Nova retejo de UEA eble aperos en septembro

La nova retejo de UEA nun estas testata, kaj laŭplane iĝos alirebla por la ĝenerala publiko en septembro. La ĉefaj partoj de la administra sistemo Akso tiam funkcios, rakontas la ĝenerala sekretario de TEJO, Rogier Huurman. Tamen mankas mono por kompletigi ĉion deziratan, ĉar TEJO ĉi-jare ne ricevis administran subvencion de EU.

Tiel aspektas la aliĝilo kaj fenestro por administri la proprajn informojn en la nova retejo de UEA. Kiel aspektos la enirpaĝo ankoraŭ ne estas konate.

En januaro Libera Folio povis raporti, ke la reteja renovigo de UEA estas parte financata per administra subvencio kiun TEJO ricevas de EU. Ĉi-jare TEJO tamen ne ricevis la buĝetitan administran subvencion, kio signifas ke mankas mono por realigi ĉiujn partojn de la renovigita administra sistemo (Akso.org, Administra Komuna Sistemo Organiza), sur kiu baziĝas la retejo.

Laŭ kontrakto subskribita de UEA kaj TEJO en marto 2019, la preta sistemo devis esti liverita en novembro 2020. Post kiam pasis la limdato kaj elĉerpiĝis la mono pagita de UEA, TEJO financis la laboron el propraj rimedoj, rakontas Rogier Huurman, la ĝenerala sekretario de TEJO:

– Nun TEJO mem financas la salajron de Mia [Nordentoft] kaj aliajn kostojn. Ni parolis kun UEA por ke ili subtenu ĝis la lanĉo de AKSO, do de la retejo. Sed estas multaj aldonaj funkcioj, ekzemple kongressistemo, aŭtomatigoj, cirkuleroj, uea-kontoj, kiuj ne estos en tiu momento. Kompare al la ĝisnuna laboro estus malpli da laboro krei ilin, sed momente ilia realigo ne certas.

Jam estis parte kreita sistemo por kongresa administrado, kiam montriĝis, ke UEA ne plu bezonos ĝin, ĉar la tasko estis transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio. Nova sistemo por administrado de la libroservo same ne estas bezonata, ĉar ankaŭ la libroservon oni transdonos al la sama organizaĵo.

Kvankam ne ĉio planita povas esti realigita nun, la nova sistemo tamen utilos por faciligi la administradon de UEA. Ekzemple pagoj nun funkcios aŭtomate, kaj ne plu necesos mana traktado de kreditkartaj pagoj aŭ bankaj ĝiroj. Krome la membroj povos mem administri siajn personajn datumojn, diras Rogier Huurman.

Eĉ se UEA jam ne bezonos la novan kongresan administran sistemon, laŭ li estus bone finfari ĝin.

Rogier Huurman.

– TEJO ŝatus havi ĝin por IJK, Retoso, kaj por proponi al landaj sekcioj.

La nova retejo, administra sistemo kaj membrodatumbazo, kiuj nun estas testataj, servos kiel bazo por tute novaj retejoj de UEA kaj TEJO, sed parton el la funkcioj povos laŭ interkonsento diversmaniere uzi ankaŭ landaj aŭ fakaj organizaĵoj.

– Enhavo en Akso, do de UEA, estos facile montrebla en ekstera retpaĝo. Se iu faka sekcio volus krei propran retpaĝon, tiu povus el Akso preni nur la datumojn pri siaj membroj, agordinte taŭgajn permesojn. Aŭ eble ni starigos propran retejon por IJK, por ke ties teamo povu rekte redakti ĉiujn paĝojn sen povi redakti aliajn paĝojn, diras Rogier Huurman.

Jam antaŭ unu jaro okazis la unua testado de la ankoraŭ nepreta sistemo, tiel nomata alfa-testado, dum kiu estis malkovritaj diversaj riparendaj cimoj. Ekde la 28-a de junio ĉi-jara okazas la testado de la principe preta sistemo, beta-testado.

Pri la testado daŭre okupiĝos nur limigita grupo de laborantoj de TEJO kaj UEA, sed la funkciado de la sistemo estos prezentata al la ekstera publiko dum la ĉi-jaraj UK kaj IJK. La plena enhavo de la nuna retejo de UEA estos transmetita en la novan sistemon nur tuj antaŭ la publika lanĉo, kiu laŭ la nuna plano okazos en septembro.

La renovigo de la retejo estis deklarita prioritata tasko de UEA dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko en 2013. Tiam la nova estraro petis kaj ricevis de la komitato la rajton uzi 100 000 eŭrojn por tiu celo. Laŭ Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA, la suma kosto de la reteja renovigo ne superos tiun sumon. Tiam tamen evidente ne estas kalkulata la administra subvencio de EU al TEJO, kiu parte financis la laboron.


Pli pri la temo:

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-06-29 11:55

UEA havas multajn retejojn, la ĉefan ĉe uea.org, la forumon ĉe forumo.uea.org, la facilan ĉe uea.facila.org… Ĉiuj ci havas siajn proprajn sistemojn por ensaluti. Ĉar temas pri retejoj de UEA, el la vidpunkto de ordinara uzanto oni bezonas ununuran ensaluton.

Por realigi la ununuran ensaluton oni en praktiko bezonas komunan retservon pri resursoj, alivorte katalogon de uzantoj kun informo, kiujn servojn de UEA ĉiu rajtas uzi (en klarteksto UEA bezonas LDAP-servon). Tiu manko de tia retservo ekzemple kaŭzas, ke uzantoj devas konigi sian novan retpoŝtadreson aparte al ĉiuj UEA-instancoj.

Bedaŭrinde mi forte suspektas, ke ni ne ricevos komunan retservon pri resursoj kaj ununuran ensaluton eĉ per la nova (ĉef)retejo de UEA:

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Juha Metsäkallas
Patricio Agustín Iglesias
2022-07-02 22:42
Respondo al  Juha Metsäkallas

Kara Juha:

Mi kore dankas vian intereson pri AKSO. Kiel mi daŭre ripetas, nek UEA nek TEJO nek Esperanto mem havas estontecon kun retejoj kiuj ŝajnas el la XX-a jarcento, do mi ĝojas, ke esperantistoj sekvas la aferon. Mi ne scias kion okazos kun uea.facila.org kaj forumo.uea.org nek pri la ununura ensaluto. Mi promesas al vi, ke venontsemajne mi demandos pri tio en la komitata listo de TEJO.

Intertempe mi emfaze sugestas al vi, esperantisto kun konoj pri informadikaj aferoj ege sur la meznombro de la movado, viziti la retejon de AKSO, kie vi trovos la mejloŝtonaron de la projekto kaj la GitHub paĝo de ĝi, kie vi trovos la kodaron mem. Se vi havas ian ajn demandon aŭ proponon pri plibonigo bonvolu ne heziti kontakti min al patricio.iglesias *”””ĉe”””*” yahoo com ar aŭ per Facebook, Mia Vivo a LinkedIn.

Havu belan semajnfinon!

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-07-05 23:15

Retpaĝo el la 20a jarcento kiu funkcias estas pli bona ol retpaĝo el la 21a jarcento kiu ne ekzistas!

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-07-06 15:12
Respondo al  Yves Bellefeuille

Yves Bellefeuille antaŭ du jarcentoj: “Kandelo el la 18a jarcento kiu funkcias estas pli bona ol ampolo el la 19a jarcento kiu ne ekzistas!”

Francisco Javier Moleón
2022-07-06 15:19
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Kaj li pravus. Tio ne signifas, ke Yves (aŭ iu alia) pledas resti en la 20a (aŭ 18a) jarcento: ni preferas ampolon ol kandelon por lumigi kaj modernan sistemon ol malmodernan por umi. Sed konstante promesata kaj neniam alvenanta moderna sistemo (aŭ ampolo), kiom ajn bonega ĝi eble iam estos, neniel helpas nun. Kaj neniel helpis jam dum naŭ jaroj.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-07-06 15:43

Ĉu oni malŝaltis la nunan retejon kaj mastrumsistemojn de UEA atendante la novan? Ne. Do oni povas senĝene atendi ĝian pretecon.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-07-06 18:28
Respondo al  Łukasz Żebrowski

Atendi promesitan novan retpaĝon dum naŭ jaroj ne ĝenas la uzon de la nuna retpaĝo, sed ĝi damaĝas la kredindecon de UEA kaj de la estraro, kaj tio ankaŭ gravas.

Sebastiano
Sebastiano
2022-07-06 20:14
Respondo al  Yves Bellefeuille

La atendado promesitan novan retpaĝon dum naŭ jaroj cetere ankaŭ damaĝis la evoluigon kaj adaptadon de la ekzistanta retpaĝaro. Ja ĉiu sciis, ke „baldaŭ“ venos tutnova sistemo. Do kial foruzi multan pluan laborono por forigota sistemo?

Francisco Javier Moleón
2022-07-24 1:05
Respondo al  Sebastiano

> Ja ĉiu sciis, ke “baldaŭ” venos tutnova sistemo. Do kial foruzi multan pluan laborono por forigota sistemo?

Kaj pruvo de tio ŝajnas esti la “Konsilio de UEA” (https://uea.org/asocio/konsilio), kiun oni kreis en 2013 kaj kiu tre verŝajne jam delonge ne plu aktivas (certe ne en la tiea konsisto, ekz. pluraj konsilianoj poste iĝis estraranoj, oficistoj aŭ (ĵuse) eksteraj servoprovizantoj) sed pri kiu daŭre aperas kvazaŭ “aktualaj” informoj en la retejo. Hazarda vizitanto de la paĝo logike pensos, ke temas pri plene funkcianta organo. Kaj miros i.a., kiel la prizorganto de UK kaj libroservo povas samtempe esti en konsila organo kaj tiel influi la politikon de sia labordonanto.

Kompreneble organon oni povas fondi kaj malfondi, sed almenaŭ tenu la informojn aktualaj. Se vi volas lasi la originan informon pro historiaj kialoj, tiam aldonu ian indikon (“Ĉi tiun organon oni malfondis en.. pro…”). Kaj se nenian historian valoron vi bezonas konservi, simple forviŝu la paĝon.

Malzorgi dum jaroj pri aktualigo de retejo montras grandan, nu, malzorgon – kaj ne vekas apartan fidon pri la organizo. Sed ja ĉiu sciis, ke “baldaŭ” venos tutnova sistemo, do kial foruzi…

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón