Charters plu estros UEA

Duncan Charters restos prezidanto de UEA, laŭ propono de la elekta komisiono. Kiel novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.

Duncan Charters.

La fina raporto de la elekta komisiono de UEA por la mandatperiodo 2022-2025 estis afiŝita en la retejo de la asocio vendrede la 10-an de junio. Laŭ la propono de la komisiono, Duncan Charters restu prezidanto de la asocio dum plia trijara periodo.

Kiel unua vicprezidanto laŭ la propono de la elekta komisiono restos Fernando Maia.

Kiel nova dua vicprezidanto aperas Amri Wandel, kiu en la nuna estraro estas respondeca pri scienca kaj faka agado, Mez-Oriento kaj norda Afriko. Kiel tute novaj estraranoj estas proponataj Aurora Bute kaj François Lo Jacomo.

Aparte rimarkindas, ke François Lo Jacomo akre kritikis la decidon vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176.

La estraron forlasos Huang Yinbao (Trezoro) kaj Orlando Raola. Huang Yinbao en la nuna estraro estas vicprezidanto kaj respondecas pri financoj kaj rilatoj kun Unesko, dum Orlando Raola respondecas pri kulturo, kongresoj, biblioteko, eldonado.

La eldona agado de UEA dum la nuna mandatperiodo estis nerimarkebla, dum la respondeco pri kongresoj kaj biblioteko estis fordonita, do eble ne plu estas bezonata aparta estrarano por tiuj taskoj.

Por la komisiono de financo la elekta komisiono proponas Pascal Dubourg Glatigny, Gary Evans, Piotr Karcz kaj Francesco Maurelli.

Kiel nova komitatano C estas proponata interalie Gbeglo Koffi, iama estrarano de UEA kiu dum pluraj jaroj troviĝis en akra konflikto kun UEA kaj ankaŭ kun la landa asocio de UEA en Togolando. Li ankaŭ fondis organizaĵon konkurencan kun la afrika agado de UEA.

La nova estraro de UEA estos elektita dum la Universala Kongreso en Montrealo en aŭgusto.

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leandro Abrahão
Leandro Abrahão
2022-06-11 3:07

Komento por komenti kiom komentoj malabundas lastatempe en LF. Mi mem ne estas aparte komentema, sed regule vizitis la retejon por legi la diversajn opiniojn pri iu temo…

Logan HALL "CodeWeaver"
Logan HALL "CodeWeaver"
2022-06-12 8:01
Respondo al  Leandro Abrahão

Ĉi tia retejo en mia denaska lingvo kutime havas aĉajn, robotplenajn komentejojn kaj pro tio mi emas preterrigardi ĝin. Tamen oni almenaŭ supozu, ke nur realaj homoj okupus sin pri Esperanta retejo mdr, do mi ĉi-semajne ekprovas partopreni en la komentoj pli.

Johano
Johano
2022-06-12 11:42
Respondo al  Leandro Abrahão

Ŝajne nun denove eblas komenti kun pseŭdonimo. Tio kredeble rekreskigos la kvanton da komentoj.

Grigorii Arosev
2022-06-12 8:19

Sed Alex Kadar? Ĉu daŭre ĝenerale sekretarios? 😀

Entute la estrado de Charters estas vere senesperiga. Verŝajne li estas bona sciencisto kaj konvinka lektoro (mi foje aŭskultis lian prelegon en youtube), sed lia rolo en la nuntempa UEA estas tristega kaj tristiga. Kial li bezonas prezidi, estas tute malklare: progreso forestas, kaj lia nomo daŭre estos memorata okaze de la plia regreso de UEA kaj vendo de la CO. Povintus esti alie.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Grigorii Arosev
Dieter
Dieter
2022-06-12 21:37

Estas groteske, ke la estroj de UEA furioziĝas pri la plej eta kritiko en ilia direkto, sed nun oni proponas revenigi Gbeglo Koffi al la komitato. Ne gravas, ke dum multaj jaroj li insultis la asocion, ĉikanis ĝian afrikan agadon kaj fondis sian pseŭdoasocieton por malamiki al la afrika komisiono de UEA. Krome li kalumniadis Osmo Buller, Renato Corsetti kaj aliajn gvidantojn de UEA kaj reprezentis la plej hontindan gejofobion en la lastatempa historio de la movado. Li neniam pardonpetis.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-06-13 22:52

Universala Esperanto-Asocio transiris de iama disvastiganto de Esperanto al la plej granda minaco por la internacia lingvo:

Jam de jardekoj la asocio estas estrata de homoj neniel kompetentaj gvidi la asocion:
Rigardu al la fifamaj prezidantoj de la lastaj jardekoj: Keppel Enderby, Renato Corsetti, Mark Fettes, Duncan Charters: Ili ĉiuj senescepte kontribuis al la degeneriĝo kaj detruo de la Universala, nun kulminiĝante al la agonia formorto de la iam tre vigla sed nun tute lama Asocio.

Ĝuste en tio kuŝas la minaco al Esperanto: Se la morto de la Asocio estus rapida, povus ekesti io nova, iu asocio pli moderna, pli vigla, pli konforma al la nuntempo.
Nova asocio, kiu povus “blovi novan, freŝan spiriton” en la movadon, sed la kaduka centjarulo, kun unu kruro en la tombo ekvegetas, enkomatiĝas kaj tenas okupita la spacon de nova generacio.

Mi esperegas, ke esperantistoj komprenegos tion, kreos novan Internacian Esperanto-Asocion, ĉar ĝuste tion nia kara lingvo bezonas:

Nova asocio, kiu konkrete laboras pri la disvastigo de Esperanto kaj la subteno de la esperanto-parolantoj.
La kaduka kaj lama UEA ankoraŭ dum 100 jaroj restos “en konsultaj rilatoj kun UN”, sed tiu ĝisridinde eluzita frazeto neniel plu servas al la plivastigo de nia lingva komunumo. Tiu obsedado pri UN, same kiel faras TEJO, estas elitisma ludilo. Verdire por la plimulto en UEA kaj TEJO la lingvo mem ne estas pli ol elitisma ludilo, eble ni eĉ rajtas diri portilo por propagandi maldekstran politikon. Evidente pro tio forstrekeblas la “U” de UEA.

Do, novan, vere Universalan Asocion ni bezonas, estratan de homoj kiuj amegas nian karan Esperanton, kaj kiu altiros homojn el plej diversaj tavoloj de la socio. Asocio, kiu speciale disvastigos nian karan Esperanton inter “ordinaraj” homoj, al kiuj nia lingvo ja ĉefe estis destinita de nia kara Majstro.

Dieter
Dieter
2022-06-30 9:47

La indiferento pri la elektoproponoj de UEA estas rimarkinda. En la pasinteco tiu temo vekis viglan diskuton ne nur en Libera Folio. Tiu indiferento ne surprizas sed sekvas el la forvaporiĝo de la iama reputacio de UEA kiel la centro de la movado. Pri tio kulpas UEA mem, kies lastatempaj estraroj montriĝis bonzoj sen vestaĵoj. Ni memoru la Strategian Planon el 2013, kiu ampleksis preskaŭ 40 paĝojn kaj kiun oni rapide forgesis, ĉar ĝi havis neniun kontakton kun realo. Samtempe kun ĝi oni lanĉis ankaŭ la renovigon de la retejo, el kiu dum naŭ jaroj rezultis nur mokaj ŝercoj. La revuo iĝis tiel teda, ke ĝian tedon ne forpelas eĉ la kriaj koloroj, kiuj por ĝia redakcio estas la kvintesenco de la grafika arto. La kastrado de la Centra Oficejo kaj privatigo de la libroservo kaj de UK certigas la sinkon de Titaniko. Ĉu ankoraŭ povos printempi en UEA, ĉu venos Majdano? Dubinde. 

Francisco Javier Moleón
2022-06-30 16:06
Respondo al  Dieter

Dieter, oni ne povas ne konsenti kun viaj vortoj: trafa resumo en malmultaj linioj. La aŭtoroj de la Strategia Plano estus povintaj lerni.  

Printempi en UEA? Neeble. Iam, ial, UEA decidis detrui sin mem ĝisfunde. Kaj sukcese. Espereble historiistoj ne atendos cent jarojn por malkaŝi al ni la kialon. Ni scivolas.

Kastrado de la CO? Post kastrado ankoraŭ eblus vivi, sed la CO estas komplete neniigita. La formalaĵo teni adreson en la sama strato kun duona oficisto povas trompi homojn, plej unue la trudintojn mem de tia “solvo”, sed estas nenegebla fakto, ke la CO ĉesis (aŭ baldaŭ ĉesos) ekzisti.

Pri la elektoproponoj eĉ la komitato ne ŝajnas aparte interesiĝi. Almenaŭ en la komitata listo ne okazas priaj diskutoj. Cetere, la komitatanoj devus finfine konscii, ke la komitata listo estas publike alirebla de ĉiu ajn. Foje oni legas komentojn kiel “Ne disvastigu ĉi tiun konfidencan informon ekster la komitata listo”. Nu, ne necesas interna fiulo por fari tion: vi mem ĵus konigis al la mondo tiun konfidencan informon per publikigo en publike alirebla listo.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-07-03 16:42

Tio estas skribita por amuzigi la legantojn, ĉu?

Iamaniere mi devas ĉiam pensi pri Nifo, kiam mi aŭdas tiajn informojn.

Espereble baldaŭ ni legos, ke UEA havas prezidanton, kiu serioze volas okupiĝi pri Esperanto kaj la movado… eble iu, kiu forlasis la movadon pro seniluziĝo pri la homoj kaj stagno kaj inercio de la movado…

Tiuj movadanoj kiuj gvidis la movadon en plenan krizon, proksima la bankrotigon, cedu malantaŭen je kelkaj paŝoj. Zamenhof jam avertis, ke eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas. Kaj Zamenhof diris ankaŭ ke, kiu malbone sidas, tiu lokon ŝanĝu. Esperanto-movadon povas nur savi drasta ŝanĝo. Alia domo, alia homo. Novaj sinjoroj, – novaj moroj. k.t.p.

Sebastiano
Sebastiano
2022-07-03 18:56

Chu vi, Jolanta, legis la Finan Raporton de la Elekta Komisiono? Lau ghi la komisionon atingis nur unu kandidatigho por la funkcio de prezidanto. Neniu krom Charters pretis kandidati. Kaj chu la estraro ne estas demokratie elektita? Do la verda popolo esprimis sian volon por li per la elektoprocedoj.

Flanke rimarkite, min surprizis la lingva malzorgemo en la Fina Raporto:

“sed li pretas resti enla estraro se iu alio volus transpreni (…) pro lia elstara akademia profile kiu povas ricevi plejvastan respekton en kaj ekster la movado kadre de la reprezenta funkcio de la prezidnto.”

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-07-06 18:57
Respondo al  Sebastiano

Dankon pro via reago. Ne, mi ne legis la Finan Raporton de la Elekta Komisiono. Kaj nun legante vian komenton mi certiĝis, ke tio estis prudenta afero miaflanke… se la lingva nivelo de la UEA-raportoj estas tia!
Pri la movadaj aferoj mi ekscias de aliaj fontoj. De UEA mi jam atendas nenion.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jolanta van Holstein
Francisco Javier Moleón
2022-07-03 22:16

La sinkanta ŝipo UEA serĉas novajn maristojn: gazetara komuniko “Ĉu vi serĉas laboron? Ĉu vi pretas helpi al UEA?“.

Citaĵo el la komuniko: “Konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj”. Memevidente: vi maldungis ilin.

Dieter
Dieter
2022-07-04 13:45

Vi prave konkludis. Ni ne forgesu krome, ke ankaŭ per pli frua komuniko UEA serĉis volontulojn por labori en Montrealo. Oni povis tiam atendi, ke iu komitatano vekiĝu kaj memorigu, ke la estraro pravigis la malfondon de la posteno de KKS interalie per tio, ke E@I disponas pri multaj volontuloj, kiuj povos helpi. Kie do estas tiuj volontuloj? Unu post alia la estraro mem malkaŝas la trompecon de siaj argumentoj por privatigi la UK-organizadon k.a. servojn. Tion ĝi povas senhonte fari, ĉar ĝi fidas, bedaŭrinde prave, ke la komitatanoj jam forgesis ĉion.

Francisco Javier Moleón
2022-07-05 9:35

Unuj E-asocioj maldungas, aliaj dungas: Ĉu vi ŝatus labori per kaj por Esperanto kaj esti pagata?