Pli da mono por nova retejo de UEA

UEA uzos pliajn 18 000 eŭrojn por la nova retejo dum la venonta jaro. Tion decidis la komitato en sia sabata reta kunveno, kiam estis aprobita la buĝeto por 2023. TEJO ne plu havas monon por pagi la laboron de la programisto.

La komitato de UEA kunvenis rete en sabato, la 3-a de decembro.

La plej viglan diskuton dum la semajnfina komitata kunsido de UEA kaŭzis la sorto de la longe atendata nova retejo kaj administra sistemo de UEA, Akso. La preta solvo mendita de UEA devus esti liverita de TEJO jam antaŭ du jaroj, sed TEJO ĝis nun ne sukcesis prezenti ion, kion UEA pretas akcepti.

La demando leviĝis, ĉar al TEJO ekmankis mono por daŭrigo de la laboro pri Akso post kiam montriĝis ke TEJO ĉi-jare ne ricevas la administran subvencion de EU. Tiu devus financi grandan parton de la buĝeto de la asocio. TEJO volas fini la laboron pri la projekto kaj transdoni la tuton al UEA, inkluzive de la respondeca oficisto, kies salajron TEJO ne plu povas pagi.

La problemo estas, ke UEA ne volas transpreni la respondecon pri la retejo antaŭ ol ĝia funkciado estos prezentita al la estraro. Tial la origina buĝeto de UEA por 2023 ankaŭ ne enhavis financadon por plua prizorgo de Akso, kio tre zorgigis aktivulojn de TEJO.

La prezidanto de UEA, Duncan Charters, diris, ke la estraro devos unue vidi la funkciadon de la sistemo:

– Ni prilaboris ĝin dum almenaŭ du jaroj, kaj la nuna situacio estas, ke ni ankoraŭ ne vidis la sistemon, kvankam ni ricevis certigojn, ke ĝi progresas kaj ke ĝi estos baldaŭ preta. Tamen la estraro ne vidis la rezultojn de tio, kaj pro tio ni estas meze de diskutado pri la estonteco. La ĉefa programisto Mia [Nordentoft] fakte devos daŭre deĵori dum kvar monatoj, ĉar ni devos doni antaŭaverton, se ni maldungus ŝin. Do ni simple nun esploras, kiu estas la preciza stato de la afero.

Efektive la programisto estas dungita ne de UEA sed de TEJO, kiu tamen ne plu havas monon por pagi la salajron. La respondeculo de TEJO pri la Akso-projekto, Tyron Surmon, atendis ke UEA transprenos la financadon post la jarŝanĝo.

Tyron Surmon.

– La informo, ke oni ne plu finance subtenos, estas novaĵo. Mi petis plurfoje, en septembro, oktobro kaj laste pasintmonate, informon pri tio, kaj neniam ricevis konkretan respondon.

Li atentigis, ke la afero povas kaŭzi grandajn problemojn al TEJO.

– Se ni volus maldungi la ĉefprogramiston, ni devus tion fari kvar monatojn antaŭe. Do, se ni volus havi novan teknikiston en ni diru majo, ni devus fari la decidon nun, alikaze TEJO povus havi grandan financan perdon. Kaj kiel vi scias, la financa stato de TEJO estas tia, ke ni riskas bankroti, se ni ne bonorde faras tiajn decidojn.

Laŭ li la provlanĉo de la nova sistemo, kiun la estraro de UEA volas vidi antaŭ ol transpreni la sistemon, povus okazi ankoraŭ antaŭ kristnasko.

Fernando Maia, vicprezidanto de UEA, ne konsentis kun Tyron Surmon pri tio ke la komunikado estis mankohava.

– Efektive TEJO proponis al UEA ke UEA akceptu limdaton por lanĉi la tuton de Akso, kaj ni diris, ke ni ne povas akcepti lanĉon sen vidi la tuton, ĉu ne? Ĉar tio, kion ni vidis, estis plene neplena, kaj tion ni diris al vi. TEJO indikis ke lanĉo venos komence de novembro. Poste TEJO parolis nenion pri tio. Poste ni eksciis, ke povus esti fino de novembro. Venis fino de novembro kaj informo aŭ kontakto pri lanĉo ne venis. Kaj nun ni eksciis, ke oni planas ekzemple por antaŭ kristnasko. Sed daŭre ni estas plene neinformitaj pri la afero, do tial ne eblas plene respondi pri la estonteco de Akso.

Tyron Surmon respondis, ke la manko de komunikado pri kiu li plendis, temis specife pri la estonteco de la dungokontrakto de la ĉefa programisto.

– Ni diris jam en septembro, ke se UEA ekzemple volus ke alia teknikisto prizorgu Akson, oni devus jam fari tiun decidon en septembro. Ni havis plurajn retpoŝtajn komunikadojn pri tiu temo, kaj ĉar ne vere venis respondo, mi havis la impreson, ke oni ne havas alternativan planon. Pro tio estas iom surprize ke ne venas io ajn pri tio.

Laŭ li, ne temus pri rekta subvencio de UEA al TEJO, se UEA transprenus la salajrokoston.

Hans Becklin.

– Ni finos niajn kontraktajn respondecojn, kio estas liveri la pretan sistemon. La problemo estas, ke kiel ĉiaj grandaj teknikaj projektoj, oni bezonas daŭran teknikan subtenanton. Kaj ankaŭ se oni volas novajn funkciojn, do iu devas prizorgi tion.

Hans Becklin, komitatano A por TEJO, proponis amendon de la buĝeto, por ke UEA pagu almenaŭ parton de la salajro de la programisto.

– Neniu proponas, ke UEA pagu la tuton. Estos sistemo por ambaŭ organizaĵoj. Sed finfari ĉi tiun projekton estas ege riske por TEJO, ĉar TEJO havas je sia dispono ege ege malmultan kapitalon.

Rubén Sánchez, komitatano A por Argentino, demandis, kial en la buĝeto denove mankas mono por eldono de Jarlibro:

– Ĉu eblas uzi iom el la disponebla mono almenaŭ por eldoni Jarlibron en elektronika formo, kiel pdf, ĉar mi vidas ke la nova sistemo postulos multe da tempo por ekfunkcii?

Laŭ prezidanto Duncan Charters la demando pri tio, ĉu anstataŭ la Jarlibro UEA eldonu ĉiun trian jaron almanakon, estas “aktuala diskuto” en la estraro. La afero prokrastiĝis, ĉar oni atendis ke ĝi estos solvita de Akso, kiu laŭ la originala plano devas aŭtomate produkti prespretan jarlibron.

– Tio teorie eblas, sed ĝuste tio apartenus al la eldonaj funkcioj, do ni devus aldone investi, kaj ni devus havi laborfortojn. En la nunaj kondiĉoj tio estus ege komplika, diris ĝenerala direktoro Martin Schäffer.

Alexsandro Cesário.

Alexsandro Cesário, komitatano B el Brazilo, ne subtenis la ideon grandigi la buĝetitan deficiton de UEA per aldonaj elspezoj por programista salajro:

– Estas granda problemo, ĉar temas pri projekto, kiu jam okazas de tri jaroj, kaj UEA jam elspezis preskaŭ cent mil eŭrojn, kaj ni vidas preskaŭ nenion, kaj la aferoj ne bone disvolviĝas.

Li miris pri la ideo dungi apartan programiston por prizorgi komputilan sistemon kiu devus malpliigi la bezonon de dungitoj.

– UEA reduktis sian laborforton por redukti la deficiton. Se ni nun konsideras kontrakti plentempe dum monatoj aŭ jaroj novan funkciulon kiel programiston, tio ne estas afero kiun ni povas akcepti, ĉar tio certe alportos al UEA novan deficiton.

Hans Becklin opiniis, ke lia propono pri aldono de 18 000 eŭroj al la buĝeto por pagi programistan salajron estas necesa por ke la jam investita mono ne estu forĵetita.

– Laŭ mia kompreno la estraro de TEJO pretas pagi la alian duonon, por ke ni vere havu plentempulon. Se tio montriĝos troa investo, oni povos modifi, sed ni maldungis kaj preskaŭ likvidis la tutan Centran Oficejon, supozante ke venos teknologia revolucio al UEA. Sen la finfaro de tiu ĉi sistemo tio ne okazos. Kompare kun la jamaj investoj en Akson, kiuj superas 70 000 eŭrojn, mi kredas ke 18 000 estas tre, tre malmulte.

Por financi la aldonan elspezon Becklin proponis altigi la buĝetan deficiton al 49 000 eŭroj, redukti la estrarajn vojaĝkostojn je 1 000 eŭroj kaj ĝustigi la prognozon pri la membraro en pli optimisma kaj laŭ li pli realisma direkto.

Vicprezidanto Fernando Maia atentigis ke la vojaĝkostoj de la estraro jam estas tre malaltaj. La prognozon pri la membraro li ne volis ŝanĝi, kaj li krome protestis kontraŭ la vorto ”stagni”, kiun Becklin uzis pri la membrara prognozo de UEA, kompare kun la lastatempa kresko en la membraro de TEJO:

Fernando Maia.

– UEA ne stagnas, kaj ankaŭ TEJO ne kreskas per la forto de la naturo. Estas klopodo de UEA rejunigi sian membraron, UEA aktive atentas pri junaj membroj kaj varbas ilin. Ĉirkaŭ 200 membroj de TEJO venis per la kurso por hispanparolantoj de la Amerika komisiono, Maia diris.

Laŭ li malgranda membronombro de TEJO longe estis granda problemo por UEA, interalie ĉar oni volis, ke la revuo Kontakto atingu pli da legantoj.

Libera Folio uzis tiun terminon ”TEJO kreskas, UEA stagnas”, sed tio montris grandan malscion de la homoj en Libera Folio, ĉar estas strategia celo de UEA rejunigi sian membraron kaj subteni TEJO-n. Do ni faras tion kun granda ĝojo. Nia celo estas, ke TEJO atingu en Eŭropo 5 000 membrojn. Do UEA laboras por tio, kaj tiamaniere vi vidos ke UEA kaj TEJO kreskos kune.

Michael Boris Mandirola, komitatano A por Francio kaj prezidinto de TEJO, argumentis ke ajna kompleksa komputila sistemo bezonas daŭran prizorgadon.

– Oni devas akcepti, ke se oni volas teknikan sistemon, tiu teknika sistemo havas prizorganton kaj tiu prizorganto havas kostojn. Tio ne estas specifa afero por Akso.

Amri Wandel.

Estrarano Amri Wandel principe konsentis, sed ne volis ŝanĝi la proponatan buĝeton, ĉar la tuta afero pri Akso laŭ li ankoraŭ ne estas sufiĉe klara.

– Mi aŭdas kun iom da maltrankvilo tiujn asertojn. Certe ĉiuj parolantoj flanke de TEJO pravas, ke estas bezonata komputila sistemo. Aliflanke UEA ne povas kvazaŭ subskribi blankan ĉekon.

Wandel atentigis, ke la sistemo en la nun proponata formo ne ŝajnas plenumi ĉiujn bezonatajn taskojn:

– Mi absolute subtenas tion, kion oni diris pri la Jarlibro. Kial ni ankoraŭ ne faris paŝon eble estas, ĉar la solvo laŭpromese devis esti antaŭ la sojlo de nia pordo. Do tiu Akso, kiu estas jam du jarojn atendata, solvus la aferon preskaŭ aŭtomate, se ĝi estas tiel bona kiel oni promesas.

Hans Becklin ne konsentis kun Amri Wandel pri tio, ke la buĝeto proponata de la estraro estis bone pripensita:

– La estraro ne enmetis en ĉi tiun buĝeton la lanĉon kaj plutenadon de tiu longe sopirata programo kaj sistemo. Do, por mi la ideo, ke la buĝeto estas bone pripensita, eble estas ĝusta pri pluraj punktoj, sed aŭ oni mensogas pri la deziro financi ĉi tion, aŭ oni ne pripensis la nunan formon de la buĝeto. Iu ajn el tio estas neakceptebla por mi persone kaj por TEJO.

Fine de la longa diskuto la sanĝo de la buĝeto proponita de Hans Becklin iom surprize estis akceptita per 15 jesaj voĉoj, 10 neaj voĉoj kaj 7 sindetenoj. Sekve al la buĝeto de UEA estis aldonitaj 18 000 eŭroj por salajro de programisto, kaj la buĝetita deficito por 2023 iĝis 49 000 eŭroj.

– Nun la pilko estas en la kortoduono de TEJO, nun estas sufiĉaj rimedoj en la buĝeto. Sed tio ne devigas UEA al io, UEA rajtas esti postulema kaj atendi baldaŭan novaĵon de nia estraro, Hans Becklin komentis post la decido.

Por la cetero, la buĝeto de UEA enhavas malmultajn surprizojn. La kostoj de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 en ĝi estas duonigitaj kompare kun 2022, ĉar oni atendas, ke iam meze de la jaro la domo estos vendita. Tamen pri tio ankoraŭ mankas certeco. La buĝeto de la libroservo restas tute senŝanĝa, kio ŝajnas indiki, ke daŭre mankas klareco pri la kondiĉoj, laŭ kiuj la libroservo povos esti transdonita al ekstera prizorganto.


Pli pri la temo:

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-12-06 15:28

Kiel eksa uea-komitatano kaj tejo-estrarano/komitatano mi hontas pri la nuna stato de tejo, uea, ilia kunlabro kaj la realigado de iliaj (estraraj) publikaj promesoj! La malfunkcianta akso faligos ambau?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de jarek parzyszek
Francisco Javier Moleón
2022-12-06 20:02

Tiel okazis, aŭ mistero minora: ĉu la AKSO-kalendaro kun siaj finfaritaĵoj estas do nura blufo?: https://akso.org/

Kaj se paroli pri la verko de Ferenc Szilágyi (jes, Tiel okazis aŭ Mistero minora estas romano de Szilágyi): mi ne povas rezisti la tenton leĝere aliigi unu el la plej famaj pecoj el tiu verko por priskribi la nunan situacion:

“Maks’, la ŝejk’, galope krimas.
Ĉiuj tremas. Mi ne timas.
Stulta Makso, kara Makso,
kiam venos do la akso?”

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Fichjo
Fichjo
2022-12-06 19:46

Tio estas mirinda konduto, oni ne kondukas tiel programarajn projektojn.
Mi nur povas miri ke oni diris ”ho ve, ni unue programas la tutaĵon kaj poste ni montros ĝin al la uzantoj”. Tia projektgvidado aspektas kiel la ”V-Model”, kiu ne plu estas uzita en programadaj projektoj ekde minimume de la 2000-jaroj. Hodiaŭ oni normale programas parton kaj poste ekmontras ĝin al la uzantoj kaj plibonigas tian rezulton ĝis ĝi estas ”funkcianta” laŭ la uzantoj.
Kaj poste tiu parto estas movita al la ĉefsistemo, kie ĝi forigas la antaŭan parton. Oni faras tion kun ĉiu parto en multaj malgrandaj ”projektoj” kaj poste unuflanke ĉiam havas funkciantan programaron kaj oni ne elspezi grandan kvanton da mono por ĉiu parto (aŭ la tuto) kaj poste ne devas timi ke la propra organizo bankrotos aŭ la amika organizo.

Tiaj problemoj estas tre bone konataj en programado. Mi laboras kiel profesia programisto de nun 12 jarojn, mi vidis multajn projektojn kaj scias kio funkcias kaj kio ne funkcias. Kaj plani tiel projektojn tute ne funkcias, evidente.

Mi nur esperas ke la programistoj, kiuj nun devas esti la kulpigotulojn de tiu fiasko, poste ne kabeos, ĉar ili certe laboris sufiĉe por certigi ke Akso estas preta. Kaj espereble TEJO ne bankrotos. TEJO nur faris la eraron ke ĝi kredis ke ili ĉiam ricevos ian subvencion. Sed tio ĉiam estas eraro, oni ne kredas ke ia organizo ĉiam povas doni al ili monon.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2023-01-04 11:41
Respondo al  Fichjo

Pravas, ke nuntempe oni ege malofte aplikas la V-modelon en grandaj projektoj, sed diri, ke oni tute ne aplikas ĝin estas troaĵo. La kialo estas jena. Vera t.n. agila programado postulas, ke la mendanto, la posedanto de la programo, profunde okupiĝas pri la projekto. Ofte organizaĵoj malhavas homojn, kiuj estos sufiĉe spertaj kaj havos sufiĉe da tempo enprofundiĝi en la detalojn de la projekto. Krom la problemoj ĉe TEJO mi suspektas, ke UEA malhavas tian posedanton.

(Mi pleparte estas profesia funkcitenulo de servilaj sistemoj, sed ankaŭ iomete profesie kaj libertempe programas.)

Francisco Javier Moleón
2023-01-05 0:18

Reteja renovigo ne estas la sola kampo, sur kiu UEA stumblas.

Gazetara Komuniko 1086 de UEA pri la Belartaj Konkursoj (2022-12-17, https://uea.org/gk/1086) asertas jenon: ”[…] en 2021 Mondial aperigis la libron Ne ekzistas verdaj steloj, kun 60 mikronoveloj rikoltitaj el la Belartaj”.

Mi atentigas, ke Ne ekzistas verdaj steloj estas libro kun 60 mikronoveloj, jes – sed ĝin aŭtoris Liven Dek, ĝi aperis en 2012 kaj ĝi ne konsistas el BK-rikoltaĵoj, i.a. pro tio, ke tiam la BK-branĉo Mikronovelo eĉ ne ekzistis.

La libro rikoltinta BK-mikronovelojn – aŭtoritajn de multnombraj aŭtoroj – kaj eldonita en 2021 titoliĝas Ĉiuj steloj etas nokte (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9877). La eraro memevidente reproduktiĝas en aliaj lokoj baziĝantaj sur la gazetara komuniko, ekz. EKO 2023-02 (https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/2605)

Kompreneble ĉiu ajn povas erari (nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras), ja la ĉieo de steloj konfuzas. Sed malfacilas preterrikani la tuj postan rekomendon de UEA: ”UEA forte rekomendas akiri kaj legi ĉiujn tiujn eldonaĵojn por kultura riĉiĝo kaj subteno al la kulturo en Esperanto”. Sendube prava rekomendo, valida por ĉiuj. Eĉ por UEA. Mi ne povas ne memori, ke iam UEA havis tre viglan eldonalgadon kaj – ne malpli grave – profundan kaj detalan scion pri la E-literaturo. Eldonagado jam antaŭ longe komplete formortis. Scio pri E-literaturo… nu.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón