Lo Jacomo volas plibonigi komunikadon

François Lo Jacomo kontraŭis la vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 kaj nun laŭ propono de la elekta komisiono kandidatiĝas por posteno en la estraro de UEA. Li volas plibonigi la komunikadon inter la estraro kaj membroj de UEA.

François Lo Jacomo estas franca matematikisto, komputisto kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li naskiĝis en 1954, lernis Esperanton en 1971 kaj poste havis diversajn movadajn taskojn. Li estas unu el la du novaj kandidatoj por la estraro de UEA, kiun oni elektos dum la komitata kunsido en Montrealo en aŭgusto.

Laŭ la propono de la elekta komisiono, Duncan Charters restu prezidanto de la asocio dum plia trijara periodo. La estraron forlasos Huang Yinbao (Trezoro) kaj Orlando Raola. Kiel novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.

Libera Folio sendis demandojn al ambaŭ novaj kandidatoj. Unue respondis François Lo Jacomo.

François Lo Jacomo.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidatiĝi?

François Lo Jacomo:Ĉar mi opinias, ke en tiu posteno mi povos esti utila al la asocio, kaj tio krome helpos en la rilatoj de UEA kun Unesko, kiujn mi ĉiuokaze klopodas plivigligi. Sed la ideo, ke mi kandidatiĝu, venis komence de la elekto-komisiono mem.

Kion vi volus atingi en la estraro?

– Pli bonan komunikadon inter la estraro kaj la membraro kaj rekreskon de la nombro de membroj per plibonigo de la “interna etoso” kaj pli efika varbado. Mi havas la impreson, ke kelkaj aktivuloj sentas sin ne komprenataj kaj tio perdigas al la asocio laborfortojn, kiuj povus esti tre utilaj.

Kion vi opinias pri la atingoj de la estraro dum la finiĝanta mandat-periodo?

– Kelkaj estas laŭdindaj, ekzemple la virtualaj kongresoj. Kelkajn aliajn mi bedaŭras, ekzemple la decidon forvendi la Centran Oficejon. Sed mi pli interesiĝas pri la estonteco ol pri la pasinteco.

Kion vi volus ŝanĝi en UEA?

– Pli bone uzi ĉies laborfortojn. Tro da energio estas perdita en senutilaj disputoj, dum la prospero de la Asocio postulas pli efikan uzadon de tiu energio por nia komuna celo. Sed eĉ tiun ĉi komunan celon necesas precizigi.

Kion vi volus konservi en UEA?

– Mi persone estas konservema (ekzemple mi bedaŭras la malaperon de la Jarlibro de UEA), do krom la ŝanĝoj, por kiuj mi mem povos esti utila, mi ne deziros aliajn ŝanĝojn.

Vi menciis, ke vi interesiĝas pri la sorto de la Centra Oficejo. Kion vi opinias pri la decido vendi la konstruaĵon en Nieuwe Binnenweg 176 kaj fordoni la libroservon kaj la kongresan administradon? Kio laŭ vi okazu nun pri la oficejo?

– Mi mem vigle kontraŭis la decidon vendi la konstruaĵon: antaŭ dek du jaroj mi sukcesis savi Greziljonon de simila sorto kaj mi fieras pri tio ĉi. Mi estas malkvieta pri la malplenigo de la Centra Oficejo kaj la posta uzado de la mono, sed mi ne kontestas la faritan decidon. Kaj kiuj ajn estos la postaj decidoj de la Estraro, en kiu (pri tiu ĉi temo) mi verŝajne estos minoritato, mi pretos helpi, por ke la afero okazu plej glate, kaj mi pretos vojaĝi proprakoste al Roterdamo se tio montriĝos utila (aŭ al alia urbo se, ekzemple, UEA deziros aĉeti tie novan bienon).

2 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2022-07-12 9:56

François Lo Jacomo, Konsentite entute!

Juha Metsäkallas
Juha Metsäkallas
2022-07-12 10:15

Memoru, ke unu el la celoj de la UEA-forumo estis, ke ĝi estu platformo, per kio la membroj povas diskuti kun la estraroj. Bedaŭrinde la forumo nur iel “glitis en la uzadon”, kaj oni neniam oficiale lanĉis ĝin. Konsekvenco estis, ke la estraro ne devontigis sin al la forumo, kaj la plejparton de la estraroj neniam partoprenis en ĝi. Do ne inventu “novajn rimedojn” por plibonigi la komunikadon, sed uzu tion, kion ni jam havas!

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Juha Metsäkallas