanke de la komitato de UEA.

Gabrielo
2023-05-30 6:21
Respondo al  Bryce

Mi ne dirus “plene absurda”. La Angla ne estis same internacia kaj disvastigata kiel nun antaux cent aux ecx tridek jaroj.

John nutt
John nutt
2023-05-30 11:36
Respondo al  Gabrielo

Ĉirkaŭ 1 en 8 de la monda populacio parolas la anglan je bonan nivelon.

Kio estas la procento de la homaro, kiu parolas Esperanton je bona nivelo!?

Tjeri
2023-05-30 12:48
Respondo al  John nutt

“Ĉirkaŭ 1 en 8 de la monda populacio parolas la anglan je bonan nivelon.”

Ĉu? Mi certas, ke en Francio la proporcio ne eĉ atingas 1 en 10…
Krom se vi konsideras, ke kapablo mendi bieron estas sufiĉe bona nivelo.
(tamen se la kelnero demandas “stout or ale?”, eĉ tiu proporcio draste falas…)

John nutt
John nutt
2023-05-30 13:13
Respondo al  Tjeri

Ethnologue diras ke 1,5 miliardoj parolas la anglan. Do proksimume 1 el 5.

Eĉ la esperantisto propagandisto Claude Piron, diris ke 10% de la homaro, parolas la anglan ĉe bonan nivelon.

Se la angla (kun ĉirkaŭ miliardo da parolantoj) ne estas – laŭ vi – la vera internacia lingvo, kio do estas Eo? Kies realisme havas ĉirkaŭ 50-75,000 parolantojn (je bona nivelo)?!

Bryce
Bryce
2023-05-30 14:02
Respondo al  Tjeri

Kaj ne nur en Francujo, Tjeri.
Mi, nederlandano havas C-2 kapablon pri la angla, sed kiam mi travojaĝis Londonon, kompreni la unue renkontitan homon por demandi pri la vojo montriĝis tre malfacile. Poste en Kimrujo mi tamen povis bone kompreni la homojn angle.
Sufiĉe amuze, en Parizo mi havis nenian problemon rilate la francan.

Laste redaktita 9 monatojn antaŭe de Bryce
Bryce
Bryce
2023-05-30 13:48
Respondo al  Gabrielo

Mi ne parolis tiurilate specife pri la angla. En la pli frua tempo de Esperanto la franca rolis kiel monda lingvo.

John nutt
John nutt
2023-05-30 11:28
Respondo al  Bryce

“Nu, tio dependas de tio, kion oni nomas “internacia”. Por mi, la angla lingvo estas ligita al specifaj kulturoj, landoj kaj popoloj, do neniam povas esti tiel internacia kiel Esperanto.”

La tuta vortprovizo de Esperanto devenas el eŭropaj lingvoj. Same kiel la angla.

Nun la angla estas disvastigita tra la mondo, kaj havas pli da nedenaskaj parolantoj ol denaskaj parolantoj.

Ĝi plenumas la revon de Zamenhof, kaj funkcias kiel li planis por Esperanto.

“Aserti, ke UEA estus “zombio”, ĉar alia granda lingvo regas la mondon, estas tute absurde, ĉar ĝi estis tiel ekde la naskiĝo de Esperanto kaj UEA ĝis almenaŭ 2000 kaj eble eĉ iom poste ĝi estis estiminda kaj vigla. asocio.”

En la vivperiodo de Zamenhof, revoj kiel la “fina venko” estis seriozaj aferoj por la esperantistoj. Nuntempe tamen estas klare, ke tiu celo ne estas atingebla, kaj la angla venkis kaj regas kiel la vera internacia lingvo.

Pro tiu fakto, la esperantistoj devas alfronti la realon, ke Esperanto estas nur hobia lingvo, – kaj la “normaluloj” ne trovas ĉi tiun ŝatokupon interesa. (la minoritato de “normalaj homoj”, kiuj eĉ aŭdis pri Esperanto).

Laŭ mia honesta opinio, estus granda sukceso, se Esperanto atingus ‘nur’ 10 milionojn da parolantoj.

Kaj probable ĵus por tiu celo Esperanto bezonas multajn milionulojn investi en la lingvon.

Do jes, forĵetu UEA, sed kiu investus la milionojn necesajn en la disvastigo de la nobla hobio de Esperanto, en la realeco?

Tre malfacile antaŭvidi tion, bedaŭrinde.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-30 13:56
Respondo al  John nutt

Laŭ mia opinio, la Fina Venko tute eblas kaj ĝuste nuntempe — unuan fojon en la historio de la lingvo — aperis kondiĉoj por tio.

Tamen por ekvidi ĉi tiujn kondiĉojn, ni devas ekkonscii tion, kion Zamenhof konsciis ekde komenco: disvastiĝo de Esperanto eblas nur se ĝi okazos alimaniere, ol disvastiĝo de ajna etna lingvo en la rolo de internacia. Esperanto ne devas konkuri kun jam establiĝinta(j) lingvo(j) internacia(j), ĝi devas kunekzisti kaj evolue plivastigi sian terenon. Homoj ne devas elekti inter ĝi kaj aliaj variantoj; ĉiu varianto servu siajn celojn. Kaj plej grave estas, ke utileco de Esperanto por tiuj, kiuj uzas ĝin, ne dependu de la kvanto da uzantoj. Zamenhof formulis tion jam en la Unua Libro, tamen ni ankoraŭ ne sukcesis kompreni plenan signifon de ĉi tiu tezo.

Kaj disvastiĝo de tiu aŭ alia scipovo (skill en la angla) nuntempe povas okazi tre rapide. Kiam aperas populara komputila ludo, post kelk monatoj dekmilionoj da homoj ricevas sperton de ĝia uzado, kompareblan laŭ amplekso kun tiu, kiu bezonatas por ekposedi Esperanton (rememoru, kiel Pokemon Go furoregis en 2016). Do ekzistas neniuj fundamentaj obstakloj por ke Esperanto disvastiĝu konsiderinde en la monda skalo; ĉio dependas de konkretaj cirkonstancoj, kiujn eblas influi.

John nutt
John nutt
2023-05-30 17:24
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Por mi la “fina venko” estas revo.

Kiel mi diris, ke Esperanto atingus eĉ 10 milionojn da parolantoj estus granda sukceso. (Aŭ eĉ 1 miliono da parolantoj!).

Kaj por atingi eĉ “nur” 10 milionojn da parolantoj, Esperanto bezonus milionojn da dolaroj.

Kaj/aŭ ĝi bezonas la helpon de tre influaj aŭ famaj homoj por promocii ĝin. Same kiel por Pokemono, Hari Potter, Ludo de Tronoj ktp kiel vi diris.

(Mi ne diris, ke Esperanto ne havas utilon, iu ajn lingvo uzebla havos uzon.

Sed la lingvokomunumo de Esperanto estas tre malgranda, kaj ĝi bezonus multe da mono kaj promocio, por konkuri kun lingvoj kiel la anglan (aŭ eĉ esti 1% de la grandeco de la anglan).

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-31 10:07
Respondo al  John nutt

>ĝi bezonus multe da mono kaj promocio, por konkuri kun lingvoj kiel la anglan (aŭ eĉ esti 1% de la grandeco de la anglan).

Tio estas ĉiama eraro de E-istoj, kiu gvidas senelirejen. Kiel mi jam skribis, Esperanto ne devas konkuri kun la angla, ĝi ne penu penetri niĉojn jam okupatajn. Ĝi kreu proprajn niĉojn. Zamenhof ekde komenco komprenis, ke ne okazu elekto inter Esperanto kaj jam funkcianta lingvo internacia (tiutempe la franca). Ja se homoj bezonos elekti inter ĉi tiuj du variantoj por investi siajn tempon kaj fortojn en studadon, do ili, kompreneble, ne preferos Esperanton.

Sekve, kiel internacia komunikilo Esperanto povas ekzisti nur paralele kun aliaj. Kial do oni uzu ankoraŭ unu lingvon, se alia(j) jam funkcias en tiu rolo? Tio povas okazi nur se estos konkreta situacio, en kiu Esperanto servos pli efike, ol ĉiuj aliaj variantoj, inklude la anglan. Kaj tia situacio ne povas aperi spontanee, necesas konstrui ĝin konscie. Se vi sukcesos tion fari, homoj lernos kaj uzos la lingvon. Je se vi por via laboro aŭ hobio bezonas uzi certan aplikan komputilan programon, por vi ja ne gravas, kiom da homoj en la mondo jam uzas ĝin. Gravas nur, kiom efika ĝi estas pli plenumi la bezonatan taskon. 

John nutt
John nutt
2023-05-31 11:01
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi konsentas kun vi, ke la celo estu kreskigi la lingvan komunumon de Esperanto, ne konkuri kun la angla aŭ aliaj lingvoj.

Sed mia punkto restas, tio bezonas multan monon kaj reklamadon, kaj probable ke famaj kaj influaj homoj rimarku la lingvon.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-31 11:28
Respondo al  John nutt

Nu, pozitivan bildon de Esperanto povas krei ne “famaj kaj influaj homoj”, sed nur ĝia sukceso en praktika rolo.

Ja tasko de ĉiu propagando/reklamo estas konvinki adresaton, ke tio, pri kio oni informas, gravas por li persone. Kaj tio ja eblas nur se la reklamata objekto jam gravas por aliaj. Nuntempe averaĝaj homoj, kiam ili renkontas informon pri Esperanto, perceptas ĝin kiel ankoraŭ unu kuriozaĵon, kiaj multegas en la mondo kaj kiajn oni povas abunde trovi en la interreto. Nenio diras al ili, ke ĝuste ĉi tiu temo por ili povas havi pli grandan signifon, ol aliaj. Tamen se ili lernos, ke Esperanto liveras utilon al granda (kaj ĉiam pli granda) nombro da homoj (eĉ se tiuj ne posedas ĝin), ili havos ideon, ke en certaj cirkonstancoj ĝi povas montriĝi utila ankaŭ por ili persone.

John nutt
John nutt
2023-05-31 13:21
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“Nu, pozitivan bildon de Esperanto povas krei ne “famaj kaj influaj homoj”, sed nur per ĝia sukceso en praktika rolo.”

Certe ili povas krei pozitivan bildon de Esperanto.

Ekzemple, multaj okcidentuloj interesiĝas pri la japana lingvo spektante Animeon.

Io simila produktita en Esperanto, povus altiri la atenton de multaj homoj.

Bryce
Bryce
2023-05-30 20:16
Respondo al  Kirill Ŝvedov

” Kaj plej grave estas, ke utileco de Esperanto por tiuj, kiuj uzas ĝin, ne dependu de la kvanto da uzantoj.”

Mi komprenas, kion vi volas diri, sed la praktiko estas alia, mi pensas.
Kiam mi estis 15-jara kaj havis korespondamikon en Leningrado kaj Esperanto servis kiel ponto trans du malamikegaj mondaj regionoj, Esperanto estis treege utila kaj speciala. 

Tamen, nun, kiam oni povas facilege kaj rapide kontakti aliajn en preskaŭ ĉiu ajn parto de la mondo ankaŭ per la angla, tiu ĉarmo de Esperanto preskaŭ plene perdiĝis. Nun eĉ pli ĉar la milito de Rusujo en Ukrainujo montras, ke la nuna esperantistaro ne plu similas al tiu de antaŭ kelkaj jardekoj. 
Tiam oni ofte preferis ne paroli pri politiko, oni simple estis esperantistoj kaj ne unualoke rusoj, ukrainoj, okcidentuloj aŭ kio ajn.
Kiam regis grandega malamikeco inter landoj, dum la malvarma milito, esperantistoj ne partoprenis en tio. Inverse nun.
Do la pacama kulturo, kiu antaŭe kvazaŭ aŭtomate venis kun Esperanto, malaperis. Ni ĉiuj povis konstati tion je la rusa invado en Ukrainujo. Sed evidente la fenomeno jam pli frue disvolviĝis. 

Laŭ mi, en la hodiaŭa tempo ja gravas kiom da homoj parolas lingvon: En alia komento vi klopodis ŝajnigi, ke mono ne gravas, sed ju pli granda lingvokomunumo estas, des pli interesajn servojn ĝi povas krei kaj oferti.
En Esperanto eĉ mankas bazon da servoj. Tio estas problemego neneglektinda.

John nutt
John nutt
2023-05-30 22:47
Respondo al  Bryce

“En Esperanto eĉ mankas bazon da servoj. Tio estas problemego neneglektinda.”

Tre vera.

Bryce
Bryce
2023-05-31 0:37
Respondo al  John nutt

Ne transprenu mian eraran akuzativon 😉 —-> devas esti ” mankas bazo da”. Mi ĝojas, ke ni fojon povas samopinii 😉

Ĉu mi rajtas demandi, kio instigis vin lerni Esperanton?

John nutt
John nutt
2023-05-31 11:39
Respondo al  Bryce

“Ĉu mi rajtas demandi, kio instigis vin lerni Esperanton?”

Por mi, simple la ideo kaj uzo de facila kaj neŭtrala lingvo kaptis min.

Kiel vi, mi unue aŭdis pri la “stranga” lingvo de Esperanto kiam mi estis ĉirkaŭ 14-15 jaraĝa. Sed en tiu periodo, kompreneble mankas esperantistoj en sociaj retejoj, la manko de lernomaterialoj estas pli profunda eĉ kompare kun la nuntempo (tio estas antaŭ la ekzisto de Duolingo kompreneble!).

Do mi ĉesis la studadon de la lingvo.

Sed dum la pandemio mi rememoris la lingvon.

Nun estas esperantistoj en sociaj retoj, Telegramo, Jutubo, kaj ĝi havas pli da materialoj, kaj kursoj, vortaroj ktp.

Sed la problemo de la manko de interesaj materialoj – certe Komparas kun lingvoj kiel la franca kaj la hispana ktp – kontinuas esti la plej frustranta afero pri la lingvo.

La interreto estas la granda espero por la futuro de la lingvo, miaopinie.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-31 10:31
Respondo al  Bryce

Nu, mi ne asertis, ke mono tute ne gravas. Mi nur opinias, ke ankaŭ sen seriozaj investoj eblas komenci vere efikan laboron por kaj per Esperanto. Kaj tia laboro ja ebligos, krom ĉio cetera, perlabori monon.

Koncerne gravecon de la kvanto da la parolantoj — jes, ju pli da homoj uzas Esperanton, des pli utila ĝi povas esti por ĉiu uzanto. Inter alie, tio kreas sufiĉan kialon por disvastigi la lingvon sendepende de “teoriaj” rigardoj al ĝia rolo.

Koncerne servojn — jes, mi vidas unu la el plej grandaj problemoj de nuntempa E-komunumo en tio, ke fruktoj de ĝia agado uzeblas unuavice por homoj, por kiuj Esperanto estas unu el ĉefaj aĵoj en la vivo, kiuj dediĉas al ĝi multon da tempo kaj fortoj. Ja se ni asertas, ke Esperanto estas “lingvo por ĉiuj”, do ĝi estu laŭeble plej utila por ajna uzanto, sendepende de liaj kondiĉoj kaj prioritatoj. Ja lingvo estas nenio alia ol ilo, kaj por homoj pli gravas ne ilo, sed tasko, kiun ĝi plenumas (kutime ja oni elektas ilon por certa tasko, sed ne inverse). En la realo, tamen, Esperanto nun servas plene nur al “ĝisostaj movadanoj”.

Bryce
Bryce
2023-05-30 15:17
Respondo al  John nutt

—>”la nobla “hobio” de Esperanto”

Por vi, ĝi eble estas ŝatokupo. Por mi, kiu eklernis la lingvon je la aĝo de 14, ĝi estas multe pli ol tio. Ĝi ebligis al mi dum la “malvarma milito” havi korespondamikon en Leningrado. Ĝi estis la lingvo de amo kaj amoro kun mia unua granda amo – usona knabo, kiu ankaŭ estis mia unua korespondamiko.
Mi renkontis poste ankaŭ multajn aliajn homojn diverslandajn, dank’al Esperanto, kaj nun la lingvo estas ĉiutage uzata de mia edzo kaj mi.
Ne, nura ŝatokupo ĝi certe ne estas.

John nutt
John nutt
2023-05-30 16:33
Respondo al  Bryce

Do same por iu ajn lingvo, kiun oni povas lerni kaj uzi.

Krome, kun aliaj lingvoj, (lingvoj kiel la angla, la franca, la hispana, la portugala, la germana, ktp.) Oni povas komuniki kun dekoj aŭ centoj da milionoj da homoj – ne nur kun kelkaj dekoj da miloj.)

(Kaj ĉiuj kiuj parolas Esperanton, parolas ankaŭ la anglan, aŭ almenaŭ unu el la grandaj naturaj lingvoj.)

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-05-30 13:39
Respondo al  Bryce

Nu, mi vidas neniujn problemojn ĉi tie:

1. Nun oni povas efike labori por/per Esperanto sen ajnaj financaj investoj. Dum pli ol 18 jaroj de mia por-Esperanta agado mi ne elspezis por ĝi eĉ unu moneron.

2. Esperantistoj ja povas subteni iniciaton, se ili vidas ĝian realigeblecon kaj utilecon. Tion montras Mia Vivo, kiu funkcias dank’ al amasfinancado.

3. Per-Esperantaj projektoj multlingvaj kapablas trovi apogon de publiko nacilingva. Ja homoj povas apogi tion, kion ili trovas utila kaj bezonata por ili mem kaj por aliaj. Kaj por ili ne gravos, kiel tio estis farita — ĉu kun uzo de Esperanto aŭ alimaniere. Tial do mi elpaŝas por ĉi tiu vojo.