UEA serĉas novajn laborantojn

Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj. Tion anoncas UEA, kiu nun serĉas plenumantojn por plej diversaj taskoj, de prizorgado de reteja enhavo ĝis protokolado de la komitataj kunsidoj. Volontuloj indiku siajn kompetentojn kaj informu, ĉu ili volas ricevi rekompencon aŭ pretas labori senpage.

Malplenas la Centra Oficejo.

Ĵus estis maldungita la multjara konstanta kongresa sekretario de UEA Clay Magalhães, kiu laboris kiel oficisto de la kongresa fako ekde 1999. Baldaŭ finos sian laboron ankaŭ la respondeculo de la Libroservo de UEA. La konstruaĵo de la Centra Oficejo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo estas vendata.

La arkivo de UEA ĵus estis transprenita de la Aŭstria Nacia Biblioteko, sed ne klaras la sorto de la ĉefa parto de la biblioteko de UEA, ĉar Aŭstria Nacia Biblioteko transprenos nur librojn, kiujn ĝi ne jam posedas.

Samtempe kun la kompleta malmunto de la Centra Oficejo de UEA, la asocio nun anoncas, ke ĝi serĉas novajn laborantojn por plenumi plej diversajn taskojn. La interesiĝantoj indiku, ĉu ili deziras labori volontule, ĉu ili volas ricevi honorarion aŭ ekzemple senpagan membrecon, aŭ ĉu ili interesiĝas nur pri dungo.

Ne estas klare, kiom UEA pretas pagi nek por kiuj taskoj ĝi serĉas pagatajn laborantojn. Sed klare estas, ke la novaj laborantoj devos plenumi siajn taskojn distance.

En la listo de proponataj taskoj estas ekzemple korespondado kun membroj pri sekretariaj, financaj kaj aliaj temoj, kunlaboro pri sekretariaj laboroj, organizado de voĉdonado pri komitatanoj B, asistado pri UEA-kontoj kaj protokolado dum komitataj kunsidoj – taskoj, kiujn ĝis nun prizorgis dungitaj oficistoj de la asocio.

Ekzemple la organizado de la voĉdonado laŭ la ĝenerala regularo de UEA apartenas al la taskaro de la ĝenerala direktoro. UEA serĉas helpon ankaŭ pri aliaj kernaj taskoj kiel grafikaj laboroj, prizorgado de la reteja enhavo kaj kontaktado kun dumvivaj membroj.

Libera Folio kontaktis la estraron de UEA por demandi, kial la estraro ĝuste en la nuna momento serĉas novajn plenumantojn por tiom da taskoj, kiu kunordigos ilian laboron, kiom da mono UEA pretas elspezi por tiuj laboroj, kaj kiom el ili ĝis nun plenumis la oficistoj en la Centra Oficejo.

Ĝenerala direktoro Martin Schäffer ne respondis al Libera Folio, sed anstataŭe reagis en la komitata diskutejo, kie li skribis jene:

– Temas kaj pri novaj kampoj, kiuj ĝis nun ne trovis respondeculon kaj pri malŝarĝo de nunaj farantoj, do redistribuo de taskoj. La laboro povas esti farita hejme. Ĉe diversaj taskoj temus pri volontula laboro, sed kelkaj laborkampoj povas esti prizorgitaj kontraŭ pago, ĉar la financa situacio permesas al ni investi iomete.

Aleks Kadar, la ĝenerala sekretario de UEA.

Ĝenerala sekretario Aleks Kadar klarigis al Libera Folio, ke pri eventuala pago la kandidatoj interkonsentu kun la ĝenerala direktoro:

– Por ĉiuj el tiuj laboroj supozeble eblas peti pagon, laŭ la sperto kaj fakeco de kandidato.

Laŭ li, ”plej multaj” el la taskoj, por kiuj oni nun serĉas plenumantojn, ne estis antaŭe prizorgataj de la Centra Oficejo. Li ne povis diri, kiom oni pagos al novaj salajrataj laborantoj:

– Certe dependos de la nombro de horoj, de la sperto kaj profilo de la kandidato.

Kiom UEA entute planas elspezi por pagi la servojn de novaj laborantoj, Aleks Kadar ne pretas diri.

– Atendu la buĝeton 2023. Ĉar tio dependas de pluraj faktoroj.

La gazetara komuniko, en kiu UEA serĉas novajn laborantojn, aperis la 3-an de julio. Iom pli frue, la 13-an de junio, UEA dissendis alian komunikon, per kiu oni serĉis volontulojn por la Universala Kongreso en Montrealo. La kongreso komenciĝos la 6-an de aŭgusto, kaj oni petis la novajn volontulojn anonci sin ĝis la fino de junio.

Estas iom surprize, ke oni subite urĝe serĉas volontulojn nur kelkajn semajnojn antaŭ la komenciĝo de la kongreso, des pli ke oni eĉ ne proponas al la volontuloj aŭtomatan liberigon de la kongreskotizo: ”Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon.”

Laŭ la raporto pri la financa resanigo, aperinta en januaro 2022, “E@I jam estas plene enplektita en la laboroj de la Kongresa Fako. La teamo respondecos pri la surloka okazigo de la Universala Kongreso (UK) en Montrealo”. La sperto de E@I pri trovado de eksteraj volontuloj por kongresoj pli frue estis menciita de la estraro kiel argumento por nuligi la propran kongresan fakon de UEA, sed ĉi-kaze tiu sperto evidente ne utilis.

La decido de UEA serĉi eksteroficejajn plenumantojn de plej diversaj taskoj same impresas improvizita. La tuta taskolisto aspektas relative hazarde kunmetita. Krome ŝajnas jure tre dubinde transdoni prizorgadon de membraj kaj financaj aferoj al volontuloj ekster la jurisdikcio de Nederlando, kie UEA havas sian sidejon, kaj al kies leĝaj kaj bankaj reguloj ĝi estas submetita.

Aldone, spite la aserton de Aleks Kadar, tre granda parto el la menciitaj taskoj fakte pli frue estis prizorgata de la dungitoj en la Centra Oficejo. Se nun ”konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj”, kiel skribas UEA en sia komuniko, evidente la decido malmunti la Centran Oficejon ne estis bone pripensita.


La artikolo enhavas korekton. Tre granda parto de la menciitaj taskoj pli frue estis prizorgata de la dungitoj en la Centra Oficejo, sed ne “preskaŭ ĉiuj”, kiel pli frue tekstis la artikolo.

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua
2022-07-06 13:26

Supozeble estraranoj, kiuj voĉdonis por la malmunto de la CO kaj la maldungo de oficistoj nun proponos sin la unuaj en la vico kiel “senhonorariajn volontulojn”.

Przemysław Wierzbowski
2022-07-06 15:45

Resume: UEA serĉas dupojn, kiuj laboros senpage – aŭ, se ili volas ricevi iun ridindan monsubtenon, devas almozpeti ĉe la asocio. La vortumo „supozeble eblas peti pagon” sonas kiel trompo, kiu verŝajne staras kontraŭ la nederlanda leĝo.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Przemysław Wierzbowski
Tobiasz
Tobiasz
2022-07-06 16:23

Jaro 2013 (lau la strategia plano):

4.2.5. Centra Oficejo. Esencan rolon ludas la profesia stabo de la Asocio sub gvido de la Ĝenerala Direktoro. Inter ĝiaj plej influaj kontribuoj al Kunordigo estas: prespretigo kaj eldonado de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro, organizado de la Universalaj Kongresoj, administrado de la kontosistemo kaj de la tuta financa flanko de la Asocio, korespondado kun individuoj kaj asocioj tra la tuta mondo, kaj prizorgado de la oficialaj rilatoj de UEA kun diversaj internaciaj instancoj kaj organizoj.

Jaro 2022:

Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?

Foppe-Klaas Hovinga
Foppe-Klaas Hovinga
2022-07-12 0:07

Mi pensas, ke estas bone, ke volontuloj laboras por UEA. Jen kiel ni ŝparas monon. Mi ne povas juĝi la ĝustan momenton por peti al membroj helpon. Kritikuloj ĉiam povas trovi argumentojn, ke la momento ne taŭgas. Mi ja opinias, ke estus bone, se en nia movado estus sincera diskuto pri la rolo de mono. Ĉu homoj povas gajni monon per Esperanto kaj sub kiuj kondiĉoj? 

Francisco Javier Moleón
2022-07-12 10:16
Respondo al  Foppe-Klaas Hovinga

Ke volontuloj laboras por UEA aŭ ke nur volontuloj laboras por UEA?

Francisco Javier Moleón
2022-07-24 16:33

Se paroli pri novaj laborantoj.

Dum la ĉi-jara UK okazos revolucio ĉe UEA: disponeblos kongresa apo por poŝtelefonoj.

“Hm? Kio nova pri tio? Jam delonge mi havas 50 plej diversajn apojn en mia poŝtelefono”, miros esperantistoj. Jes, poŝtelefona apo ne estas novaĵo – krom se la organizo neniam havis ion tian. Por UEA temas pri premiero.

Ĉu jen do finfine pruvo, ke estraro kaj ĝenerala direktoro saĝe agis maldungante la tutan sentaŭgan oficistaron, kiu ne kapablis produkti ion tian dum jardekoj? Nu, ne vere. La devo gvidi kaj renovigi la asocion, i.a. proponante novajn manierojn plenumi taskojn aŭ novajn servojn/ilojn, apartenas ĉefe al estraro kaj ĝenerala direktoro. Se vi estas dungita ekz. kiel purigisto, ne estas via tasko nek vi verŝajne havas la necesajn konojn por krei telefonan apon aŭ similaĵojn. Estraro kaj ĝenerala direktoro havas la povon diri, ke certa ilo bonvenas/necesas, kaj serĉi vojon/rimedojn oficejajn aŭ eksteroficejajn por tion efektivigi. Anstataŭ ekagi ekde, ni diru, 2013 (jaro enironta la E-historion kiel la jaro, kiam UEA ekdetruis sin mem – kaj kiam ekis la neniam kompletigota plena ilaro de UEA), la asocio atendis ĝis kompleta malmunto de la CO kaj dungo de ekstera servoprovizanto, por ke tiu venu mem al la ideo krei apon. Cetere: dankon, ekstera servoprovizanto.

Ĉu vi memoras la iam ege viglan eldonagadon de UEA, kiu komplete formortis? Kaj la bitlibrojn eldonitajn de UEA? (ne, tiujn vi ne memoras, ĉar tiuj neniam ekzistis). Mi ne miros, se baldaŭ eldonaĵoj de UEA denove aperos en la merkato kaj, ĉi-foje, ankaŭ en bita formo. Ne pro tio, ke estraro kaj ĝenerala direktoro saĝe decidis relanĉi kaj modernigi sian eldonagadon, sed pro tio, ke la ekstera servoprovizanto rimarkos, ke tio estas irinda vojo, kaj mem iros ĝin.

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-07-25 9:18

Mi laboris kiel helpanto en la plej lasta ĝis nun ĉeesta kongreso, la 104-a UK en Lahtio, sed ne apartenis al la LKK. Antaŭ la kongreso mi kelkfoje demandis la LKK-n, KKS-n kaj kelkajn aliajn, kiuj laboris kun preparadoj al la kongreso pri tio, kiu retejo estas la ĉefa kaj ĉu oni havas aboneblan kalendaron pri eventoj. Estis loka retejo, sed iel UEA ne notis tion kaj publikigis anoncojn sur sia propra retejo (aŭ nur papere per la kongresa kuriero). Mi esperas, ke tiu fuŝaĵo ne okazos dum la venonta kongreso, sed oni fakte koncentros informadon sur la kongresan retejon.

Kiam temas pri abonebla kalendaro, ŝajnis, ke neniu komprenis la ideon. Ke estu unu eventokalendaro, unu fonto, kiun oni publikigos tiel, ke oni povas legi ĝin per sia kalendara aplikaĵo en poŝtelefono aŭ komputilo kaj ĉiuj ŝanĝoj estu tuj videblaj. Ne, oni publikigis la eventojn kiel PDF-dosierojn sur la retejo de UEA :-O

Jam ekzistas tiom multe da poŝtelefonaj aplikaĵoj, ke kelkaj uzantoj ne plu volas instali novajn, aparte tiajn, kiuj servas nur unu funkcion aŭ estos senutilaj post certa tempo. Plie se vi pensas pri afero, tia kongresa aplikaĵo devas esti t.n. enkorpigita retumilo, kio signifas, ke ĝi nur montras enhavon, kiu estas ie en la interreto. Estas tiel, ĉar oni ne havos tempon por ĝisdatigi la aplikaĵon dum la kongreso. Se la enhavo jam ekzistas ie en la interreto, kial do ne vidigu ĝin per ordinara retumilo?

Francisco Javier Moleón
2022-07-25 10:10
Respondo al  Juha Metsäkallas

> kelkaj uzantoj ne plu volas instali novajn, aparte tiajn, kiuj servas nur unu funkcion aŭ estos senutilaj post certa tempo

Kiam apo ne plu necesas, tiam oni malinstalas ĝin.

> Se la enhavo jam ekzistas ie en la interreto, kial do ne vidigu ĝin per ordinara retumilo?

Mi ne scias, ĉu vi ĵetis rigardon al la apo. Fakte ne necesas deŝuti kaj instali (kaj malinstali) ĝin kiel aliajn apojn: ĝi efektive malfermiĝas en fenestro de via ordinara retumilo. Ĝi estas alirebla ĉe https://uk2022.glideapp.io/, ankaŭ por (ankoraŭ) nealiĝintoj. Kiel dirite, ne necesas instali.

La pria gazetara komuniko: https://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2022/Novajxoj-cifereca-Kongresa-Libro-de-la-107-a-UK-kaj-kongresa-apo-disponeblas

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-07-25 12:29

Estas surprize multaj uzantoj, kiuj ne scias kiel malinstali aplikaĵon de sia poŝtelefono.

Ne, mi ne rigardis antaŭ ol nun. Ha, tio ne estas aplikaĵo sed legosignilo (vd. la anglan klarigon en Vikipedio). Mi ne certas, ĉu homoj eĉ scias kiel forigi tiujn.

Kion mi ne komprenis, estas, kial oni devas ensaluti.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-07-26 0:28
Respondo al  Juha Metsäkallas

> Kion mi ne komprenis, estas, kial oni devas ensaluti.

Por poste spami, supozeble. 🙁